Calambo
Calambo | |||||
---|---|---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4027 • 4028 • 4029 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 539 671 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 610 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 13′ N, 121° 10′ O (mapo)14.216666666667121.16666666667Koordinatoj: 14° 13′ N, 121° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 98 m [+] | ||||
Areo | 149,5 km² (14 950 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Calamba, Laguna [+] | |||||
Calambo [kalambo], tagaloge Lungsod ng Calamba estas universitata urbego en Filipinoj, en Laguno (provinco). Calambo estas regiona centro de CALABARZON, sed ne estas provinca ĉefurbo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- loĝantaro: 454 486 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4027, 4028, 4029
- telefonkodo: +63 (0)49
- Supermara alteco: 21 m
- Areo: 149,50 km²
Geografio
[redakti | redakti fonton]Calambo kuŝas en Luzono sur la nordaj deklivoj de dormanta vulkano kaj laŭ Laguna de Bay [1]. Dasmariñas kaj Muntinlupo troviĝas po 27, Makatio 43, Manilo 46, Kezonurbo 55 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Depost alveno de hispanoj la tuta areo estis transformita al bieno. En 1742 Calamba estis fondita, kiel vilaĝo kaj formiĝis al urbeto en 1770. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945, tiam la japanaj soldatoj mortigis almenaŭ du mil homojn. Calamba akiris statuson de urbo en 2001.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Calamba estas konata kiel la "Plej Riĉa urbo en CALABARZON". Calamba ankaŭ estas konsiderata kiel unu el la "venontaj urboj" por eksterkompaniaj firmaoj. La ĉefaj enspezfontoj devenas de turismo, agrikulturo kaj servoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La suda finaĵo de la sud-Luzona aŭtovojo estas en Calamba kaj ĉi tiu geografia pozicio faras la urbon enirejo al la sudaj provincoj de Luzono. Estas ankaŭ fervoja linio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato de Calamba estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1772 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- malnovaj preĝejoj
- monumentoj, skulptaĵoj
- pluraj malnovaj domoj
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- José Rizal, nacia hero naskiĝis en Calamba
Ĝemelurboj (eksterlande)
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3] Arkivigite je 2020-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
-
Monumento Rizal
-
Granda poto
-
Vojo