Veľké Kosihy
Veľké Kosihy | |||
hungare: Nagykeszi | |||
municipo | |||
Municipa ofico en Veľké Kosihy
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Veľké Kosihy | |||
Lando | Slovakio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | ||
Distrikto | Distrikto Komárno | ||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
Riveroj | Danubo, Olča-Kosihy | ||
Situo | Veľké Kosihy | ||
- alteco | 110 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47° 45′ 29″ N 17° 52′ 55″ O / 47.75806 °N, 17.88194 °O (mapo) | ||
Areo | 24,268819 km² (2 426,88 ha) | ||
Loĝantaro | 1 033 (31.12.2010) | ||
Denseco | 42,56 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1268 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 946 21 | ||
Telefona antaŭkodo | +421-35 | ||
Aŭtokodoj | KN | ||
NUTS | 501387 | ||
Situo enkadre de Slovakio
| |||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |||
Vikimedia Komunejo: Veľké Kosihy | |||
Retpaĝo: www.velkekosihy.sk | |||
Portalo pri Slovakio |
Veľké Kosihy (hungare Nagykeszi) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Keszi (kesi) estas unu el la 7 hungaraj triboj.
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Danubo (pli precize iama vilaĝo, nun vilaĝparto Malé Kosihy estas ĉe la Danubo). Komárno troviĝas 22 km malproksime. Apude kanalo fluas en la Danubon.
Eksteraj vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]
- Malé Kosihy
- Okánikovo loĝata de slovakoj
- iama vilaĝo Érseklél
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1268 en formo villa Kezu. Iom poste estiĝis apude Kiskeszi (Malgranda Keszi), la pli malnova tial nomiĝis Nagykeszi (=Granda Keszi). La turkoj detruis ambaŭ. En la 17-a jarcento la vilaĝo refondiĝis. Ofte okazis inundoj. En 1886 okazis ĥolero. Post unu jaro Malgranda kaj Granda Keszi unuiĝis. Denove post unu jaro incendio okazis. En 1910 loĝis tie 847 homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóközi, poste al Ĉeĥoslovakio. Post 1920 alvenintaj slovakoj fondis apudan komunumon Okánikovo. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 2001 loĝis tie 970 homoj (830 hungaroj, 108 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- katolika apudtombeja preĝejo de 2006, kiu profitis brikojn de malnova preĝejo de 1865
- klasikisma preĝejo de 1819
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento
Famuloj[redakti | redakti fonton]
- en Érseklél naskiĝis hungara verkisto Renée Erdős
Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]
|