30-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 30-a de novembro estas la 334-a tago de la jaro (la 335-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 31 tagoj restas.
Je la 30-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1215: La lasta kunsido de la Kvara Laterana Koncilio finiĝis
- 1406: Gregorio la 12-a iĝis papo
- 1609: Galilejo per teleskopo komencis rigardi lunon kaj skizi lian surfacon
- 1655: Sveda diluvo: reĝo Johano la 2-a Kazimiro alvokis polojn ribeli kontraŭ svedoj
- 1700: Granda Nordia Milito: venko de sveda armeo kontraŭ la rusa en batalo de Narva
- 1786: Grandduko de Toskanio Leopoldo la 2-a kiel la unua reganto abolis mortpunon
- 1803: Hispanoj oficiale transdonis Luizianon al francoj
- 1803: Haitia revolucio: kapitulaco de lastaj francaj soldatoj de ekspedicia korpuso en Hispaniolo
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: franca armeo aneksis Lisbonon
- 1808: Eskadrono de pola malpeza kavalerio sukcese rajdatakis en la batalo de Samosierra, kio malfermis al Napoleono la vojon al Madrido - la batalo daŭris 8-10 minutojn
- 1822: Grekaj taĉmentoj konkeris fortreson Nafplio
- 1853: Krimea milito: rusa ŝiparo venkis la turkan en batalo apud Sinop
- 1894: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Delio
- 1911: Prezidento de Meksiko Francisco I. Madero kiel la unua ŝtatestro en la mondo flugis per aviadilo
- 1917: Testoflugo de brita bombaviadilo Vickers Vimy
- 1923: En Vajmara Respubliko ekfunkciis la unua registaro de Wilhelm Marx
- 1938: Emil Hácha iĝis prezidento de Ĉeĥoslovakio
- 1938: Gvidanto de rumana naciisma Legiana movado Corneliu Zelea Codreanu estis sufokita survoje al malliberejo de ĝendarmoj kune kun siaj 13 kamaradoj
- Dua mondmilito:
- 1939: Pollando: pola registaro en ekzilodekretis pri malvalideco de leĝaj aktoj eldonitaj de okupaciaj regopovoj; germanaj regopovoj en Ĝenerala Gubernio konstatis ke: ĝis tiu ĉi tago oni deportis al trudlaboroj en Nazia Germanio ĉ. 33 mil personojn kaj en agrikulturo laboris tie ĉ. 250 mil polajn militkaptitojn; en ĜG nombro de senlaboruloj estis 273 294, en tio 63 470 virinoj; laŭ varsovia gazeto germanoj ekzekutis 53 judojn arestitajn la 13-an de novembro; ĝendarmoj pafmortigis 10 personojn de malliberejo en Tarnów
- Vintra milito komenciĝis - Ruĝa Armeo atakis Finnlandon
- 1940: Hungara registaro retirigis rekonon al pola parlamentano en Budapeŝto; en ĜG estis 910 ukrainaj elementaj lernejoj kun 91 411 lernantoj kaj 1398 instruistoj
- 1941: Pollando: germana polico pafmortigis en Brzeziny 10 polojnakuzitaj pri sabotado, kontrabando kaj senpermesa trairo de landlimo kun ĜG; ĉi tage oni sendis de Usono al nomoj de poloj en Sovetunio 108 kestojn kun vestoj; en geto de Lodzo en novembro mortis 213 ciganoj
- 1942: En Nazia Germanio kadre de eksterma programo Aranĝo T4 oni komencis mortigi per malsatigo pacientojn de psikiatriaj malsanulejoj; Pollando: tuj post ekflugo de Montrealo al Vaŝingtono de aviadilo kun pola generalo Władysław Sikorski laŭvice malfunkciis ĉiuj motoroj - usona polico verdiktis sabotadon; Heinrich Himmler ordonis "kontraŭbatali banditismon" enkondukante principon de komuna respondeco pro partopreno en rezista movado kaj helpo al partizanoj; polico pafmortigis en Kutery (distrikto Starachowicki) 43 judojn kaŝiĝantaj en arbaro; germanaj regopovoj direktis por germanigi al Nazia Germanio 6818 polajn knabinojn kun "bona rasa ĉefaspekto" en la aĝo de 16 ĝis 20 jaroj; en distrikto Lubelski oni notis novembre 365 agadojn de rezista movado
- 1943: Generalo Panteleimon Ponomarenko (posta soveta ambasadoro en Pollando) kiel ĉefkomandanto de sovetaj partizanoj ordonis malarmigi polajn partizanajn taĉmentojn kaj pafekzekuti rezistulojn; germana polica provizora juĝejo kunsidanta en Aŭŝvico kondamnis novembre al mortpuno 73 malliberulojn; germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon de personoj
- 1944: Pollando: pola subtera movado en ĜG de junio 1942 ĝis tiu ĉi tago atakis 3258 fojojn fervojojn, trajnojn, pontojn kaj stacidomojn; soveta spiongrupo tuttage batalis apud vilaĝo Brenna (distrikto Cieszyński) kun germana ĝendarmaro kaj malgraŭ nombra supereco eskapis de ĉirkaŭiro; germana polico pafmortigis en Zygmuntow 33 polojn
- 1947: En siria Alepo en pogromo pereis ĉ. 75 judoj kaj kelkcent estis vunditaj
- 1955: Flago de Vjetnamio oficialiĝis
- 1962: Birma politikisto U Thant iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1966: Barbado sendependiĝis de Britio
- 1967: Proklamo de Demokratia Popola Respubliko Jemeno, kiu estiĝis per kunigo de du britaj protektoratoj
- 1975: Okcidentafriko: Dahomeo ŝanĝis sian nomon al Benino
- 1990: Japanio: ludkonzolo Super Nintendo Entertainment System lanĉita
- 1993: Premiero de drama milita filmo Listo de Ŝindler de usona reĝisoro Steven Spielberg
- 1994: Rapmuzikisto Tupac Shakur estis kvinfoje pripafita
- 1999: Usona konzerno ExxonMobil komercanta pri nafto kaj gaso fondiĝis
- 1999: Seattle: amasaj demonstracioj kontraŭ pinta kunveno de Monda Organizaĵo pri Komerco en Usono fariĝis simbola komenco de alimondisma movado
- 2002: Restaĵojn de Alexandre Dumas (patro) oni transportis al Panteono de Parizo
- 2004: Pollando: sur Podhale okazis tertremo forta 3,6 - 4,7 gradojn laŭ skalo de Richter
- 2004: Instituto pri Nacia Memoro komencis polan enketadon pri la soveta Masakro de Katyn
- 2005: Omar Bongo denove gajnis prezidentan balotadon en Gabono
Naskiĝoj
- 538: Gregorio de Tours, la unua historiisto pri frankoj, episkopo (m. 594)
- 1427: Kazimiro la 4-a, grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando (m. 1492)
- 1527: Andreas Mylius, germana juristo, diplomato, historiisto kaj kronisto (m. 1594)
- 1554: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (m. 1586)
- 1667: Jonathan Swift, irlanda verkisto (m. 1745)
- 1669: Kristiano la 6-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1746)
- 1700: Kata Bethlen, hungara verkistino (m. 1759)
- 1768: Jędrzej Śniadecki, pola filozofo, kemiisto, biologo kaj kuracisto (m. 1838)
- 1791: Franz Lamberg, hungara armea oficiro (m. 1848)
- 1796: Carl Loewe, germana komponisto, kantisto (m. 1869)
- 1810: Oliver Winchester, usona komercisto kaj politikisto (m. 1880)
- 1817: Theodor Mommsen, germana nobelpremiita poeto, historiisto kaj juristo (m. 1903)
- 1829: Antal Rózsaági, hungara verkisto (m. 1886)
- 1834: András Jósa, hungara arkeologo (m. 1918)
- 1834: Kálmán Jósika, hungara grandbienulo, ĵurnalisto (m. 1918)
- 1835: Mark Twain, usona verkisto (m. 1910)
- 1843: József Kiss, hungara poeto (m. 1921)
- 1847: Afonso Pena, prezidento de Brazilo (m. 1909)
- 1857: Odo Bujwid, pola bakteriologo kaj esperantisto (m. 1942)
- 1858: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj (m. 1937)
- 1869: Gustaf Dalén, sveda nobelpremiita fizikisto kaj inventisto (m. 1937)
- 1873: Božena Benešová, ĉeĥa verkistino (m. 1936)
- 1874: Winston Churchill, ĉefministro de Britio (m. 1965)
- 1880: Timotheus Trefán P., rumania hungara eklezia verkisto (m. 1946)
- 1885: Jenő Maticska, hungara pentristo (m. 1906)
- 1893: Kim Verda E., korea esperantisto (m. nekonata)
- 1898: Franz Scheibenreiter, aŭstra-germana esperantisto (m. nekonata)
- 1916: József András Papp, rumania hungara ekonomikisto (m. ?)
- 1919: András Berkesi, hungara verkisto (m. 1997)
- 1923: Cho Namchul, korea ludisto de goo (m. 2006)
- 1925: József Steinmetz, rumania hungara, israela kuracisto (m. 2001)
- 1933: Zsolt Gálfalvi, rumania hungara literaturkritikisto, publicisto, redaktoro
- 1937: Tom Simpson, brita biciklisto (m. 1967)
- 1941: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto kaj militkomandisto, respondeca pri multaj krimoj kontraŭ kurdoj (m. 2010)
- 1942: József Hencz, rumania hungara komponisto, dirigento
- 1947: Sergio Badilla Castillo, ĉilia poeto
- 1951: Christian Bernard, gvidanto de rozkruca ordeno
- 1954: Lawrence Summers, usona ekonomikisto
- 1978: Cecília Felméri, hungara filmreĝisorino en Rumanio
- 1978: Gael García Bernal, meksika aktoro, reĝisoro kaj produktoro
- 1983: Anastasia Baburova, rusa ĵurnalistino, anarkiista aktivulino, murdita (m. 2009)
- 1985: Miyazaki Aoi, japana aktorino
Mortoj
- 1016: Edmundo Ironside, reĝo de Anglio (n. ĉ. 990)
- 1204: Emeriko de Hungario, reĝo de Hungario (n. 1174)
- 1538: Adrianus Barlandus, belga nederlanddevena historiisto, filologo kaj filozofo (n. 1487)
- 1611 : Daniel Hofmann, germana luterana teologo, superintendanto, polemikisto kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt (n. 1538)
- 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio (n. 1682)
- 1824: József Sándorffy, hungara mecenato de teatro (n. 1767)
- 1830: Pio la 8-a, papo (n. 1761)
- 1894: Ferenc Veress, hungara agronomo (n. 1830)
- 1900: Oscar Wilde, irlanda verkisto (n. 1854)
- 1915: Aladár Benedek, hungara poeto, redaktoro (n. 1843)
- 1923: John Maclean, skota marksisto (n. 1879)
- 1924: Oszkár Mailand, hungara etnografo (m. 1858)
- 1930: Mother Jones, irlanda socialisma aktivulino (n. 1830)
- 1935: Fernando Pessoa, portugala verkisto (n. 1888)
- 1937: Árpád Bitay, hungara literaturhistoriisto (n. 1896)
- 1938: Corneliu Zelea Codreanu, rumana politikisto (n. 1899)
- 1939: Béla Kun, gvidanto de la hungara Sovetrespubliko (n. 1886)
- 1944: Dezső Szomory, hungara verkisto (n. 1869)
- 1947: Ernst Lubitsch, germana/usona reĝisoro (n. 1892)
- 1953: Francis Picabia, franca pentristo (n. 1879)
- 1954: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (n. 1886)
- 1958: George Hubert Wilkins, aŭstralia piloto kaj geografo (n. 1888)
- 1967: Alajos Gaál, hungara kuracisto, redaktoro (n. 1889)
- 1981: Károly Molter, hungara verkisto (n. 1890)
- 1985: Béla Gy. Szabó, rumania hungara ksilografisto (n. 1905)
- 1992: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (n. 1919)
- 1994: Guy Debord, franca filozofo, verkisto, filmisto, revoluciulo (n. 1931)
- 2004: Pierre Berton, kanada verkisto, ĵurnalisto, televidprezentisto (n. 1920)
- 2007: François-Xavier Ortoli, franca politikisto, prezidanto de Eŭropa Komisiono (n. 1925)
- 2009: Milorad Pavić, serba verkisto, tradukisto, filologo (n. 1929)
- 2011: Zdeněk Miler, ĉeĥa kreinto de desegnitaj filmoj (n. 1921)
- 2011: Leka Zogu, albana politikisto (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Barbado, tago de la sendependeco (1966)
- Nacia tago en Jemeno, tago de la sendependiĝo de S-Jemeno (1967); pliaj naciaj tagoj estas la 22-a de majo, la 26-a de septembro kaj la 14-a de oktobro.
- Romkatolika Kalendaro:
- Festo de la sankta apostolo Andreo
- En tiuj tagoj, per la unua dimanĉo de Advento, komenciĝas nova liturgia jaro.
Tagoj de semajno
La 30-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.