Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligata (diskuto | kontribuoj)
Linio 219: Linio 219:
:::: Laŭ mi kontraŭe pli gravaj (en vikipedio) estas referencoj ol tio ĉu vorto estas bone konstruita. Se referencojn diras diverse ni devas decidiu kiu referenco jestas plej estima/grava/oficjala. Ĉi tie estas PIV kontraŭ reta-vortaro.de (sed ankaŭ reta-vortaro.de konsentas ke kontraŭjudismo estas alredirektas al antisemitismo) do mi estas {{por}} alinomigi. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 06:31, 18 sep. 2017 (UTC)
:::: Laŭ mi kontraŭe pli gravaj (en vikipedio) estas referencoj ol tio ĉu vorto estas bone konstruita. Se referencojn diras diverse ni devas decidiu kiu referenco jestas plej estima/grava/oficjala. Ĉi tie estas PIV kontraŭ reta-vortaro.de (sed ankaŭ reta-vortaro.de konsentas ke kontraŭjudismo estas alredirektas al antisemitismo) do mi estas {{por}} alinomigi. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 06:31, 18 sep. 2017 (UTC)
:::::ReVo ekde hieraŭ alidirektas kontraŭjudismo al antisemitismo, hieraŭ mi inversigis la ordon pro la samaj ĉi-tieaj menciitaj kialoj. Mi ankaŭ aldonis la vorton [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/filose.html filosemit(ism)o] al ReVo. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 18:21, 18 sep. 2017 (UTC)
:::::ReVo ekde hieraŭ alidirektas kontraŭjudismo al antisemitismo, hieraŭ mi inversigis la ordon pro la samaj ĉi-tieaj menciitaj kialoj. Mi ankaŭ aldonis la vorton [http://www.reta-vortaro.de/revo/art/filose.html filosemit(ism)o] al ReVo. {{Uzanto:Robin van der Vliet/Subskribo}} 18:21, 18 sep. 2017 (UTC)
:{{por}}. Indas scii, ke la vorton inventis germanaj antisemitoj, ne judoj, kaj ili ĉiam ĉefe celis kontraŭecon al judismo. La uzo de la termino estas do iuspeca "repreno" de termino pasinte uzata de antisemitoj mem. [[Uzanto:Ligata|Ligata]] ([[Uzanto-Diskuto:Ligata|diskuto]]) 21:54, 4 okt. 2017 (UTC)

Kiel registrite je 21:54, 4 okt. 2017

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.

Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.

Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.

Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.

Aŭtora portalo
vdr

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Nuntempe estas 80 alinomendaj paĝoj


Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj ministroj‎ kaj similaj

Saluton. Mi proponas ŝanĝi la nomskemon de tuta serio de ŝablonoj. Temas pri ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Ligiltabelo". Tiu parto ne nur lingve strangas, sed ne estas bone pripensita, ĉar ankaŭ en informkestoj kaj aliaj navigiloj troviĝas ligiloj. Mi proponas ŝanĝon de la koncerna nomparto al "Navigilo:", ĉar tiaj ŝablonoj jam ekzistas.

Mi jam vidis sufiĉe de tiaj ŝablonoj: [1]. Tamen tiu nomparto ne estas taŭga. La saman ŝanĝon mi proponas por la rilataj kategorioj: [2]. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 24 Apr. 2014 (UTC)

  1. Por Por: Navigilo estas pli kutima kaj mi dirus, ke pli taŭga, ĉar montras celon de la ŝablono, ne nur manieron. --KuboF (diskuto) 18:58, 24 Apr. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Navigilo estas sinonimo de foliumilo, krozilo, kio ne estas listo de ligiloj. En la franca lingvo tio estas palestro. Jes ja temas pri ŝablonoj kun nur ligiloj, do ne kiel multaj ŝablonoj, kiuj ja havas kelkajn ligilojn sed ankaŭ multajn aliajn informojn, do "ligiltabelo" aŭ "Ligilaro" taŭgas. Eble tio fine superfluas, ni povus forigi "Navigilo" kaj "Ligiltabelo" ĉar ekzistas ankaŭ multaj nurligilaj ŝablonoj sen enkonduka vorto.--Xian (diskuto) 18:56, 7 Dec. 2014 (UTC)

De "Franca Gviano" al "Franca Gujano"

Ŝajnas al mi ke oni ne rigardis al ekzistantaj vortaroj antaŭ ol inventi novan radikon.

En PIV estas :

  • Gujano : Regno en la okcidenta parto de Gujanoj (Georgurbo).
  • Franca Gujano : Francia departemento en la orienta parto de Gujanoj.
  • Surinamo : Regno en la centra parto de Gujanoj (Paramaribo).

En vikipedio, oni uzas la samajn difinojn kaj nomojn escepte de "Franca Gujano", kies nomo estas nun en vikipedio "Franca Gviano". Sed ankaŭ "Franca Gujano" estas uzata en vikipedio kun redirekto al "Franca Gviano".

Se ne ekzistas kialo por tio, mi proponas

  • alinomi la titolon "Franca Gviano" al "Franca Gujano", kiel en PIV.
  • krei redirekton de "Franca Gviano" al "Franca Gujano"
  • modifi la nomon de la responda kategorio. --Xian-eo (diskuto) 17:01, 13 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:11, 13 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: "Franca Gujano" jam estas alidirektilo. --Dominik (diskuto) 21:32, 13 Feb. 2015 (UTC)
Jes ja sed la alidirektilo devus esti laŭ la bona direkto (tio estas de la malpli bona vorto al la pli bona).--Xian (diskuto) 21:34, 15 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: Forigi Franca Gujano kaj alinomi [Franca Gviano]]? --Ochilov (diskuto) 14:20, 13 Nov. 2015 (UTC)
Por Por: Mi ne vidas problemon en la propono. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alinomi "Sudfranca Kanalo" al "Kanalo Midi"

La signifo de "Sudfranca Kanalo" estas "kanalo en la suda parto de Francio", do ambigua ĉar ekzistas pluraj kanaloj en tiu parto de Francio, kiel la artikolo pri tiu kanalo indikas : Apudgarona Kanalo, Kanalo de ambaŭ Maroj , ktp. Tiuj tri kanaloj estas sudfranciaj kanaloj.

En la franca nomo "Canal du Midi", jes ja "Midi" signifas "Sudo" sed en tiu kazo estas prefereble ne traduki ĝin.

"Kanalo Midi" estus pli komprenebla kaj ne ambigua, plie ĝia prononco estas simpla.--Xian (diskuto) 21:28, 15 Feb. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La signifo de "sudfranca kanalo" aŭ "sudfrancia kanalo" minuskle estas "kanalo en la suda parto de Francio", sed kun majusklaj unuaj literoj estas iuspeca propra nomo. Klaras ke francoj sen kompreno pri Esperanto pli bone komprenas la francan nomon "Canal du Midi" (=kanalo de sudo), kaj al la franca vorto ligas la francian kanalon, eĉ se eble en aliaj landoj aŭ regionoj ankaŭ estas "sudaj kanaloj". Sed en Esperanto la titoligo "Sudfranca Kanalo" multe pli bone kompreneblas ol iu "kanalo Midi" (jes, la prononco simplas, [kaNAlo MIdi]), en kio "midi" tute ne havas kompreneblan sencon, kaj eĉ se oni deduktas ke ne temas pri verba infinitivo kaj ankaŭ ne pri MIDI, kaj deduktas ke eble povus temi pri la franca vorto "sudo", tamen ankoraŭ la demando estus kion signifus "kanalo sudo". Tial la titoligo "Sudfranca Kanalo" tute praktikas. Kompreneble "Sudfrancia Kanalo" ankoraŭ pli ĝustus, aparte se oni estus seperatista subtenanto de la okcitana lingvo kaj juĝus ke la kanalo jes situas en la ŝtato Francio sed ne en la regiono de la franca lingvo (kvankam praktike oni tamen parolas la francan apud la kanalo), sed aliflanke titoligo "Sudfrancia Kanalo" tuj vekus la doloron de iuj fanatikaj subtenantoj de nur-permeso-de-landofinaĵo-ujo kaj postulon ke almenaŭ en la unua frazo menciiĝu ankaŭ alternativa vortumo "Sudfrancuja Kanalo" - do estus pli komplike kaj krome je unu silabo pli longe. Do "Sudfranca Kanalo" tute taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: Kompreneble alidirektilo de titolo kanalo Midi al la artikolo bonas sen problemo. TP

Artikolo "Skanseno" kaj kategorio "Skanzenoj"

La titolo de la artikolo estas "Skanseno", kio signifas "ekstera muzeo". La nomo de la responda kategorio estas "Skanzenoj".

Ĉar tio ne estas logika, mi proponas alinomi la kategorion "Skanzenoj" al "Skansenoj" laŭ la nomo de la artikolo.

Rimarkigo: Mi ne certas pri la neceso de nova radiko, aldone al "esktera muzeo" kiu estas tuj komprenebla kaj uzata de multaj lingvoj.--Xian-eo (diskuto) 09:45, 10 Mar. 2015 (UTC)

Artikolo Skanseno estas pri muzeo situanta en Stokholmo. Kategorio:Skanzenoj fakte estas pri ĉiuj subĉielaj muzeoj (tio estas kontrolebla ankaŭ per intervikioj). Do plej ĝusta alinomado estas Kategorio:Skanzenoj -> Kategorio:Subĉielaj muzeoj kun ĉefa artikolo Subĉiela muzeo; Skanseno -> Skanseno (Stokholmo) (aŭ senŝanĝe) en Kategorio:Subĉielaj muzeoj. --Dima41 (diskuto) 11:50, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi emas konsenti kun Dima41 pri kategorio. Sed Skanseno ne devas esti ŝanĝita. Ne estas aliaj artikoloj de Skanseno.--Salatonbv (diskuto) 11:59, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dima41 ĉi tie pravas. Sed la uzo de vorto "Skanseno" aŭ "Skanzeno" ankoraŭ pli problemas. Pri tio vidu la diskutpaĝan noton. ThomasPusch (diskuto) 08:30, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Aromatoj

Mi proponas alinomigi artikolon al aromataj kombinaĵoj ĉar "aromataj kombinaĵoj" estas en PIV http://vortaro.net/#aromata kaj en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:12, 5 Jul. 2015 (UTC)

Nitrata oksido

Mi proponas alinomigi artikolon al nitrogena monooksido ĉar "nitrogena monooksido" estas estas en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:00, 12 Jul. 2015 (UTC)

Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

En PIV, kiel ĉefanomo estas meĥanismo do mi proponas alinomigi artikolon al meĥanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:08, 4 Aŭg. 2015 (UTC)

Oni devas movi ankaŭ la artikolokn mekaniko, mekanizado, mekanika inĝenierarto kaj aliajn. --Tn4196 (diskutoj) 16:28, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Hymmm... Mi misis. Mi nun pensas, ke mi malbone legis. meĥanismo estas alidirekto al mekanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:21, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Se la ĝusta ortografio estas mekanismo, oni ne devas movi ĉi tiujn artikolojn (pardonu, sed mi ne havas aliron al la reta PIV), sed ni movu aliajn, ekzample Meĥanismo de Antikithera, Meĥanismo de Kelvin-Helmholtz, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco. --Tn4196 (diskutoj) 12:38, 7 Aŭg. 2015 (UTC)
En Vikipedio plaj gravaj estas referncoj. Ĉu ekzistas referncoj pri Meĥanismo de Antikithera en Esperanto? Mi pensas ke ni (Vikipedistoj ne povas krei logikon en lingvo, eble devas esti mekanismo kaj Meĥanismo de Antikithera. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:37, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

Administra teritoria ento -> Administra teritoria unuo

Mi proponas alinomi Administra teritoria ento al Administra teritoria unuo, kaj plue ĉiujn artikolojn, kategoriojn kaj ŝablonojn kun "teritoria ento" al "teritoria unuo", interalie:

La alinomadon de kategorioj kaj ŝablonoj prefere faru iu roboto, ĉar necesas laŭe ŝanĝi ĉiujn paĝojn kiuj uzas/mencias tiujn.

Por kialo vidu la kontribuon de Uzanto:ThomasPusch sur paĝo Diskuto:Administra teritoria ento, kiun mi plene subtenas.

La aro de tiuj paĝoj ankoraŭ havas pli da aliaj problemoj. Sed la alinomado de "ento" al "unuo" jam estos unua paŝo al plibonigo.

Sincere, Moldur (diskuto) 17:47, 21 Nov. 2015 (UTC)

  • Verŝajne tio estas bona ideo sed ĉu vi povas prezenti referencojn pri tio ke en esperantlignva literaturo ekzistas nomo "Administra teritoria unuo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:48, 21 Nov. 2015 (UTC)

Ento estas tie eraro kaj unuo estas ĝusto do la alinomado de "ento" al "unuo" estas unue necesa. --pino (diskuto) 21:03, 22 Nov. 2015 (UTC)

La unua etapo estas farita sed sen roboto ŝanĝi ĉiujn ligitajn paĝojn estos malfacila. --pino (diskuto) 17:28, 25 Nov. 2015 (UTC)

Alinomigi sin respekti diskuto estas bona ideo? Vidu Diskuto:Administra_teritoria_unuo#Termino_.22ento.22. 91.9.120.195 01:27, 2 Dec. 2015 (UTC)

Gvernsejo, Gvernzejo aŭ Gernzio

Nuntempe la artikoloj pri ĉi tiu teritorio uzas du malsamajn nomojn en la jenaj artikoloj:

Mi proponas alinomigi la artikolojn al unu formo. Kiun formon ni devus uzi? Ambaŭ formoj ne troviĝas en PIV kaj ReVo. Kiam mi serĉas ambaŭ formojn per Google mi trovas 510 rezultojn por Gvernsejo kaj 0 rezultojn por Gvernzejo. La oficiala lingvo de ĉi tiu loko estas la angla kaj en la angla oni elparolas la nomon kiel /ˈɡɜːrnzi/, do eble Gernzio estus eĉ pli preciza alternativo. Eĉ kvankam ĉi tiu alternativo mi pliŝatas la plej uzatan formon Gvernsejo por la artikoloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:44, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Pino~eowiki: Vi movis la ĉefan artikolon al "Gernezejo", ĉu tio eble estus pli bona formo? Mi trovis nur 347 rezultojn per Google kiam mi serĉas por tiu formo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:28, 17 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝivao → Ŝivo

Saluton al ĉiuj,

Mi proponas ŝanĝi la nomon de artikolo Ŝivao al Ŝivo por teni konsiston tra Vikipedio. Kvankam ne ekzistas konflikto inter proponoj de esperantigo Ŝivao kaj Ŝivo, bonus konsenti pri la uzo de diaj nomoj kaj ĝeneralaj terminoj en hinduismo por teni konsiston tra Vikipedio. Pri la dioj Śiva kaj Brahmā, popono estas konsenti uzi la PIV-ajn formojn, Ŝivo kaj Brahmao (por ne konfuziĝi kun la termino Brahmo nek la varno brahmano).

Se vi havas dubojn pri la esperantigo de la vorto Śiva, bonvolu legi la jenan artikolon.

Kore dankas vin pro via daŭra laboro igi Vikipedion pli bona loko, tiu ĉi uzanto (diskuto) 20:50, 18 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, fakte ĉe la formo Ŝivao, la a estas superflua, ĉar ne ekzistas homonimo en Esperanto: Śiva → Ŝivô. Do uzu prefere Ŝivô, sed la nuna titolo ne estas erara ankaux Ŝivao estas en PIV. Do laux mi ne estas necesa nun alinonomi. --pino (diskuto) 12:06, 9 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas al la alinomo. PIV ja mencias "Ŝivao"-n sed nur kiel indiko "Ŝiva/o = Ŝivo". Ŝivo estas preferinda formo.--Salatonbv (diskuto) 06:21, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉela muro -> ĉelmuro

Mi proponas alinomigi artikolon ĉela muro al ĉelmuro laŭ PIV PIV http://vortaro.net/#%C4%89elmuro Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:36, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estas ne eraro. --pino (diskuto) 15:27, 5 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
@Pino~eowiki: ĉu mi bone komprenas ke laŭ vi ne estas diferenco ĉu artikolo havus titolon "ĉela muro" aŭ "ĉelmuro" sed vi estas kontraŭ ŝanĝo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:17, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, vi pravas. Se ne estas veran bezonon ni evitu ŝanĝi la titolon de la unua aŭtoro. --pino (diskuto) 08:49, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Opnio de unua autoro ne estas pli grava ol opnio de aliaj aŭtoroj. Oni plej gravas argumentoj - ne gravas diras kiu sed kion. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:55, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Certe sed senutila ŝanĝo ne helpas kaj estas ofte kaŭzo de sterilaj debatoj.--pino (diskuto) 12:50, 6 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mi estus bone se iu kiu volus alinomi titolon invitus la kreinton de la artikolo. Tamen, kutime la "aŭtoro" havas la artikolon en lia atentaro kaj la avizo al lia diskutpaĝo ne nepre estas necesa proceduro kiel forigado. Vikipedia komencanto eĉ povas ŝovi titolon teĥnike nur se li ensalutus por kvar tagoj. Vikipedia "aŭtoro" ne havas kopirajton por protekti lian artikolon kun titolo. Ekzemple supra "Ŝivao" estas perfekte alinominda al Ŝivo ĉar oni praktike ne povus kontakti la 2005-an IP-uzanton, kaj ankaŭ pro la ideo de VP:RKK. Respekti lingve plibonan titolon kaj taŭgan direkton el anstataŭa formo estas pli grava en enciklopedio.--Salatonbv (diskuto) 23:07, 16 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton! La propono de Marek estas bazita sur la PIVa formo de la vorto. Ordinare kapvortoj en PIV estas elektitaj de fakulo pri iu temo. Mi ne scias, ĉu ĉi-okaze... Konformigi la titolon al la PIVa kapvorto ne estus ĉi-okaze malsaĝe. Laŭ mia nefaka opinio ambaŭ formoj taŭgas por la nocio priskribata en la artikolo; okaze de bezono oni povus eĉ esprimi sin jen per unu jen per la alia. Tamen mi emas opinii, ke por titolo de artikolo unuvorta esprimo estas preferinda se ne ekzistas kialo por duvorta. Amike, :-) Vikiano (diskuto) 13:24, 11 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Vjetnamaj urboj

Mi proponas alinomi kelkajn Vjetnamajn urbajn nomojn. Se ili estus municipoj (kvin), miaopinie ili estas esperantigindaj. Ekz,

Sed, mi ne konas la tradukon de Can Tho ("Kantoo"?). Enhavante ĝin, se ne estas konata esperantigo, oni devus uzi la originan formon. Ekz,

Ĉar oni ne ellasus diakritikajn signojn el alilandaj urboj kiel BéziersHódmezővásárhely.--Salatonbv (diskuto) 11:08, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi sugestas konsili Nguyễn Xuân Thu kiu estas elstara vjetnama esperantisto, fakulo pri esperantigo de la vjetnamaj nomoj.--RG72 (diskuto) 09:25, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi proponas sxangxi Ĝemelurbo al Ĝemelaj urboj ĉar oni neniel imagus, ke oni devas serĉi singularon. —La komenton aldonis, sen subskribo, Pietermeneer (diskuto • kontribuoj) 08:05, 18 dec. 2016‎

La vorto ĝemelurbo jam havas longan tradicion en Esperantujo. Ekzemple en tekstaro.com, "ĝemelurbo" trafas 11 tekstojn sed "ĝemelaj urboj" nur 1. Eble en la artikolo oni povus aldoni, ke "ĝemelaj urboj" estas alternativa, kvankam malpli ofta, nomo. Jan sewi (diskuto) 11:08, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Krome ŝajnas, ke ĝemelaj urboj jam alidirektiĝas al ĝemelurbo, do oni neniel ajn devas serĉi singularon. Jan sewi (diskuto) 11:12, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Oni devas pensadi pri alinomado al Juárezurbo aŭ simile, ja ciudad hispane estas urbo. Tio ne estas bone, se en kategorioj kaj listoj estas serio da Ciudad... ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad. Mi aldonas, ke ekz. Julio Baghy en la listoj estas troveblaj ĉe B kaj ne J (aŭ G), ofte en formo Baghy, Julio aŭ Gyula. --Crosstor (diskuto) 14:02, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Genetika derivo → Genetika drivo

Mi forte dubas, ĉu la termino "derivo" ĉi-tie taûgas. Laŭ PIV, derivo estas faka termino uzata nur pri vortoj, matematikaj objektoj, aŭ elektraj cirkvitoj. Miaopinie, la vorto drivo estas preferinda. Vidu ekzemple la artikolon Kontinenta drivo.—La komenton aldonis, sen subskribo, Félix H (diskuto • kontribuoj)

Por Por: Estus bone diskuti kun Kani.--Salatonbv (diskuto) 20:07, 14 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas ke eble estas pli taŭga termino drivo. Ĉiam la sama problemo: ni ne disponas el fakaj tekstoj kie kontroli tion. Oni povus lasi derivo kiel alidirektilo aŭ alternativa sinonimo.--kani (diskuto) 20:38, 14 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 13:24, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

La pli mallonga formo ankaŭ estas oficiala vorto kaj havas multe pli da rezultoj ĉe Google kaj en la Tekstaro de Esperanto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:14, 26 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: ĉu "aŭto" estas vere oficiala vorto? "Aŭtomobil'o" estas en la Grupo 8 de la Baza Radikaro Oficiala[3], sed nenie "aŭto" estas. La du vortoj ne estas en UNIVERSALA VORTARO DE LA LINGVO INTERNACIA ESPERANTO. En PIV, aŭto estas alia formo de aŭtomobilo, kiu estas klarigita. Do, en vikipedio la paĝo Aŭto estas sufiĉa kiel alidirektilo al Aŭtomobilo, ĉu ne?--Salatonbv (diskuto) 03:51, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
@Salatonbv: La vorto aŭto estis oficialigita en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro kaj la vorto aŭtomobilo estis oficialigita en la Unua Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ĉiuokaze, oficialeco ne tiom gravas, la plej uzata formo estu la ĉefa titolo, ĉu ne? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:45, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vorto "aŭto" eĉ ankaŭ estas en via listo, tuj antaŭ la vorto "aŭtomobilo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:50, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
@Robin van der Vliet: Dankon pro la klarigo. Mi nun ne kontraŭas al la propono.--Salatonbv (diskuto) 18:50, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La samo okazis en la franca lingvo, kie "Auto" estas mallongigo de "Automobile" - cetere francoj plejofte diras "voiture" t.e. veturilo en la ĉiutaga parolado. --Dominik (diskuto) 05:34, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: "aŭto" estas multe pli uzata kaj instruata (ekz ĉe Duolingo) ol "aŭtomobilo", do ĝi devus esti la bazo nomo de la artikolo. VanegeEsperanto (diskuto) 13:57, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉiuj aliaj artikoloj uzas la originalan markonomon, do nomi ĝin laŭ la originala nomo estus pli kohera kaj ankaŭ pli respektema al la posedantoj de la markonomo. (Aliaj artikoloj pri operaciumoj kiuj ne uzas Esperantigon: Android, iOS, LibertyBSD, Lunar Linux, macOS, Microsoft Windows, MS-DOS, SkyOS, Symbian, Windows 10, Windows 2000, Windows 3.1, Windows 7, Windows 8, Windows 95, Windows 98, Windows Phone, Windows RT, Windows Vista, Windows XP.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:05, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Alie ni havas Makintoŝon k Unikson. Estus bone havi varmarkonomon kiel titolo, miaopinie, esperantigita nomo (kiel Linukso) estas uzinda en la tekstoj de artikolo.--Salatonbv (diskuto) 18:35, 28 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Dominik (diskuto) 05:38, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 12:32, 19 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

La vorto "Knufli" aperas en neniu vortaro. Serĉo en Google per ""knufli" esperanto" trovas nur 14 trafojn. Tiu vorto ŝajne tre nova, kaj nur uzata ĉirkaŭ Flandrio (Belgujo). Tiu vorto ne estas internacia (ĝi devenas de nederlanda vorto), kaj estas uzata nur de loka komunumo. Jam multaj vortoj en Esperanto havas similan signifon: brakumi, karesi, dorloti, kaĵoli. "Knufli" bezonas klaran difinon, kiu pravigus ĝian ekziston inter aliaj vortoj. Por tiu internacia tago, mi proponas vorton internacie kompreneblan de Esperantistoj: "Internacia brakumtago". "Brakumo" estas vorto difinita en multaj vortaroj, kaj estas tio kion oni faras dum la Internacia knuflotago, almenaŭ en Francujo.

Forte por Forte por: "knufli" ne estas komprenebla ekster la loka renkontiĝa komunumo de Flandrio kaj ĉirkaŭ ĝi (Valonio, Nederlando, eble partoj de Germanujo). Eble tiu vorto havas apartan difinon, sed ĝi ne estas bezonata aŭ taŭga por nomi tiun internacian tagon, kiu ĉefe temas pri brakumoj. VanegeEsperanto (diskuto) 12:17, 17 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
✔ Farite-- La ŝanĝo estis farita de la aŭtoro de la artikolo VanegeEsperanto (diskuto) 13:09, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

George (Novsudkimrio)

Mi proponas alinomi titolojn de artikoloj pri lago sen "lago". Ekzemple, George (Novsudkimrio) estas tre stranga, ĉar George estas homa nomo. Tio estu Lago Georgo (Aŭstralio) (estas ankaŭ "Lago Georgo (Novjorkio)") aŭ almenau "Lago George". Se la nomo havas la signifon de lago en nacia lingvo (ekz. "Müggelsee"), oni ne ĉiam devas aldoni "lago"-n al la propra nomo.--Salatonbv (diskuto) 13:04, 5 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Bertilo diras :
"Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regnoRt.130 k.t.p."[4]
Tio estu aplikata al ĉi tiu kazo. Ne nur "Lago Georgo", estas homnomo Georgo, Georgurbo, k.a.--Salatonbv (diskuto) 05:30, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke vi diras pri ĝeneralaj reguloj. Mi kontraŭas. Mi diras ke ni bezonas referenco(j)n pri tiu kazo. Precize: kie en esperantlingva literaturo ekzistas esperantlingva nomo de Lake George? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:14, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiu formo troviĝas en PIV, krome ĝi ankaŭ estas pli kohera kun la aliaj nomoj de ruslandaj subjektoj (Ĉuvaŝio, Ĉeĉenio, Udmurtio, kaj tiel plu). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:23, 12 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Por Por: :Al mi estas malfacile opinii... tamen via rezono ŝajnas konsekvenca kaj saĝa. Vikiano (diskuto) 17:52, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉi tiu formo estas la sola formo kiu troviĝas en PIV, ĝi estis uzata de Zamenhof, ĝi estas ĝenerale pli ofte uzata (kontrolu per Google) kaj ĝi ankaŭ estas pli internacia. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 11:28, 16 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Saluton, Robin! Vi estas tute prava (laŭ mi) pri la formo antisemitismo. Jes, ĝi estas internacia, ĝi estas uzita de Zamenhof. Tamen, mi pripensas, ĉu estas oportune kaj ja necese anstataŭigi la esprimon kontraŭjudismo, kiu estas tute senpere komprenebla kaj samsignifa kunmetaĵo? Se la artikolo estus dekomence nomata antisemistimo mi mem tute ne emus ekdiskuti pri eventuala ŝanĝo al kontraŭjudismo. La kialojn vi mem tre bone prezentis. Do, mi proponas ne ŝanĝi. Amike kaj frate, Vikiano (diskuto) 15:27, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
@Vikiano: kie en literaturo ekzistis nomo: "kontraŭjudismo"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:05, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: Mi neniam renkontis ĝin. Se ni prenus por kriterio la efektivan uzadon en literaturo certe ni neniel pravigus la restigon de la kunmetaĵo. Mia reago signifas: la termino kontraŭjudismo estas, laŭ mi, memkomprenebla kaj tute samsignifa kun antisemitismo; ties uzado aŭ ne uzado en literaturo, ĉi-okaze, ne gravas. Mi povas esti malprava. Se konsideri la principion menciitan de Robin, jes, mi konsentas kun la ŝanĝo. Vikiano (diskuto) 23:46, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi daŭre proponas kaj preferas la plej internacian formon ol kunmetaĵon, certe se ĝi estas plej ofte uzata. Ne gravas al mi kiu formo estas la nuna formo por la titolo, nur gravas kiu formo estas plej ofte uzata. Laŭ la oficialaj reguloj pri titoloj de artikoloj la artikolo kuŝu sub la ĉefa sinonimo, tio certe estas "antisemitismo". (Tio ankaŭ estus pli kohera kun la artikolo pri filosemitismo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:28, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi kontraŭe pli gravaj (en vikipedio) estas referencoj ol tio ĉu vorto estas bone konstruita. Se referencojn diras diverse ni devas decidiu kiu referenco jestas plej estima/grava/oficjala. Ĉi tie estas PIV kontraŭ reta-vortaro.de (sed ankaŭ reta-vortaro.de konsentas ke kontraŭjudismo estas alredirektas al antisemitismo) do mi estas Por Por: alinomigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 06:31, 18 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
ReVo ekde hieraŭ alidirektas kontraŭjudismo al antisemitismo, hieraŭ mi inversigis la ordon pro la samaj ĉi-tieaj menciitaj kialoj. Mi ankaŭ aldonis la vorton filosemit(ism)o al ReVo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:21, 18 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Por Por: . Indas scii, ke la vorton inventis germanaj antisemitoj, ne judoj, kaj ili ĉiam ĉefe celis kontraŭecon al judismo. La uzo de la termino estas do iuspeca "repreno" de termino pasinte uzata de antisemitoj mem. Ligata (diskuto) 21:54, 4 okt. 2017 (UTC)[Respondi]