14-a de septembro
Etoso
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 14-a de septembro estas la 257-a tago de la jaro (la 258-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 108 tagoj restas.
Je la 14-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 81: Domiciano iĝis romia imperiestro
- 258: Episkopo Cipriano de Kartago estis senkapigita pro rifuzo oferi al romiaj dioj
- 786: Harun ar-Raŝid iĝas kalifo de Bagdado
- 1115: Venko de krucistaj armeoj de la Antioĥa princlando kaj Graflando de Edessa super Turko-Selĝukoj en batalo de Sarmin (Gubernio Idlib)
- 1224: Sankta Francisko el Asizo ricevis stigmatojn en monta kaverno super Chiusi della Verna
- 1262: Rekonkero: Alfonso la 10-a liberigis Kadizon
- 1309: Pollando: Malbork iĝis ĉefurbo de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1509: Konstantinopolo: tertremo pereigis ĉ. 13 mil personojn
- 1515: Batalo de Marignano: franca armeo venkas la svisan
- 1607: Post malvenko kun Anglio 99 irlandaj nobeloj fornavigis al Hispanio
- 1741: Georg Friedrich Händel finis prilabori oratorion Mesio
- 1752: Brita imperio enkondukis gregorian kalendaron
- 1763: Prusia Silezio: oni enkondukis germanigajn leĝojn
- 1806: Said ibn Sultan iĝis la unua sultano de Omano kaj Maskato
- 1812: Franca invado al Rusio: Napoleono Bonaparte eniris sen batalo Moskvon; ekestis incendio de la urbo
- 1814: Usona poeto Francis Scott Key verkis kanton La Stelplena Standardo, kiu iĝis himno de Usono
- 1829: Adrianopolo: Rusio kaj Turkio packontraktis
- 1847: Meksika-Usona Milito: usona armeo konkeris Meksik-urbon
- 1860: Usona astronomo James Ferguson malkovris asteroidon Eĥo kaj la germanaj astronomoj Otto Lesser kaj Wilhelm Julius Förster malkovris asteroidon Erato
- 1863: Kanada astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Eŭrinomo
- 1867: La ĉefverko de Karl Marx La Kapitalo aperis
- 1901: Atence vundita prezidento de Usono William McKinley mortis - la nova prezidento iĝis ĝisnuna vicprezidento Theodore Roosevelt
- 1911: Ĉefministro de Rusio Pjotr Stolipin estis morte vundita de la membro de Socialista Revolucia Partio; mortis post 4 tagoj
- 1917: Brazilo: urbo Presidente Prudente fondiĝis
- 1917: Rusio proklamiĝis respubliko
- 1923: Miguel Primo de Rivera iĝis dikatatoro de Hispanio
- 1930: Nacisocialisma Germana Laborista Partio kun rezulto de 18% gajnis duan lokon en balotado al Reichstag
- 1934: Flugkompanio Aeroméxico fondiĝis
- Dua mondmilito:
- 1939: La 14-a tago de la germana-pola milito: Wehrmacht okupis Gdynia, kie gestapo arestis ĉ. 4 mil polojn - post enketa esplorado libeigis 1200; germana encirkligo ĉirkaŭ Varsovio fermiĝis; defendo de Przemyśl finiĝis; regopovoj de Rumanio konsentis transporti tra la lando oron de Pola Banko; prezidento Ignacy Mościcki kun la registaro alvenis al Kuty ĉe pola-rumana landlimo; polaj regopovoj la lastan fojon turnis sin al Francio kaj Britio pri armila helpo; ministro de eksterlandaj aferoj Vjaĉeslav Molotov informis germanan ambasadoron en Moskvo, ke Ruĝa Armeo jam pretas invadi Pollandon; SS arestis en Dynów ĉ. 160 judojn, plimulte virojn, kiujn pafmortigis en apuda arbaro kaj en la loka sinagogo vivbuligis laŭvicajn 50 judojn inter kiuj troviĝis rifuĝintoj de Brzozów, Gorlice, Krosno kaj Nowy Sącz; Wehrmacht bruligis en Mielec judan buĉejon en kiu pereis ĉirkaŭ 50 judojn; en Płock germanoj bruligis internon de sinagogo kaj prenis 100 ostaĝojn inter poloj; soldatoj de Wehrmacht, germanaj policoj kaj Selbstschutz pafmortigis 257 personojn en 12 lokoj (en tio 26 judojn); en Częstochowa germanoj komencis redakti dulingvan "Goniec Częstochowski" (Kuriero de Częstochowa); Arthur Greiser iĝis ĉefo de civila estraro en distrikto Poznań
- 1940: Pollando: Greiser diris dum kurso por Nacisocialisma Germana Laborista Partio: Führer sendis min ĉi tien ne por mi glatu kelkon da germanaj katolikaj kaj evangliaj pastroj, sed por likvidi polan nacion por ke la germana nacio povu vivi. Mi vin certigas, ke tio estas celo de mia vivo; germanaj regopovoj finis formale likvidi en Ĝenerala Gubernio la polan akademian instruadon, kiu ne funkciis jam de novembro 1939
- 1941: Pollando: germana polico kontrolis en Krakovo pakaĵojn de vojaĝantaj poloj - konfiskis multe da varoj kaj arestis almenaŭ kelke da personoj
- 1942: Pollando: restanta en Londono episkopo Karol Radoński sendis leteron al papo Pio la 12-a pri tio, ke li ne parolas pri germanaj krimoj en okupata Pollando; germana gestapo kaj ĝendarmoj pafmortigis en Chęciny ĉ. 40 judojn, en Poznań oni senkapigis 5 polojn; estro de distrikto Sanok decidis fondi laŭvicajn getojn
- 1943: Pollando: gestapo likvidis en Varsovio sekretan radiostacion de Pola Laborista Partio; hitleranaj regopovoj malpermesis al infanoj de polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio frekventi al germanaj lernejoj
- 1944: Usona armeo liberigis nederlandan Maastricht; Ribelo de Varsovio: germanoj konkeras kvartalon Czerniaków, kie mortigas 160 junulojn, interalie kartvelan sanigistinon Irena Schirtładze; Ruĝa Armeo forigis germanojn de apudvistula kvartalo Praga
- 1953: En Usono aperis la dua parto de Kinsey-raporto
- 1954: Orenburga provinco: en la armea spaco Tockoje Ruĝa Armeo militekzercis kun uzo de atombombo (duoble pli granda ol faligita super Hiroŝimo) riskante surradiadon de 45 mil soldatoj kaj gulagaj malliberigitoj
- 1960: Ŝtatoj eksportantaj nafton fondas OPEL
- 1960: Estinta ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba estis arestita
- 1964: Premiero de la pola filmo Juro kaj pugno
- 1972: Pola Popola Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn kun Federacia Respubliko Germanio
- 1979: Faligo kaj murdo de la prezidento de Afganio Nur Mohammad Taraki
- 1980: Malkovro de la Katina Monumento en Toronto
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a publikigis enciklikon Laborem Exercens
- 1998: Papo Johano Paŭlo la 2-a publikigis enciklikon Fides et Ratio
- 1999: Kiribato, Nauro kaj Tonga aniĝas al Unuiĝintaj Nacioj
- 2003: Estonio referendumis por aliĝo al Eŭropa Unio
- 2003: Svedio referendumis kontraŭ anstataŭigo de sveda krono per komuna eŭropa valuto eŭro
- 2005: 160 personoj pereis kaj 570 vundiĝis en serio de atencoj en la ĉefurbo de Irako Bagdado
- 2007: Laŭ decido de Benedikto la 16-a oni praktike revenis al celebrado de trenta meso
- 2007: Lanĉo de japana lunesplora sondilo Kaguja
- 2009: Norvegio: Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2010: En Aŭstralio ekfukciis la dua registaro de ĉefministrino Julia Gillard
Naskiĝoj
- 1547: Johan van Oldenbarnevelt, nederlanda politikisto kaj diplomato (m. 1619)
- 1580: Francisco de Quevedo, hispana verkisto (m. 1645)
- 1737: Michael Haydn, aŭstra komponisto (m. 1806)
- 1769: Alexander von Humboldt, germana sciencisto (m. 1859)
- 1791: Franz Bopp, germana lingvisto sanskritologo (m. 1867)
- 1804: John Gould, angla ornitologo (m. 1881)
- 1817: Theodor Storm, germana verkisto (m. 1888)
- 1830: Márton Lendvay, hungara aktoro (m. 1875)
- 1864: György Alexics, hungara lingvisto, literaturhistoriisto (m. 1936)
- 1864: Robert Cecil, angla esperantisto kaj ministro de Britio, nobelpremiita (m. 1958)
- 1867: Viola Zatureczky, rumania hungara verkistino (m. 1955)
- 1886: Jan Masaryk, ĉeĥa diplomato kaj politikisto (m. 1948)
- 1894: Talivaldo Indra, latva esperantisto (m. nekonata)
- 1898: Zoltán Vass, rumania hungara kuracisto (m. 1970)
- 1901: Andrej Andrejeviĉ Vlasov, rusa generalo (m. 1946)
- 1905: Albin Schaedel, germana vitroartisto
- 1912: Andrij Maliŝko, ukraina poeto kaj kantverkisto (m. 1970)
- 1913: Jacobo Arbenz, prezidento de Gvatemalo (m. 1971)
- 1916: Luis Corvalán, komunista gvidanto de Ĉilio (m. 2010)
- 1919: Deryck Cooke, angla muziksciencisto (m. 1976)
- 1920: Mario Benedetti, urugvaja verkisto (m. 2009)
- 1920: Imre Simonyi, hungara poeto (m. 1994)
- 1925: Wiktor Zin, pola arkitekto kaj desegnisto (m. 2007)
- 1926: Michel Butor, franca verkisto
- 1928: Alberto Korda, kuba fotisto (m. 2001)
- 1946: Ferenc Sisak, rumania hungara inĝeniero pri elektro, universitata profesoro
- 1947: Jerzy Popiełuszko, pola romkatolika beatulo, subtenanto de "Solidareco", murdita (m. 1984)
- 1947: Wolfgang Schwarz, aŭstra artsketisto
- 1951: Gábor Pavluk, rumania hungara, germana skulptisto
- 1956: Kostas Karamanlis, ĉefministro de Grekio
- 1959: Morten Harket, norvega kantisto
- 1961: László Ferencz, rumania hungara kemiisto, universitata instruisto
- 1961: Martina Gedeck, germana aktorino
- 1965: Dmitrij Medvedev, prezidento de Rusio
- 1978: Silvia Navarro, meksika aktorino
- 1980: Ayọ, germana kantistino de soulo
- 1980: Gábor Csongor Szigeti, hungara artisto
- 1980: Artúr Loránd Lakatos, rumania hungara historiisto, publicisto
- 1983: Amy Winehouse, angla kantistino kaj kanzon-verkistino (m. 2011)
Mortoj
- -9: Nero Claudius Drusus, romia militisto kaj politikisto (n. -38)
- 258: Cipriano, episkopo de Kartago, patro de la Eklezio, katolika kaj ortodoksisma sanktulo (n. ĉ. 200)
- 407: Johano Krizostomo, episkopo de Konstantinopolo, kristana verkisto, doktoro de eklezio, katolika kaj ortodoksisma sanktulo (n. ĉ. 349)
- 792: Osred la 2-a, reĝo de Northumbria, Anglio de 788 al 790 (n. nekonata)
- 891: Papo Stefano la 5-a (n. nekonata)
- 1146: Zengi, guberniestro en Aleppo (n. 1085)
- 1321: Dante Alighieri, itala poeto (n. 1265)
- 1523: Adriano la 6-a, papo (nederlandano) (n. 1459)
- 1712: Giovanni Domenico Cassini, itala astronomo, matematikisto, geodeziisto (n. 1625)
- 1794: György Verestói, hungara reformita pastro, natursciencisto (n. 1739)
- 1851: James Fenimore Cooper, usona verkisto (n. 1789)
- 1852: Duko de Wellington, angla militisto kaj politikisto (n. 1769)
- 1860: Márton Csausz, hungara kuracisto (n. 1796)
- 1901: William McKinley, usona prezidento 1897-1901 (n. 1843)
- 1914: Izabella Fanghné Gyújtó, hungara verkistino (n. 1843)
- 1916: José Echegaray, hispana nobelpremiita verkisto, matematikisto, inĝeniero (n. 1832)
- 1927: Isadora Duncan, usona dancistino (n. 1877)
- 1927: Hugo Ball, germana verkisto (n. 1886)
- 1937: Tomáš Garrigue Masaryk, ĉeĥoslovaka prezidento (n. 1850)
- 1944: Árpád Paál, hungara ĵurnalisto, politikisto (n. 1880)
- 1955: Viola Zatureczky, rumania hungara verkistino (n. 1867)
- 1964: Jazep Puŝĉa, belorisa poeto (n. 1902)
- 1981: Aranka Gábor hungara apotekistino (n. 1922)
- 1982: Grace Kelly, usona aktorino (n. 1929)
- 1988: Ferenc Fiala, hungara politikisto, skermisto, ĵurnalisto (n. 1904)
- 1997: András Berkesi, hungara verkisto (n. 1919)
- 1999: Attila Bozay, hungara komponisto (n. 1939)
- 2000: Jerzy Giedroyc, pola publicisto kaj emigracia aganto, spertulo pri Sovetunio (n. 1906)
- 2004: Tibor Szikszai, rumania hungara pedagogo (n. 1927)
- 2005: Robert Wise, usona filmreĝisoro (n. 1914)
- 2006: Mickey Hargitay, hungara aktoro kaj korpokulturisto (n. 1926)
- 2009: Patrick Swayze, usona aktoro (n. 1952)
- 2011: Rudolf Ludwig Mössbauer, germana nobelpremiita fizikisto (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika kaj anglikana kalendaroj: Festo de la Gloro de la Kruco.
Tagoj de semajno
La 14-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.