Podlužany (distrikto Levice)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Podlužany |
Podlužany, hungare Berekalja estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La oficiala hungara nomo estis Podluzsány ĝis 1890. La slava vorto pod lužane signifas: loĝantoj sub la arbaro. La pli nova hungara nomo estas tradukaĵo.
- Areo: 9 km²
- Alto super la marnivelo: 173 m
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 935 27
- Aŭtokodo: LV
- Telefonprefikso: 36
Situo
La vilaĝo situas en valo, laŭ flankovojoj. Levice troviĝas 4 km-ojn for.
Historio
La unua mencio devenis el 1275 pri la vilaĝo en formo Podlusan. La kampoj apartenis al fortikaĵoj de Óbars aŭ Léva. En 1910 loĝis tie 793 da homoj (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Léva. Poste la komunumo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 parto de Slovakio. Tiam la vilaĝo situis laŭ la nova ŝtatlimo. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 779 da homoj (771 slovakoj).
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Elizabeto de Hungario de 1897
- skulptaĵo pri Urbano la 1-a
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka