La Calzada de Oropesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Calzada de Oropesa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45580
Politiko
Urbestro Valerio Pulido Martín
Demografio
Loĝantaro 570  (2011)
Loĝdenso 4,01 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 5° 17′ U (mapo)39.898055555556-5.2786111111111Koordinatoj: 39° 54′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 359 m [+]
Areo 142,22 km² (14 222 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
La Calzada de Oropesa (Hispanio)
La Calzada de Oropesa (Hispanio)
DEC
La Calzada de Oropesa
La Calzada de Oropesa
Situo de La Calzada de Oropesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calzada de Oropesa [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Calzada de Oropesa en la provinco Toledo kaj en Hispanio

La Calzada de Oropesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Calzada" devenas el latina calciata, kiu signifas "pavimita", pro la romia pavimita ŝoseo kiu trapasis ĉe la loko kie oni setlixgis. Post alpreno de Carrascalejo, la vilaĝo nomiĝis La Calzada y Carrascalejo, kaj poste oni revenis al la aktuala, kun aldono de de Oropesa por distingi ĝin de aliaj lokoj samnomaj kiaj la jenaj:

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Calzadeño. La censita populacio en 2011 estis de 570 loĝantoj kaj la denseco estas de 4,01 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Calzada de Oropesa estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 358 m; je 120 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 142.22 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°53′53″ N 5°16′43″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio troviĝas situanta en la komarko de Campana de Oropesa kaj limas norde kun la rivero Tiétar kiu separas ĝin de la Vera de Plasencia en la provinco de Cáceres, oriente kun Oropesa, Lagartera, Herreruela de Oropesa kaj Caleruela, sude kun Valdeverdeja kaj El Gordo kaj okcidente kun Navalmoral de la Mata, ankaŭ tiuj du lastaj el la provinco de Cáceres.

Tra la teritorio fluas la rojoj Alcañizo, San Julián, Carcaboso kaj Supra Cina.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivo) kaj brutobredado (silko) tradicie.

Historio[redakti | redakti fonton]

EStas restaĵoj el la ŝtonepoko kaj de la tipaj skulptaĵoj de porkoj el la vetonoj. Aperis ankaŭ retaĵoj el le epoko de romianoj, kies setleĵo ligiĝis al ekzisto de pavimita veturejo el Merido al Toledo.

En kristana epoko apartenis al la jurisdikcio de Oropesa ĝis kiam la reĝo Filipo la 4-a, la 20-an de februaro de 1642, donis la titolon de vilaĝo, kaj ĝi akiris propran jurisdikcion kaj liberiĝis el la Senjorlando de la Grafo de Oropesa.

Meze de la 20a jarcento la vilaĝo preskaŭ atingis la 3,000 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado kaj la loĝantaro falis al iom pli da 500 loĝantoj, tio estas, preskaŭ sesoniĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]