16-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 16-a de januaro estas la 16-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 349 tagoj restas (350 en superjaroj).
Je la 16-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 550: Armeo de ostrogotoj eniris al Romo
- 929: Abd ar-Rahman la 3-a iĝis kalifo de Kordovo
- 1412: Florenca familio de Mediĉoj iĝis oficala bankistaro de Vatikanurbo
- 1439: Koncilio de Florenco komenciĝis
- 1547: Ivano la Terura kiel la unua rusa reganto kroniĝis kiel caro
- 1556: Imperiestro de Germanio kaj reĝo de Hispanio Karlo la 5-a abdikis de la hispana trono favore al sia filo Filipo la 2-a
- 1707: Skotlanda parlamento ratifis la Akton de Unio malfermante la vojon al fondo de Unuiĝinta Reĝlando
- 1734: Pollando: rusa armeo aneksis Toruń
- 1761: Britoj aneksis francan teritorion Pondiĉero en Barato
- 1780: Dum batalado pri Ĝibraltaro brita ŝiparo venkis la hispnan apud la Kabo de Sankta Vincento
- 1809: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo venkis la britan en batalo de Korunjo
- 1839: Brita armeo konkeris okupatan de turkoj Adenon en Jemeno
- 1888: Unua publika prezento de La Internacio en trinkejo de Lille.
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Liriope
- 1906: Eloy Alfaro la duan fojon iĝis prezidento de Ekvadoro
- 1909: Ekspedicio gvidata de Ernest Shackleton kiel la unua atingis antarktan magnetan poluson
- 1916: Estas fondita en João Pessoa la Paraiba Spiritisma Federacio.
- 1917: Provo de germana-meksika alianco dum la unua mondmilito - Telegramo de Zimmermann
- 1919: Ignacy Jan Paderewski iĝis ĉefministro de Pollando kaj samtempe ministro pri eksteraj aferoj
- 1920: Konsilio de Ligo de Nacioj fondiĝis en Ĝenevo
- 1925: En Helsinko okazis konferenco de la ŝtatoj de Baltio dum kiu oni priparolis kaj agordis komunan politikon kontraŭ Sovetunio
- Dua mondmilito:
- 1940: Pollando: en Varsovio elektiĝis nova komandantaro de konspira Asocio de Polaj Skoltoj (Grizaj Taĉmentoj); germana polico pafmortigis en Czarny Dunajec (distrikto Nowotarski) 6 personojn; en koncentrejo Sachsenhausen pereis pola pofesoro pri agrikultura inĝenierarto; gestapo konstatis, ke en Poznań inter pola loĝantaro troviĝas multe da falsigitaj personaj dokumentoj; regopovoj de Ĝenerala Gubernio anoncis ke sekvas "katastrofa altigo de prezoj" kaj disvolviĝas malleĝa komerco
- 1941: Scienc-Akademio de Litovio fondiĝis; Pollando: germana polico pafekzekutis en Mikołów 14 personojn alveturigitaj de malliberejo en Katowice; germanaj regopovoj postulis forigi en Varsovio 6 monumentojn, ŝovi unu en alian lokon kaj sub la monumento al Koperniko metis surskribon pri lia germana deveno
- 1942: Pollando: taĉmento de Wehrmacht pafmortigis apud Skarszew (distrikto Kaliski) 55 polojn; membroj de germanaj organizaĵoj en Varto-Lando kune kun polico inter la 8-a ĝis la 16-a de januaro forprenis perforte de polaj loĝejoj, por bezonoj de la orienta fronto, varman vestaron, precipe peltojn
- 1943: Pollando: Heinrich Himmler ordonis deporti de ĜG al koncentrejo 6 polojn, kiuj rifuzis proponatan al ili germanan naciecon, iliajn infanojn sendi al germanaj familioj en Nazia Germanio aŭ al publikaj edukejoj kaj malpermesis korespondadon inter ili, krome li rekomendis malkonstrui domojn de Varsovia geto post deporto de judoj ĉar Varsovio plu estas danĝera centro de la pola rezista movado
- 1945: Pro alianca aeratako al Magdeburgo pereis 16 mil personoj; en Francio oni ŝtatigis industrian entreprenon Renault; Pollando: Ruĝa Armeo liberigis polajn urbojn: Częstochowa, Radom, Radomsko, Iłża, Końskie kaj Szydłowiec; sovetaj bombaviadiloj aeratakis monaĥejon de franciskanoj en Niepokalanów (distrikto Sochaczewski), en kiu troviĝis germanaj soldatoj - pereis 6 monaĥoj; germana polico pafmortigis en Płońsk 78 personojn de dekkelkaj lokoj kaj en Skaryszew 5 polojn kaj murdis en Struga apud Rzgów 7 polojn pro kunlaboro kun partizanoj; taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis de malliberejo en Zakopane kelkdekon de personoj
- 1947: Vincent Auriol iĝis prezidento de Francio
- 1952: En Meksiko oni kreis subŝtaton Malsupra Kalifornio
- 1956: En Egiptio islamo laŭkonstitucie iĝis ŝtata religio
- 1961: Al Pollando revenis de Kanado reĝaj trezoroj, menditaj por Vavelo de la reĝo Sigismondo la 2-a en franca urbo Arras
- 1967: Slovakio: kreo de Nacia parko Pieniny
- 1969: Ĉeĥa studento Jan Palach membruligis sin proteste al invado en Ĉeĥoslovakion de la armeoj de Varsovia Kontrakto
- 1969: La unua dupersona eksterveturila agado okazis sur orbito
- 1973: La lasta epizodo de la televidelsendo Bonanza
- 1979: Irana revolucio: ŝaho Mohamed Reza Pahlavi fuĝis kun sia familio al Egiptio
- 1987: Hu Yaobang estis devigita abdiki kiel gvidanto de Komunista Partio de Ĉinio
- 1989: Dum manifestacio okaze de la 20-a datreveno de sinmortigo de Jan Palach Václav Havel estis arestita
- 1992: Em Meksik-urbo oni subskribis interkonsenton por fini daŭrantan preskaŭ 20 jarojn enlandan militon en Salvadoro
- 2000: Ricardo Lagos iĝis prezidento de Ĉilio
- 2001: Prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Laurent Kabila estis murdita
- 2003: Kosmopramo Columbia ekflugis sian lastan tragike finitan mision
- 2006: Ellen Johnson-Sirleaf iĝis prezidentino de Liberio
- 2013: Armita islamana terorista grupo Maskita Brigado atakis gasejojn de In Aménas en Alĝerio forkondukante kelkcent personojn, en tio multe da fremdlandanoj
Naskiĝoj
- 1245: Edmundo Crouchback, filo de Henriko la 3-a (Anglio) (m. 1296)
- 1409: Renato de Anĵuo, duko de Anĵuo, grafo de Provenco, reĝo de Napolo kaj de Aragonio (m. 1480)
- 1500: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto kaj botanikisto (m. 1555)
- 1501: Anthony Denny, konsilinto de reĝo Henriko la 8-a de Anglio (m. 1559)
- 1749: Vittorio Alfieri, itala verkisto (m. 1803)
- 1791: Henryk Dembiński, pola generalo, vojaĝisto kaj inĝeniero (m. 1864)
- 1811: Jan Dzierżoń, pola pastro, patro de la nuntempa abelarto (m. 1906)
- 1826: Romuald Traugutt, pola generalo, diktatoro de la Januara Ribelo, ekzekutita (m. 1864)
- 1838: Franz Brentano, germana filozofo (m. 1917)
- 1844: Ismail Qemali, fondinto kaj ĉefministro de Albanio (m. 1919)
- 1847: Kálmán Mikszáth, hungara verkisto (m. 1910)
- 1853: Vladimir Solovjov, rusa ortodoksa filozofo, mesiisto (m. 1900)
- 1855: Eleanor Marx, plej juna filino de Karlo Marx (m. 1898)
- 1859: Valentim Magalhães, brazila verkisto (m. 1903)
- 1896: Maria Ossowska, pola etikistino, teoriulo kaj sociologo de moraleco (m. 1974)
- 1901: Fulgencio Batista, prezidento de Kubo (m. 1973)
- 1915: Carlos de Almeida Wutke, brazila bestkuracisto kaj esperantisto (m. 1988)
- 1918: Hermann-Josef Weidinger, aŭstra pastro kaj fakulo de kuracherboj sanigaj
- 1923: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1996)
- 1924: Zsuzsi Hermann-Herceg, hungara poetino (m. 1968)
- 1926: István Kónya, rumania hungara biologo, muzeologo
- 1928: János Deák, rumania hungara pentristo
- 1931: Johannes Rau, prezidento de Germanio (m. 2006)
- 1932: Dian Fossey, usona etologino kaj bestosciencistino (m. 1985)
- 1933: Susan Sontag, usona verkistino, socikritikistino, aktivulino por homaj rajtoj (m. 2004)
- 1936: Janka Sipakoŭ, belorusa verkisto kaj poeto (m. 2011)
- 1936: Tibor Weszely, rumania hungara matematikisto
- 1942: Nicole Fontaine, franca politikistino, prezidantino de la Eŭropa Parlamento
- 1946: Kabir Bedi, barata aktoro
- 1951: Júlia Albert, rumania hungara aktorino
- 1953: Annamária Kabán, rumania hungara, poste hungara lingvistino (m. 2013)
- 1956: Ivan Safronov, rusia ĵurnalisto (m. 2007)
- 1959: Sade Adu, niĝeria-brita kantistino
- 1959: Árpád Könczei, rumania hungara, poste hungara komponisto, koreografo
- 1959: Annamária Nagy, rumania hungara vitroartistino
- 1965: Csaba Szabó, rumania hungara ĵurnalisto
- 1968: Zoltán Kántor, hungara sociologo
- 1974: Kate Moss, brita fotomodelino
- 1979: Aaliyah, usona kantistino kaj dancistino (m. 2001)
- 1980: Michelle Wild, hungara pornografia aktorino
- 1987: Andrea András, rumania hungara dizajnistino
- 1989: Yvonne Zima, usona aktorino
Mortoj
- 309: Marcelo la 1-a, papo, sanktulo
- 1794: Edward Gibbon, brita historiisto kaj verkisto (n. 1737)
- 1810: Jekaterina Daŝkova, rusia nobelino kaj memoraĵ-verkisto (n. 1743)
- 1886: Amilcare Ponchielli, itala komponisto (n. 1834)
- 1891: Léo Delibes, franca komponisto (n. 1836)
- 1899: Josef Mocker, ĉeĥa arkitekto kaj protektanto de monumentoj (n. 1835)
- 1901: Arnold Böcklin, svisa pentristo, skulptisto (n. 1827)
- 1912: Georg Heym, germana poeto (n. 1887)
- 1919: Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidento de Brazilo (n. 1848)
- 1924: Niko Bubalo, kroata impost-oficisto, esperantisto (n. 1883)
- 1935: Benő Gombos, rumania hungara publicisto (n. 1864)
- 1938: Ferenc Vajda, hungara historiisto (n. 1865)
- 1943: Jane Avril, franca dancistino de kankano (n. 1868)
- 1957: Arturo Toscanini, itala dirigento (n. 1867)
- 1961: János Viski, hungara komponisto (n. 1906)
- 1963: Ike Quebec, usona ĵaz-tenorsaksofonisto kaj sondiskoproduktisto (n. 1918)
- 1967: Robert Jemison Van de Graaff, usona fizikisto (n. 1901)
- 1975: József Árvay, hungara lingvisto (n. 1916)
- 1981: Lajos Jeney, rumania hungara kuracisto, pentristo (n. 1994)
- 1989: Prem Nazir, malajala filmaktoro (n. 1926)
- 1993: Ilona Varró, hungara verkistino (n. 1933)
- 1998: Károly Jobbágy, hungara poeto (n. 1921)
- 2001: Laurent Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo, murdita (n. 1939)
- 2007: Rudolf August Oetker, germana entreprenisto (n. 1916)
- 2013: Sándor Csép, rumania hungara redaktoro, verkisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Marcelo la 1-a, papo kaj martiro
Tagoj de semajno
La 16-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Mardo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094.