Brezno
Brezno (Brezno nad Hronom) | ||
hungare: Breznóbánya, germane: Bries | ||
urbo | ||
Centro de urbo Brezno
| ||
|
||
Oficiala nomo: Brezno | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Brezno | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Horehronie | |
Rivero | Hron | |
Situo | Brezno | |
- alteco | 498 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 48′ 14″ N 19° 38′ 37″ O / 48.80389 °N, 19.64361 °O (mapo) | |
Areo | 121,956 km² (12 195,6 ha) | |
Loĝantaro | 22 019 (31.12.2008) | |
Denseco | 180,55 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1265 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 977 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421 48 | |
Aŭtokodoj | BR | |
NUTS | 508497 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Brezno | ||
Retpaĝo: www.brezno.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Brezno, hungare Breznóbánya, germane Bries(en) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. La loknomo signifas slovake betuloarbaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en valo de Hron, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Banská Bystrica-Košice. Banská Bystrica troviĝas 43 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata dum la bronzepoko. Germanaj ministoj fondis ministan vilaĝon post la tatara invado en 1241. La unua mencio okazis en 1265. Oni minis feron, arĝenton kaj oron. La minejo ricevis privilegiojn en 1380, tiutempe nomata Brizna, poste en 1488 rajton pri foiro.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (hungare kaj slovake):
- Körmöcbánya/Kremnica
- Besztercebánya/Banská Bystrica
- Bakabánya/Pukanec
- Újbánya/Nová Baňa
- Libetbánya/Ľubietová
- Selmecbánya/Banská Štiavnica
- Bélabánya/Banská Belá
- Breznóbánya/Brezno
Okazis detruo fare de proksima nobelo Dóczy (dOci). Inter 1655-1770 la komunumo estis libera reĝa urbo. Ekde la 17-a jarcento formiĝis korporacioj, post jarcento graviĝis la ferindustrio. Okazis incendio en 1779. La loĝantaro okupiĝis ankaŭ per bredado de ŝafoj kaj per farado de fromaĝoj. En la 19-a jarcento la urbo estis grava centro de la slovaka nacia movado. En 1910 loĝis en la urbo 4179 da homoj (3081 slovakoj, 1010 hungaroj). Post 1919 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2004 loĝis en la urbo 22800 da homoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- gotika katolika paroĥa preĝejo, en la 18-a jarcento renoviĝis al klasikisma stilo
- klasikisma luterana preĝejo de 1787
- renesanca urbodomo, en 1779 renoviĝis al klasikisma stilo, la turo aldoniĝis en 1830
- ĉefplaco kun restaĵoj de iama urbomuro, kun renesancaj loĝdomoj kaj kun kolono de 1741
- klostro de 1713 kun kapelo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la urbo naskiĝis kaj mortis:
- naskiĝis en la iama Breznóbánya:
- hungara kemiisto Dániel Wágner (1800)
- hungara farmaciisto Kornél Göllner
- hungara ornitologo Otto Herman en 1835
- hungara piarista monaĥo Dániel Kmeth
- naskiĝis en la tiama apudaĵo Bikás (slovaklingve: Bujakovo) de Breznóbánya:
- hungara arkitekto Kálmán Lux
- naskiĝis en 1806 slovaka luterana episkopo kaj poeto Karol Kuzmány
- estis tie slovaka pastro kaj romanisto Ján Chalupka
- mortis en 1937 slovaka luterana pastro, politikisto kaj romanisto Martin Rázus
Naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Otýlie Vranská - murdita kvadratigita virino