El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sarmataj miksaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la eŭropa-siberia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi kongruas kun samnoma ekoregiono difinita de la Eŭropa Vivmedia Agentejo. Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj.
Priskribo
La ekoregiono situas en Eŭropo inter la tajgo en la nordo kaj la foliarbara zono en la sudo. Ĝi kovras proksimume 846 100 km² en ekstrem-suda Norvegujo, suda Svedujo, ekstrem-sudokcidenta Suomujo, Estonujo, Latvujo, norda Litovujo, norda Belorusujo kaj la centra parto de Eŭropa Rusujo. Ĝi limtuŝas la Baltan Maron kaj jenajn ekoregionojn : la skandinavan kaj rusan tajgojn (norde), la uralajn montarajn tundrojn kaj tajgojn (oriente), la orient-eŭropajn arbarajn stepojn (sudoriento), la mezeŭropajn miksajn arbarojn (sudokcidento) kaj la baltajn miksajn arbarojn (okcidente). La ekoregiono konsistas el miksaj arbaroj superregataj de tigfrukta kverko (kiu nur okaze troviĝas pli norde), ordinara piceo (kiu malaperas pli fore suden kaŭze de nesufiĉa humido) kaj arbara pino (en pli sekaj ejoj). Fitogeografie, la mezeŭropa kaj la orient-eŭropa flaŭraj provincoj el la cirkaŭboreala regiono de la holarktisa regno, partigas la ekoregionon.
Vidu ankaŭ
Palearktisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
|
PA0401 Apeninaj deciduaj montarbaroj |
Italio
|
PA0402 Miksaj atlantikaj arbaroj |
Belgio, Danio, Francio, Germanio, Nederlando
|
PA0403 Acoraj moderaj miksaj arbaroj |
Acoroj ( Portugalio)
|
PA0404 Balkanaj miksaj arbaroj |
Bulgario, Grekio, Nord-Makedonio, Rumanio, Serbio ( Kosovo), Turkio
|
PA0405 Baltaj miksaj arbaroj |
Danio, Germanio, Pollando, Svedio
|
PA0406 Kantabriaj miksaj arbaroj |
Portugalio, Hispanio
|
PA0407 Hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj |
Azerbajĝano, Irano
|
PA0408 Kaŭkazaj miksaj arbaroj |
Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Rusio, Turkio
|
PA0409 Keltaj foliarbaroj |
Irlando, Britio
|
PA0410 Centr-anatolaj deciduaj arbaroj |
Turkio
|
PA0412 Mezeŭropaj miksaj arbaroj |
Aŭstrio, Belorusio, Ĉeĥio, Germanio, Litovio, Moldavio, Pollando
|
PA0413 Centra-koreaj deciduaj arbaroj |
Nord-Koreio, Sud-Koreio
|
PA0416 Krimea submediteranea arbarmasivo |
Ukrainio, Rusio
|
PA0418 Dinaraj miksaj arbaroj |
Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Italio, Montenegro, Serbio, Slovenio
|
PA0421 Anglaj malaltaĵaj fagaroj |
Britio
|
PA0422 Foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĥido |
Bulgario, Kartvelio, Turkio
|
PA0432 Padobasenaj miksaj arbaroj |
Italio
|
PA0433 Pireneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj |
Andoro, Francio, Hispanio
|
PA0436 Sarmataj miksaj arbaroj |
Belorusio, Estonio, Norvegio, Latvio, Rusio, Finnlando, Svedio
|
PA0439 Sud-koreaj ĉiamverdaj arbaroj |
Sud-Koreio
|
PA0440 Tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj |
Japanio
|
PA0441 Tajhejaj montaraj deciduaj arbaroj |
Japanio
|
PA0444 Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj |
Rusio
|
PA0445 Okcident-eŭropaj foliarbaroj |
Aŭstrio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Svislando
|
PA0446 Zagros-montara arbarstepo |
Irako, Irano, Turkio
|
Palearktisaj ekoregionoj laŭ ekoprovinco |
---|
Eŭropa-siberia ekoprovinco |
|
---|
Mediteranea ekoprovinco |
|
---|
Dezertega ekoprovinco |
|
---|
Okcident- kaj centrazia ekoprovinco |
|
---|
Orient-azia ekoprovinco |
|
---|
Vidu ankaŭ Palearktiso, ekozono, ekoprovinco kaj ekoregiono |
|
Eksteraj ligiloj