Mangaldan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mangaldan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2432
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 113 185  (2020) [+]
Loĝdenso 2 335 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 4′ N, 120° 24′ O (mapo)16.07120.4025Koordinatoj: 16° 4′ N, 120° 24′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 48,47 km² (4 847 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Mangaldan (Filipinoj)
Mangaldan (Filipinoj)
DEC
Mangaldan
Mangaldan
Situo de Mangaldan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mangaldan [+]
vdr

Mangaldan, - tagaloge Bayan ng Mangaldan - estas kvinaklasa urbego (laŭ loka klasifiko municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. Mangaldan havas 30 distriktojn.

Urbodomo de Mangaldan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mangaldan situas sur ebenaĵo preskaŭ ĉe la marbordo [1]. Dagupan troviĝas nur 8, Malasiqui kaj San Carlos (Pangasinano) po 16, provinca ĉefurbo Lingayen 19, Urdaneta 20, regiona ĉefurbo San Fernando (La-Unio) 60, Kezonurbo 169, ĉefurbo Manilo 176, Puerto Princesa 726, Cebuurbo 744, Dabao 1151 kilometrojn (aere) [2].

Salutarko en Mangaldan

Historio[redakti | redakti fonton]

Mangaldan estis fondita en 1600 fare de hispanoj, sed antaŭ 1591 jam dominikanoj estis en tiu loko. En la dua duono de la 19-a jarcento Mangaldan estis la plej riĉa komunumo en la provinco dank' al la fama irigacia sistemo, kiun la misiistoj konstruis, kaŭzante abundan rikolton sur la fekundaj kampoj. Granda tertremo okazis en 1892, eĉ ŝtonaj kirkoj kolapsis. La hispanan regadon sekvis dominado de Usono, fine la mallonga japana okupo (1942-1945). La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mangaldan estas ĉefe agrikultura urbego. La loĝantoj produktas rizojn, maizojn kaj fruktojn. Gravas la prospera merkato, menciindas laboratorio. La urba registaro funkciigas sian buĉejon, kiu garantias la buĉitan viandon kiel sekuran kaj puran. Mangaldan estas unuaklasa urbo laŭ financa kriterio.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En Mangaldan akademio, instituto kaj kolegio signifas la altnivelan edukon.

Trafiko en Mangaldan

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Mangaldan kruciĝas 2 trairaj ĉefvojoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mangaldan situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2091 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans