Trávnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika preĝejo de Trávnik
Iama klostro de Trávnik
Vilaĝodomo de Trávnik

Trávnik, hungare Komáromfüss estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La slovaka nomo ĝis 1948 estis Fiš (fiŝ). La loĝantoj nomumas sian vilaĝon mallonge Füss (fuŝ).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Danubo estas proksime. Komárno troviĝas 28, Veľký Meder 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1216 en formo Fys. La kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. La loĝantoj iĝis nobeloj ekde 1383. Longe estis apude 2 vilaĝoj: Malgranda kaj Granda Füss. La turkoj detruis ilin. Estis malamikeco inter katolikoj kaj kalvinanoj. Ofte okazis inundoj. En 1867 incendio okazis. En 1910 loĝis tie 645 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóközi, poste al Ĉeĥoslovakio.

Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Granda inundo okazis en 1965. En 2001 loĝis tie 703 da homoj (plejparte hungaroj). La instruado ĉesis en la vilaĝo ekde 2007.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Komáromfüss mortis instruisto-pastro Fábián János Szeder.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Lernejo de Trávnik