13-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 13-a de marto estas la 72-a tago de la jaro (la 73-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 293 tagoj restas.
Je la 13-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 483: Felikso la 3-a iĝis papo
- 624: En batalo de Badro gvidataj de Mohamedo Medinaj islamanoj venkis beduenojn de Mekko
- 1567: Okdekjara Milito: venko de hispana armeo kontraŭ nederlandaj ribelantoj en batalo de Oosterweel (proksime al Antverpeno)
- 1569: Francaj religiaj militoj: venko de franca katolika armeo en batalo de Jarnac (en la regiono Puatuo-Ĉarentoj)
- 1759: Haleja kometo aperis, kion Edmond Halley antaŭdiris en 1682
- 1781: William Herschel malkovris planedon Urano
- 1808: Frederiko la 6-a iĝis reĝo de Danio kaj Norvegio
- 1809: Reĝo de Svedio Gustavo la 4-a Adolfo estis arestita de ribelantoj
- 1814: Napoleonaj Militoj: venko de franca armeo super prusa-rusa korpuso en batalo de Reims
- 1848: La Printempo de la Popoloj atingis Vienon: faligita kanceliero Klemens von Metternich fuĝis de Aŭstrio
- 1881: Caro de Rusio Aleksandro la 2-a pereis surstrate en Sankt-Peterburgo dum atenco farita de polo Ignacy Hryniewiecki, aktivulo de terorista organizaĵo, kiu ankaŭ pereis
- 1904: Andoj: sur argentina-ĉilia limo oni starigis grandegan monumenton Anda Kristo
- 1912: Bulgario kaj Serbio kontraktis sekretan Balkanan Ligon kontraŭ la Osmana Imperio
- 1913: Meksika Revolucio: partizana gvidanto Francisco Villa revenis al Meksiko de Usono, kie restis ekzile laŭ sia volo
- 1917: En Moskvo aperis rusa gazeto Izvestija
- 1920: Nesukcesa 4-taga provo de Puĉo de Kapp en Vajmara Respubliko komenciĝis
- 1921: La rusa Blanka Armeo konkeris Mongolion, ĝis nun apartenantan al Ĉinio
- 1923: Prezidento Aleksandras Stulginskis malfondis la Parlamenton de Litovio
- 1925: Tenesio: oni malpermesis instrui evoluismon en lernejoj, kio kaŭzis tiel nomatan Simian Proceson
- 1933: Joseph Goebbels iĝis ministro de propagando kaj publika klerigo en Nazia Germanio
- 1938: Léon Blum la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- 1939: Ĉirkaŭ cent ukrainaj soldatoj de Karpata Ukrainio pereis en batalo kun ĉeĥoslovaka armeo en Ĥust en Karpata Rutenio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Aranĝo T4: en la tagoj 13-15 de marto germanoj murdis ĉ. 500 pacientojn de psikiatria malsanulejo en Lodzo; Hitler konsentis ŝanĝi nomon de Lodzo al Litzmannstadt; sekureca polico pafmortigis en Poznań 21 polojn
- Soveta-finna vintra milito finiĝis
- 1941: Cirkulero de ministro pri internaj aferoj de Nazia Germanio konstatis, ke personoj kun polaj nomoj, kiuj estos enskribitaj al germana nacieca listo, devos akcepti germanan nomon
- 1942: Germanaj ĝendarmoj pendumis en Bełchatów 10 judojn, akuzitajn pri sabotado; ministro pri laboro en Nazia Germanio aplikis al ciganoj socialajn regulojn ĝis nun aplikatajn al judoj; Heinrich Himmler alvenis al Krakovo por konigi Hans Frank kun siaj planoj pri setlado Orienten kaj germanigaj premisoj rilate al kelkaj grupoj, kiel montaranoj aŭ huculoj
- 1943: Regopovoj de Nazia Germanio senigis judojn de ĉiu sociala asekuro; taĉmento de germana polico pafekzekutis en distrikto Lipski, kadre de kolektiva genta respondeco, 5 familianojn de partizanoj kaj en Lida 13 polajn ostaĝojn, en tio 10 pastrojn; de Munkeno foriris transporto kun 113 judoj al germana koncentrejo Aŭŝvico; en Varsovio oficejo de supera komandanto de SS kaj polico ordonis pafmortigi ĉiujn judojn fuĝintajn de geto; okaze de foriro al Nazia Germanio de 2-mila transporto de trudlaboristoj kaj tiucela deportado de 250 mil personoj de distrikto Krakowski kaj miliono de Ĝenerala Gubernio Hans Frank alvenis persone al fervoja stacidomo en Krakovo por propagande alparoli al forveturontaj poloj kaj ukrainoj; kunligitaj grupoj de Pola Enlanda Armeo, Kamparanaj Batalionoj kaj Popola Armeo frakasis sur ŝoseo en distrikto Krasnostawski germanan 40-personan taĉmenton
- Nesukcesa atenco kontraŭ Adolf Hitler dum lia flugo de Smolensk ĝis Kętrzyn
- 1944: Germana polico pafmortigis en Radom ĉ. 40 personoj kaj pendumis publike en Szczyrk 5 polojn; partzana taĉmento atakis apud fervoja stacidomo Gołąbki (proksime al Sochaczew) germanan var-trajnon
- 1944: Erupcio de la vulkano Vezuvio
- 1954: Batalo de Dien Bien Phu komenciĝis - komunistaj taĉmentoj de Việt Minh supervenkis francojn, apogatajn de Fremdula Legio
- 1955: Mahendra iĝis reĝo de Nepalo
- 1964: En novjorka Kvinzo oni murdis antaŭ sia domo ties 29-aĝan loĝantinon; tuta manko de reago fare de multaj atestantoj estis poste priskribita kiel t.n. respondec-difuzo
- 1966: Nacia Kuniĝo por la Tuta Sendependeco de Angolo fondiĝis
- 1980: Malkovro de Kalipso - natura satelito de Saturno
- 1986: Lanĉo de soveta komoŝipo Sojuz T-15; la lasta homa misio al la kosmostacio Salut 7 kaj la unua al la kosmostacio Mir
- 1988: Japanio: malkovro de la Seikan-Tunelo ligantan la insuloj Honŝuo kaj Hokajdo
- 1992: 653 personoj pereis dum tertremo en turka urbo Erzincan
- 2000: Nacia valuto de Ekvadoro sukro estis anstataŭita de usona dolaro
- 2002: Varsovio: malkovro de monumento al ukraina poeto kaj pentristo Taras Ŝevĉenko
- 2003: Urba Konsilio fiksis la 1-an de septembro Memor-Tago de Varsovio por memorigi eksplodon de la Ribelo de Varsovio
- 2011: Benino: oficanta prezidento Boni Yayi estis elektita por plua oficado
- 2012: Kvartagaj bataloj israelaj-palestinaj finiĝis per armistico
- 2013: Argentina kardinalo Jorge Mario Bergoglio iĝis la 266-a papo akceptante nomon Francisko
Naskiĝoj
- 1372: Ludoviko de Valois, duko de Orléans, devenis de franca dinastio de la Domo de Valois (m. 1407)
- 1615: Inocento la 12-a, papo (m. 1700)
- 1733: Joseph Priestley, angla kemiisto, filozofo, teologo, poligloto (m. 1804)
- 1741: Jozefo la 2-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1790)
- 1781: Karl Friedrich Schinkel, germana arkitekto kaj pentristo (m. 1841)
- 1815: James Curtis Hepburn, usona kuracisto, misiisto kaj lingvisto (m. 1911)
- 1844: Gábor Bálint, hungara pioniro de Esperanto kaj Ido (m. 1913)
- 1845: Jan Niecisław Baudouin de Courtenay, pola lingvisto francdevena, kreinto de la pola skolo en Ŝtata Universitato de Kazano, profesoro de Jagelona Universitato, populariganto de Esperanto (m. 1929)
- 1855: Percival Lowell, usona astronomo (m. 1916)
- 1857: Brigham Henry Roberts, usona mormono, historiisto kaj politikisto (m. 1933)
- 1860: Hugo Wolf, aŭstra-slovena komponisto kaj muzikkritikisto (m. 1903)
- 1864: Alexej von Jawlensky, rusa pentristo (m. 1941)
- 1868: János Jankó, hungara etnografo (m. 1902)
- 1878: Adolf Boldizsár, hungara aktoro (m. 1915)
- 1880: Josef Gočár, ĉeĥa arkitekto (m. 1945)
- 1892: Lajos Széll, rumania hungara advokato, aŭtobiografiisto (m. 1960)
- 1884: Oskar Loerke, germana verkisto (m. 1941)
- 1895: Emma Nagy, hungara poetino (m. 1957)
- 1897: Jeghiŝe Ĉarenc, armena poeto, murdita (m. 1937)
- 1899: János Kodolányi, hungara verkisto (m. 1969)
- 1899: Jan Lechoń, pola poeto (m. 1956)
- 1904: René Dumont, franca ekologiisto kaj politikisto (m. 2001)
- 1907: Mircea Eliade, rumana religihistoriisto kaj verkisto (m. 1986)
- 1911: Otto Knöpfer, germana pentristo
- 1917: István Kende, hungara historiisto (m. 1988)
- 1922: David Kugultinov, kalmuka poeto (m. 2006)
- 1925: Roy Haynes, usona ĵaz-frapinstrumentisto
- 1925: Gyula Pinczés, rumnaia hungara ekonomikisto
- 1934: László Imets, rumania hungara ksilografisto
- 1940: Ernő Kovács, rumania hungara skulptisto
- 1942: Scatman John, usona ĵaza kantisto (m. 1999)
- 1942: József Márton, rumania hungara ceramikisto, pentristo
- 1943: István Árkossy, hungara grafikisto
- 1945: Anna Z. Erdei, rumania hungara, poste hungara grafikistino
- 1947: Beat Richner, svisa pediatro kaj violonĉelisto
- 1952: Géza Boér, rumania hungara poeto (m. 1989)
- 1958: Jan Żaryn, pola historiisto, profesoro pri homa scienco, socia aganto
- 1960: Jurij Andruĥoviĉ, ukraina poeto, eseisto, tradukisto
- 1963: Fito Páez, argentina muzikisto kaj komponisto
- 1981: Tünde Tomos, rumania hungara pentristino, grafikistino
Mortoj
- 1490: Karlo la 1-a de Savojo, princo de savojo kaj Piemonto (n. 1468)
- 1516: Vladislao la 2-a Jagello, reĝo de Bohemio kaj Hungario (n. 1456)
- 1559: Johannes Gropper, germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo (n. 1503)
- 1711: Nicolas Boileau, franca poeto (n. 1636)
- 1808: Kristiano la 7-a, reĝo de Danio (n. 1749)
- 1865: József Lázár, hungara soldato, poeto (n. 1782)
- 1879: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto (n. 1818)
- 1881: Aleksandro la 2-a, caro de Rusio (n. 1818)
- 1891: Théodore de Banville, franca poeto (n. 1823)
- 1901: Benjamin Harrison, prezidento de Usono (n. 1833)
- 1903: Nicolaas Beets, nederlanda verkisto (n. 1814)
- 1915: Sergej Vitte, ĉefministro de Rusio (n. 1849)
- 1918: César Cui, rusa komponisto, muzikkritikisto kaj oficiro francdevena (n. 1835)
- 1930: Lóránd Fráter, hungara kantkomponisto (n. 1872)
- 1945: Kazimierz Prószyński, pola inventisto pri kameraado, murdita (n. 1875)
- 1953: Jan Stanisław Jankowski, pola politikisto, delegito de registaro en ekzilo, murdita (n. 1882)
- 1953: Dezső Végh, hungara ĵurnalisto (n. 1882)
- 1960: Aurél Bernáth, hungara pentristo, grafikisto (n. 1895)
- 1973: Dmitro Doncov, ukraina verkisto kaj politikisto, kreinto de la ukraina koncepto de integrala naciismo (n. 1883)
- 1975: Ivo Andrić, bosnia nobelpremiita verkisto (n. 1892)
- 1987: Bernhard Grzimek, germana zoologo (n. 1909)
- 1987: Imre Papp, rumania hungara lingvisto (n. 1907)
- 1990: Bruno Bettelheim, juda-usona psikoanalizisto kaj psikoterapiisto de aŭstra deveno (n. 1903)
- 1994: Kálmán Benda, hungara historiisto (n. 1913)
- 1995: Franciszek Gajowniczek, pola malliberulo de germana nazia koncentrejo Auŝvico, savita de la morto de Maksimiliano Kolbe (n. 1901)
- 1996: Krzysztof Kieślowski, pola filmreĝisoro (n. 1941)
- 2000: Lajos Tövissi, rumania hungara ekonomisto, statistikisto (n. 1927)
- 2002: Hans-Georg Gadamer, germana filozofo (n. 1900)
- 2010: Jean Ferrat, franca kanzonisto kaj poeto (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia tago: Skolta Tago en Afriko - fiksita en Adis-Abebo de Organizaĵo por Afrika Unueco (nun Afrika Unio) en 1995
Tagoj de semajno
La 13-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.