Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono.

La mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la mediteranea ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Ĝi ankaŭ estas parto de la tutmondaj 200-regiono kiu ampleksas la tutan mediteranean regionon, escepte de la alta montaro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo de Krumirio (Tunizio)

La ekoregiono etendiĝas trans la ebenaĵoj laŭlonge de la atlantikaj kaj mediteraneaj marbordoj de la Magrebo, norde de la Atlasa Montaro, okupante 357 900 da kilometroj kvadratoj. Ĝi ampleksas la malaltebenaĵojn kaj altebenaĵojn de la norda duono de Maroko, Alĝerio, Tunizio, la aŭtonomajn hispanajn urbojn de Ceuta kaj Melilla kaj izolitan areon de la libia Cyrenaica.

Varmaj sekaj someroj kaj relative humidaj kaj malseveraj vintroj klimate karakterizas la ekoregionon.

En la montaro ĝi transiras al la mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj, kaj en la sudokcidento de Maroko ĝi limtuŝas la ekoregionon la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. Centre kaj oriente ĝi transiras suden al la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro estas tre diversa. Oni estas priskribinta kvin ĉefajn tipojn:

  • Halep-pinaro kaj duonarbaro. La kserofitaj pinaroj precipe troviĝas en la pli seka landinterno, apud la transiro al la mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo, kie pluvado averaĝas 300 ĝis 600 mm jare. La dominanta arbospecio estas Halepa pino (Pinus halepensis). Ĝi ofte troviĝas en miks-arbareroj [1] kun anzino (Quercus ilex subsp. ballota) kaj kserofitaj juniperoj (fenica junipero kaj pika junipero). La arbaroj kaj duonarbaroj havas subarbaraĵon de arbedoj kaj arbustoj, ampleksante cistojn, genistojn kaj rosmarenojn, kiuj ankaŭ konstituas arbedarojn kaj arbustarojn.
  • Tetraklinarbaro. Tiuj arbaroj kaj duonarbaroj situas en la pli moderaj malaltaĵaroj de norda Maroko, okcidenta marborda Alĝerio, kaj izolitaj partoj en la marbordaj montoj de nordokcidenta Tunizio, tipe sur grundoj devenantaj de kalkoŝtono. Ili estas karakterizitaj de tetraklino (Tetraclinis articulata), konifero kiu povas konsistigi maldensajn kopsarbarojn [2] La suba kreskaĵaro ĉefe konsistas el arbedoj kaj arbustoj.
  • Korkokverkarbaro (Quercus suber) troviĝas en malaltaj kaj mezaltaj altaĵoj kun moderaj vintroj kaj relative alta pluvado (600 ĝis 800 mm jare), ofte sur grundoj kiuj estas formiĝitaj el silikatoj rokoj. Korkokverkarbaroj troviĝas en la marbordaj malaltebenaĵoj inter Kazablanko kaj Rif-Montaro en norda Maroko, kaj en pluraj areoj pli enlande ĉirkaŭ Rif kaj Meza Atlaso. Ili ankaŭ kreskas laŭlonge de la Malgranda Atlaso (aŭ Tell-Atlaso) de norda Alĝerio, kaj en la montara sistemo de Krumirio kaj Mogodo en nordokcidenta Tunizio. Korkokverko (Quercus suber) estas la ĉefa arbo, akompanata kun riĉa miksaĝo de ĉiamverdaj arbetoj kaj grandaj arbedoj, inkluzive de nobla laŭro (Laurus nobilis), okcidenta arbuto (Arbutus unedo), vepreja eriko (Erica arborea), ordinara ilekso (Ilex aquifolium), Phyllyrea (P. angustifola kaj P. latifolia), laŭroviburno (Viburnum tinus), genisto (Cytisus villosus), kaj mirto (Myrtus communis).
  • Anzinarbaro : arbaroj, duonarbaroj, kaj arbedaroj de anzino (Quercus ilex) kaj de kirmesa kverko (Quercus coccifera). Tiuj plantokomunumoj troveblas ekde la marbordo ĝis la montaro tra diverseco de klimatoj kaj grundoj. Anzinarbaroj el malaltebenaĵ areoj kun profundaj kaj humidaj grundoj ĝenerale estas anstataŭitaj de agrikulturo.
  • Makiso kaj duonarbaro de sovaĝa olivarbo kaj de karobarbo : maldensa vegetaĵaro de Olea europaea europaea kaj de Ceratonia siliqua iam estis kovranta malaltaĵarajn areojn kun profundaj, pli sekaj grundoj, sed tiuj areoj plejofte estas transformitaj ĝis agrikulturo. La restantaj savaĝ-olivarbaj kaj karobarbaj duonsarbaroj estas transformitaj ĝis makisaj arbedaroj kaj arbustaroj per fajro, enarbara paŝtado [3], kaj kolektado de brulligno[4]. Sovaĝaj olivarboj ankaŭ estas anstataŭigitaj per kultivataj variantoj por produktado de olivoleo, kaj karobarbo estas rikoltita por furaĝo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Jbel Ichkeul, Bizerta, Tunizio

La diverseco je reptiloj estas granda.

Tiu ekoregiono gastigas eksterordinaran birdan komunumon, kun pli da 120 specioj. El tiuj ĉi troviĝas la minacata kabila sito (Sitta ledanti), kaj rabobirdoj kiel la reĝa aglo (Aquila chrysaetos), la nigraflugila milvo (Elanus caeruleus), la serpentaglo (Circaetus gallicus), la botaglo (Aquila pennatus), kaj la vundebla malgranda turfalko (Falco naumanni) [5].

La mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonsarbaroj hejmigis grandan variadon de grandaj mamuloj. Bedaŭrinde, multaj el tiuj ĉi (precipe la grandaj karnomanĝuloj) estas malaperintaj kaŭze de homaj influoj. Ekzemploj de grandaj mamuloj kiuj estas aŭ estingiĝitaj aŭ tre endanĝerigitaj en la ekoregiono estas la egipta ŝakalo (Canis lupaster), la atlasa urso (Ursus crowtheri), la atlasa leono (Panthera leo leo) kaj la berbera leopardo (Panthera pardus panthera). Aliaj ankoraŭ estas troveblaj, ekzemple la berbera cervo (Cervus elaphus barbarus). La faŭno de la mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj enhavas kaj afrikajn kaj eŭropajn influojn, kaj tiurilate estas unika en la mondo.

Dum la 16a jarcento Johano-Leono l' Afrikano skribis pri la tiama grandnombra ĉeesto de leonoj en la arbaro de Maamoro (Ma'mora) apud Rabato [6].

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Endemiaj birdoj estas subspecio de la granda buntpego (Dendrocopos major numidicus) kaj subspecio de la suda lanio (Lanius meridionalis algeriensis).

En la arbaro de Maamoro kaj ĝenerale en okcidenta Maroko, precipe en la korkokverkarbaroj, kreskas la endemia Maamoro-pirujo, Pyrus mamorensis Trabut (familio Rozacoj). Ĝi parencas al Pyrus cordata Desv. el okcidenta Francujo, Hispanujo kaj Portugalujo [7].

Stato de naturkonservado[redakti | redakti fonton]

Endanĝerigita. La loĝantardenseco estas granda, kaj la senarbarigo vasta. La ekoregiono estas multe transformita kaŭze de agrikulturo, tropaŝtado, fajro, lignodehakado kaj brullignokolektado. Ĝi enhavas plurajn grandajn urbojn, inkluzive de Kazablanko, Rabato, Tanĝero kaj Feso en Maroko, Alĝero kaj Oran en Alĝerio, kaj Tunizo en Tunizio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Arbaro de Maamoro (apud Rabato)
  1. Simon, Karl-Herman (ed) 1995: Lexicon silvestre - Prima Pars. Esperantlingva parto. Förderverein "Lexicon silvestre" e.V., Eberswalde, 84p. (p.15) ISBN 3-931 262-08-1 esperante
  2. Simon, Karl-Herman (ed) 1995, (p.14)
  3. Simon, Karl-Herman (ed) 1995, (p.26)
  4. Simon, Karl-Herman (ed) 1995, (p.53)
  5. Birda Vivo Internacie 2000 : Threatened birds of the world. Lynx Editions and BirdLife International, Barcelona and Cambridge, UK angle
  6. Jean-Léon l'Africain 1550 (franca traduko 1956) : Description du Maroc, p. 172
  7. Métro A. & Sauvage Ch. 1955 ( pp. 230-232)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Anonimo 1958: Aperçu sur le Maroc forestier. Royaume du Maroc. Ministère de l'Agriculture. Administration des Eaux et Forêts et de la Conservation des Sols., 44p. france
  • Benabid, A. 1984: Etudes phytosociologique et phytodynamique et leur utilité. Annales de la Recherche Forestière au Maroc, Tome 24, 3-35.
  • france Benabid, A. & Fennane, M. 1994: Connaissances sur la végétation du Maroc: phytogégraphie, phytosociologie et séries de végétation. Lazaroa, 14, 21-97.
  • france Boudy, P. 1958: Economie forestière nord-africaine. Tome troisième. Description forestière du Maroc. 2e édition.Editions Larose, Paris, 375p.
  • france Boudy, P. 1955: Economie forestière nord-africaine. Tome quatrième. Description forestière de l'Algérie et de la Tunisie.Editions Larose, Paris, 483p.
  • france Jean-Léon l'Africain 1550 (traduko A.Épaulard 1956) : Description de l'Afrique. Librairie d'Amérique et d'Orient. Adrien-Maisonneuve, Paris, 319p.
  • france Métro A. & Sauvage Ch. 1955 : Flore des végétaux ligneux de la Mamora. Société des sciences naturelles et physiques du Maroc, D.L. 241-IV-55, Rabat, 498 p.
  • hispane Gonzalez Vazquez, Ezequiel 1945: El Marruecos forestal - La restauración de sus montes. Ediciones Tecnicas, S.A., Madrid, 190p.
  • hispane Pavon, M. 1957: La repoblación forestal en la práctica. Ministerio de Agricultura. Servicio de Aguas y Bosques. Centro de Investigaciones y Experiencias Forestales de Larache., 113p.
  • hispane Ruiz de la Torre, Juan 1956: La vegetación natural del norte de Marruecos y la elección de especies para su repoblación forestal, Servicio de Montes, Centro de Investigaciones y Experiencias Forestales, Larache, 94p.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Palearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
PA1201 Egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Bulgarujo, Grekujo, Respubliko Makedonujo, Turkujo
PA1202 Anatolaj koniferaj kaj deciduaj miksarbaroj Turkujo
PA1203 Kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj Hispanujo
PA1204 Korsikaj foliaj kaj miksaj montarbaroj Francujo
PA1205 Kretaj mediteraneaj arbaroj Grekujo
PA1206 Kipraj mediteraneaj arbaroj Kipro
PA1207 Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj Israelo, Jordanio, Libano, Sirio, Turkujo
PA1209 Iberaj sklerofilaj kaj kvazaŭdeciduaj arbaroj Hispanujo, Portugalujo
PA1210 Iliraj deciduaj arbaroj Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Kroatujo, Grekujo, Italujo, Slovenujo
PA1211 Italaj sklerofilaj kaj duondeciduaj arbaroj Francujo, Italujo
PA1212 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio Alĝerio, Kanarioj ( Hispanujo ), Maroko
PA1213 Mediteraneaj sekaj duonarbaroj kaj stepo Alĝerio, Egiptujo, Libio, Maroko, Tunizio
PA1214 Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj Alĝerio, Libio, Maroko, Tunizio
PA1215 Nordorient-hispanaj kaj sud-francaj mediteraneaj arbaroj Francujo, Hispanujo
PA1217 Pind-montaraj miksaj arbaroj Albanujo, Grekujo, Respubliko Mekedonujo, Serbujo
PA1220 Sud-anatolaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj Israelo, Libano, Sirio, Turkujo
PA1222 Tirenaj-adriatikaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj Francujo, Italujo, Kroatujo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]