15-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de marto estas la 74-a tago de la jaro (la 75-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 291 tagoj restas.
Je la 15-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- -44: Romo: en Teatrejo de Pompeo, provizora senat-kunsidejo, estis murdita de komplotistoj Julio Cezaro, postmorte deigita
- -40: En konkerita de la armeo de Cezaro Aŭgusto Peruĝo oni mortkondamnis pli ol 300 senatanojn kaj membrojn de riĉegaj nobeloj kaj oferis sur altaro al Julio Cezaro
- 933: Reĝo de Germanio Henriko la 1-a, la Birdisto, venkis hungarojn en batalo apud rivero Unstrut
- 1000: Pollando: la 1-a Kongreso de Gniezno finiĝis, t.e. la renkonto de imperiestro Oto la 3-a kun pola duko Boleslao la 1-a; oni fondis la unuan eklezian provincon
- 1077: Opozicio kontraŭ Henriko la 4-a elektis kiel reĝon de Germanio ŝvaban princon Rudolfo
- 1079: Sultano de Turko-Selĝukoj enkondukis persan kalendaron
- 1493: Kristoforo Kolumbo alvenis al la haveno Palos de la Frontera finante la unuan ekspedicion al la Nova Mondo
- 1595: En fondita de si urbo Zamość kanceliero Jan Zamoyski malfermis la unuan en Pollando privatan altlernejon, nomatan poste Akademio de Zamość
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: batalo de Guilford Court House
- 1799: Venko de franca armeo, komandata de Napoleono, kontraŭ la turka en batalo de Nablus
- 1820: Majno fariĝis la 23-a ŝtato de Usono.
- 1848: Peŝto: ekis revolucio en Hungario.
- 1874: Imperiestro de Annam subskribis en Sajgono traktaton kun Francio, en kiu Vjetnamio, konservante suverenecon, sindevigis konsulti eksterlandan politikon kun Francio kaj agnoskis ties regadon en Koĉinĉino
- 1892: Usona inventisto Jesse Reno patentigis rulŝtuparon
- 1892: Futbalklubo Liverpool FC fondiĝis en Anglio
- 1906: Aŭtomobilfirmao Rolls-Royce fondiĝis
- 1907: Malsupra Saksio: Cuxhaven iĝis urbo
- 1916: Meksika revolucio: usona puna ekspedicio de generalo John Pershing eniris al Meksiko kun tasko kapti revoluciistojn de Francisco Villa
- 1917: Sekve de februara revolucio abdikis la caro Nikolao la 2-a
- 1920: Rafael Erich iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1920: Sándor Simonyi-Semadam iĝis ĉefministro de Hungario
- 1922: Rezulte de tumulto kaŭzita de konfisko de movebla proprietaĵo de Rusa Ortodoksa Eklezio en urbo Ŝuja kelkaj personoj mortis kaj dekkelkaj vundiĝis
- 1923: Pola orienta landlimo estis agnoskita flanke de Konsilio de Ambasadoroj de Entento, kio por 15 jaroj frostigis rilatojn kun Litovio
- 1933: Proklamo de Nazia Germanio en Potsdamo
- 1938: Germana pasaĝera ŝipo Wilhelm Gustloff finkonstruiĝis
- 1939: Naziaj trupoj okupis Ĉeĥoslovakion - estiĝis Protektorato Bohemio kaj Moravio kaj Slovaka ŝtato
- 1939: Hungario eniris Karpatan Rutenion
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Kadre de la Aranĝo T4 en Lodzo de la 13-a de marto estis murditaj de germanoj ĉ. 500 pacientoj de psikiatria malsanulejo; sekureca polico murdis en Poznań 6 loĝantojn de Rawicz; Heinrich Himmler en Poznań alparolis al komandantoj de germanaj koncentrejoj sur polaj teritorioj: Ĉiuj polaj fakuloj estos utiligitaj en nia porarmea industrio. Poste ĉiuj poloj malaperos de tiu ĉi mondo. Necesas, ke la granda germana nacio konsideras likvidon de ĉiuj poloj sia ĉefa tasko; germana polico faris en Lodzo de la 16-a de februaro amasajn homkaptadojn, dum kiuj arestis 2951 judojn kaj 121 fojojn uzis pafilojn.
- 1941: De la 13-a ĝis la 15-a de marto de malsanulejo "Kochanówka" apud Lodzo germana polico forveturigi ĉ. 600 malsanulojn, kiujn murdis kadre de eŭtanazio; gestapo ĉi tage serĉis en Poznań 350 polojn, kiuj memvole rifuzis labori
- 1942: Pola Armeo en Sovetunio nombris 62 101 soldatoj kaj 1724 volontulinoj de Helpa Virin-Servo; germana polico pafmortigis en Sobień 28 kaj en distrikto Lubelski 5 personojn; Volinia masakro: ukrainaj kaj germanaj policaj taĉmentoj bruligis vilaĝon Koszyszcze kaj murdis en ĝi 145 polojn, 19 ukrainojn (komunistoj), 7 judojn kaj 9 kaŝiĝantajn sovetajn militkaptitojn; germanaj regopovoj malpermesis al poloj vendi en Varto-Lando fruktojn, florbrasikojn, asparagojn kaj cepojn kaj de la 1-a de marto ĝis la 31-a de majo salaton, rafanojn, karotojn kaj tigobrasikojn, kaj krome de la 1-a de majo ĝis la 20-a de julio ankaŭ kukumojn, tomatojn, fazeolojn kaj savojan brasikon
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafekzekutis en Słupia Nowa (distrikto Kielecki) ĉ. 200 membrojn de pola rezista movado, en Sobień-Piaski (Ĉekarpata provinco) kaj Skronin 47 personojn kaj en Siedliska 5 polojn pro helpo al judoj; en koncentrejo Majdanek germanoj ekzekutis 80 malliberulojn, kiuj anonciĝis ĉe kuracisto kiel malsanaj; de Varsovio foriris transporto kun 66 virinoj al koncentrejo Ravensbrück; Volinia masakro: ukrainoj murdis en du vilaĝoj Jamieniec kaj Drażne 12 polojn; membroj de Popola Gvardio eksplodigis trajnon en distrikto Miński
- 1944: Germana polico pafmortigis en Hrubieszów 22 malliberulojn kaj en Serock 20 personojn; gestapo pafmortigis en Feliksin 16 personojn; ukraina polico kaj Ukraina Ribela Armeo murdis nokte de la 14-a/15-a de marto en Gozdów 9distrikto Hrubieszowski) 33 personojn, en tio 22 fervojistojn, kelke da virinoj kaj infanoj; gestapo alveturigis al koncentrejo Mauthausen 102 polojn; de germana koncentrejo Majdanek fuĝis 3 malliberuloj, en tio gvidanto de sekreta asocio "Orzeł" (Aglo); germanaj regopovoj forveturigis de urba arkivo en Lvovo 5 vagonojn da dokumentoj
- La tria batalo pri Monto Kasino komenciĝis; nacia himno de Sovetunio oficialiĝis anstataŭante La Internacion
- 1945: Solena inaŭguro de la nova studjaro en Jagelona Universitato; Francio: en Nico okazis koncerto kun enspezo dediĉita al rekonstruo de Varsovio
- 1952: Florido: sur Internacia Kurejo Sebring okazis la unua aŭtosportado
- 1961: Sud-Afriko forlasis britan Komunumon de Nacioj
- 1962: Kanada telekomunika firmao Bell Canada ofertis novan komercan servon pere de faksilo
- 1972: Usona filmo La baptopatro aperis en kinejoj
- 1973: Flago de Sauda Arabio oficialiĝis
- 1974: Ernesto Geisel iĝis prezidento de Brazilo
- 1979: João Baptista Figueiredo iĝis prezidento de Brazilo
- 1985: La unua komerca TTT-paĝo establiĝis (symbolics.com)
- 1985: Pro grava malsano de elektita prezidento Tancredo Neves José Sarney iĝis prezidento de Brazilo
- 1986: Al kosmostacio Mir alvenis ties unua konstanta skipo
- 1990: Fernando Collor de Mello iĝis prezidento de Brazilo
- 1990: Miĥail Gorbaĉov ĵuris kiel la unua kaj sola prezidento de Sovetunio
- 1999: Pro korupta skandalo Eŭropa Komisiono, kiun gvidis Jacques Santer, demisiis
- 2002: Metroo de Rennes ekfunkciis en Bretonio
- 2003: Pollando: la 4-a Kongreso de Gniezno ekdebatis pri la temo Quo vadis Europa? Venis pli ol 600 reprezentantoj de 80 katolikaj movadoj.
- 2003: Generalo François Bozizé post puĉo iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 2003: Hu Jintao iĝis prezidento de Ĉinio
- 2005: Muzeo pri la historio de holokaŭsto malfermiĝis en Jerusalemo
- 2008: Ĉina armeo subpremis la tumultojn de Tibeto
- 2009: Mauricio Funes gajnis prezidentan balotadon en Salvadoro
- 2011: Siriaj protestoj kontraŭ prezidento Baŝar al-Asad komenciĝis
Naskiĝoj
- 1493: Anne de Montmorency, franca militisto (m. 1567)
- 1660: Olaus Rudbeckius, la Juna, sveda anatomiisto, esploristo, naturalisto, botanikisto, ornitologo kaj profesoro de Medicino (m. 1740)
- 1684: Francesco Durante, itala komponisto (m. 1755)
- 1713: Nicolas Louis de Lacaille, franca astronomo (m. 1762)
- 1738: Cesare Beccaria, itala filozofo, juristo, ekonomikisto (m. 1794)
- 1767: Andrew Jackson, prezidento de Usono 1828-37 (m. 1845)
- 1790: Nicola Vaccai, itala komponisto (m. 1848)
- 1830: Ignác Helfy, hungara ĵurnalisto (m. 1897
- 1830: Paul Heyse, germana verkisto (m. 1914)
- 1831: Daniele Comboni, itala episkopo, evangelizanto de Afriko, katolika sanktulo (m. 1881)
- 1833: Géza Fejérváry, generalo kaj ĉefministro de Hungario (m. 1914)
- 1835: Eduard Strauss, aŭstra komponisto (m. 1916)
- 1854: Emil Adolf von Behring, germana bakteriologo, kreinto de imunologio, la unua laŭreato de Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino (m. 1917)
- 1859: Josef Schamanek, aŭstra lektoro, esperantisto (m. 1940)
- 1861: Áron Fülöp, hungara poeto (m. 1920)
- 1865: Carlos Gagini, kostarika verkisto kaj esperantisto (m. 1925)
- 1874: Oishi Wasaburo, japana meteologo, esperantisto (m. nekonata)
- 1880: Móric Barát, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1944)
- 1881: Samu Börtsök, hungara, rumania hungara pentristo (m. 1931)
- 1884: Károly Osváth, hungara, rumania hungara apotekisto (m. 1951)
- 1884: Angelos Sikelianos, greka lirika poeto kaj teatra verkisto (m. 1951)
- 1892: Ilona Mária Beer, rumania hungara porjunulara verkistino (m. ?)
- 1894: Vilmos Aba-Novák, hungara pentristo (m. 1941)
- 1896: Alexander William Thomson, brita taksa komizo, esperantisto kaj Esperanto-verkisto (m. 1982)
- 1897: Lajos Nagy, hungara arkeologo (m. 1946)
- 1901: Iŭaŝita Juntaro, japana komercisto, esperantisto (m. nekonata)
- 1902: Tibor Petrovay, rumania hungara ekonomikisto (m. 1964)
- 1903: Józsiás Molnár, hungara politikisto (n. 1841)
- 1913: Ervin Dezső rumania hungara fizikisto, universitata profesoro (m. 1995)
- 1920: Louis Paul Boon, belga verkisto (m. 1979)
- 1921: István Szabó, rumania hungara kuracisto (m. 1997)
- 1929: Zoltán Molnár, rumania hungara sportisto, fotisto
- 1930: Ĵores Alfjorov, rusa nobelpremiita fizikisto juddevena
- 1930: Bella Tanai, hungara aktorino
- 1932: Pál Horváth, rumania hungara instruisto, fakverkisto pri pedagogio (m. 1978)
- 1932: Júlia Szendrei, rumania hungara literaturhistoriistino (m. 1976)
- 1938: Walther Seidner, germanlingva verkisto el Transilvanio
- 1943: Márton Váró, hunara skulptisto
- 1944: László Aba-Szőcs. rumanihungara grafikisto, pentristo
- 1957: Péter Veres, rumania hungara muzeologo, redaktoro, arthistoriisto
- 1965: Attila Ambrus, rumania hungara ĵurnalisto
- 1966: Władysław Stasiak, pola politikisto, estro de Kancelario de la Prezidento de Pollando (m. 2010)
- 1969: Timo Kotipelto, finna kantisto
- 1975: Eva Longoria, usona aktorino meksikdevena
- 1978: Kobayashi Takeru, japana konkursa manĝanto
- 1983: Botond Noszlopi, hungara poeto, estetikisto
Mortoj
- 44 a.K.: Julio Cezaro, diktatoro de la Romia Respubliko (n. 100 a.K.)
- 220: Cao Cao, ĉina militisto kaj poeto (n. 155)
- 752: Zakario, papo, sanktulo
- 1145: Lucio la 2-a, papo
- 1571: Giovanni Animuccia, itala komponisto
- 1723: Johann Christian Günther, germana verkisto (n. 1695)
- 1818: János Gyöngyössi, hungara reformita pastro, poeto (n. 1741)
- 1842: Luigi Cherubini, itala komponisto (n. 1760)
- 1864: Károly Zilahi-Kiss, hungara ĵurnalisto, kritikisto, poeto (n. 1838)
- 1903: Antal Vékony, hungara verkisto (n. 1848)
- 1929: Irén Károly József, hungara fizikisto (n. 1854)
- 1929: György Wass, hungara poeto, rakontisto, redaktoro (n. 1877)
- 1937: H. P. Lovecraft, usona horora/fantazia verkisto (n. 1890)
- 1938: Nikolaj Buĥarin, rusa komunista aganto (n. 1888)
- 1941: Alexej von Jawlensky, rusa pentristo (n. 1864)
- 1957: Rudolf Kasztner, gvidanto de la budapeŝta cionisma kontraŭstaro (n. 1906)
- 1960: Cândido Bravo, brazila esperantisto (n. nekonata)
- 1962: Arthur Holly Compton, usona nobelpremiita fizikisto (n. 1892)
- 1975: Aristoteles Onassis, greka ŝipposedanto (n. 1906)
- 1983: Rebecca West, brita verkistino skot-irlanddevena (n. 1892)
- 1983: Oldřich Nový, ĉeĥa aktoro (n. 1899)
- 1983: István Soós, rumania hungara juristo, urbestro de Oradea (n. 1895)
- 1994: István Szilágyi, rumania hungara kuracisto (n. 1911)
- 1996: Wolfgang Koeppen, germana verkisto (n. 1906)
- 1997: Victor Vasarely, hungara-franca pentristo (n. 1906)
- 2007: Wojciech Chudy, pola filozofo, personisto, etikisto, pedagogo (n. 1947)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Sankta Klemento Maria Hofbauer, ĉeĥa redemptoristo
- Nacia tago en Hungario, memoro pri la revoluci- kaj liberigbatalo en 1848 kaj 1849; pliaj tagoj estas la 20-a de aŭgusto kaj la 23-a de oktobro.
- Monda Tago de Konsumanto - ekde 1983
Tagoj de semajno
La 15-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.