Balanga (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Balanga
Larĝa panoramo en Balanga
Balanga
component city
Administrado
Poŝtkodo 2100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 104 173  (2020) [+]
Loĝdenso 933 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 41′ N, 120° 32′ O (mapo)14.683333333333120.53333333333Koordinatoj: 14° 41′ N, 120° 32′ O (mapo) [+]
Alto 138 m [+]
Areo 111,63 km² (11 163 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Balanga (Filipinoj)
Balanga (Filipinoj)
DEC
Balanga
Balanga
Situo de Balanga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balanga, Bataan [+]
vdr

Balanga - tagaloge Lungsod ng Balanga - estas komponenta urbo kaj diocezo en Filipinoj, en la insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de la provinco Bataano. La urbo havas 25 distriktojn. La loknomo devenas el indiĝena lingvo "balañga" (argila poto, kiun en la urbo oni produktas altnivele).

Provinca domo de Balanga

Geografio[redakti | redakti fonton]

Balanga etendiĝas preskaŭ ĉe la marbordo de golfo laŭ rivero [1]. Mariveles troviĝas 29, Olongapo 32, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 43, ĉefurbo Manilo 49, Kezonurbo kaj Paranjako po 58, Tuguegarao 349, Cebuurbo 610, Dabao 1013, General Santos 1080 kilometrojn (aere) [2].

Urbodomo en Balanga

Historio[redakti | redakti fonton]

Balanga antaŭe estis vilaĝo antaŭ ol dominikanoj establis komunumon en 1714. Post fondo de Bataano kiel aparta provinco en 1754, Balanga fariĝis ĉefurbo pro sia favora loko. Post dominado de hispanoj Usono havis la areon inter 1898-1946, sed inter 1942-1945 japana dominado okazis. En 2000 la statuso estis levita al komponenta urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Balanga voje estas alirebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La plej proksima flughaveno funkcias en Olongapo.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Balanga estas la eduka centro de la provinco. La urbo nuntempe havas publikan (ŝtatan) universitaton kaj plurajn privatajn altlernejojn.

Religio[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Balanga

En Balanga vivas plej ofte katolikoj, iomete baptistoj, metodistoj kaj aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Balanga estas klasifikita kiel tropika klimato kun musono. Jare pluvas averaĝe po 1326 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans