Lučenec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lučenec
hungare: Losonc, germane: Lizenz
urbo
Vido al Lučenec
Blazono
Oficiala nomo: Lučenec
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Lučenec
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Riveroj Tuhársky potok, Slatinka, Krivánsky potok
Situo Lučenec
 - alteco 194 m s. m.
 - koordinatoj 48° 19′ 43″ N 19° 40′ 09″ O / 48.32861 °N, 19.66917 °O / 48.32861; 19.66917 (mapo)
Areo 47,789809 km² (4 778,98 ha)
Loĝantaro 27 547 (31.12.2008)
Denseco 576,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1262
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 984 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj LC
NUTS 511218
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Lučenec
Retpaĝo: www.lucenec.sk
Portalo pri Slovakio
Statuo de "Defendanto de Novohrad" sur Placo de Kubínyi
Sinagogo en Lučenec
Kalvinana preĝejo en Lučenec

Lučenec, hungare Losonc [loŝonc], germane Lizenz [licenc] estas urbo en Slovakio.

Situo

La urbo situas sur deklivoj, ĉe ĉefvojokruciĝo de Nové Zámky-Uĵhorod kaj Salgótarján-Zvolen, laŭ fervojo Zvolen-Fiľakovo.

Strato de József Kármán

Historio

La unua mencio devenis el 1247. La husanoj konstruis burgon, kiun Matiaso la 1-a ne povis okupi. La komunumo suferis multe fine de la mezepoko, ne havanta urbomuron. En 1640 ĉirkaŭ la preĝejo konstruiĝis muro, sed la komunumon defendis nenio. Ofte okazis atakoj. En 1785 ĝi ricevis la rangon kampurbo. La 24-an de marto 1849 la hungaroj venkis la aŭstrojn, post kelkaj monatoj la rusoj finbruligis la urbeton. En 1910 loĝis en la urbo 12 939 da homoj, (10 634 hungaroj, 1675 slovakoj kaj 428 germanoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Nógrád (reĝa departemento), kie estis distriktejo. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.

En 2001 loĝis tie 28 332 da homoj, (slovakoj 23127, hungaroj 3713).

Vidindaĵoj

  • gotika katolika preĝejo, poste barokiĝis
  • kalvinana preĝejo omaĝe al Virgulino, la fundamentoj devenis el 1128, poste iĝis luterana, fine kalvinana preĝejo

Famuloj