Amoniako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amoniako
Plata kemia strukturo de amoniako
Tridimensia strukturo de amoniako
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hidrogena nitrido
  • Trihidrogena nitrido
  • Nitrogena trihidrido
Kemia formulo
NH3
CAS-numero-kodo 7664-41-7
ChemSpider kodo 217
PubChem-kodo 222
Merck Index 14,492
Fizikaj trajtoj
Aspekto senkolora gaso kun akra odoro
Molmaso 17.03 g·mol−1
Denseco 0.769 kg m3
Fandpunkto −77.73 °C
Bolpunkto −33.34 °C
Refrakta indico  1,3327
Ekflama temperaturo 11 °C
Memsparka temperaturo 651 °C
Acideco (pKa) 32.5
Acideco (pKb) 4.75
Solvebleco Akvo:
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50)
  • 350 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R11 R19 R20 R23/24/25 R50 R67
Sekureco S7 S9 S16 S26 S36/37 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Toksa kaj koroda gaso
GHS Damaĝo-piktogramo
Kunpremita gasoKoroda substanco)Toksa substancoDamaĝa al vivmedio
GHS Deklaroj pri damaĝoj H221, H280, H314, H331, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P261, P273, P280, P310, P310, P305+351+338
Krom kiam indikite, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Amoniako (NH3) estas senkolora, pikodora gaso, plej simpla kombinaĵo de nitrogeno kaj hidrogeno. Ĝi estas bazmaterialo por multaj N-kombinaĵoj. Ĝin produktis unuafoje Joseph Priestley en 1774, la konsiston difinis Claude Louis Berthollet en 1785.

Amoniako tre bone solviĝas en akvo, dume estiĝas lesiva solvaĵo, amoniaka hidroksido. En akva solvaĵo, ĝi estas pli reakciema kaj reagas kun multaj materialoj. Amoniako estas facile fluidigebla en media temperaturo, per granda premo, je −33 °C. Ties vaporiĝado fortiras energion el la medio (1377 ĵulo je gramo); pro tio oni uzas ĝin en glaciŝrankoj kaj aerreguliloj kiel malvarmigaĵon.

Industria amoniak-produktado okazas grandparte per la Haber–Bosch-sintezo el elementoj. Krom tio estiĝas amoniako eĉ kiel kromprodukto de koakso-produktado.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas amoniakon plej ofte kiel kemian sterkon. Oni uzas ĝin kiel fluidigitan gason rekte en la grundon aŭ en formoj de amonia nitrato, amonia fosfato aŭ aliaj amoniaj saloj.

En la teksindustrio, oni uzas ĝin por produktado de sintezaj fibroj, ekz. nilonorajono, kolorigado kaj sengrasigo de kotono, lano aŭ silko. Krom tio oni uzas ĝin kiel katalizilon dum produktado de bakelito kaj aliaj sintezaj rezinoj. Pli gravas, ke amoniako neŭtraligas la acidajn kromproduktojn dum naftorafinado. Ĝi malhelpas koaguliĝon de la kruda latekso dum gumproduktado.

Amoniako estas bazmaterialo ankaŭ por la sodoproduktado de Solvay kaj la azotacida produktado de Ostwald.

Ĝi estas uzata en diversaj metalurgiaj metodoj, ĉar nitridigo de la alojitaj lamenoj fortigas la surfacan durecon.

Ĉar ĝi estas facile liverebla kaj malkombinebla, oni uzas ĝin por veldado kiel fonton de atoma oksigeno.

Nitrogenhavaj kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

Neorganikaj Nitrogenaj derivaĵoj
HNO Nitrokzilo N2O5.4 SO3. 3 H2O Nitrosulfata acido
HNO2 Nitrita acido 3 HCl . 1 HNO3 Reĝakvo
HNO3 Nitrata acido NO Nitrata oksido
H2N2O2 Hiponitrita acido NO2 Nitrata nitrita oksido
H3N Nitrida acido N2O Nitrita oksido
NH3 Amoniako N2O3 Dunitrogena trioksido
HN3 Hidrazoata acido N2O5 Dunitrogena kvinoksido

Kombinaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]