Třinec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Třinec
germane: Trzynietz, pole: Trzyniec
urbo
Placo de T. G. Masaryk en Třinec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třinec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Parto(j)
Rivero Olše
Situo Třinec
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 40″ N 18° 40′ 22″ O / 49.67778 °N, 18.67278 °O / 49.67778; 18.67278 (mapo)
Areo 85,38 km² (8 538 ha)
Loĝantaro 41 264 (2010)
Denseco 483,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1444
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01 ĝis 739 94
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598810
Katastraj teritorioj 12
Urbaj partoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Třinec
Retpaĝo: www.trinec-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Třinec estas urbo situanta sur rivero Olše, ĉe la ŝtatlimo al Pollando, proksimume 30 km de urbo Frýdek-Místek kaj loĝas en ĝi 45 000 loĝantoj.

Třinec troviĝas en teritorio, por kiu estis karakteriza silezia tipo de loĝigo. Nuntempe estas partoj de Třinec ankaŭ 13 devene memstaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Sudokcidente de la urbo leviĝas montaro Moravskoslezské Beskydy. La plej signifa industria entrepreno estas Třinecké železárny (Ferfabriko Třinec).

Historio de Třinec

La unuaj mencioj devenas el duono de la 15-a jarcento (1444). En historia evoluo Třinec estis ĝis la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento nesignifa terkultura vilaĝo. Troviĝo de kalkŝtono, ferercoj kaj provizoj de ligno en la ĉirkaŭaĵo, inkluzive de sufiĉo de laborfortoj, estis faktoroj, kiuj gvidis por decido konstruigi en Třinec fandfornoj. La unua el ili estis bruligita en la jaro 1839. Plua impulso por evoluo de la regiono estis konstruado de fervojo ekde urboj Bohumín ĝis la slovaka urbo Košice en la jaro 1871. Sekvis konstruado de koaksigejo (1873) kaj fine de la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento komenciĝis fabrikado de lamenŝtalo kaj laminatmaterialo. Komence de la 20-a jarcento la produktado estis modernigita.

20-a jarcento

Krakova tagĵurnalo Ilustrowany Kuryer Codzienny en tempo de konkero de Třinec fare de Pollando en la jaro 1938, mencianta eĉ pri Třinecaj ferfabrikoj

Ĉeĥoslovakaj-polaj disputoj je Třinec

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.

Třinec (komune kun la tuta Teŝinio) estis en la unua duono de la dudeka jarcento objekto de disputo inter Ĉeĥoslovakio kaj Polando. Unue en la jaroj 1918 ĝis 1920, kiam ĝi estis post la unua mondmilito armeee aneksita fare de Pollando, por ke ĝi estu mallongtempe post tio en septaga milito (en kiu la ĉeĥoslovakajn taĉmentojn komandis Josef Šnejdárek) konkerita fare de Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1920 ĝi estis pro decide de arbitracio en Spa aljuĝita al Ĉeĥoslovakio. Duanfojon Třinec estis konkerita fare de Pollando senpere antaŭ eksplodo de la dua mondmilito (post Munkena interkonsento), post malvenko de Pollando ĝi fariĝis parto de Nazia Germanio. Reen al Ĉeĥoslovakio Třinec estis aligita post fino de la dua mondmilito. Pollando rezignis pri siaj pretendoj al Třinec nur en la jaro 1958.

Plua evoluo okazis post la dua mondmilito. Nova urbocentro fariĝis urboparto Lyžbice, kie hodiaŭ vivas proksimume 17 000 loĝantoj.

Konstrumemorigaĵojn reprezentas precipe ekleziaj konstruaĵoj. Třinec estas natura elirejspaco al montaro Moravskoslezské Beskydy. En proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas profunde entranĉita pentrindaj valoj. Vintre estas ĉirkaŭaj terenoj konvenaj kaj por kurskiado kaj por deglitskiado.

Transporto

Tra urbo gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 320 de Bohumín al Mosty u Jablunkova. Třinec havas regulan trajnan konekton kun Prago kaj Žilina. Ĉiu lundo estas rapida konekto al Prago per elektra trajnkompleto 680 (la vojaĝo kutime daŭras pli ol kvar horoj, vojaĝo lunda per elektra trajnkompleto 680 daŭras nur 3 horoj kaj 57 minutoj.

Esperanto en Třinec

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Třinec, 1922. En 1937 Gesinjoroj Seppik el Estonio gvidis en Třinec sukcesplenan kurson por 80 personoj.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dolní Líštná | Guty | Horní Líštná | Kanada | Karpentná | Kojkovice | Konská | Lyžbice | Nebory | Oldřichovice | Osůvky | Staré Město | Tyra Ŝablono:PiedoMunicipoNav