Svodín
Svodín | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 943 54 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 412 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 55′ N, 18° 30′ O (mapo)47.9144444418.50055556Koordinatoj: 47° 55′ N, 18° 30′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 193 m [+] | ||||
Areo | 53,48 km² (5 348 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Svodín [+] | |||||
Svodín, hungare Szőgyén, germane Seldin estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 54 km²
- Supermara alteco: 202 m
- Loĝantaro: 2630
- Poŝtkodo: 943 54
- Telefonprefikso: 36
Situo
[redakti | redakti fonton]Svodín situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Štúrovo troviĝas 25 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. Dum la historio formiĝis 2 proksimaj vilaĝoj Hungara- kaj Germana- Szőgyén (hungare Magyar kaj Német Szőgyén, slovake Maďarský- kaj Nemecký Seldín), kiuj unuiĝis en 1914. En 1910 loĝis en Hungara Sz. 1998, en Germana Sz. 1576 da homoj, en ambaŭ plejparte hungaroj. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj vilaĝoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2649 da homoj (2040 hungaroj, 520 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Nemecký Seldín naskiĝis hungara agronomo Géza Berek.