21-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de aprilo estas la 111-a tago de la jaro (la 112-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 254 tagoj restas.
Je la 21-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- -753: La tradicia fondodato de Romo, komenco de la romia erao.
- 1509: Henriko la 8-a iĝis reĝo de Anglio
- 1519: Meksiko: Hernán Cortés kun 11 ŝipoj albordiĝis en la loko de la hodiaŭa Veracruz
- 1526: En batalo de Panipat (en subŝtato Harjano) timurida princo Babur decide venkis kontraŭ armeo de Delhia Sultanujo
- 1632: Universitato de Tartu fondiĝis en hodiaŭa Estonio
- 1782: Tajlando: Bankoko fondiĝis
- 1789: John Adams estis ĵurigita kiel la unua vicprezidento de Usono (9 tagojn antaŭ ĵurigo de la unua prezidento de Usono George Washington)
- 1796: Franca armeo venkis Regnon de Sardio en batalo de Mondovì
- 1809: Venko de franca armeo super la aŭstra en batalo de Landshut (Bavario)
- 1809: Pollando: por preskaŭ tri semajnoj Toruń iĝis ĉefurbo de Varsovia Duklando
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: en batalo de Sokołów Podlaski subtaĉmento de pola kavalerio de la 1-a kavaleria regimento supervenkis rusan taĉmenton de ĉevalaj pafistoj
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: taĉmento de Zygmunt Sierakowski frakasis rusojn en batalo de Ginietyny (nun en Litovio)
- 1876: Franca astronomo Prosper Henry malkovris asteroidon Laŭrencio
- 1918: Unua mondmilito: germana aviadilisto Manfred von Richthofen, la plej granda flug-aso de la milito estis pafalterigita super Francio de kanadaj aviadilistoj
- 1920: En Varsovio oni subskribis politikan interkonsenton inter pola registaro kaj Simon Petljura agnoskantan rajton de Ukrainio al suvereneco
- 1930: Premiero de la usona filmo En Okcidento nenio nova
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: De Ĝenerala Gubernio foriris ĝis nun al trudlaboro en Nazia Germanio ĉ. 160 mil laboristoj en agrikulturo kaj preskaŭ 50 mil en aliaj branĉoj de ekonomio - guberniestro de ĜG anoncis pli efikajn metodojn de sendado; germanaj regopovoj forigis en Poznań monumenton al Adam Mickiewicz
- 1941: Ĉefo de polica sekureco de Nazia Germanio sendis al Wehrmacht skribon pri netolerado en ĜG de aktuala agado de ukrainaj politikaj grupoj; en Londono fondiĝis Asocio de Polaj Ekonomikistoj en Britio kun 60 membroj
- 1942: Germanoj malpermesis al poloj en Varto-Lando private vojaĝi al Nazia Germanio kaj ĜG; generalo Władysław Sikorski distingis en Londono meritajn oficirojn de Pola Mararmeo
- Per venko de germanoj finiĝis batalo de Demjansk (Novgoroda provinco), daŭranta de la 8-a de februaro
- 1943: Stalin en letero direktita al Winston Churchill kaj Franklin D. Roosevelt skribis pri plano rompi diplomatiajn rilatojn kun la pola registaro en ekzilo; Jan Stanisław Jankowski estis nomumita Ĉefdelegito de la Registaro; gestapo arestis en Lodzo de la 18-a ĝis la 21-a de aprilo ĉ. 30 membrojn de Pola Laborista Partio; en Poznań germanoj faris 7 verdiktojn de mortpuno kontraŭ poloj; ministro pri justeco en Nazia Germanio rememorigis ordonon laŭ kiu poloj kondamnitaj al pli ol 6 monatoj de mallibero estos transdonitaj al gestapo, kiu direktos ilin al koncentrejoj kaj judoj post samlonga mallibero estos ĝismorte deportitaj al koncentrejoj Aŭŝvico aŭ Majdanek
- 1944: Volinia masakro: Ukraina Ribela Armeo masakris en Kuti inter la 19-a ĝis 21-a de aprilo ĉ. 500 polojn kaj polajn armenojn; germana polico forveturigis de Varsovio 60 virinojn al koncentrejo Ravensbrück; soldatoj de Pola Enlanda Armeo haltigis en Aŭkŝtajtio germanan trajnon kun libertempantoj arestante 24 germanojn; Heinrich Himmler permesis al poloj trudlaborantaj en Nazia Germanio bapti infanojn kaj aranĝi funebron sub kondiĉo de mallonga daŭro de la ceremonio, tamen sen sonorilado aŭ meto de rubandoj sur la tomboj;
- En Francio virinoj akiris balotrajton
- 1945: La 2-a Pola Korpuso de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento liberigis Bolonjon kaj Castel Maggiore-Corticella; taĉmento de Pola Kirasita Divizio konkeris Papenburg; la 2-a Armeo de Pola Soldataro komencis bataladon apud Budziszyn; en Moskvo oni subskribis polan-sovetan traktaton pri amikeco; en Parizo okazis koncerto kun polaj kaj francaj artistoj omaĝe al liberigitaj de germana mallibero polaj militkaptitoj
- Batalo de Bautzen (Luzacio) komenciĝis
- 1946: Sozialistische Einheitspartei Deutschlands fondiĝis en soveta okupacia zono
- 1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: post retiriĝo de britoj de havenurbo Hajfo, juda kvazaŭarmea organizo Haganah atakis la saman tagon la urbon kaŭzante fuĝon de ĉ. 100 mil araboj kaj transprenis kontrolon post du batal-tagoj
- 1952: Oni aprobis arkitekturan projekton de Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
- 1953: La lasta komuna parlamenta baloto en Danio kaj Ferooj komenciĝis
- 1956: En Krakovo okazis unuafoje en Pollando oficiala turnirbriĝo
- 1960: Braziljo iĝis ĉefurbo de Brazilo (translokiĝo de Rio-de-Ĵanejro)
- 1963: la Universala Domo de Justeco, superega instanco de la Bahaa Kredo, estas elektita por la unua fojo
- 1966: Andreo Gromiko kiel la unua soveta diplomato vizitis Vatikanon
- 1970: Princujo de la Rivero Hutt proklamis apartigon de Aŭstralio
- 1971: Jean-Claude Duvalier iĝis prezidento de Haitio, la plej juna en historio de la mondo
- 1985: Soveta-afgana milito: roto de rusa specnazo eniris embuskon de muĝahedinoj en montpasejo de provinco Kunar - pereis 31 soldatoj, saviĝis nur 2
- 1989: Akcia kompanio Nintendo enkondukis al la merkato mantenan videoludan konzolon Game Boy (vendata kune kun Tetriso)
- 1991: Klubo de Parizo reduktis je 50% polan eksterlandan ŝuldon
- 1992: Pola astronomo Aleksander Wolszczan kaj kanada radioastronomo Dale Frail anoncis malkovron de la unuaj ekstersunsistemaj planedoj
- 1995: Israelo membriĝis al Monda Organizaĵo pri Komerco
- 1995: Oni establis borson en Bukareŝto
- 1996: En rusa raketa atako pereis la unua prezidento de Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio - Ĝoĥar Dudajev
- 2002: En Francio okazis prezidenta baloto; al la dua etapo transiris oficanta prezidento Jacques Chirac kaj gvidanto de Front National Jean-Marie Le Pen
- 2007: Umaru Jar'Adua gajnis prezidentan balotadon en Niĝerio
- 2011: Siria enlanda milito: prezidento Baŝar al-Asad subskribis dekreton nuliganta devigan de 1963 krizostaton
Naskiĝoj
- 1483: Paolo Giovio, itala historiisto (m. 1552)
- 1488: Ulrich von Hutten, germana subtenanto de Martin Lutero (m. 1529)
- 1619: Jan van Riebeeck, nederlanda ŝipa kuracisto, komercisto kaj kolonia administranto (m. 1677)
- 1671: (bapto) John Law, skota ekonomikisto (m. 1729)
- 1729: Katerina la Granda, carino de Rusio (m. 1796)
- 1782: Friedrich Fröbel, germana pedagogo
- 1783: Reginald Heber, angla pastro kaj verkisto (m. 1826)
- 1811: Stanisław Egbert Koźmian, pola tradukisto (de Ŝekspiro) (m. 1885)
- 1814: Béni Egressy, hungara verkisto, komponisto (m. 1851)
- 1815: Pietro Fanfani, itala filologo kaj verkisto (m. 1879)
- 1816: Charlotte Brontë, angla verkistino (m. 1855)
- 1848: Carl Stumpf, germana filozofo, psikologo kaj muzikologo (m. 1936)
- 1851: Silvio Romero, brazila verkisto (m. 1914)
- 1864: Max Weber, germana ekonomikisto, sociologo, religiosciencisto (m. 1920)
- 1881: Árpád Gyergyai, hungara kuracisto (m. 1952)
- 1882: Percy Williams Bridgman, usona nobelpremiita fizikisto (m. 1961)
- 1912: Marcel Camus, franca filmreĝisoro (m. 1982)
- 1907: Árpád Kiss, hungara eduksciencisto (m. 1979)
- 1910: Pál István Dóczy, rumania hungara kuracisto (m. 2009)
- 1910: Károly Mihály, rumania hungara reformita pastro, poeto (m. 1975)
- 1910: Menyhért Vizi, rumania hungara pedagogo (m. 1987)
- 1912: László Ernyes, hungara poeto, tradukisto (m. 1975)
- 1913: Josef Meinrad, aŭstra aktoro
- 1914: József Papp, hungara esperantisto (m. 1978)
- 1915: Anthony Quinn, usona aktoro (m. 2001)
- 1923: Gustaw Holoubek, pola aktoro, reĝisoro, pedagogo (m. 2008)
- 1824: Gábor Daniel, hungara politikisto (m. 1903)
- 1926: Elizabeto la 2-a, reĝino de Unuigita Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando
- 1938: Gabriella Csire hungara verkistino
- 1947: Mária Bodó, rumania hungara pianistino, univesitata dodecentino
- 1952: Ferenc Patkó, rumania hungara biologo
- 1958: Yoshito Usui, japana mangao-verkisto (m. 2009)
- 1958: Andie MacDowell, usona aktorino
- 1974: Mikola Hertza, rumania hungara verkisto
Mortoj
- 586: Leovigildo, reĝo de visigotoj en Hispanio
- 1109: Anselmo de Canterbury, ĉefepiskopo de Canterbury (n. 1033)
- 1142: Abelardo, franca filozofo, teologo, poeto (n. 1079)
- 1509: Henriko la 7-a, reĝo de Anglio (n. 1457)
- 1699: Jean Racine, franca poeto (n. 1639)
- 1792: Tiradentes, brazila revoluciulo (n. 1746)
- 1843: Aŭgusto Frederiko, Duko de Sussex (n. 1773)
- 1850: Miklós Wesselényi, hungara politikisto (n. 1796)
- 1851: László Kelmenfi, hungara inĝeniero, verkisto (n. 1815)
- 1865: Josef Navrátil, ĉeĥa pentristo (n. 1798)
- 1888: Elek Szamossy, hungara pentristo, (n. 1826)
- 1910: Mark Twain, usona verkisto (n. 1835)
- 1912: William Thomas Stead, brita esperantisto (n. 1849)
- 1934: Carsten Borchgrevink, norvega-brita esploristo de Antarkto (n. 1864)
- 1938: Muhammad Ikbal, barata islama teologo, filozofo, mistikulo, poeto verkanta en la urdua kaj persa lingvoj (n. 1877)
- 1939: Ivan Gubkin, rusa geologo (n. 1871)
- 1945: János Csengery, hungara klasikfilologo (n. 1856)
- 1946: John Maynard Keynes, angla ekonomikisto (n. 1883)
- 1962: Frederick Handley Page, pioniro de aviadilo-dizajno (n. 1885)
- 1965: Edward Victor Appleton, angla nobelpremiita fizikisto (n. 1892)
- 1975: Ranieri Mazzilli, prezidento de Brazilo (n. 1910)
- 1978: Zoltánné Horváth, hungara historiistino (n. 1912)
- 1980: Sohrab Sepehri, irana poeto kaj pentristo (n. 1928)
- 1985: Tancredo Neves, ĉefministro kaj prezidento de Brazilo (n. 1910)
- 1986: Yokaanam, brazila esperantisto (n. 1911)
- 1996: Ĝoĥar Dudajev, prezidento de Iĉkerio, murdita (n. 1944)
- 2000: Claire Kenneth, hungara verkistino (n. 1923)
- 2003: Nina Simone, usona ĵaza kantistino, pianisto, komponisto (n. 1933)
- 2005: Erich Kleineidam, germana teologo
- 2006: Telê Santana, brazila futbalisto kaj trejnisto (n. 1931)
- 2010: Juan Antonio Samaranch, hispana sporta aktivulo kaj diplomato (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Anselmo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Rastafaria movado: festo de la alveno de imperiestro Haile Selassie al Jamaiko
- Bahaa Kredo: Unua tago de Festo de Ridván
- Brazilo: Feria tago omaĝe al Tiradentes
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Taŭro: ♉ (ĝis la 21-a de majo)
Tagoj de semajno
La 21-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.