Simone Fischer-Sorg
| Simone Fischer-Sorg | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1970 (55-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Simone FISCHER-SORG (naskiĝis je la nomo Simone Fischer la 19-an de aŭgusto 1970, do nun 55-jara) estas denaska germana esperantistino kaj slavistino. Simone kreskis en Esperantujon je nekutime frua aĝo: ekde la 5-a jaro ŝi estis regula partoprenanto en la infanaj kongresetoj de la UK-oj kaj ekde kiam ŝi estis 13-jara en la kongresoj kaj renkontiĝoj de TEJO kaj ĝiaj landaj sekcioj aparte en Eŭropo. Plurajn jarojn ŝi en la 1990-aj jaroj estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo pri renkontiĝoj kaj poste eksteraj rilatoj.[1] Ŝi estas la filino de la esperantistoj Horst Fischer kaj sia sama movada edzino, kreskis en Rastatt, kaj post la lernejaj jaroj komencis studi slavistikon en Moskvo. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj ŝi vivas en Saarbrücken.
- Pri triviala flanko, nome la ruslingva rokmuzika kanto "Simona" (Симона), kiun ŝiaj okcidenteŭropak esperantistaj amikoj fine de la 1980-aj jaroj elektis kiel ŝian akustikan rekonilon, vidu la paĝon pri Vladimir Kuzmin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 7

