Baltaj miksaj arbaroj
Baltaj miksaj arbaroj | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso, ekoregiono [+] | ||||
Koordinatoj | 54° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)5413Koordinatoj: 54° 0′ 0″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 116 550 km² (11 655 000 ha) [+] | |||
Areo | 116 550 km² (11 655 000 ha) [+] | |||
|
||||
Baltaj miksaj arbaroj | ||||
Vikimedia Komunejo: Baltic mixed forests [+] | ||||
La baltaj miksaj arbaroj estas tersupraĵo-ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj apud Balta Maro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono okupas 116 600 kvadratajn kilometrojn. Ĝi etendiĝas en la regiono de Skanio, en la ekstrema sudo de Svedujo, en la nordo kaj la oriento de la duoninsulo de Jutlando, en la danaj insuloj de la Balta Maro, kaj en la balta marbordo de Germanujo kaj Polujo norde de la riveroj Elbo kaj Odro.
La parto de tiu ekoregiono situinta ĉirkaŭ la suda Balta Maro karakteriziĝas de sufiĉe ebenaĵa tereno kaj acidaj grundoj kiuj subtenas miksajn arbarojn de eŭropa fago kaj kverkoj. Landinterne la vegetaĵaro ŝanĝiĝas en eŭropan karpenon, arbaran pinon kaj tilion. Multaj marbordaj riveretoj kreas lagojn kaj malsekejojn, kiuj plialtigas la diversecon je biotopoj kaj vegetaĵaro.
Faŭno
[redakti | redakti fonton]En la ekoregiono, malsekejoj estas la plej gravaj vivejoj por la specioj. Du ranoj, la kampa rano ( Rana arvalis ) kaj la lageta rano ( Pelophylax lessonae ), estas konsiderataj kiel endanĝerigitajn speciojn. La lutreolo, kiu ĉefe troviĝas en ĉeriveraj areoj, estas endanĝerigita. Bedaŭrinde la vizono estas unu el la kaŭzoj por ĝia endanĝerigo. Tiu nearkta specio, kiu estis metita en la sovaĝejon en iuj eŭropaj landoj kaj eskapis ekde vizono-farmbienoj en aliaj, konkurencas lutreolon por la samaj vivejo kaj nutraĵo. Botaŭroj vivas sub la ŝirmo de kankampoj manĝante fiŝojn, ranojn, kaj aliaj etaj bestoj. Ili kaj pluraj aliaj birdospecioj tie ĉi bredas kaj poste migras al sudo por travintri.
Aliaj birdoj kiuj vivas en tiu ekoregiono estas la griza ardeo kaj la muta cigno. Rabobirdoj, kiaj akcipitroj kaj buteoj, vivas de diversaj birdoj, ronĝuloj, serpentoj, amfibioj kaj aliaj etaj ĝis mezgrandaj vivuloj. Multaj migrantaj birdoj trapasas la ekoregionon, profitante de la diversaj malsekejaj biotopoj.
Endemiismoj
[redakti | redakti fonton]Minacoj kaj konservado
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono estas krize endanĝerigita.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono PA0405 : Baltaj miksaj arbaroj (WWF)
- angle Baltaj miksaj arbaroj (WWF-Wildworld)
- angle Baltaj miksaj arbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Baltaj miksaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Baltaj miksaj arbaroj (Globalspecies) Arkivigite je 2014-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mapo : serĉu Baltic mixed forests. Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Cifereca Mapo de Eŭropaj Ekologiaj Regionoj