Kulturo de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pentraĵo de El Greco.

La hispana kulturo havas siajn radikojn en la influoj kiujn la diversaj popoloj lasis post sia paŝo tra la duoninsulo laŭlonge de la jarcentoj. Krome la historio, la monta reliefo kaj la maroj kiuj ĝin ĉirkaŭas kontribuis signife en la formado de la aktuala kulturo.

Kvankam estas komuna kultura heredaĵo al ĉiuj hispanoj, la markita singulareco de ties regionoj okazigis diversajn kulturajn demonstraciojn laŭlonge de ĝia teritorio. Tiuj demonstracioj havis spegulbildon en ĉiuj fakoj: la arto, la tradicioj, la literaturo, la lingvoj kaj dialektoj, la muziko, la gastronomio, ktp.

Lingvoj kaj regionismo[redakti | redakti fonton]

La kastilia aŭ hispana estas la lingvo parolata de la plimulto de la hispanoj, kvankam ne ĉiuj ĝin konsideras kiel gepatra lingvo. Fakte, estas ankaŭ aliaj lingvoj de granda regiona graveco: ĉefe la valencia/kataluna, la galega, kaj la eŭska lingvo. Aliaj lingvoj estas la arana, la aragona kaj la asturia lingvobable.

Iuj de ĉi tiuj lingvoj, speciale la kataluna kaj la eŭska, ĝuas de industria eldonado bone evoluinta, kiu produktas ĵurnalojn kaj aliajn publikaĵojn. En la lastaj jardekoj, la lokaj administradoj provas plivigligi la lernadon kaj la uzadon de la lingvoj minoritataj.

Oni devas diri ke, asocie al ĉi tiuj diferencoj lingvaj, estas markata senso de propra identeco en pluraj regionoj, speciale en Eŭskio kaj Katalunio (sed ne nur), kun gravaj naciismaj sektoroj. Oni povas diri ke ĉiam ekzistis streĉiĝo inter la centrismo kaj la regionismo, opte nuntempe por organizado en aŭtonomaj komunumoj.

Influo de la klimato kaj la geografio[redakti | redakti fonton]

Fallas.

La naturaj akcidentoj kiuj laŭigas Hispanion helpis agordi la kulturon de la lando. En la nordo de la lando, la monta geografio havigis la konservadon de ties lingvaro kaj karakteraj kutimoj en tiuj regionoj. Estas forta mara tradicio, por la fakto esti duoninsulo kaj, konsekvence, esti ĉirkaŭita de akvo. Inkluzive en urboj en la interno kun riveraj havenoj, kiel estas la kazo de Sevilo, oni estimas tian tradicion. La aera transporto havigis ke la strandoj de la Mediteranea Maro, speciale tiu de la Marbordo de la Suno, gastigu milionojn de turistoj ĉiujare.

Esceptante la subtropikan strizonon (Kanariaj Insuloj), oni povas distingi la sekvajn tipojn de klimatoj: mediteranea, atlantika kaj, en la interno duoninsula, modera kontinenta klimato karakterizita de someroj tre varmaj kaj malvarmaj vintroj. En la marbordo, la klimato estas pli modera. La akraj kaj sekaj someroj donis kiel rezulta kulturo ke majoritato pasas parton de la tempo je la libera aero (surstrate). Estas tipaj la kortoj en la konstruaĵoj aŭ la publikaj placoj, kie la homo koncentriĝas por babili kaj pasi la momenton. En multaj urboj, la sociigo kaj la amuzo karakteras en la trinkoterasoj je la libera aero. La tradiciaj kermesoj estas alia kultura kaj socia montro kiu, je la alveno de la printempo kaj la somero, okazas je la libera aero en multaj lokoj de la tuta lando.

Kistoria disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

La ĉeesto de fontoj en la urba dezajno kaj en la kortoj de la domoj, la ceramiko en la tegoloj de la tegmentoj kaj la ornama uzo de la azuleĥoj estas tradicioj hereditaj de la islamanoj.

Je la hispana dekadenco (17a jarcento), la lando akiras antaŭ la fremdaj observantoj romantikan aŭreolon, igante tero de terposedantoj aristokrataj, kamparanaj analfabetoj, koloraj ciganoj, toreistoj kaj intensa religieco je mezepoka stilo, en granda kontrasto kun la eŭropaj landoj ĉirkaŭaj, industriigitaj kaj modernaj, kio resumiĝis per la koncerna ripetita frazo "Afriko komencas en Pireneoj": Hispanio estis vidita pli ĝuste kiel parto de la Nordo de Afriko, ol de la moderna Eŭropo.

Post la Hispana Enlanda Milito, la bildliteraturo konvertiĝis en la arta kaj kultura komunikilo plej populara de la lando.[1] En 1954, V. Pritchett verkis pri malgrandaj urboj

Citaĵo
 "Gastigado, se estas, ne estos hotelo, eĉ ne fonda — araba vorto —, sed ĉiukaze posada (gastejo): loko kien oni povas alveni pere mulo aŭ azeno, kaj kie oni povas gstigi la animalon, kaj ekdormi sub sako de pajlo.[2] 

Jam en la 1960-aj jaroj, la televido iĝis ĉiea, kvankam ĝi havos nur paron de kanaloj dum jardekoj.

La morto de Franko finis kun sia cenzuro, kaj ĝi okazigis kulturan kreskon eksplodan en ampleksa numero de fakoj, speciale la bildstrio, la populara muziko kaj la dezajno. Venis tiel la fenomeno de la movida madrida, subkultura de junuloj de finoj de la 1970-aj kaj komenco de la 1980-aj jaroj simila al la punko kaj al new wave, kiu havis sian centron en Madrido. Oni permesis ankaŭ la eksplodon de la nacia erotika kino en fenomeno konita kiel la destape (malkaŝigo).

La starigo de la sistemo de Aŭtonomaj Komunumoj donis viglecon al multaj aspektoj de la loka kulturo, samtempe kiam Hispanio aliĝis al la Eŭropa Unio en 1986. Oni postulis novajn formojn de distro, kiaj la videoludoj, dum la nombro de ĉeestantaj libroj en la hispanaj hejmoj pliiĝas iom post iom. Tiel, se en 1985, oni havis averaĝe 108 librojn; en 1991, la nombro supreniris al 143.[3]

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La siesto estas tradicio kiu pluas sed malplie, speciale en la urboj. La normala ritmo de la tago en Hispanio kutimas dividiĝi en du periodoj, mateno kaj vespero, kun paŭzo de du aŭ tri horoj dum kaj post la manĝo.

Promenado je la fino de vespero estas kutimo etendita en multaj lokoj.

La horo de la vespermanĝo, kiel en regionoj de la sudo de Italio, estas la plej malfrua en Eŭropo, kutime ĉirkaŭ la 10a p.m.

La distro karakteras pro okazo en nokto, inkluzive ĝis altaj horoj de la malfrunokto. En la centro kaj sudo de la duoninsulo, la somera varmego plivigligis tiun fenomenon. La nokta vivo komencas vesperege. Multaj kluboj, inkluzive en urboj relative malgrandaj, malfermas noktomeze kaj ili ne fermas ĝis la tagiĝo. En Madrido en somero kaj en aliaj grandaj ĉefurboj, komencas esti kutima ke kulturaj agadoj etendas ĝis la dua de la mateniĝo.

Oficialaj festotagoj[redakti | redakti fonton]

La kalendaro de oficialaj festotagoj estas fiksata ĉiujare, laŭ la semajna distribuado. La aro de komunaj festotagoj por tuta Hispanio estas elektata inter la sekvaj;

Dantzari dancante aurresku.
Casteller.
Festoj
Dato Nomo Rimarkoj
1-an de januaro Nova Jaro
6-an de januaro tri reĝoj Epifanio
19-an de marto Sankta Jozefo (ne naciskale)
Martoaprilo Sankta Ĵaŭdo (ne estas naciskala festotago)
Martoaprilo Sankta Vendredo
Martoaprilo Paska Lundo (ne estas naciskala festotago)
1-a de majo Tago de la Laboro
25-an de julio Jakobo la pli aĝa Patrono de Hispanio por katolikoj (ne estas naciskala festotago)[4]
15-an de aŭgusto Ĉieliro de Maria
12-an de oktobro Nacia Hispana Festotago Dato de Malkovro de Ameriko, Tago de la Hispaneco kaj de Nia Sinjoro de la Sojlo
1-an de novembro Ĉiuj Sanktuloj
6-an de decembro Tago de la Konstitucio Aprobdato de la
Konstitucio de 1978
8-an de decembro Senmakula koncipiĝo Patrono de Hispanio por katolikoj[5]
25-an de decembro Kristnasko Naskiĝo de Jesuo

Krom la naŭ naciskalaj festotagoj, ĉiu Aŭtonoma Komunumo de Hispanio povas deklari du festotagojn, krom la tago de la aŭtonoma komunumo kaj ĉiu municipo aliaj du, sed la nombro da festotagoj ne povas superi dek kvar tagojn en ĉiu loĝloko.

Religiaj festotagoj el publika intereso[redakti | redakti fonton]

Procesio dum la Sankta Semajno en Malago.

La katolika religio estis la reganta konfesio en Hispanio laŭlonge de la historio. Pro tio, kvankam la religieco ĉe la unuopuloj signife malkreskis, ankoraŭ ekzistas grava influo en la socio kaj ĉefe en ĝiaj popularaj festoj. La publikaj festoj el religia fono estas tre gravaj kaj oftaj en Granado, Sevilo, Malago, LeonoValadolido inter aliaj.

La religiaj festoj kiuj havas publikan intereson estas tiuj kiuj rilaiĝas al la pasio de Kristo (kiel la sanktaj semajnoj de Granado, Malago, Sevilo, LeonoValadolido), la Pasko, ĉefe Pentekosto kaj Corpus Christi. Inter la religiaj festoj rilate al la virgulino Maria, elstaras la procesioj de la Virgulino de la Roso en Sevilo.

Kutime, ĉiu aŭtonoma komunumo, provinco kaj municipo havas sian patronon al kiu estas dediĉata festotago el kultura kaj turisma intereso pro la okazantaj procesioj, festoj, toreadoj kaj ludoj por infanoj. Kelkfoje ĉi tiu festoj havas spurojn de antaŭkristanaj paganaj kredoj de la hispaniaj loĝantoj antaŭ la alpreno de kristanismo.

Arto[redakti | redakti fonton]

Paĝo de la Cantar de Mio Cid en mezepoka kastilia.
Dancistino de Flamenko Belén Maya, foto farita de Gilles Larrain en 2001

La diversaj popoloj kiuj loĝis en Hispanio laŭlonge de la historio, la landlima situacio de la duoninsulo inter kontinentoj kun kulturaj tradicioj tre diversaj kaj riĉaj, la longa periodo de politika influo de la hispana monarkio, kaj la ekspansio de la imperio tra Ameriko, determinis la kulturan havon, artisman kaj heredan de Hispanio, eble unu el la plej riĉaj, variaj kaj influaj de Okcidento.

Hispanio estis lulilo de grandaj aŭtoroj en preskaŭ ĉiuj artaj disciplinoj, elstaras la hispana kontribuado al la pentroarto, kun geniuloj el universala famo. La plej konata estas la t.n. Ora Epoko, en la baroka periodo, kun geniuloj kiel Diego Velázquez, Bartolomé Esteban Murillo, José de RiberaEl Greco en pentrarto, aŭ la arkitekto Francisco de Herrera, aŭtoro de la Monasterio de El Escorial.

Post ioma stagnado, la hispanan pentrarton de la 19-a jarcento dominis la granda figuro de Francisco de Goya. Plej multaj ceteraj artistoj sekvis la vojon de la akademiismo (Vicente López, la familio Madrazo), kun speciala atento al la historia pentrado.

En la dua duono de la 19a jarcento, la pentristoj Mariano FortunyJoaquín Sorolla alproksimiĝis al la kampo impresionisma, kaj en skulptarto elstaris Mariano Benlliure. En arkitekturo, post stiloj historiiismaj kiel la novmudeĥaro, estas la eklektikismo tiu kiu prezidas la ŝanĝon de jarcento, kaj la kataluna modernismo kiu plej famiĝis internacia, speciale pere de Antoni Gaudí.

La unua triono de la 20a jarcento estis nomita Arĝenta Epoko de la hispana beletro kaj scienco, kvankam la plej rekonitaj artistoj, kiel Pablo Picasso, Julio González, Juan Gris, Joan Miró kaj Salvador Dalí, produktis sian verkon en eksterlando, ene de la kosmopolita avangardo. En la propra lando triumfis Julio Romero de TorresIgnacio Zuloaga.

En pli proksimaj tempoj, oni povas citi nomojn kiel la skulptisto Eduardo Chillida, la arĥitekto Sáenz de Oíza, la pentristo Antoni Tàpies aŭ la inĝeniero Santiago Calatrava.

Kino[redakti | redakti fonton]

La hispana kino[6] havas dokumentan gravecon por la scio de la historia evoluo de la socio en Hispanio. Krome, la hispana kino ne nur estis dum jardekoj amasa amuzilo, sed ankaŭ unuaklasa historia kaj arta dokumento. Nuntempe kaj ĝenerale ĝi troviĝas en sekundara pozicio mondaskale se oni komparas ĝin kun la kinproduktado en anglalingvaj landoj, ĉefe en Usono, ĉefe elstarante pro la granda figuro Luis Buñuel, direktoro kies produktado multe influis en Eŭropo (tra Francio) kaj Latinameriko (tra Meksiko) kaj la sporadaj internaciaj sukcesoj de kelkaj direktoroj kiel Segundo de Chomón, Florián Rey, Juan Antonio Bardem, Luis García Berlanga, Carlos Saura, Jesús Franco, Antonio Isasi-Isasmendi, Mario Camus, Pedro AlmodóvarAlejandro Amenábar.

Aliaj flankoj de kinarto atingis malpli da internacia eĥiĝo. Nur la art-direktoro Gil Parrondo, gajninto de du Oskar-premioj, kaj la fot-direktoro Néstor Almendros (kiu laboris ekster Hispanio) aŭ la aktoroj Fernando Rey, Fernando Fernán Gómez, Antonio Banderas, Sergi López kaj Javier Bardem kaj la aktorinoj Sara Montiel, Ángela Molina, Victoria Abril, Carmen Maura, Maribel Verdú kaj ĉefe Penélope Cruz kiu famiĝis, ĝenerale pro ŝia aktorado ekster Hispanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La hispania literaturo estas la aro da verkaĵoj verkitaj en Hispanio en iu ajn el ĝiaj lingvoj. La hispanlingva literaturo naskiĝis dum la Mezepoko. La unua literatura verko konservata estas la Cantar de Mio Cid (Kanto de Mia Cido), epopeo pri la Cido, kastilia heroo, redaktata ĉirkaŭ la jaro 1200.

La ĉefa fazo de la hispanlingva literaturo estis la Ora JarcentoOraj Jarcentoj, epoko inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Ĉefe dum la 19-a jarcento la hispanlingva literaturo, dum jarcentoj koncentrita en Hispanio, malfermiĝas al Hispanameriko, kies verkistoj ĉirkaŭ la fino de tiu jarcento komencas esti referencaj mejloŝtonoj kaj anstataŭas la hispanojn tre ofte kiel komencantoj kaj enkondukantoj de diversaj tendencoj kaj skoloj en Hispanlingvio, kiel okazis ĉe Rubén Darío je la ŝanĝo de la jarcentoj aŭ Gabriel García Márquez dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Dum la 20-a jarcento la etendo de la hispanlingva literaturo kaj same de la uzado de la hispana lingvo ege disvastiĝis kaj eĉ separiĝis en diversaj mondoregionoj aŭ eĉ meze de la jarcento kaze de Hispanio disiĝis inter la literaturo kiu estis verkita en la interno kaj tiu kiu estis verkita de la ekziliitoj, kazo kiu ripetiĝis ĉe kelkaj hispanamerikaj verkistoj kiuj laŭlonge de la jarcento devis ekziliiĝi pro politikaj kialoj.

Dek el la Nobelpremio pri literaturo estis hispanlingva verkistoj: la hispanaj verkistoj José Echegaray (1904), Jacinto Benavente (1922), Juan Ramón Jiménez (1956), Vicente Aleixandre (1977), kaj Camilo José Cela (1989); la ĉilianoj Gabriela Mistral (1945) kaj Pablo Neruda (1971); la gvatemalano Miguel Ángel Asturias (1967); la kolombiano Gabriel García Márquez (1982) kaj la meksikano Octavio Paz (1990).

Muziko[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Antifonario de Leono de la Katedralo de Leono, manuskripto kiu enhavas la kantojn de la okazigoj de la Liturgio mosaraba

La muziko de Hispanio estas fundamenta parto de la kulturo kaj la folkloro de tiu ĉi lando inklude de la malsamaj evoluintaj stiloj en la malsamaj historiaj epokoj

La hispana muziko inkludas longan historion de novigo en klasika muziko, same kiel en la industrio de la populara muziko, kaj diversaj stiloj de folklora muziko. Krome, la kampoj de la rokenrolo, Metalroko, punko kaj Hiphopo ĝuas de granda populareco kun diversaj gravaj artistoj.

Popa kaj roka muziko[redakti | redakti fonton]

La popa muziko en Hispanio havas siajn komencojn fine de la reĝimo de Franko. La Festivalo de la Kanto de Benidorm komenciĝis en 1959 en Benidorm, marborda urbo, por provi altiri al la loka turismo, kaj kiu inspiriĝis en la italia Festivalo de San Remo. Plej famaj artistoj de tiu periodo estis Raphael, unua idolo de populara muziko kaj Julio Iglesias, kiu fariĝis fama tutmonde, kaj estas la hispana kantisto kiu plej da diskoj vendis ĝis nun (pli ol 250 milionoj).

La jaroj 60-aj kaj 70-aj estis epoko de florado en tiu stilo. La turismo ekspansiiĝis, alportante pli da muzikaj stiloj el Eŭropo kaj la mondo. Inter ili elstaris la roko, kun artistoj, inter kiuj plej famis la solisto Miguel Ríos kaj la grupoj Leño, Coz, Asfalto, TopoÑu.

Post la morto de Francisco Franco, la demokratia transiro produktis kulturan floradon kiu fariĝis konata sub la nomo de La Movida, kies ĉefa centro estis en Madrido, sed kies efektoj vidiĝis en aliaj lokoj, kiel VigoBarcelono. Al ĉi tiu movado apartenis artistoj kiel Pedro Almodóvar. De ĉi tiu epoko estas la muzikaj grupoj de Alaska, Aviador Dro, Loquillo, Los Nikis, Tino Casal, Gabinete Caligari, Orquesta Mondragón, Radio Futura, Los Secretos kaj Mecano kiu estas la hispana grupo kiu vendis plej multe da diskoj (proksime de 25 milionoj).

Nuntempe oni povas citi la nomojn de Mónica Naranjo, Alejandro Sanz, Enrique Iglesias, David Bisbal, Melendi, Álex Ubago, La Oreja de Van Gogh, Estopa, El Canto del LocoAmaral ĉiu kun sia propra stilo.

Monda Heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Menciindas ke Hispanio estas la dua lando de la mondo post Italio kun pli da monumentoj Monda Heredaĵo de UNESKO[7]. Nuntempe ĝi havas 40 pli la Pireneoj kiun ĝi kundividas kun Francio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexandre Cirici (1975). La estética del franquismo, Barcelona. Citita ĉe Porcel (2002), 69-70.
  2. Pritchett (1954), 46-47.
  3. Jesús Cuadrado en "Los pellejos del altramuz", de la serio "Rodilla Herida", núm. 3 por "Makoki" núm. 17, Barcelono, julio de 1991.
  4. Santiago el Mayor, Apóstol-mártir (Patrón de España), Diócesis de Málaga. Consultado el 12 de octubre de 2007.
  5. Santoral, Archidócesis de Madrid. Consultado el 12 de octubre de 2007.
  6. http://www.nuestrocine.com/
  7. http://www.patrimonio-mundial.com/home.html