Londono
Londono | |
angle: London | |
urbo | |
Oficiala nomo: London | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando |
---|---|
Konstitucia lando | Anglio |
Regiono | Granda Londono |
Metroo | Metroo de Londono |
Parto(j) | Interna Londono, Ekstera Londono |
Konataj lokoj | 15
|
Pontoj | Ponto de Londono, Tower Bridge |
Rivero | Tamizo |
Situo | Londono |
- alteco | 24 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 30′ 25″ N 00° 07′ 37″ U / 51.50694 °N, 0.12694 °U (mapo) |
Areo | 1 577,00 km² (157 700 ha) |
Loĝantaro | 7 556 900 (junio de 2007) |
Parkoj | 5
|
Unua skribmencio | 1267 |
Urbestro | Boris Johnson |
Horzono | GMT (UTC+0) |
- somera tempo | BST (UTC+1) |
Poŝtkodo | E |
Situo enkadre de Unuiĝinta Reĝlando
| |
Situo enkadre de Anglio
| |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: London | |
Retpaĝo: www.london.gov.uk | |
Londono (angle London, pron. /ˈlʌndən/) estas ĉefurbo de Britio situanta en la sudoriento de Anglio apud la marenfluejo de rivero Tamizo. Londono produktas 17 % de la MEP de la Unuiĝinta Reĝlando kaj estas unu el la tutmonde plej grandaj komercaj centroj.
Londono estas hejmo al multaj institucioj kun internacia agado, same kiel al supernaciaj kompanioj kaj organizaĵoj. Situas en ĝi multe da gravaj konstruaĵoj, inkluzive de konataj teatrejoj, muzeoj, koncertejoj, palacoj kaj aliaj.
La moderna Londono konsistas el la du malnovepokaj urboj Londono kaj Westminster, kiuj kuniĝis al la nuntempa metropolo, en kiu loĝigis (en 2006) oficiale 7.512.400 da homoj en la "Granda Londono" areo (areo pli granda ol 480 km²). Oni taksas, ke la tuta metropola areo havas inter 12 kaj 14 milionojn da enloĝantoj.
Limigo de Londono
La hodiaŭa Londono estas identa kun la Granda Londono kaj administracie ĝi entenas 32 urbajn kvartalojn kaj la Londonan urbon. Sed la originala Londono ensumigis nur kelkajn kvadratan mejlon de la Londona urbo-centro, de kiu la urbo evoluis ĉiuflanken. Inter la jaroj 1889 kaj 1965 Londono ricevis la teritorion de la tiama Londona graflando, kovranta la regionon nuntempe konatan kiel la interna Londono.
Oni konsideras la centro de Londono monumenton starantan sur Charing Cross, situanta ĉe la samnoma stacidomo. La malnovaj romianoj markis la centron de Londonia per ŝtono en la urbocentro.
Geografio
Ĉerivera situo
La granda Londono havas areon de 1,579 km². Ĝi entenas havenon sur la rivero Tamizo, kiu utilegas por ŝipa transporto. Londono estis fondita ĉe la norda bordo de la Tamizo kaj dum multaj jarcentoj ekzistis nur unu ponto por transiri la riveron, la tiel nomata London Bridge. Pro tio Londono evoluis plejparte norde de la Tamizo.
Post kiam en la 18-a jarcento estis konstruitaj aliaj pontoj, la urbo komencis ekspandi ĉiudirekten sen grandaj problemoj, ĉar ebena aŭ milde ondiĝinta pejzaĝo ĉirkaŭ la rivero prezentis nenian naturan obstaklon. Kvankam en la urbo estas kelkaj montetoj, kiel ekzemple Parliament Hill (la monteto de la parlamento) aŭ Primrose Hill, ili estas ne tre ampleksaj kaj prezentis nenian malhelpon al la evoluo de la urbo. Danke al tiuj ĉi faktoj Londono havas preskaŭ rondan bazplanon.
La Tamizo estis foje multe pli larĝa kaj malpli profunda ol ĝi estas nuntempe. La rivero, kiu trafluas tra la urbo nuntempe, estis kunpremita inter artefaritajn bordojn. Multaj alfluoj ĝis la Tamizo trafluas tra la londona subterejo. La Tamizo estas alflusa rivero kaj Londono tial estis kaj senĉese estas endanĝerigita pro inundoj. Tiu ĉi minaco en la paso de tempo fariĝis senĉese pli reala pro malrapida ascendo de la nivelo de la rivero kaj ankaŭ pro malrapida kliniĝo de la tuta insulo Granda Britio (norde okazas altiĝo kaj sude malaltiĝo), kaŭzita pro post-glaĉera izostaza leviĝo. Kiel ŝirmilo kontraŭ eblaj inundoj estis konstruitaj barieroj sur la Tamizo ĉe Woolwich (vidu la foton maldekstre), sed komence de la jaro 2005 aperis spekulacioj, ke tiuj ĉi barieroj ne povus esti sufiĉaj kaj estis rekomendite konstrui pluajn, 16-kilometrojn longajn barierojn laŭlonge de la riverfluo.
Klimato
Londono havas mildan klimaton. Someroj estas varmaj, sed nur malofte varmegaj, vintroj malvarmaj, sed malofte frostas kaj pluvoj estas regulaj, sed ne tro densaj. Someraj temperaturoj nur de tempo al tempo superas 33 °C, kvankam tiuj ĉi altaj someraj temperaturoj lastatempe fariĝis pli kutimaj.
La plej alta temperaturo iam notita en Londono estas 37,9 °C. Ĝi estis mezurita sur la flughaveno Heathrow dum la varmega somero de la jaro 2003.
Densaj neĝadoj estas preskaŭ nekonata fakto en Londono. Dum la lastaj jaroj neĝo aperis proksimume dufoje jare kaj ĝi falis ĝis alteco de proksimume 25 mm.
Mezproksimaj pojaraj pluvoj en Londono (sub 600 mm) estas pli malaltaj ol en Romo aŭ en Sidnejo. La londona konstruita areo, kun varmaj hejtitaj konstruaĵoj, kreas mikroklimaton, kiu de tempo al tempo plialtigas la temperaturon interne de Londono je 5 °C kontraŭe al la ĉirkaŭaĵo.
Historio
Malnovepoko
Ne pruveblis ekzisto de antaŭ-romia setlejo de keltoj en la loko de la urbocentro de Londono. Verŝajne do la romianoj fondis la urbon Londinium en la jaro 47. En la jaro 60 aŭ 61 la icenoj gvidataj de la reĝino Budiko detruis la setlejon. Londinium estis rekonstruita kaj iĝis komence de la 2-a jarcento ĉefurbo de Britannia anstataŭ Camulodunum (la nuna Colchester). Ekde 197 Londinium estis la ĉefurbo de la provinco Britannia Superior, ekde ĉirkaŭ 300 de la provinco Maxima Caesariensis. Ĉirkaŭ la urbon oni starigis fortikaĵojn.
En la jaro 410 la romianoj retiris siajn trupojn kaj la loĝantoj senprotektaj suferis la rabadojn de ĝermanaj triboj. Post la konkero de Anglujo fare de la engloj kaj la saksoj Londinium iĝis ĝis la fino de la 5-a jarcento neloĝata ruinaro.
Mezepoko
La anglosaksoj unue evitis la tujan ĉirkaŭon de la ruinigita urbo. Fine de la 7-a jarcento ili fondis okcidente de ĝi la setlejon Lundenwic, kiu apartenis unue al la reĝlando Mercia, poste al tiu de Essex. Sub la gvidado de Alfredo la Granda, reĝo de Wessex, la anglosaksoj rekonkeris de la danoj la regionon ĉe la marenfluejo de la Tamizo en la jaro 878. En la sekvaj jaroj la regiono ene de la romia urbomurego estis denove setlita. La novestiĝinta urbo nomiĝis Lundenburgh.
En 1066 la normandoj konkeris Anglujon. La nova reganto, Vilhelmo la 1-a konfirmis la apartajn rajtojn de Londono. Rikardo Leonkora nomumis en 1189 la unuan lordurbestron, kiuj ekde 1215 estis elektitaj de la pli kaj pli potencaj komercistaj gildoj.
En 1209 estis finkonstruita la unua ŝtona ponto de Londono, kiu ĝis 1750 estis la nura ponto al la nuna urbocentro. Plurfoje la londonanoj suferis rabadojn de ribelemaj kamparanaj soldataroj. Tiel okazis en 1381 dum la revolucio de la kamparanoj kaj en 1450 dum la ribelo de Jack Cade.
Dum la militoj de rozoj, kiuj finiĝis en 1485 per la kronado de Henri Tudor al Henriko la 7-a, la urbo subtenis la partion de la Jorkoj. La reformacio rompis la potencon de la eklezio, kiu ĝis tiam posedis ĉirkaŭ duonon de la tuta grundo. La disdivido de ekleziaj bienoj ekde 1535 estigis epokon de ekonomia kresko kaj Londono iĝis granda komercurbo.
Vidindaĵoj
- Turo de Londono
- Katedralo Sankta Paŭlo
- Palaco de Westminster, sidejo de la parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham, loĝejo de la reĝino
- Londona Okulo, la plej granda spektoradego en Eŭropo
- Sanktajakoba Parko
- Sanktajakoba Palaco
- Muzeo Viktoria kaj Alberto
Loĝantaro
La nombro de loĝantoj en Londono en la jaro 1801 estis proksimume 860.000 homoj, kontraŭ proksimume 670.000 loĝantoj en Parizo en la jaro 1802. Londono estis la tutmonde plej dense loĝata urbo ekde la jaro 1825 kaj restis tia ĝis 1925, kiam ĝi estis superita de Novjorko.
Por la loĝantoj de Londono oni iam uzas la vorton Cockney.
La urbo kaj ties 32 antaŭurboj (1.579 km²) havas oficiale 7.421.228 loĝantojn, kio envicigas ĝin kune kun Moskvo al plej dense loĝataj urboj de Eŭropo. Sekvantaj kontroloj precizigis tiun nombron je 7,29 milionoj. La oficiala nombro de loĝantoj de Londono en la jaro 2003 estis laŭ la ofico por naciaj statistikoj (angle Office for National Statistics) 7.387.900.
Etnoj
Dum popolnombrado en la jaro 2001 la loĝantoj de Londono klasifikis siajn etnajn grupojn jene:
- 76 % da blankuloj („brita blankulo“, „irlanda blankulo“ aŭ „alia blankulo“),
- 10 % da hindoj, bangladeŝanoj aŭ pakistananoj,
- 5 % da afrikanoj,
- 5 % da karibeanoj,
- 3 % da hibridoj,
- 1 % da ĉinoj.
Proksimume 21,8 % de la loĝantaro indikis naskiĝejon ekster la Eŭropa Unio. Irlandanoj estis pro nombro de proksimume 200.000 la plej grandnombra grupo de homoj naskiĝintaj ekster Granda Britio.
Religio
Apartenas laŭ la popolnombrado de 2001 58,25 % al iu eklezio kristana, 15,8 % estas senkonfesiaj.
Transporto
Londono ludas kernan rolon en la trasportosistemo de Britio. De la stacidomo St Pancras veturas rapidaj trajnoj Eurostar tra la Manika Tunelo al Parizo (Gare du Nord) aŭ al Bruselo (Midi/Zuid). Londono krome havas unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj retoj de metroo.
Fervojo
Trajnoj el Londono al la aliaj urboj de Britio forveturas de pluraj stacidomoj, laŭ sia direkto. Ekzemple, al okcidenta parto de Anglio kaj Suda Kimrio trajnoj forveturas de stacio Paddington; al sudorienta kaj sudokcidenta parto de Anglio de Waterloo; de Victoria al suda bordregiono kaj Brajtono; de Euston al okcidenta parto de Anglio, Norda Kimrio kaj al Glasgovo; de King's Cross al nordorienta parto kaj al Leeds kaj Edinburgo; de Liverpool Street al orienta Anglio. Eurostar-trajnoj antaŭe forveturis de Waterloo International, sed de novembro 2007 ili forveturas de stacio St Pancras. Planata estas uzi ankaŭ InterCityExpress trajnoj de Deutsche Bahn
Famuloj
- Naskiĝis en Londono:
- Robert Murray
- hungara arthistoriisto Károly Pulszky
- hungara lingvisto Oszvald Szemerényi.
- Mortis en Londono:
- John Buchanan
- hungaraj verkistoj George Mikes kaj Pál Ignotus
- hungara verkisto kaj scenaristo Lajos Bíró
- hungardevena fizikisto Dennis Gabor
- hungara inĝeniero kaj inventisto pri motoroj György Jendrassik
- hungara psikologo Lajos Kardos.
Partneraj urboj
- Alĝero, Alĝerio
- Berlino, Germanio (ekde 2000)
- Moskvo, Rusio (ekde 2002)
- Nov-Jorko, Usono (ekde 2001)
- Parizo, Francio (ekde 2001)
- Tokio, Japanio (ekde 2006)
- Pekino, Ĉinio (ekde 2006)
- Karaĉio, Pakistano (ekde 2005)
- Zagrebo, Kroatio (ekde 2009)
Krome inter alie la urbopartoj Lewisham kaj Sutton (ekde 1968) aparte havas partnerajn rilatojn kun
- la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino en Germanio
Esperanto en Londono
Mary L. Blake gvidis unuan Esperanto-kurson en Londono komence de la 20-a jarcento.
|
Londonaj esperantistoj
- William Francis Lawrence
- Florence Harriet Hanbury
- Frederic William Hipsley
- Londona Esperantista Junularo
Vidu ankaŭ
- Londona regiono (granda Londono)
- Brita Muzeo
- Palaco Buckingham
- Londona Okulo
- Londona metroo
- Granda incendio de Londono
- Universitato de Londono
- Universitato de Westminister - London
- Plej grandaj urboj (laŭ nombro de enloĝantoj)
|
|
Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara