Cadiz (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Cádiz, Cádiz (Provinco) kaj Cádiz (stacidomo).
Cadiz
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158 544  (2020) [+]
Loĝdenso 302 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 10° 57′ N, 123° 18′ O (mapo)10.95123.3Koordinatoj: 10° 57′ N, 123° 18′ O (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Areo 524,57 km² (52 457 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Cadiz (Filipinoj)
Cadiz (Filipinoj)
DEC
Cadiz
Cadiz
Situo de Cadiz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cadiz, Negros Occidental [+]
vdr

Cadiz, [kadis] - tagaloge Lungsod ng Cadiz - estas kvinaklasa urbego, ankaŭ marhavena, universitata kaj komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Orientaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. La komunumo ricevis la loknomon de la hispana Kadizo.

Registara domo de Cadiz

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cadiz situas en norda parto de la insulo, la ekstera distrikto atingas la maron, aliflanke sude la monton, kiu estas natura parko [1]. Provinca ĉefurbo Bacolod troviĝas 50, Bago (Filipinoj) 69, Iloilo (urbo) 85, Cebuurbo 98, Kabankalan 120, Dumaguete 184, Dabao 501, ĉefurbo Manilo 476, Kezonurbo 481, Puerto Princesa 518, kilometrojn (aere) [2].

Urba halo en Cadiz

Historio[redakti | redakti fonton]

Hispanoj fondis la komunumon en 1861, kiu memorigis ilin pri la samnoma havenurbo en Hispanio. Cadiz iĝis municipo sendependa en 1878. Dum la revolucio en 1898 kontraŭ la hispanoj la loĝantoj prenis armilojn. Tamen Usono sukcesis preni la potencon. La japanoj regis en Cadiz inter 1942-1945. La komunumo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en 1960-aj jaroj kaj akiris similan titolon laŭ filipina klasifikado en 1967. Cadiz estis la ĉefurbo de la mallongdaŭra Provinco Norda Negroso. En 2013 la urbo estis forte damaĝita de tifono. Ĉirkaŭ 20,000 hejmoj estis damaĝitaj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cadiz estas agrikultura kaj fiŝkapta urbego kun komerco. La sukerkano estas la ĉefa agrikultura varo. Ĝis nun kvar kompanioj establis siajn distribuocentrojn ene de la urbo.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Luterana kirko en Cadiz

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En Cadiz ŝtata universitato funkciigas kampuson.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cadiz estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, kie aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En la haveno pramŝipoj flosas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Cadiz situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2193 mm. Inter majo kaj decembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Signifa strato en Cadiz

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj
  • festivalo
  • tri kilometrojn for de la marbordo estas blanka sabla insula feriejo, populara celloko inter la loka loĝantaro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans