1-a de oktobro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- -331: Armeo de makedona reganto Aleksandro la Granda venkis fortojn de la persa reĝo Dario la 3-a en la Batalo de Gaŭgamela
- 366: Damaso la 1-a iĝis papo
- 959: Edgaro kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1273: Rudolfo la 1-a iĝis la unua imperiestro de la Sankta Romia Imperio (fino de la germana kvaronjarcenta granda senreĝeco)
- 1331: Reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, pretendanta al pola krono, interkonsente kun la ordeno de germanaj kavaliroj invadis Grandpolujon
- 1553: Maria la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio
- 1795: Francio aneksis Aŭstrian Nederlandon
- 1810: Familio de Ŝopeno kun sia 7-monata Frederiko translokiĝis de Żelazowa Wola (apud Sochaczew) al Varsovio
- 1843: Brita semajnrevuo News of the World aperis
- 1866: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris duopan aseroidon Antiopo
- 1886: Novjorko: prezidento Grover Cleveland malkovris la Statuon de Libereco
- 1888: Insulon Nauru en Pacifika Oceano atingis unuaj germanaj setliĝintoj
- 1890: Usona kongreso kreis Nacian Parkon Yosemite
- 1891: Kalifornio: Universitato Stanford ekfunkciis
- 1911: Itala-turka milito: itala armeo konkeris Tripolon
- 1916: Irlando enkondukis Mezan Tempon de Grenviĉo
- 1916: En Germanio oni enkondukis la unuan en historio tempoŝanĝon je vintra
- 1918: Unua mondmilito: araba kaj brita armeoj konkeris Damaskon, finante kelkcentjaran turkan regadon
- 1920: Berlino, post alligo de kelkaj urboj kaj kelkdeko de vilaĝoj, atingis 4 milionojn de loĝantaro
- 1922: Pollando: tiutempe germana Zabrze ricevis urborajton
- 1930: En Jerusalemo oni unuafoje bruligis stratlanternojn
- 1936: Generalo Francisco Franco anoncis sin ŝtatestro kaj armeestro
- 1938: Laŭ Munkena interkonsento germana armeo eniris al Ĉeĥoslovakio kaj aneksis Sudetion
- 1940: Albert Einstein estis ĵurigita kiel civitano de Usono
- 1940: Plena suna eklipso videbla super Amazona arbaro, Atlantiko kaj Suda Afriko
- Dua mondmilito:
- 1939: La 15-a tago de la Soveta invado en Pollandon: taĉmentoj de Protekto-Korpuso de Landlimregiono, atakita de Ruĝa Armeo kun uzo de tankoj kaj aviadiloj, perdis dekkelkajn soldatojn dum dutaga batalo de Wytyczne (proksime al Włodawa) - polaj militkaptito estis pafekzekutitaj revenĝe pro grandaj perdoj de soveta flanko ; ĝis tiu ĉi tago Pola Militistaro konfronte al Ruĝa Armeo devis bataleti ĉ. 40-foje kaj batali 2-foje
- 1939: La 31-a tago de la germana-pola milito: germanaj soldatoj pafekzekutis en Szczuki (Lublinio) 84 personojn; pola emigracia registaro en Parizo atribuis al Varsovio Ordenon Virtuti Militari
- 1940: Pollando: germanoj establis geton en Żyrardów; francaj regopovoj de la reĝimo de Vichy malpermesis agadon al polaj diplomatiejoj; en Varsovio, Lublin kaj Zgierz komencis aperi konspiraj revuoj
- 1941: Pollando: germanoj komencis konstrui koncentrejon en Brzezinka (Aŭŝvico II); en Germanio oni komencis laborigi polajn infanojn ekde la aĝo de 13 jaroj por la sama tempo kiel plenkreskulojn kaj duonigis ĉirkaŭakuŝan monon al polinoj ĝis 25% de salajro; en Lodzo estis 631 838 loĝantoj, en tio 360 437 poloj, 143 738 judoj, 127 663 germanoj; en Varsovio aperis konspira revuo "Zwyciężymy" (Ni venkos)
- 1942: Pollando: laŭ pritaksoj ĝis tiu ĉi tago mortis en sovetaj gulagoj kaj malliberejoj 322 mil de polaj civitanoj; en Varto-Lando oni komencis forpreni sonorilojn de preĝejoj por militaj bezonoj de Nazia Germanio; en sur stratoj de Lublin okazas granda germana homkapto de poloj
- 1943: Usona armeo eniris al Napolo; Pollando: taĉmento de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis kontraŭ Ernst Weffels, konata pro krueleco kontraŭ virinoj en varsovia malliberejo Pawiak; ukrainaj naciistoj pafmortigis surstrate en Lvovo polan profesoron pri histologio;
- 1944: Ribelo de Varsovio: dum provizora armistico la urbon forlasas 8 mil civiluloj, plejparte virinoj kun infanoj, poste dum la tuta nokto Varsovio estas bombardata; Finnlando: Laponia milito komenciĝas
- 1949: Pekino iĝis la ĉefurbo de Ĉinio.
- 1950: Malfermo de la metroo de Stokholmo
- 1958: Fondo de NASA, usona agentejo de kosma esplorado kaj studo
- 1960: Niĝerio fariĝas sendependa de Britio.
- 1961: Pro kunligo de Orienta kaj Okcidenta Kameruno ekestis Respubliko de Kameruno
- 1962: Okcidenta Papuo subiĝis al kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj; la 1-an de majo 1963 estis transdonita al Indonezio
- 1964: Japanio: malfermo de la unua linio de rapidega fervojo Ŝinkanseno
- 1971: Malfermo de Dizni-Mondo en Florido
- 1973: Fermo de Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono
- 1977: Brazila futbalisto Pelé finis sian sportan karieron
- 1978: Tuvalo fariĝas sendependa de Britio.
- 1982: Helmut Kohl iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1983: Pollando: malkovro de Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio
- 1985: Izraelaj aviadiloj bombis ĉefkomandejon de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino apud Tunizo; 60 palestinanoj pereis, 70 vundiĝis
- 1988: Miĥail Gorbaĉov iĝis prezidanto de Supera Soveto de Sovetunio
- 1989: De Varsovio foriris al Federacia Respubliko Germanio trajno kun 809 orientgermanaj rifuĝintoj
- 1990: En Ruando eksplodis enlanda milito
- 1993: Pollando: Frampol reakiris urborajton
- 1994: Palaŭo fariĝas sendependa de la usona (laŭ UN-mandato farita) administrado.
- 1994: Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo fondiĝis
- 1999: Edith Stein anoncita de Johano Paŭlo la 2-a Patronino de Eŭropo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis 120 ĉinajn martirojn
- 2003: Lige al alproksimiĝanta eniro de Pollando al Eŭropa Unio persona trafiko kun Belorusio, Rusio kaj Ukrainio ekpostulis vizon
- 2006: Socialdemokratia Partio de Aŭstrio gajnis parlamentan balotadon
- 2007: Ĉina Centra Televido komencis disaŭdigi en la hispana kaj franca
- 2008: Supera Juĝo de Rusia Federacio malkondamnis imperiestron Nikolaon la 2-a kaj ties familion; murditaj de bolŝevikoj en 1918
Naskiĝoj
- 208: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio (m. 235)
- 1207: Henriko la 3-a (Anglio) (m. 1272)
- 1685: Karolo la 6-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1740)
- 1713: Gedeon Ráday, hungara poeto, tradukisto, politikisto (m. 1792)
- 1754: Paŭlo la 1-a, imperiestro de Rusio (m. 1801)
- 1791: Sergio Aksakov, rusa verkisto (m. 1859)
- 1862: Karel Macháček, ĉeĥa esperantisto (m. 1913)
- 1839: Ferenc Sólyom Fekete, hungara juristo, prezidanto de tribunalo de Deva (m. 1906)
- 1865: Paul Dukas, franca komponisto (m. 1935)
- 1876: Béla Tankó, hungara filozofo (m. 1946)
- 1884: Sándor Ferenczi, hungara arkeologo (m. 1945)
- 1887: Hector Hodler, svisa esperantisto, fondinto de UEA (m. 1920)
- 1889: Hector Vermuyten, belga esperantisto (m. 1966)
- 1899: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (m. 1986)
- 1903: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto (m. 1992)
- 1906: Jiří Kořínek, ĉeĥa esperantista poezia tradukisto (m. 1988)
- 1910: Bonnie Parker, usona eksterleĝulo, murdita (m. 1934)
- 1913: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (m. 1997)
- 1920: Walter Matthau, usona aktoro (m. 2000)
- 1924: Jimmy Carter, usona nobelpremiita prezidento
- 1928: Ĵu Ronĝi, ĉefministro de Ĉinio
- 1930: Philippe Noiret, franca aktoro (m. 2006)
- 1934: Gizella Hervay, hungara poetino (m. 1982)
- 1939: Enikő Máthé, rumania hungara kemiistino
- 1947: Aaron Ciechanover, israela nobelpremiita biokemiisto poldevena
- 1952: Károly Bari, hungara poeto, tradukisto
- 1952: István Szedlacsek, rumania hungara kemiisto
- 1954: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa esperantistino (m. 2000)
- 1956: Andrus Ansip, estona politikisto, ĉefministro de Estonio
- 1963: Béla Buzogány, rumania hungara/hungara aktoro, redaktoro
Mortoj
- 654: Sankta Bavo, belga sanktulo de katolika kaj ortodoksa eklezioj (n. ĉ. 589)
- 686: Temmu, imperiestro de Japanio (n. 631)
- 959: Edwy, reĝo de Anglio (n. ĉ. 941)
- 1040: Alano la 3-a, duko de Bretonio, murdita (n. 997)
- 1404: Bonifaco la 9-a, papo (n. 1356)
- 1499: Marsilio Ficino, itala poeto kaj filozofo (n. 1433)
- 1574: Maarten van Heemskerck, nederlanda pentristo (n. 1498)
- 1684: Pierre Corneille, franca dramisto (n. 1606)
- 1708: John Blow, angla komponisto (n. ĉ. 1649)
- 1827: Wilhelm Müller, germana poeto (n. 1794)
- 1864: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo
- 1906: Christian Mali, germana artopentristo kaj profesoro (n. 1832)
- 1935: Vladimir Giljarovskij, rusa verkisto kaj raportisto (n. 1855)
- 1959: Enrico de Nicola, la unua prezidento de Italio (n. 1877)
- 1968: Romano Guardini, itala teologo (n. 1885)
- 1974: László Ady, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1900)
- 1980: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1900)
- 1981: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (n. 1930)
- 1982: Andor Kolozsvári, hungara grafikisto, scenarlibretisto (n. 1900)
- 1986: Barbara Sadowska, pola poetino kaj opozicia aktivulino, kies filo Grzegorz Przemyk estis morte batita de milico (n. 1940)
- 1996: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1923)
- 2012: Eric Hobsbawm, brita historiisto juddevena (n. 1917)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago de Vegetarismo - fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo
- Internacia Tago de Maljunuloj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 1990
- Nacia tago en Ĉinio, fondiĝo de la popola respubliko (1949)
- Nacia tago en Honkongo, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 1-a de julio.
- Nacia tago en Kipro, proklamo de la respubliko (1960)
- Nacia tago en Makao, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 20-a de decembro.
- Nacia tago en Niĝerio, Independence Day, tago de la sendependiĝo (1960)
- Nacia tago en Palaŭo, tago de la sendependiĝo (1994)
- Nacia tago en Tuvalo, tago de la sendependiĝo (1978)
- Singapuro: Tago de Infano
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza el Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
Tagoj de semajno
La 1-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.