Tanza
Tanza | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4108 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 312 116 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 985 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 24′ N, 120° 51′ O (mapo)14.394444120.853056Koordinatoj: 14° 24′ N, 120° 51′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 57 m [+] | ||
Areo | 78,33 km² (7 833 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tanza [+] | |||
Tanza - tagaloge Bayan ng Tanza - (antaŭe konata kiel Santa Cruz de Malabon) estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 226 188 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4108
- telefonkodo: +63 (0)46
- Supermara alteco: m
- Areo: 95,59 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tanza kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. General Trias troviĝas nur 6, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 10, Dasmariñas 12, ĉefurbo Manilo 25, Kezonurbo 41 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu areo variaj filipinaj, hispanaj, indoneziaj, portugalaj familioj loĝis. La vilaĝo estis fondita en 1760. Antaŭ 1849 Santa Cruz de Malabon estis centro de la sekularisma movado. La vilaĝo akiris sendependan statuson municipo en 1910 kaj la loknomo estis ŝanĝita al Tanza. La urbego malpermesis uzojn de plastaj sakoj, saketoj en 2012.
Eklezioj kaj eduko
[redakti | redakti fonton]Vasta plimulto en Tanza vivas romkatolikoj plejparte, krome baptistoj, adventistoj, mormonoj kaj islamanoj. En la urbego funkcias liceo kaj kampuso.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Ĉe Tanza preteiras la laŭmarborda vojo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Tanza estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- muzeo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Konstruaĵo
-
Preĝejo
-
Muzeo
-
Ponto