1-a de decembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de decembro estas la 335-a tago de la jaro (la 336-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 30 tagoj restas.
Je la 1-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1145: Papo Eŭgeno la 3-a iniciatis la duan krucmiliton
- 1420: Reĝoj de Anglio kaj Francio Henriko la 5-a kaj Karlo la 6-a eniris solene al okupita de burgundoj Parizo, kie estis konfirmota Traktato de Troyes por fini la centjaran militon
- 1640: Portugalio rezulte de venka ribelo reakiris sendependon disde Hispanio; la lokon de Filipo la 3-a okupis Johano la 4-a.
- 1764: Reĝa Palaco de Madrido ekfunkciis
- 1804: Napoleono Bonaparte edziĝis al Jozefino de Beauharnais
- 1822: Petro la 1-a estas kronita kiel imperiestro de Brazilo.
- 1825: Nikolao la 1-a iĝis imperiestro de Rusio
- 1835: Hans Christian Andersen publikigis sian unuan fabel-kolekton
- 1875: Franca astronomo Alphonse Louis Nicolas Borrelly malkovris asteroidon Dejaniro
- 1887: Arthur Conan Doyle publikigis novelon, en kiu aperis Sherlock Holmes
- 1893: Esperantio: la unua, ne oficiala, Esperanto-rondeto en Varsovio estis fondita
- 1898: En Danio oni patentis la unuan magnetofonon
- 1913: Malfermo de la Metroo de Bonaero, la plej malnova metroo en Latin-Ameriko
- 1913: Ford Motor Company enkondukis la unuan moveblan montoĉenon
- 1918: Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj fondiĝis
- 1918: Oni proklamis fondon de unuigita Rumanio, al kiu eniris Transilvanio, Banato kaj Bukovino
- 1920: Álvaro Obregón iĝis prezidento de Meksiko
- 1925: Subskribo de la Traktatoj de Locarno
- 1934: Lázaro Cárdenas del Río iĝis prezidento de Meksiko
- Dua mondmilito:
- 1939: Pollando: Okupacia germana regopovo ordonis al ĉiuj judoj en Varsovio porti brakbendojn kun stelo de Davido; germana polico pafmortigis en koncentrejo en Poznań 7 polojn kaj 29 malliberulojn el Gostynin; en Parizo fondiĝis Pola Universitato Eksterlanda kun du fakultatoj: humanisma kaj leĝa-ekonomia; ĉi tage en Litovio en 7 internigejoj por poloj restis 9054 personoj, en tio 1160 oficiroj de Pola Militistaro kaj 534 oficiroj de polico; sovetaj regopovoj malliberigis en Ostaŝkov 5033 polajn policanojn kaj 263 oficiroj de Pola Militistaro kaj en Kozelsk 4727 polajn militkaptitojn
- Rekrutiga Oficejo de Waffen-SS establiĝis; Vintra milito: establiĝis registaro de finna komunisto Otto Wille Kuusinen
- 1940: Kardinalo ŝtatsekretario de Vatikano en letero al delegito de Apostola Seĝo en Vaŝingtono skribis, ke germanaj regopovoj malhelpas al Romkatolika Eklezio helpi al pola nacio
- 1942: Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento konsistis el 62 082 personoj; en germana koncentrejo en Aŭŝvico restis 30 633 registritaj malliberuloj, en tio 14 477 judoj, 8725 poloj, 3216 ĉeĥoj, 1018 germanoj kaj 3197 personoj de alia nacieco; taĉmentoj de SS kaj polico pafekzekutis 40 personojn de malliberejo en Kielce kaj en Przewrotne apud Głogów Małopolski 6 polojn kaj 5 judojn; germanoj ekzekutis en varsovia Pawiak 8 personojn; en Sovetunio ĉi tage ekzistis organizitaj de pola registaro 85 orfejoj kun 4841 infanoj, 128 antaŭlernejoj kun 5831 infanoj, 125 lokoj de nutrigo, 62 lernejoj, 66 invalidejoj, 16 malsanulejoj kaj sanigejoj, 53 ambulatorioj kaj 22 komunaj manĝejoj
- 1943: En Tehrano finiĝis la konferenco de ŝtatestroj de Sovetunio, Usono kaj Britio: Josif Stalin, Franklin D. Roosevelt kaj Winston Churchill - la partoprenantoj interkonsentis pri la pola okcidenta landlimo laŭ Odro, alligo al Pollando Orientan Prusion, tamen sen Kaliningrado kun ties ĉirkaŭaĵoj; germana polico pafmortigis apud Zdzianna (proksime al Drohobiĉ) 59 personojn, sur ruinoj de varsovia geto 30 polojn, en Szymanów (distrikto Sochaczewski) 20, revenĝe pro eksplodigo de trajno; komandantaro de sovetaj partizanoj invitis al labora kunsido komandantojn de polaj taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo en Arbaro de Naliboki (Minska regiono) kaj perfide ilin arestis
- 1944: Pollando: germana polico pafmortigis en distrikto Stopnicki dufoje po 11 personoj; al nova koncentrejo en Hailfingen (distrikto Tübingen) alvenis 600 malliberulojn, en tio poloj kaj judoj de Stutthof (ene de Libera Urbo Dancigo), Lodzo, Straszyn, Starachowice kaj Działdowo; gestapo en Lodzo notis ke poloj bone scias pri karaktero de eldonata de okupantaj regopovoj revuo "Nowy Czas" (Nova Tempo), maskigita kiel periodaĵo de pola subtera movado; nombro de poloj restantaj en Svedio estis 1100
- 1945: Pollando: loĝantoj de Grójec atakis lokan malliberejon por liberigi politikajn malliberulojn, al kio akre reagis stalinisma Ministerio de Publika Sekureco - la okazintaĵo famiĝis en la tuta lando
- 1953: Usono: aperis la unua numero de virmagazino Playboy
- 1955: En Montgomery (Alabamo), Rosa Parks rifuzis cedi sian aŭtobusan seĝon al kaŭkaza viro, kaj estas arestita pro malobeo al la urba rasapartisma juro. Post tio Martin Luther King estris sukcesan bojkoton de la aŭtobus-sistemo en Montgomery.
- 1958: Centr-Afrika Respubliko fondiĝas.
- 1959: Vaŝingtono: subskribo de Antarkta traktato
- 1963: En nord-orienta Barato fondiĝis subŝtato Nagalando
- 1964: Malavio, Malto, Zambio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1970: Okazis geedziĝo de Marina Vlady kaj Vladimir Visockij
- 1980: Pollando: sovetiaj ordonpovoj transdonis al du polaj generaloj planojn de invado al Pollando pretekste de militekzercoj fare de Varsovia Kontrakto
- 1982: Felipe González iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1982: Miguel de la Madrid Hurtado iĝis prezidento de Meksiko
- 1988: Carlos Salinas de Gortari iĝis prezidento de Meksiko
- 1990: Britaj kaj francaj laboristoj faris tunelon sub la Manika Markolo
- 1991: Nursultan Nazarbajev ganis prezidentan balotadon en Kazaĥio
- 1994: Ernesto Zedillo Ponce de León iĝis prezidento de Meksiko
- 1997: Astano fariĝis la ĉefurbo de Kazaĥstano.
- 1998: Exxon anoncis negocon de 73,7 miliardoj da dolaroj por aĉeti Mobil, tiel formiĝis ExxonMobil, la plej granda firmao de la planedo.
- 2000: Vicente Fox Quesada iĝis prezidento de Meksiko
- 2001: La lasta flugo de la usona flugkompanio Trans World Airlines
- 2006: Felipe Calderón iĝis prezidento de Meksiko
- 2009: En Eŭropa Unio ekvalidis la Traktato de Lisbono
- 2011: Almazbek Atambajev iĝis prezidento de Kirgizio
- 2011: Metroo de Almato ekfunkciis en Kazaĥujo
- 2012: Enrique Peña Nieto iĝis prezidento de Meksiko
Naskiĝoj
- 1081: Ludoviko la 6-a, reĝo de Francio (m. 1137)
- 1415: Jan Długosz, pola historiisto, kronikisto, kleriko, geografo kaj diplomato (m. 1480)
- 1521: Takeda Shingen, japana daimio (m. 1573)
- 1709: František Xaver Richter, ĉeĥa komponisto de Moravio (m. 1789)
- 1761: Marie Tussaud, svisa aktorino, modlistino de vaksfiguroj, fondintino de la muzeo Madame Tussauds (m. 1850)
- 1776: Nikolaj Karamzin, rusa verkisto (m. 1826)
- 1785: Gábor Döbrentei, hungara verkisto (m. 1851)
- 1792: Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij, rusa matematikisto (m. 1856)
- 1800: Mihály Vörösmarty, hungara poeto (m. 1855)
- 1815: László Kelmenfi, hungara inĝeniero, verkisto (m. 1851)
- 1864: Carsten Borchgrevink, norvega-brita esploristo de Antarkto (m. 1934)
- 1867: Ignacy Mościcki, pola kemiisto, politikisto, prezidento de Pollando (m. 1946)
- 1869: Eligiusz Niewiadomski, pola pentristo, murdisto de prezidento Gabriel Narutowicz (m. 1923)
- 1868: Eloy Gonzalo, hispana milita heroo (m. 1897)
- 1888: Endre Csiki, hungara komponisto (m. 1949)
- 1893: Ernst Toller, germana verkisto (m. 1939)
- 1896: Georgij Konstantinoviĉ Ĵukov, soveta militisto, marŝalo (m. 1974)
- 1906: Margit Berényi, rumania hungara pentristino (m. ?)
- 1908: Dezső Korniss, hungara pentristo (m. 1984)
- 1910: Louis Slotin, kanada fizikisto kaj kemiisto, partoprenanto de la Projekto Manhattan (m. 1946)
- 1919: Piroska Kuszálik, rumania hungara pedagogino, lernolibroverkistino (m. 1992)
- 1923: Morris, belga desegnisto (m. 2001)
- 1929: Alfred Moisiu, prezidento de Albanio
- 1935: Woody Allen, usona filmreĝisoro, aktoro, komediisto
- 1937: Vaira Vīķe-Freiberga, latva psikologino, kuracistino, prezidentino de Latvio
- 1941: Lajos Molnos, hungara poeto, ĵurnalisto, politikisto
- 1947: Alain Bashung, franca verkisto, komponisto, interpretisto, komediisto (m. 2009)
- 1949: Sebastián Piñera, prezidento de Ĉilio
- 1953: András Szabó rumania hungara grafikisto
- 1961: Áron Hajdú, rumania hungara entreprenisto, libroeldonisto
- 1972: Norbert Wójtowicz, pola historiisto kai teologo
- 2001: Princino Aiko, japana princino
Mortoj
- 1018: Thietmar von Merseburg, germana kronikisto, episkopo de Merseburg (n. 975)
- 1135: Henriko la 1-a, reĝo de Anglio (n. ĉ. 1068)
- 1455: Lorenzo Ghiberti, itala artisto (n. 1378)
- 1521: Leono la 10-a, papo (n. 1475)
- 1530: Margareto de Aŭstrio, dukino de Savojo (n. 1480)
- 1602: Kobayakawa Hideaki, japana daimio (n. 1577)
- 1633: Izabela Klara Eŭgena de Hispanio, hispana kaj portugala infantino, kunreĝino de Hispana Nederlando (n. 1566)
- 1737: Louis Alexandre de Bourbon, franca nobelo (n. 1678)
- 1825: Aleksandro la 1-a, imperiestro de Rusio, reĝo de Pollando (n. 1777)
- 1866: George Everest, kimra geografo laŭ kiu nomiĝas Monto Everesto (n. 1790)
- 1918: Margit Kaffka, hungara poetino, verkistino (n. 1880)
- 1923: Virginie Loveling, flandra verkistino (n. 1836)
- 1928: José Eustasio Rivera, kolombia verkisto (n. 1888)
- 1934: Sergej Kirov, bolŝevika aktivisto, murdita (n. 1886)
- 1947: Aleister Crowley, angla okultisto (n. 1875)
- 1947: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, "malkovrinto" de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (n. 1877)
- 1953: Géza Laczkó, hungara verkisto (n. 1884)
- 1968: Nicolae Bretan, hungara-rumana operkantisto juddevena (n. 1887)
- 1968: Hugo Haas, ĉeĥa aktoro (n. 1901)
- 1973: David Ben-Gurion, kunkreinto de Israelo (n. 1886)
- 1973: Anna Bán, hungara aktorino (n. 1932)
- 1973: Erzsébet Török, hungara kantistino (n. 1912)
- 1974: Lajos Zilahy, hungara verkisto (n. 1884)
- 1993: Ottó Rappaport, hungara reĝisoro, teatra kritikisto (n. 1921)
- 1989: László Makkai, hungara historiisto (n. 1914)
- 1995: József Méliusz, rumania hungara verkisto (n. 1909)
- 2001: Giselle Harabagiu, usona esperantistino (n. 1913)
- 2004: Bernardo de Nederlando, nederlanda princo (n. 1911)
- 2006: Claude Jade, franca aktorino (n. 1948)
- 2011: Károly Vilhelm, rumania hungara, hungara pentristo, artkritikisto (n. 1943)
- 2011: Christa Wolf, germana verkistino (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Blanka de Kastilio, reĝino
- Nacia tago en Centr-Afrika Respubliko, fondiĝo de la ŝtato (1958)
- Nacia tago en Rumanio, tago de la unuigado
- Portugalio: Ferio-tago de Reakiro de Sendependo
- Internacia Tago de Aidoso (ĉiujare ekde 1988)
Tagoj de semajno
La 1-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.