23-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de junio estas la 174-a tago de la jaro (la 175-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 191 tagoj restas.
Je la 23-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
- 1101 Krucmilitistoj konkeris Ankaron kaj transdonis ĝin al Bizanca imperio
- 1262: Litovoj konkeris kaj bruligis Jazdów (nun kvartalo de Varsovio) - en la batalo pereis mazovia princo kaj lia filo estis malliberigita
- 1314: Skota milito pri sendependeco: batalo de Bannockburn komenciĝis
- 1601: Dum pola-sveda milito (1600-1611) pola-litova armeo venkis svedojn en batalo de Kokenhausen
- 1606: En Vieno oni subskribis packontrakton, finantan kontraŭhabsburgan ribelon de István Bocskai en Hungario
- 1661: Portugalio transdonis al Anglio Bombayon kaj Tanĝeron, kiel doto de Katerino, fratino de reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, kiun nuptis angla reĝo Karlo la 2-a
- 1724: En Konstantinopolo Turkio kaj Rusio interkonsentis influ-zonojn
- 1760: Sepjara milito: aŭstra armeo venkis la prusan en batalo de Kamienna Góra
- 1767: En Radom laŭ inspiro de rusa ambasadoro kreiĝis konfederacio de "ora libereco" de nobeloj direktita kontraŭ reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski kaj partio de reformoj
- 1795: Batalo de Quiberon komenciĝis, por restarigi monarkion en Francio
- 1823: Antonio José de Sucre iĝis prezidento de Peruo
- 1840: Adolphe Sax patentis saksofonon.
- 1868: Christopher Sholes patentis tajpilon
- 1894: Internacia Olimpika Komitato estis fondita ĉe la Sorbonne, Parizo.
- Unua mondmilito:
- 1915: Bataloj de Isonzo komenciĝis
- 1918: Venko de entento dum la batalo de Piave
- 1919: Dum la estona-bolŝevika milto la estona armeo venkis germanan Landhwera en Cesis; Germanio ratifis la Traktaton de Versajlo
- 1939: Hungara parlamento formale konfirmis anekson de Karpata Rutenio
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En Francio aperis la lasta numero de pola revuo "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj)
- Hitler alvenis al konkerita Parizo
- 1941: La unua soveta aeratako per bombaviadiloj kontraŭ Varsovio - 34 personoj pereis kaj kelkdeko vundiĝis; sovetaj regopovoj deportis de Vilno-regiono 10 mil personojn; NKVD pafmortigis en Lucko multe da poloj kaj en Oszmianka minimume 57 malliberulojn; retiriĝantaj sovetaj taĉmentoj bruligis malliberejon en Lida
- Slovakio deklaris militon kontraŭ Sovetunio; Germana armeo konkeris Vilnon
- 1942: Aranĝo T4: germanoj forveturigis al sia koncentrejo Aŭŝvico ĉ. 500 pacientojn de psikiatria malsanulejo en Kobierzyn kaj tie ilin murdis; batal-milicaj Formacioj de Polaj Socialistoj atencis kontraŭ gestapejo en Varsovio
- 1943: En vojevodio Zamość kadre de Generalplan Ost komenciĝis la dua etapo, Operaco "Homlupo", dum kiu germanoj deportis ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj (entute oni deportis 110 mil polojn, en tio 30 mil infanojn, parte al koncentrejoj); speciala germana juĝejo en Piotrków Trybunalski kondamnis al morto Władysław Rutkowski kaj lian edzinon Genowefa pro kaŝo de judoj
- 1944: Polaj pilotoj pafalterigis super Francio 10 germanajn aviadilojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo komendata de Zygmunt Szendzielarz, malgraŭ malpermeso de sia estro, revenĝe pro murdo de poloj en Glinciszki (Vilna subdistrikto), murdis 27 litovojn kun kelkaj infanoj en Dubniki; likvido de Lodza geto komenciĝis - oni transportis de tie ĉ. 80 mil judojn al germana koncentrejo Aŭŝvico, ĉ. 44 mil mortis pro malsatego kaj malsanoj
- Ruĝa Armeo komencis ofensivon en Belarusio per fortoj de 4 frontoj, apogataj de partizanaj taĉmentoj, kontraŭ Grupo de Armeoj "Mitte"
- 1949: Stalinismo: polaj komunistaj regopovoj komencis konstrui urbon Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo) kiel "modelan socialisman urbon sen Dio" - en la 50-aj jaroj loĝantoj jam persiste ekbatalis pri konstruo de preĝejoj
- 1950: Svisa parlamento malkonsentis virinan balotrajton
- 1956: Naser iĝis prezidento de Egiptio
- 1956: En Egiptio virinoj akiris aktivan kaj pasivan balotrajton
- 1959: Soveta nuklea spiono Klaus Fuchs estis liberigita de brita prizono
- 1961: Antarkta traktato ekvalidis
- 1963: Levi Eŝkol iĝis ĉefministro de Israelo (kiel posteulo de David Ben-Gurion)
- 1986: Pola montgrimpistino Wanda Rutkiewicz kiel la unua virino grimpis montopinton de la dua plej granda monto en la mondo K2 en Karakorumo
- 1990: Moldava Respubliko deklaris suverenecon.
- 1996: Japanio: ludkonzolo Nintendo 64 merkatiĝis
- 2000: Konvencio de Kotonuo inter Eŭropa Unio kaj AKP-ŝtatoj subskribiĝis
- 2001: Papo Johano Paŭlo la 2-a komencis apostolan viziton en Ukrainio
- 2006: Kvinslando: en bestoĝardeno apartenanta al Steve Irwin forpasis pli ol 170-jara galapaga testudo - Harriet
- 2008: Ahmed Ouyahia iĝis ĉefministro de Alĝerio
- 2012: En Dublino okazis la lasta koncerto de irlanda knaba muzikgrupo Westlife
Naskiĝoj
- 1160: Johano el Matha, provenca monaĥo kaj sanktulo elaĉetanta kristanojn sklavigitajn de araboj (m. 1213)
- 1435: Francisko la 2-a, duko de Bretonio (m. 1488)
- 1488: Karlo la 2-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1496)
- 1534: Oda Nobunaga, japana daimio (m. 1582)
- 1545: Johannes Dinckel, germana filologo kaj superintendanto (m. 1601)
- 1763: Jozefino de Beauharnais, edzino de Napoleono Bonaparte (m. 1814)
- 1763: Augustin Josef Gruber, aŭstra teologo kaj episkopo
- 1795: Ignác Török, hungara honvedgeneralo, unu el aradaj martiroj (m. 1849)
- 1824: Carl Reinecke, germana komponisto, pianisto kaj dirigento (m. 1910)
- 1840: Sándor Kolosváry, hungara juristo, universitata profesoro (m. 1922)
- 1843: Emil Kazár, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1922)
- 1860: Albert Giraud, belga poeto (m. 1929)
- 1863: Sándor Bródy, hungara verkisto (m. 1924)
- 1867: Robert Sterl, germana impresionisma pentristo (m. 1932)
- 1872: Luiso Orione, itala kleriko, socia aganto, katolika sanktulo (m. 1940)
- 1887: Sári Ferenczi, hungara verkistino (m. 1952)
- 1889: Anna Aĥmatova, rusa poetino (m. 1966)
- 1891: Vladislav Vančura, ĉeĥa kuracisto, verkisto, filmreĝisoro, ekzekutita (n. 1942)
- 1894: Alfred Kinsey, usona zoologo studiinta homan seksecon (m. 1956)
- 1894: Eduardo la 8-a, reĝo de Britio, imperiestro de Hindio (m. 1972)
- 1899: Kálmán Krizsó, rumania hungara presisto, verkisto (m. 1978)
- 1906: Wolfgang Koeppen, germana verkisto (m. 1996)
- 1907: James Meade, angla nobelpremiita ekonomikisto (m. 1995)
- 1910: Jean Anouilh, franca verkisto (m. 1987)
- 1911: Ernesto Sábato, argentina verkisto italdevena (m. 2011)
- 1912: Alan Turing, brita komputika pioniro (m. 1954)
- 1925: John Shepherd-Barron, skota inventisto, kreinto de bankaŭtomato (m. 2010)
- 1929: Richard Bach, usona verkisto
- 1935: József Sári, hungara komponisto
- 1936: Márta Gábos, rumania hungara biologino
- 1937: Martti Ahtisaari, prezidento de Finnlando, laŭreato de Nobel-premio pri paco
- 1939: Judit Szőcs, rumania hungara pedagogino, fakredaktorino
- 1943: Lenke Soós, rumania hungara geografino
- 1945: John Garang, prezidento de Suda Sudano (m. 2005)
- 1951: Zoltán Szilágyi V., hungara grafikisto, desegnfilmreĝisoro
- 1952: Tibor Almási, hungara arthistoriisto, muzeologo
- 1958: Ilona-Ottilia Barta, rumania hungara grafikistino
- 1968: László Bencze, rumania hungara grafikisto
- 1972: Zinedine Zidane, franca futbalisto
- 1973: Attila Szigeti, rumania hungara filozofo
- 1976: Emmanuelle Vaugier, kanada aktorino
- 1977: Attila Korodi, rumania hungara politikisto
Mortoj
- 79: Vespasiano, romia imperiestro (n. 9)
- 679: Aethelfryth, anglosaksa sanktulino, abatino de Ely, Cambridgeshire kaj edzino de Ecgfrith, reĝo de Northumbria (n. ĉ. 636)
- 1516: Fernando la 2-a, reĝo de Aragono kaj Kastilio (n. 1452)
- 1663: Petrus Jonæ Helsingius, sveda kleriko kaj pastoro (n. 1592)
- 1806: Mathurin Jacques Brisson, franca zoologo kaj fizikisto (n. 1723)
- 1864: Christian Ludwig Brehm, germana pastoro kaj ornitologo (n. 1787)
- 1866: Adam Clark, skota inĝeniero (n. 1811)
- 1881: Matthias Schleiden, germana botanikisto (n. 1804)
- 1886: Vártán Esztegár, hungara ĉefepiskopo armendevena, monako, pastro, verkisto en armena lingvo (n. 1843)
- 1891: Wilhelm Eduard Weber, germana fizikisto (n. 1804)
- 1891: Norman Robert Pogson, angla astronomo (n. 1829)
- 1894: Władysław Czartoryski, pola princo, porsendependa aganto (n. 1828)
- 1926: Viktor Vasnecov, rusa pentristo (n. 1848)
- 1953: Albert Gleizes, franca pentristo, filozofo, teoriulo de arto (n. 1881)
- 1959: Boris Vian, franca kantisto kaj verkisto (n. 1920)
- 1970: István Fekete, hungara verkisto (n. 1900)
- 1975: Per Wahlöö, sveda krimromanisto (n. 1926)
- 1981: Zarah Leander, sveda aktorino kaj kantistino (n. 1907)
- 1983: Zsigmond Kolozsvári, hungara-svislanda pentristo, skulptisto, grafikisto (n. 1899)
- 1989: Michel Aflak, araba politikisto, kunfondinto de Baazo (n. 1912)
- 1995: Jonas Salk, usona epidemiologo de la unua sukcesa vakcino kontraŭ polio (n. 1995)
- 2000: Jerome Richardson, usona ĵaz-saksofonisto kaj -fletisto (n. 1920)
- 2004: József Izsák, rumania hungara literaturhistoriisto (n. 1921)
- 2005: Dezső Bandi, rumania hungara artisto, fakdirektisto (n. 1919)
- 2006: Henrik Matyasovich, hungara jezuito (n. 1923)
- 2006: Aaron Spelling, usona televida produktoro (n. 1923)
- 2009: Karel van Miert, belga kaj flandra politikisto, membro de la Eŭropa Komisiono (n. 1942)
- 2011: Peter Falk, usona aktoro poldevena (n. 1927)
- 2011: Vladislav Aĉalov, rusa kaj soveta generalo, kiu en 1981 planis aerarmean alteriĝon kontraŭ Varsovio (n. 1945)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nacia tago en Luksemburgio, la oficiala naskiĝjubileo de l' grandduko (la 16-a de aprilo 1955)
- Estonio - Tago de Venko
- Antaŭvespero de tago de sankta Johano Baptisto. Ligita al festoj de fajro kaj somera solstico.
- Latvio, Litovio, Pollando
- Festo Hogueras de san Juan (Johanaj fajroj) en Alicante/Alacant.
- Sanjuanada en Eŭskio.
- Nikaragvo, Pollando, Ugando - Tago de patro
- Tago de Publika Servo - fiksita decembre 2002 de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Internacia Tago de Vidvinoj - fiksita decembre 2010 de la Ĝenerala Asembleo de UN
Tagoj de semajno
La 23-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.