Tibava (distrikto Sobrance)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tibava (Sobrance))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Tibava
Tibava situas en la plej griza distrikto

Tibava, hungare Tiba estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Tibava situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ ĉefvojo Michalovce-Uĵhorodo. Sobrance troviĝas 2 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1282 en latina formo "terra Tiboa". En la 14-a jarcento fortikaĵo konstruiĝas iom for (tie estas nun Podhoroď), la komunumo ricevis rajton de bazarado. En 1910 loĝis en Tiba 757 da homoj, (591 slovakoj, 106 germanoj, 55 hungaroj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Tiba apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 2001 loĝis en Tibava 552 da homoj, (522 slovakoj, 21 ciganoj, 6 ĉeĥoj, po 1 hungaro kaj ukraino). Tibava famas pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas biblioteko, futbalejo.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]