1-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de februaro estas la 32-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 333 tagoj restas (334 en superjaroj).
Je la 1-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 772: Hadriano la 1-a iĝis papo
- 1186: Malta Ordeno konkeris kastelon Margat en Sirio
- 1327: Abatejo Westminster: Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1465: Pollando: post sieĝo preskaŭ unu jara kaj duono kapitulacis ordeno de germanaj kavaliroj en Nowe
- 1655: Venko de pola armeo (20 mil soldatoj) kaj tatara (15 mil) kontraŭ la rusa-kozaka (50 mil) komandata de Bohdan Ĥmelnickij kaj rusaj vojevodoj en batalo de Ochmatów (Ĉerkasa provinco) - mortfalis 9 mil rusoj kiuj perdis 30 kanonoj (pro granda frosto poloj ĉesis la operacon)
- 1717: En Varsovio kunsidis muta sejmo, kiu sub premo de Rusio malgrandigis polan armeon kaj regopovon de militestroj
- 1748: Serba Novi Sad ricevis nunan nomon kaj statuson de libera reĝa urbo
- 1790: Novjorko: Ĉefkortumo de Usono kunsidis la unuan fojon
- 1793: Francio deklaris militon al Britio kaj Nederlando
- 1796: Ĉefurbo de brita Supra Kanado estis ŝangita de Newark (nun Niagara-on-the-Lake) al York (nun Toronto).
- 1814: Erupcio de vulkano Majono sur filipina insulo Luzono mortigis pli ol 1200 homojn
- 1835: Maŭricio: abolicio de sklaveco
- 1864: Dana-prusa milito eksplodis
- 1883: Franca armeo konkeris Bamakon en nuna Malio
- 1884: Oxford English Dictionary, la plej granda brita vortaro de la angla lingvo, aperis presforme
- 1885: Provinco Kabindo en hodiaŭa Angolo iĝis portugala protektorato
- 1896: Torino: premiero de la opero La Bohème
- 1904: Hannes Hafstein iĝis la unua ĉefministro de Islando
- 1906: Feroa poeto Símun av Skarði verkis versaĵon, kiu iĝis nacia himno de Ferooj
- 1917: Unua mondmilito: Germanio komencis submaran militon
- 1919: En Parizo estis subskribita pola-ĉeĥa interkonsento pri provizora disdivido de Teŝinio
- 1920: Reĝa Kanada Rajda Polico fondiĝis
- 1922: En Vilno sian agadon inaŭguris parlamento de Centra Litovio
- 1925: Pola Radioteknika Societo sendis oficialan disaŭdigon, kion oni konsideras komenco de Pola Radio
- 1933: Prezidento de Germanio Paul von Hindenburg malfondis Reichstag
- Dua mondmilito en Pollando:
- 1940: Nombro de la membroj de Asocio de Armita Batalado en Lvovo estis ĉ. 6 mil; en Lublin germanaj regopovoj malpermesis prunti librojn de lernejaj bibliotekoj
- 1941: En Poznań loĝis ĉi tage 299 750 personoj, en tio 78,9% de poloj, 20,6% de germanoj kaj 0,5% de alia nacieco; Lavrentij Berija ordonis "malŝarĝi malliberejojn", t.e. deporti al gulagoj kaj kolonioj de soveta NKVD (ankaŭ de polaj teritorioj enkorpigitaj al Sovetunio)
- 1942: En Varto-Lando germanoj malpermesis al poloj laborantaj en publika servo doni libertempon
- Vidkun Quisling iĝis ĉefministro de nazia registaro en Norvegio
- 1943: Ribelo de Zamość-regiono: partizanoj de Kamparana Bataliono en batalo de Zaboreczno (proksime al Tomaszów Lubelski), frakasis germanan taĉmenton, kiu intencis neniigi polan vilaĝon; lige al partizana atako kontraŭ germanoj en ĉirkaŭaĵo de Cieszyn Heinrich Himmler ordonis revenĝan agadon ĝis ekstermo de polaj vilaĝoj por ke similaj atakoj ne ripetiĝu; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en distrikto Wysokomazowiecki 9 kaptitajn judojn; germanaj regopovoj de Częstochowa forprenis al Romkatolika Eklezio preĝejon kaj transdonis ĝin al ortodoksaj klerikoj
- 1944: Soldatoj de taĉmento "Parasol" (Ombrelo) de Pola Enlanda Armeo sukcese atencis en Varsovio kontraŭ generalo SS kaj polico Franz Kutschera en la distrikto, respondeca pro multaj krimoj kontraŭ poloj; gestapo publike pendumis en Opole 6 kaj en Sosnowiec 5 polojn kondamnitajn de provizora polica juĝejo en Katowice pro aparteno al konspiraj organizoj; germana polico pafmortigis en Marysin 31 kaj en distrikto Buski 5 personojn; en Oudtshoorn (Sudafriko) fondiĝis 3-jara pola Ŝtata Komerca Lernejo kaj en Digglefold (Suda Rodezio) ekfunkciis pola Loka Ŝtata Ina Gimnazio Ĝeneralkleriga por 145 knabinoj; en Irano ĉi tage estis 73 taĉmentoj de polaj skoltoj, asociiĝintaj 1882 personoj
- 1945: Ruĝa Armeo eniris al Toruń, Myślibórz, Szlichtyngowa kaj Wschowa; ĝis tiu ĉi tago forveturis de Ukrainio al Pollando ĉ. 35 mil de familioj
- 1946: Trygve Lie iĝis la unua Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1953: Nederlando: Inundiĝis grandaj partoj de la provincoj Zeeland, Zuid-Holland kaj Noord-Brabant; 1 836 homoj mortis; pli ol 40 000 bestoj pereis.
- 1958: Egiptio kaj Sirio fondis Unuiĝintan Araban Respublikon
- 1979: Irana revolucio: ajatolo Ruhollah Ĥomejni revenis al Irano salutata sur aviadilejo de 3 milionoj da homoj
- 1982: Senegambia Konfederacio fondiĝis
- 1985: Gronlando eksiĝis de Eŭropa Komunumo pri Atomenergio
- 2003: Kosmopramo Columbia pereis dum alteriĝa manovro eniĝante la atmosferon.
- 2003: Traktato de Nico ekvalidis
- 2004: 109 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis pro duobla sinmortiga bomba atenco kontraŭ oficejoj de Demokratia Partio de Kurdistano kaj Patriota Unuiĝo de Kurdistano en Arbil (norda Irako)
- 2005: Nepalo: reĝo Gjanendra demisiis registaron kaj ekreĝis
- 2005: En Interreto ĵurnalisto Bronisław Wildstein publikigis liston de Instituto pri Nacia Memoro kun nomoj de sekretaj komunistaj kunlaborantoj de Pola Popola Respubliko
- 2009: Jóhanna Sigurðardóttir iĝis ĉefministrino de Islando
- 2011: Egipta revolucio: Marŝo de Miliono okazis
- 2012: 79 personoj pereis kaj ĉ. 1000 vundiĝis en tumulto sur futbala stadiono en Port Said en Egiptio
Naskiĝoj
- 1435: Amadeo la 9-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto, beatigita (m. 1472)
- 1459: Conrad Celtis, germana humanisto kaj poeto
- 1526: Giovanni Pierluigi da Palestrina, itala komponisto (m. 1594)
- 1690: Francesco Maria Veracini, itala komponisto (m. 1768)
- 1735: József Alvinczi, hungara imperiestra generalo (m. 1810)
- 1761: Christiaan Hendrik Persoon, sudafrika mikologo (m. 1836)
- 1819: Ferenc Ocsvay, hungara ĵurnalisto (m. 1887)
- 1837: Polixenia Jirausek, hungara aktorino (m. 1911)
- 1855: Berta Kelemenné Zathureczky, hungara verkistino (m. 1924)
- 1856: Anália Franco, brazila verkistino (m. 1919)
- 1859: Victor Herbert, usona komponisto (mortis 1924)
- 1868; Aladár Árkay, hungara arkitekto, pentristo (m. 1932)
- 1874: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra verkisto kaj dramisto (m. 1929)
- 1878: Milan Hodža, ĉeĥoslovaka politikisto (m. 1944)
- 1878: Alfréd Hajós, hungara arkitekto kaj olimpika naĝisto (m. 1955)
- 1878: Imre Madzsar, hungara historiisto (m. 1946)
- 1882: Louis Stephen St. Laurent, 12-a ĉefministro de Kanado (m. 1973)
- 1884: Jevgenij Zamjatin, rusa verkisto (m. 1937)
- 1885: Rudolf Michael Frey, aŭstra kalkulkonsilanto, esperantisto (m. nekonata)
- 1885: Pál Török, hungara historiisto (m. 1943)
- 1887: Charles Nordhorff, brit-devena usona verkisto (m. 1947)
- 1888: Franciszek Kleeberg, pola generalo, komandanto de la lasta venka batalo dum invado en Pollandon (m. 1941)
- 1892: Károly Nóti, hungara verkisto (m. 1954)
- 1894: John Ford (John Martin "Jack" Feeney), usona film-reĝisoro (m. 1973)
- 1894: James P. Johnson, afrik-usona pianisto, komponisto (m. 1955)
- 1895: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto (m. 1956)
- 1901: Clark Gable, usona aktoro (m. 1960)
- 1901: Géza Képes, hungara poeto, tradukisto (m. 1989)
- 1902: József Berda, hungara poeto (m. 1966)
- 1902: Langston Hughes usona verkisto (mortis 1967)
- 1904: S. J. Perelman, usona humoristo, verkisto (m. 1979)
- 1905: Emilio Segrè, itala nobelpremiita fizikisto (m. 1989)
- 1905: Peixotinho (Luiz Carlos de Almeida Peixoto), brazila basketbalisto (m. nekonata)
- 1906: Hildegarde (Hildegarde Loretta Sell), usona aktorino, kantistino (m. 2005)
- 1907: Günter Eich, germana verkisto (m. 1972)
- 1907: Anna Hajnal, hungara poetino (m. 1977)
- 1907: Sándor Veress, hungara komponisto (m. 1992)
- 1908: Mózes Hegyi, hungara reformita pastro, poeto, lokhistoriisto (m. 1943)
- 1908: George Pal, hungar-devena usona reĝisoro, produktisto (m. 1980)
- 1912: Irma Allodiatoris, hungara antropologino (m. 1988)
- 1918: Muriel Spark (Muriel Sarah Camberg), brita verkistino (m. 2006)
- 1925: János Sükösd, rumania hungara eduksciencisto
- 1928: László Király, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1928: Tom Lantos, usona politikisto (m. 2008)
- 1931: Boris Jelcin, unua prezidento de Rusia Federacio (m. 2007)
- 1931: Iajuddin Ahmed, prezidento de Bangladeŝo
- 1932: Ildikó Marosi, hungara ĵurnalistino, literaturhistoriistino
- 1932: Lajos Szabó, hungara aktoro (m. 1988)
- 1932: István Wagner, rumania hungara ĝardenkulturisto
- 1935: Dieter Kuehn, germana verkisto
- 1937: Don Everly (Isaac Donald Everly), usona muzikisto,
- 1937: Garrett Morris, usona komediisto
- 1938: Sherman Hemsley, usona aktoro
- 1939: Gyula Tankó, rumania hungar etnografo, lokhistoriisto
- 1942: Terry Jones (Terence Graham Parry Jones), brita komediisto, verkisto
- 1947: Jessica Savitch, usona ĵurnalistino, (m. 1983)
- 1951: László Cselényi, hungara filmreĝisoro
- 1952: Rick James (James Ambrose Johnson jun.), usona muzikisto (m. 2004)
- 1954: Tibor Budaházi, hungara pentristo
- 1954: Bill Mumy, usona aktoro, muzikisto
- 1965: Sherilyn Fenn, usona aktorino
- 1965: Brandon Lee, usona aktoro (m. 1993)
- 1965: Stéphanie (Stéphanie Marie Elisabeth Grimaldi), princino de Monaco
- 1966: Michelle Akers, usona futbalistino
- 1968: Lisa Marie Presley, usona kantistino
- 1969: Gabriel Batistuta, argentina futbalisto
- 1974: Péter Hantz, rumania hungara biofizikisto
- 1981: Alpár Fogarasi, rumania hungara aktoro
Mortoj
- 997: Grandduko Géza, hungara grandduko (n. 949)
- 1328: Karlo la 4-a, reĝo de Francio (n. 1294)
- 1616: Kaspar Förster, germana komponisto (n. 1673)
- 1691: Aleksandro la 8-a, papo (n. 1610)
- 1713: Apafi la 2-a, reganto de Transilvanio (n. 1676)
- 1733: Aŭgusto la 2-a, pola reĝo kaj litova grandduko (n. 1670)
- 1803: Anders Chydenius, finna filozofo kaj parlamentisto (n. 1729)
- 1851: Mary Shelley, angla verkistino (n. 1797)
- 1873: Ferenc Kiss, hungara honvedkolonelo, primilita fakverkisto (n. 1825)
- 1903: George Gabriel Stokes, irlanda matematikisto kaj fizikisto (n. 1819)
- 1908: Karlo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1863)
- 1943: Ferenc Bizony, hungara sociografo (n. 1901)
- 1944: Piet Mondriaan, nederlanda pentristo (n. 1872)
- 1950: Marcel Mauss, franca socisciencisto (n. 1872)
- 1957: Friedrich Paulus, germana feldmarŝalo (n. 1890)
- 1958: Clinton Joseph Davisson, usona nobelpremiita fizikisto (n. 1881)
- 1959: Konrád Albrich, transivania saksa kuracisto (n: 1889)
- 1961: István Csók, hungara pentristo (n. 1865)
- 1966: Buster Keaton, usona aktoro (n. 1895)
- 1976: Werner Heisenberg, germana nobelpremiita fizikisto (n. 1901)
- 1994: Hubert Kessler, hungara geologo, hidrologo, kavernesploristo (n. 1907)
- 1986: Alva Myrdal, sveda diplomatino, sociologo, nobelpremiita (n. 1902)
- 1990: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (n. 1911)
- 1996: Líviusz Solti, rumania hungara inĝeniero (n. 1927)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness (Halldór Guðjónsson), islanda verkisto (n. 1902)
- 2003: Ilan Ramon, israela astronaŭto (n. 1954)
- 2010: Steingrímur Hermannsson, ĉefministro de Islando (n. 1928)
- 2012: Wisława Szymborska, pola nobelpremiita poetino (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Irlando, Skotlando: Imbolko, kelta festo
- Nacia tago en Ruando, tago de la naciaj herooj; pliaj tagoj estas la 7-a de aprilo, la 1-a de julio, la 4-a de julio kaj la 25-a de septembro.
Tagoj de semajno
La 1-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.