6-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 6-a de januaro estas la 6-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 359 tagoj restas (360 en superjaroj).
Je la 6-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -6: Laŭ katolika tradicio Stelo de Bet-Leĥem alkondukis tri magojn por pridonaci Jesuon Kriston
- 1066: Harold la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1355: Karolo la 4-a per fera krono kroniĝis en Milano kiel reĝo de Lombardujo
- 1389: Universitato de Kolonjo inaŭguris agadon
- 1429: Pollando: en kastelo de Lucko komenciĝis kunveno de eŭropaj monarkoj, kiuj pripensis defendon de Eŭropo kontraŭ Otomana Imperio
- 1449: Konstantino la 11-a kroniĝis (la lasta bizanca imperiestro)
- 1535: Hispana konkistadoro Francisco Pizarro fondis Limon
- 1540: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a nuptis sian kvaran edzinon Anna de Kleve
- 1542: En Meksiko fondiĝis sur Jukatano urbo Mérida
- 1601: Dum pola-sveda milito sveda armeo konkeris Dorpat
- 1838: Nov-Ĵerzejo: Samuel Morse kaj Alfred Vail prezentis la unuan fojon funkciadon de telegrafo
- 1868: Aperis la unua eldono de la spiritisma libro La Genezo.
- 1884: Patentigo de Nipkov-disko
- 1912: Nov-Meksiko fariĝis la 47-a ŝtato de Usono.
- 1924: Volgo-Germana ASSR kreiĝis
- 1926: Flugkompanio Lufthansa fondiĝis
- 1929: Heinrich Himmler iĝis ĉefo de SS
- 1929: 19-aĝa albana fratulino Maria Teresa, posta Patrino Teresa, alvenis al Kolkato, kie eklaboris en katolika lernejo por knabinoj
- 1929: Reĝo Aleksandro la 1-a Karađorđević malfondis parlamenton enigante diktatorecon en la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
- 1931: Thomas Alva Edison patentis sian lastan inventaĵon
- 1939: Otto Hahn publike deklaris malkovron de nuklea fendado
- Dua Mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En la tago de Epifanio germanoj pafekzekutis apud Varsovio (nun kvartalo Bemowo) 96 personojn, en tio 1 virinon - nur tri virojn oni sukcesis identigi, ĉiuj estis entombigitaj en Palmiry; ebriaj gestapanoj pafmortigis en malliberejo de Poznań 19 polojn kaj 1 judon, en tio profesorojn de Universitato de Poznań; germana polico pafmortigis en Lubartów ĉ. 40 polojn kaj en Lublin ĉ. 60, revenĝe pro mortigo de rezista movado 2 germanajn soldatojn
- 1941: En Lublin germanoj pafmortigis 11 personojn
- 1942: Germana polico publike pendumis en Wieluń 10 judojn; gestapo murdis en Lublin 8 personojn suspektitajn pri konspira agado; de Sovetunio alvenis sekrete pluaj membroj de iniciata grupo de Pola Laborista Partio
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Radomsko ĉ. 260 kaj en Ujazd 18 judojn; policanoj murdis en Pałunki (distrikto Strzyżów) 9 personojn; partizanoj eksplodigis fervojan trakon en distrikto Zamojski
- Heinrich Himmler ordonis aresti ĉiujn suspektitojn pri kunlaborado kun partizanoj kaj deporti ilin al germanaj koncentrejoj en Aŭŝvico kaj Majdanek
- 1944: Germanoj ekzekutis en Varsovio 24 virinojn, en tio 11 judinojn, en Hrubieszów 47 enprizonigitojn, en Książ Wielki (distrikto Miechowski) 12 personojn pro nutro-helpo de partizanoj kaj en Ropczyce 5 ciganojn; soldatoj de Pola Enlanda Armeo batalis apud Żytno (distrikto Radomszczański) kontraŭ germanoj
- Ĉefministro Mikołajczyk diris per radio en Londono: En subtera Pollando ekzistas Pola Ŝtato organizita sur ĉiuj niveloj kaj sektoroj de la ŝtata vivo, politika, militista kaj ekonomia. Plej superaj ŝtataj regopovoj agantaj ekistere je la nomo de tiu ĉi ŝtato, troviĝas en Londono; dum ekstermado de Czechy ukrainaj policanoj pafmortigis aŭ vivbruligis 29 polojn - la kaŭzo estis helpo al partizanoj
- 1945: Stalinisma generalo raportis pri aresto de la 15-a de oktobro 1944 sur apudfrontaj areoj de 13 142 personoj, en tio membrojn de Enlanda Armeo; germana polico pafmortigis en distrikto Konecki dekkelkajn personojn; en polica malliberejo en Mysłowice de la 13-a de marto 1941 mortis aŭ estis ekzekutitaj 249 personoj; polica taĉmento pafmorigis 6 loĝantojn de Skępe (distrikto Lipno) pro helpo al polo fuĝinta de trudlaboro en Nazia Germanio
- 1948: Nokte de la 5/6-a de januaro membroj de juda kvazaŭarmeo organizaĵo Haganah eksplodigis en Jerusalemo bombon en Hotelo Semiramis; pereis 24 aŭ 26 personoj
- 1950: Britio kiel la unua ŝtato de Okcidenta Eŭropo agnoskis komunistan registaron de Ĉinio
- 1961: Dum parolo en Supera Partia Lernejo en Moskvo Nikita Ĥruŝĉov anoncis apogon por kontraŭkoloniaj revolucioj en Azio kaj Afriko kiel turnopunkton en la malvarma milito
- 1982: Milita stato en Pollando: malfondo de Sendependa Asocio de Studentoj
- 1984: Registaro de Tunizio enkondukis krizostaton
- 1989: Kapitano de pola fiŝkapta ŝipo ne eniris al haveno de Bostono por malebligi al membroj de la skipo planitan forkuron - malgraŭ tio 12 maristoj fuĝis saltante al ferdeko de usona boato kun brulaĵo
- 1992: Prezidento de Kartvelio Zviad Gamsaĥurdja estis faligita rezulte de puĉo farita de kvazaŭarmea organizaĵo
- 1995: Filipinoj: en Manila pro incendio de loĝejo okupata de teroristoj oni malkovris konspiron kaj malsukcesigis atencon kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2001: Adam Małysz kiel la unua polo gajnis la 49-an Turniron de Kvar Skisaltejoj
- 2004: Blovanta kun rapido pli ol km/h uragano Heta tute detruis insulon Niuo en Polinezio
- 2004: En duobla bomba atenco en afgana Kandaharo pereis 16 personoj, en tio 8 infanoj
- 2007: Ne malpli ol 55 personoj, plimulte da elmigrantoj, pereis en serio de atakoj de separistoj en barata subŝtato Asamo
- 2009: Rusa ŝtata konzerno Gazpromo rompis liveradon de gaso al Bulgario, Grekio, Kroatio, Makedonio kaj Turkio kaj grande ĝin limigis al Aŭstrio, Hungario kaj Rumanio
- 2009: Konflikto de la Gaza Sektoro: ne malpli ol 30 civiluloj pereis rezulte de israela pripafo de lernejo por rifuĝintoj en la Gaza Sektoro
- 2009: Venezuelo forigis ambasadoron de Israelo en la protesto kontraŭ la milita operaco en la Gaza Sektoro
- 2010: Dagestano: 7 milicanoj pereis en memmortiga bomba atenco kontraŭ milicejo en Maĥaĉkala
- 2012: Siria enlanda milito: 25 personoj pereis kaj 46 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ aŭtomobilo veturiganta policanojn en Damasko
Naskiĝoj
- 1412: Johana de Arko, nacia heroino de Francio (m. 1431)
- 1488: Eobanus Hessus, germana filologo kaj poeto (m. 1540)
- 1500: Juan de Ávila, apostolo de Andaluzio, sacerdoto, asketo, predikisto, mistikulo, teologo, doktoro de la Eklezio (m. 1569)
- 1580: John Smith, angla aventuristo, esploristo de la bordoj de Nordameriko (m. 1631)
- 1587: Gaspar de Guzmán y Pimentel, grafo, hispana politikisto (m. 1645)
- 1695: Giuseppe Sammartini, itala komponisto (m. 1750)
- 1714: Arvid Afzelius, sveda religiulo (m. 1789)
- 1745: Fratoj Montgolfier, inventintoj de varmaerbalono (m. 1799)
- 1766: Mihály Fazekas, hungara poeto, botanikisto (m. 1828)
- 1819: Alajos Degré, hungara verkisto (m. 1896)
- 1819: István Szilágyi, hungara instruisto, verkisto (m. 1897)
- 1822: Heinrich Schliemann, germana pioniro de arkeologio (m. 1890)
- 1832: Gustave Doré, franca pentristo kaj ilustristo (m. 1883)
- 1834: Stepan Rudanskij, ukraina poeto (m. 1873)
- 1838: Max Bruch, germana komponisto (m. 1920)
- 1848: Ĥristo Botev, bulgara poeto kaj revoluciulo (m. 1876)
- 1850: Eduard Bernstein, germana politikisto (m. 1930)
- 1861: Victor Horta, belga arkitekto (m. 1947)
- 1865: Nikolaj Jakovleviĉ Marr, kartvela lingvisto kaj arkeologo skotdevena, fakulo pri kaŭkazaj lingvoj (m. 1934)
- 1870: Gustav Bauer, kanceliero de la Vajmara Respubliko (m. 1944)
- 1872: Aleksandr Skrjabin, rusa pianisto kaj komponisto (m. 1915)
- 1873: Ferenc Hoffmann, hungara komponisto (m. 1945)
- 1878: Carl Sandburg, usona verkisto sveddevena (m. 1967)
- 1880: István Balogh, hungara advokato, verkisto (m. 1951)
- 1882: Ivan Olbracht, ĉeĥa verkisto, ĵurnalisto (m. 1952)
- 1883: Ĝibran Ĥalil Ĝibran, libana poeto, artisto, mistikulo (m. 1931)
- 1897: Ferenc Szálasi, hungara faŝisma gvidanto (m. 1946)
- 1897: Péter Veres, hungara verkisto, politikisto (m. 1970)
- 1898: Volodimir Sosjura, ukraina verkisto (m. 1965)
- 1903: Karl Ludvig Söderberg, sveda anglisto, esperantisto (m. 1998)
- 1904: Piroska Balogh B., hungara aktoro (m. 1975)
- 1910: Béla Demeter, hungara ĵurnalisto (m. 1952)
- 1912: Jacques Ellul, franca filozofo, historiisto, teologo, sociologo (m. 1994)
- 1914: Heinz Berggruen, germana-usona artkolektisto (m. 2007)
- 1915: Alan Watts, brita filozofo kaj verkisto, populariganto de orienta filozofio en okcidenta civilizo (m. 1973)
- 1918: Eugen Biser, germana teologo (m. 2014)
- 1920: John Maynard Smith, brita biologo (m. 2004)
- 1920: Sun Myung Moon, korea fondinto kaj gvidanto de la Unuigada Eklezio (m. 2012)
- 1926: Mickey Hargitay, hungara aktoro kaj korpokulturisto (m. 2006)
- 1928: Péter Bacsó, hungara filmreĝisoro (m. 2009)
- 1928: Anna Halász,rumania hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (m. 2002)
- 1929: Karola L. Szini, rumania hungara historiristino pri medicino (m. 2000)
- 1930: Olga Szűcs, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino, tradukistino
- 1931: Juan Goytisolo, hispana verkisto
- 1938: Vasil Stus, ukraina poeto, kritikisto, publicisto, viktimo de reprezalioj; esperantigata (m. 1985)
- 1938: Adriano Celentano, itala kantisto, aktoro, filma reĝisoro
- 1943: Willi Kuhweide, germana velisto, mondĉampiono
- 1945: Ferenc Székedi, rumania hungara publicisto, redaktoro, tradukisto
- 1948: Ilona Benczédi, hungara skulptistino
- 1948: Imre Józsa, rumania hungara inĝeniero
- 1954: Anthony Minghella, brita dramverkisto kaj reĝisoro (m. 2008)
- 1955: Rowan Atkinson, brita aktoro
- 1958: Ludmila Putina, la edzino de Vladimir Putin
- 1960: Nigella Lawson, brita verkistino
- 1972: Nek, itala kantisto kaj muzikisto
- 1987: Magalie Vaé, franca kantistino
- 1999: Zsejke Kenéz, rumania hungara arta glitkuristino
Mortoj
- 664: Amr ibn al-As, araba generalo (m. 583)
- 1148: Gilbert de Clare (1-a grafo de Pembroke), Kimrio (n. ĉ. 1100)
- 1275: Rajmondo el Penjaforto, hispana sacerdoto, katolika sanktulo (n. 1180)
- 1481: Aĥmedo, ĥano de Ora Hordo (n. 1465)
- 1537: Aleksandro de Mediĉo, duko de Florenco (n. 1510)
- 1693: Mehmedo la 4-a, sultano de la Otomana Imperio (n. 1642)
- 1694: Francesco Morosini, doĝo de Venecio (n. 1619)
- 1826: John Farey, Sr., angla geologo kaj verkisto (n. 1766)
- 1827: Charlotte von Stein, korteganino en Vajmaro
- 1829: Josef Dobrovský, ĉeĥa filologo, slavistikisto (n. 1753)
- 1831: Ryokan, japana zenbudhista monaĥo, kaligrafo, poeto (n. 1758)
- 1834: Richard Martin, irlanda politikisto (n. 1754)
- 1852: Louis Braille, inventinto de la brajla skribsistemo por blinduloj (n. 1809)
- 1856: Nicolas Bochsa, franca komponisto kaj harpovirtuozo (n. 1789)
- 1882: Richard Henry Dana, Jr., usona politikisto kaj verkisto (n. 1815)
- 1884: Johann Gregor Mendel, aŭstria aŭgustenano, antaŭfondinto de genetiko (n. 1822)
- 1892: László Lovassy, hungara juristo (n. 1815)
- 1906: Gyula Czárán, hungara groteploristo (n. 1847)
- 1918: Georg Cantor, germana matematikisto (n. 1845)
- 1918: Bertalan Török, hungara ĵurnalisto (n. 1847)
- 1919: Theodore Roosevelt, usona nobelpremiita prezidento (n. 1858)
- 1933: Péter Király, hungara verkisto (n. 1868)
- 1936: Louise Bryant, usona marksistino kaj verkistino (n. 1885)
- 1938: András Kunovits, rumania hungara pentristo (n. 1910)
- 1944: Béla Imets, hungara ĵurnalisto (n. 1896)
- 1944: Ida M. Tarbell, usona ĵurnalistino (n. 1857)
- 1945: Vladimir Vernadskij, rusia biologo, geologo kaj kemiisto (n. 1863)
- 1958: Géza Tabéry, hungara verkisto (n. 1890)
- 1986: György Kapussy, hungaraj pentristoj (n. 1903)
- 1990: Pavel Ĉerenkov, soveta nobelpremiita fizikisto (n. 1904)
- 1993: Dizzy Gillespie, usona ĵaza muzikisto (n. 1917)
- 1995: Gábor Balás, hungara jurhistoriisto (n. 1909)
- 1997: Leopold Grimme, aŭstra esperantisto (n. 1903)
- 2001: Erzsébet Székely, rumania hungara literaturhistoriistino, tradukistino (n. 1922)
- 2006: Józef Tadeusz Milik, pola bibliisto, poligloto, pioniro de kumranologio (n. 1922)
- 2007: Stanisław Kałużyński, pola lingvosciencisto, kultur-esploristo de Mez-Azio kaj Siberio (n. 1925)
- 2008: János Körmendi, hungara aktoro (n. 1927)
- 2013: Árpád Ajtony, hungara psikologo, verkisto (n. 1944)
- 2014: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno (n. 1984)
Specialaj tagoj kaj festoj
Tagoj de semajno
La 6-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.