18-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 18-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 14: Tiberio iĝis romia imperiestro
- 96: Post mortigo de Domiciano Nerva iĝis imperiestro de Romio
- 324: Romia imperiestro Konstantino la 1-a venkis Licinion en batalo de Chrysopolis (nun kvartalo de Istanbulo)
- 1180: Filipo la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1437: Papo Eŭgeno la 4-a eldonis buleon pri translokigo de la koncilio de Florenco al Ferrara
- 1490: Vladislao la 2-a Jogajlido kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1502: Dum sia kvara kaj la lasta ekspedicio al la Nova Mondo Kristoforo Kolumbo albordiĝis al teritorio de la hodiaŭa Kostariko
- 1760: Falo de franca fortikaĵo Kebeko decidis pri transpreno de Kanado de angloj
- 1793: Oni komencis konstrui kapitolon de Usono
- 1851: Usona ĵurnalo The New York Times aperis
- 1872: Oskaro la 2-a iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris tri asteroidojn: Burgundio, Ursulo kaj Geometrio
- 1905: Sensukcesa provo eksplodigi monumenton al konkero de Varsovio, post malvenko de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1906: Tajfuno mortigis pli ol 10 mil personojn en Honkongo
- 1922: Hungario aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1931: Mukden-incidento - japano provoko kiel preteksto por aneksi Manĉurion
- 1934: Sovetunio aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1936: Fondita Internacia Esperanto-Ligo.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La dua tago de la Soveta invado en Pollandon: Ruĝa Armeo okupis interalie: Kolomeo, Lida, Lucko, Nowogródek, Sarny (nun en Rivna provinco), Słonim (nun en Grodna regiono), Stanisławów, Śniatyń, Święciany; polaj maristoj sinkigis en Polesio laxvicajn river-ŝipojn; kontraŭpola juda-belorusa ribelo, inspirita de komunistoj, eksplodis en Skidel apud Grodno - subpremita de alveninta pola taĉmento; en Sławentyn kaj kelkaj vilaĝoj de nuna Ternopila provinco Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj nokte de la 17-a/18-a de septembro murdis 50-85 polojn kaj polinojn kun pafekzekutado de soldatoj de pola taĉmento, kiu libervole subiĝis (2 sukcesis fuĝi); dutaga defendo de Vilno kontraŭ soveta ameo komenciĝis; La 18-a tago de la germana-pola milito: bataloj de Kobrin, Krasnystaw kaj Bzura (la plej granda) finiĝis - dum la dutaga batalo de Bzura malgraŭ komencaj sukcesoj generalo Tadeusz Kutrzeba ne povis halti germanajn taĉmentojn irantaj Varsovien; militkrimo de Wehrmacht, kiu pafekzekutis aŭ dronigis en Śladów (proksime al Sochaczew) ĉ. 300 personojn kun infanoj, en tio ĉ. 150 militkaptitojn post batalo de Bzura (du travivis), krome en Ustrzyki Dolne germanoj pafmortigis 60 judojn, en Łuków 34 personojn kaj 52 personojn en 4 aliaj lokoj; en Dynów germanaj soldatoj mortigis kelkcent judojn; pro artileria pafado forbruliĝis turdomo "Prudential" en Varsovio; germana armeo eniris en Lublin; taĉmentoj de Armeo "Kraków" kaj "Lublin" komencis la unuan batalon de Tomaszów Lubelski
- Pola submarŝipo "Orzeł" fuĝis de internigejo en Talino: L'Osservatore Romano kondamnis agreson de Sovetunio kontraŭ Pollando; prezidento de Pollando Ignacy Mościcki depeŝis de Ĉernivco (Rumanio) kun mesaĝo al la pola nacio
- 1941: En Krupki (Belorusio) germanoj murdis ĉ. 1000 judojn kaj en Poznań gilotinis 8 polojn; Heinrich Himmler informis en Poznań reprezentantojn de Nacisocialisma Germana Laborista Partio el la tuta Germanio pri intenco forigi de "malnova Nazia Germanio" kaj de Protektorato Bohemio kaj Moravio ĉ. 60 mil judojn
- 1942: Germana polico publike pendumis en Płock 13 polojn pro konspira agado, en proksima Bodzanów ekzekutis 13 kaj en Rościszewo (proksime al Sierpc) 14; germanaj regopovoj de Varto-Lando decidis mortpuni ne nur en punejo de Poznań, sed ankaŭ en malliberejoj de Inowrocław, Kalisz, Włocławek, Łęczyca kaj Sieradz; al pereigejo Treblinka alvenis de Minsko transporto kun ĉ. 600 judoj, oficiroj kaj soldatoj de Ruĝa Armeo
- 1943: Germana polico pafmortigis en Białystok dekkelkajn polojn pro helpo al judoj; al germana koncentrejo Sobibor venis de Sovetunio transporto kun 600 oficiroj kaj soldatoj juddevenaj; membroj de pola rezista movado pafekzekutis, laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato, 4 kunlaborantoj de gestapo de konspira organizo "Glavo kaj Plugilo"
- 1944: Ribelo de Varsovio: evakuo per raftoj trans Vistulo malsanulojn kaj grave vunditajn; germanoj mortigas ĉ. 60 vunditojn en malsanulejo kun kelkaj flegistinoj; pli ol 100 usonaj bombaviadiloj Boeing B-17 malsuprenĵetis malfruiĝintan helpon - nur 20% (16 tunoj) estis transprenita de la ribelantoj; taĉmento de Ruĝa Armeo ĉirkaŭiris kaj senarmiligis apud Rudnik 400-personan kompanion de Pola Enlanda Armeo, kiu iris helpi al batalanta Varsovio; laŭ germana raporto ekde la komenco de la ribelo 8951 germanaj soldatoj pereis aŭ vundiĝis
- Japana transporta ŝipo Jun'yō Maru estis sinkigita de brita submarŝipo HMS Tradewind, rezulte de kio pli ol 5 mil personoj mortis; Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski komencis batali apud Arnhem
- 1947: Malvarma milito: en Usono ekvalidis leĝo pri funkciigo de Centra Informokapta Agentejo
- 1951: Premiero de la usona filmo A Streetcar Named Desire kun Vivien Leigh kaj Marlon Brando
- 1951: Kongreso de Usono voĉdonis pri fondo de komisiono por klarigi krimon de Katin, kies viktimoj montriĝis miloj da polaj oficiroj
- 1958: En Varsovio komenciĝis Unua Festivalo Jazz Jamboree nomata „Jazo ’58” - la unua tiomranga ĵaza aranĝo malantaŭ la fera kurteno, kiu ĝis nun estas unu el la plej gravaj en Eŭropo
- 1961: Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Dag Hammarskjöld pereis en aerakcidento dum plenumo de paca misio en Demokratia Respubliko Kongo
- 1962: Burundo, Jamajko, Ruando kaj Trinidado kaj Tobago aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1965: Malkovro de kometo Ikeya-Seki
- 1973: Bahamoj, Germana Demokratia Respubliko kaj Federacia Respubliko Germanio aniĝis al UN
- 1977: Usona kosmosondilo Voyager 1 fotis de distanco 11,66 mln da km samtempe la Teron kaj la Lunon
- 1979: Sankta Lucio aniĝis al UN
- 1987: Pola montogrimpisto Jerzy Kukuczka kiel la dua post italo Reinhold Messner konkeris la kronon de Himalajo kaj Karakorumo
- 1988: En Birmo okazis militista puĉo
- 1990: Liĥtenŝtejno aniĝis al UN
- 1993: Lastaj rusaj soldatoj forveturis de Varsovia stacidomo al Rusio - restis nur ĉ. 30 soldatoj, kiuj poste konvojis trapason de rusa armeo de Germanio al Rusio
- 1997: Loĝantoj de Kimrio referendumis por kreo de la Nacia Asembleo por Kimrio
- 1997: Antaŭ Egipta muzeo en Kairo estis pripafita aŭtomobilo kun turistoj - pereis 8 germanoj kaj egipta ŝoforo
- 1998: Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn fondiĝis
- 1998: Belga astronomo Eric Walter Elst malkovris asteroidon Krakovo
- 1999: En Szczecin formiĝis kadre de NATO Plurnacia Nord-Orienta Korpuso konsistanta el militistoj de Danio, Germanio kaj Pollando
- 2006: Anousheh Ansari, usonanino irandevena fariĝis la unua kosmo-turistino
- 2007: Nord-Koreio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ligis diplomatiajn rilatojn
Naskiĝoj
- 53: Trajano, imperiestro de Romio (m. 117)
- 1434: Eleonora de Portugalio kaj Aragono, romia-germana imperiestrino (m. 1467)
- 1505: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (m. 1558)
- 1587: Francesca Caccini, itala komponistino (m. 1640)
- 1684: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1748)
- 1709: Samuel Johnson, angla verkisto kaj leksikografo (m. 1784)
- 1721: Johann Adolf Schlegel, germana verkisto kaj pedagogo
- 1752: Adrien-Marie Legendre, franca matematikisto (m. 1833)
- 1765: Gregorio la 16-a, papo (m. 1846)
- 1786: Kristiano la 8-a, reĝo de Danio (m. 1848)
- 1786: Justinus Kerner, germana kuracisto kaj verkisto (m. 1862)
- 1809: Armand Barbès, franca revoluciisto (m. 1870)
- 1819: Léon Foucault, franca fizikisto, malkovrinto de kirlokurento (m. 1868)
- 1822: Ernst Förstemann, germana historiisto (m. 1906)
- 1868: György Vastagh, hungara skulptisto (m. 1946)
- 1885: Uzeyir Hajibeyov, azera komponisto, sciencisto, tradukisto (m. 1948)
- 1885: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto (m. 1970)
- 1893: Fuĵisaŭa Ĉikao, japana esperantisto (m. nekonata)
- 1895: Digvijaysinhji, barata maharaĝo, diplomato, filantropo (m. 1966)
- 1897: Pablo Sorozábal, eŭska-hispana komponisto (m. 1988)
- 1899: Árpád Ajvász, rumania hungara apotekisto (m. 1965)
- 1905: Greta Garbo, sveda aktorino (m. 1990)
- 1907: Edwin Mattison McMillan, usona fizikisto nobelpremiita pri kemio (m. 1991)
- 1907: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro
- 1912: Iván Krepsz, rumania hungara kuracisto, radiologo (m. 1992)
- 1923: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (m. 2005)
- 1924: Lajos Orbán, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto
- 1939: Jorge Sampaio, prezidento de Portugalio
- 1941: Michael Hartnett, irlanda poeto (m. 1999)
- 1942: Kálmán Szőcs, rumania hungara poeto (m. 1973)
- 1946: András Heim, rumania hungara grafikisto
- 1947: Drew Gilpin Faust, usona historiistino, rektoro de Universitato Harvard
- 1949: Mo Mowlam, (Marjorie "Mo" MOWLAM), brita politikistino (m. 2005)
- 1950: Ödön Sróth, rumania hungara inĝniero pri bestbredado, poeto
- 1954: Steven Pinker, kanada-usona psikologo kaj verkisto
- 1971: Lance Armstrong, usona biciklisto, multfoja venkinto de Tour de France
- 1973: Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, la dua kosmoturisto
- 1974: Xzibit, usona aktoro kaj repisto
- 1979: Bobo Chan, hongkonga kantistino, modelino, kaj aktorino
Mortoj
- 96: Domiciano, imperiestro de Romio, murdita (n. 51)
- 1180: Ludoviko la 7-a, reĝo de Francio (n. 1120)
- 1598: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio kaj unuiginto de Japanio (n. 1536)
- 1663: Sankta Jozefo el Kupertino, "fluganta sanktulo" (n. 1603)
- 1783: Leonhard Euler, svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1707)
- 1830: William Hazlitt, angla verkisto (n. 1778)
- 1857: Sebastian Lucius, germana entreprenisto
- 1872: Karolo la 15-a, reĝo de Svedio-Norvegio (n. 1826)
- 1903: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (n. 1874)
- 1911: Pjotr Stolipin, ĉefministro de Rusio, murdita (n. 1862)
- 1914: József Abonyi, hungara dentkuracisto (n.1858)
- 1931: Hazrat Babaĝan, islamana sanktulino
- 1937: Johannes Bühring, germana pedagogo
- 1939: Stanisław Ignacy Witkiewicz, pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto (n. 1885)
- 1950: Béla Schiff, rumania hungara-germana ĵurnalisto, lokhistoriisto (n. 1897)
- 1959: Benjamin Péret, franca poeto, superrealisto (n. 1899)
- 1961: Dag Hammarskjöld, sveda politikisto, diplomato, ekonomikisto, juristo; postmorte distingita per Nobel-premio pri paco (n. 1905)
- 1967: John Douglas Cockcroft, brita nobelpremiita fizikisto (n. 1897)
- 1970: Ferenc Görög, hungara historiisto (n. 1881)
- 1970: Jimi Hendrix, usona rok-muzikisto (n. 1942)
- 1974: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (n. 1911)
- 1980: Gábor Madaras, rumania hungara kantisto (n. 1918)
- 1981: András Vitályos, rumania hungara kuracisto (n. 1901)
- 1998: László Podhradszky, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1920)
- 2006: József Soltész, rumania hungara-germana poeto, verkisto (n. 1945)
- 2008: Mauricio Kagel, argentina-germana komponisto, libretisto, reĝisoro (n. 1931)
- 2012: Santiago Carrillo, estro de Hispana Komunista Partio (n. 1915)
- 2013: Marcel Reich-Ranicki, pola-germana literaturkritikisto
Specialaj tagoj kaj festoj
- Internacia Tago de Geologo
- Nacia tago en Ĉilio, Fiestas Patria, daŭrigata venontan tagon
Tagoj de semajno
La 18-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.