Antologio de la hebrea poezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antologio de la hebrea poezio
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Hebrea Antologio estas esperantlingva 268-paĝa antologio de hebrelingvaj poemoj kaj noveloj de 80 verkistoj. Eldonis ĝin Esperanto-Ligo en Israelo en Tel-Aviv en la jaro 1987. La libro enhavas glosaron kaj muziknotajn paĝojn por iuj el la poemoj kaj la portretoj kaj biografietoj de iuj el la verkistoj. Subtitolita "Poeziaĵoj de la biblia tempo ĝis nun". Ĝi estis kompilita kaj tradukita de Josef Kohen-Cedek.

Noto de la eldoninto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĉi-kolekto prezentas, kiel diras la tradukinto en sia enkonduko, ne ĉiujn skolojn kaj poetoj de la hebrea poezio. Fakte, ĝi estas nur kompilo de poeziaĵoj, tradukitaj dum ĉ. duona jarcento lau la plaĉo kaj konvinkoj de unu persono. Neniu planis eldoni ampleksan, emocie sendependan antologion. Por tio oni ja bezonus miloble pli da preparlaboro de granda kolektivo. Kie do trovi almenaŭ kelkajn elstarajn tradukantojn, benitajn je perfekta kono de pluraj lingvoj kaj samtempe je poezia esprimpovo?

En nia lando ekzistas nur unu tia, nia kara, tre estimata dojeno, prof. Josef Kohen Cedek, la kompilinto-tradukinto de tiu ĉi-poeziaro. Dum multaj jaroj li senlace laboris, kaj plu daŭrigas aktivi, pri tradukado kaj verkado de israelaj, esperantaj versaĵoj. Li sendube meritas, ke oni eldonu lian verkon en pli luksa formo. Bedaŭrinde, tre limigitaj rimedoj kaj la forta bezono eldoni ĝin ĉijare ne permesis aranĝon de pli estetika komposto. Mi certas, ke la legantoj kaj ĉefe s-ro Kohen-Cedek mem - komprenos kaj indulgos nin. Mi klopodos, ke la dua eldono, kiu eble aperos baldaŭ, estu teknike pli moderna kaj plaĉa.

Fine indas esprimi koran dankon al la grafikistino Judit Epŝtejn, projektinta libervole la kovrilon. J.M. (La Redaktoro Josef Murĵan

Enkonduko de la tradukinto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La prezentata kolekto entenas nur unu guteton el la maro de la hebrelingva poezio, kreita dum daŭro de tri jarmiloj.

Ĝi rezultis el tradukado farita dum multaj jaroj, unue sola por la propra plezuro. La pikantajn amversetojn mi tradukis sole por elvoki kontentmienan rideton kun ravaj ĉarmo-kavetoj sur la teneraj vangetoj de certa belulino. Sed poste sekvis tradukoj cele laŭtlegi ili en amika rondo. Parto el ili aperis en diverslandaj esperantistaj ĵurnaloj. El la lastaj, kelkiaj reaperas ĉi tie en reredaktita formo.

La tradukinto neniam intencis bazi sian laboron laŭ metoda principo pri poŝtupa evoluo de hebrea poezio. La klasifikado okazis rezulte de kunordigo de la materialo; ordigo postulinta akompani ĝin per klarigaj skizoj pri ĉiu periodo.

La kolekto ne prezentas ĉiujn skolojn de la hebrea poeziarto. Nek ĝuste la plej gravajn poetojn. Kaj eĉ ne la plej atentindajn verkojn de tiu, aŭ alia poeto. Ĝi neniel karakterizas la menciitajn aŭtorojn kaj ties verkadon. Mankas en ĝin granda ar ode altgravaj poetoj kaj precipe la ampleksaj cefverkoj de multaj aŭtoroj. La kolekto prezentas sole la elektitaĵojn, laŭ la individua gusto de la tradukinto, kaj laŭ ties povkapablo transmeti ilin en Zamenhofan lingvon. Le specifeco de hebrelingvaj esprimoj, ŝatantaj aludojn je bibliaj tekstoj kaj imitojn de ties vortfiguroj, por asocie elvoki en imago tradiciajn ide-nociojn, ofte ne ebligis traduktojn ĝuste identajn kun la originalo. Tial estu pardoninda la kelkloke plisimpligita, ne adekvata transdono de la komplikaj tekstoj.

La tradukinto multe bedaŭras, se la legonto haste konkludos laŭbaze de tiu ĉi prezento, ke la hebrea poeziarto estas talentmanka. Pri tia impreso, fakte estus kulpa sole la tradukinto.

Por plejeble amplekse reliefigi la spiriton de tiuj, aŭ aliaj versaĵoj, kaj cele prezenti la kulturan sinon, en kiu la poeziaĵoj estis kreita, la tradukinto provizis parton de la kantataj versaĵoj per ties muziknotoj.

Por plisimpligi la tekst-komprenon, la tradukinto kutimis oftloke disigi la kunmetitajn vortonociojn per streketo.

La tradukinto esprimas sian sinceran dankemon al s-ro Poul Thorsen por la afabla trarigardo de parto el tiu ĉi manuskripto (kiu poste estis pli ampleksigita) , kaj por liaj multvaloraj atentigoj pri la korektindaĵoj.

Tajp-erarojn traserĉis la amikoj: D. Mager, J. Murĵan kaj M. Savir; kaj - la Diablo! - ili trovis multajn. Cetere ili "kulpas" pri la apero de tiu ĉi libreto. Dankon al ili kaj al la Esperanto-Ligo en Israelo, kiu konsentis aperigi tiun ĉi kolekton, kiun mi malhumile pretendas nomi: "Antalogio de la hebrelingva poezio" ... La tradukinto (Josef Kohen-Cedek). 

El la Biblio[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La malnova testamento, el kies sino ekreskis la Testamento Nova kaj la Korano, estas ne nur bazverko de Mosea religio, sed ankaŭ la ĉefverko de la hebrelingva belliteraturo.

Kaj ne nur ties, la literatur-historio de preskaŭ ĉiuj eŭropaj lingvoj komenciĝis ekde la apero de bibli-tradukoj. Tiuj ĉi tradukoj influis je la plej rudimentaj literatur-provoj de la koncernaj nacioj. Iliaj unuaj originalaj verkoj imitis la bibilian stilon, uzinte ankaŭ ĝian esprimmanieron kaj parolturnojn, kiuj multenombre svarmas en formo de proverboj kaj frapvortetoj eĉ en la nunaj eŭropaj lingvoj.

La enhavo de la Biblio trovis sian esprimiĝon en ĉiuspecaj artoj: en skulptado, pentrado, teatro-prezentado, baleto kaj muziko de ĉiuj kulturaj popoloj. Precipe danke al la abundeco de la altpoeziaj temoj en la Biblio, kaj danke al ties artplenaj pritraktoj.

La biblia poetiko estas tre specifa laŭ sia karaktero kaj strukturo. Tial la diverslingvaj poetoj tradukadis biblifragmentojn laŭ la poetiko, kutime uzata en la koncernaj lingvoj. La samon faris la tradukinto esperanten, preferante respeguli la enhavon, pli ol la originalan frazeologion
  1. La reveno al Cijon (Psalmo 126, ...בשוב ה' את שיבת ציון Beŝuv Adonaj et ŝivat Cijon...)
  2. El "Alta Kanto de Salomono" (du fragmentoj)
    1. Kiu estas tiu, kiu respeguliĝas... (laŭ ĉap. sesa, verso deka... מי זאת הנשקפה, Mi zot haniŝkefa)
    2. Metu min kiel sigelon sur via koro... (laŭ ĉap oka, verso sesa ...שימני כחותם על לבך, Simeni keĥo'tem al libĥa)
  3. La ideala edzino (Sentencoj 31, la deka verso ĝis fino, אשת חיל מי ימצא, E'ŝet ĥa'il mi imca)
  4. El "Predikanto" (el la unua ĉapitro, versoj 1-12, דברי קהלת בן דוד)

Postbiblia periodo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Dum la lastaj jarcentoj antaŭ nia erao kaj dum la postaj, estis la hebrea lingvo elpuŝita el la uzo, fare de lingvo aramea. La hebrea restis funkcii en la liturgio kaj en la religiaj lernejoj. Tamen la verkado en ĝi ne ĉesis. Aperis tre riĉa t.n. "apokrifa" literaturo, t.e. ne akceptita en la kanono. Ĝi konsistis el prozaĵoj, noveloj didaktaj kaj pseŭdohistoriaj rakontoj kaj verkoj poetikaj. Multaj el ili ne konserviĝis en la originalo, sed en alilingvaj tradukoj. La plej gravaj postbibliaj verkoj estas la Miŝnao kaj poste - en aramea lingvo - la Talmudo. Ambaŭ estas ampleksa enciklopedio pri juda tradicio, leĝaro folkloro kaj biblikomentario. Ili enhavas multajn beletrajn elementojn. Tiutempe aro da religie inspiritaj poetoj verkadis dislaŭdajn, preĝpetajn kaj sortplendajn poemojn, parte enirintajn en la preĝojn, ankoraŭ neregulajn laŭ ritmo kaj parte senrimajn. La rimado disvolviĝis poiome. Unue en la versado regis la akrostika formo, servinta kiel mnemonika rimedo. Poŝtupe formiĝis la rimado laŭ komunaj deklinacioj, aŭ konjugaciaj finaĵoj de la vortoj. La rudimenteco de la tiama poeziarto konsistis el la tro ofta uzo de citaĵoj el Biblio kaj imitado de bibliaj parolturnoj. 
  1. Jeŝua Ben-Sira [1]: Supera Saĝeco (כל חכמה מיי, Kol ĥoĥma me Adonaj)
  2. Rav [2]: Laŭdu Dion (עלינו לשבח לאדון הכל, Ale'jnu leŝabeaĥ leadon hakol)
  3. Anonima aŭtoro (de la 3-a jarcento): Preĝo [3] (נחם אדוני אלוהינו, Naĥem Adonaj Elohejnu)
  4. El la Talmudo:
    1. Du edzinoj (fablo) [4]
    2. Malfidelaj ĝardenistoj [5]
    3. Talmudaj proverboj:
      1. AL VIROJ revenantaj pri fremda edzino: "Trinkante el propra pokal' familia, Ne revu pri fremda pokalo, alia!..." [6]
      2. PRI VIRINOJ "Ĉu ŝi estas junulin' vulgara, Aŭ nobela damo, jam grizhara, Estas ĉiam preta por postkuro, Post trumpeto, ŝalmo, aŭ tamburo..."[7]
      3. AL VIRO kiu edziĝas al divorculino, kies eksedzo vivas: "En fremda pot', kuiro ne decas al la viro!"[8]

La "Ora Epoko"[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La aŭtoroj de la liturgia poezio dum la postbiblia periodo, multe kontribuis al la pliricĝo de la hebrea lingvo, per kreadi de novaj nocioj kaj vortoj (el la ekzistintaj radikoj) kaj de novaj gramatikaj formoj, - laŭ modelo de la aramea lingvo. Multe pli faris la subtilaj kaj la patetike emfazaj poetoj de la dua mezepoka duono. Tial tiun tempon (inter la 5-a kaj la 15-a jarcentoj) oni nomis: "La Ora epoko".

Gia ĉefa ag-areno estis la islamana, poste la kristana Hispanio. La novepokaj poetoj levis la hebrean poeziarton al pli alta nivelo, enversiginte filozofajn ideojn en la belartajn kaj bonsonajn tempprezentojn per forta esprimmaniero.

Komence ili daŭrigis la rimadon per la samaj gramatikaj finaĵojn, ofte uzinte unusolan rimsonon tra la tuta, eĉ longa poemo. Ili enkondukis en la hebrean poeziarton la tre komplikan arablingvan versfaran metodon. Ambaŭ ŝemidaj lingvoj posedas duoblajn vokalojn: longajn kaj kurtajn. La araba ritmo-mezuro baziĝis je regula periodeco de longaj kaj kurtaj vokaloj, sendiference pri la vort-akcentado. La hebreaj poetoj ekimitis tiun ĉi metodon, malgraŭ tio, ke la hebrea lingvo, ĉesinta funkcii parole, fakte ĉesis diferenci inter la longaj kaj la kurtaj vokaloj en la lego-praktiko, kaj la diferenco restis nur en la gramatika teorio. La novenkondukita versfarado, danke al la tre multaj ritmaj kombinebloj, faris la hebreajn poeziaĵojn tre varipovaj. Sed la nova poetiko faris la poezion tre artifika.

La poetoj de la Ora Epoko verkadis ne nur religiajn himnojn, filozofe traktintaj la moraledifajn ideojn, sed ankaŭ plendojn pri la nacia sorto. Ilia poezio ampleksis plej diversajn, sekularajn kaj universalajn temojn. Ili ne evitadis natur-priskribojn, tiujn pri homaj interrilatojn kaj kutimoj.

Ili kritikis malbonajn kondutojn, sagpafis per satiroj, epigramoj kaj eĉ prezentadis erotikajn temojn, eĉ se la aŭtoroj estis piaj rabenoj. Ili akceptis kelkajn eŭropajn versformojn kiel epodo, kanzono, stanco. Same kelkajn arabajn, interalie la makamon, k.e. ritma prozrakonto. Ili kreis novajn specife hebrelingvajn formojn de versaĵoj. Ekz., riminte per homonimoj, kiuj abundas en la hebrea lingvo. Aŭ riminte tiel, ke la lasta stroflinio, aŭ la refreno, nepre estu citaĵo el la Biblio.

La korifeo de la mezepoka poezio estis, de H. Heine prikantita, rabeno Jehuda Ha-Levi, tre esprimforta poeto de la 10-a jarcento, kies versaĵoj eniris en preĝlibrojn, Ekz. la Siduro.

La Ora Epoko ne daŭris eĉ kvar jarcentojn. Ĝi finiĝis per la totalaj elpeloj de judoj el Hispanio (1492) kaj el Portugalio (1497), krom tiuj, kiuj konsentis akcepti la bapton
  1. Meŝulam Ben-Klonimus [9]: L'aspekt' de Koheno [10] (מחזור ליום כיפור)
  2. Donaŝ Ben Labrat [11]:
    1. Respondo je invito (libere, mallongigite, תשובה על הזמנה למשתה יין: אל תשן! שתה יין, Al teŝan! ŝete jain)
    2. Rekomendoj (fragmento el letero, שיר תהילה לחסדאי אבן-שפרוט: דעה לבי, חכמה ובינה, Dea libi, ĥoĥma ubina)
  3. Ŝmuel Ha-Nagid [12]:
    1. Ampetoloj [13] (שיר אהבים: תרופה בפניה, Ŝir ahavim: Terufa befanejha)
    2. Levu pokalojn k trinku! (חטף ואשתי, Ĥatof veiŝti)
  4. Ŝelomo Eben Gebirol [14] (latine: Avicebron):
    1. Preĝo (שדי, אשר יקשיב לדל, Ŝedaj, aŝer jakŝiv ladal)
    2. Maten-preĝo (שחר אבקשך, צורי ומשגבי, Ŝaĥar avakŝeĥa, curi umisgavi)
    3. El "Edifoj" (fragmentoj; libere) (תוכחות: אדוני מה-אדם?, Toĥaĥot: Adoni ma-adam)
    4. Pri la kredo (originale: akrostiko) (שלושה נוסדו יחד לעיני, Ŝeloŝa nosdu jaĥad leejnaj)
  5. Moŝe Even-Ezra [15]: En tombarejo (קברים מן זמן קדם ישנים, Kvarim min zman kadem)
  6. Jehuda Ha-Levi [16]:
    1. El "Amkantoj" (יום שעשעתיהו עלי ברכי, Jom ŝiaŝaatihu alaj birkaj)
    2. Al la finaĉino (madrigalo) (ליל גלתה אלי צביה נערה, Lejl gilta elaj cvija naara)
    3. Omaĝe al Jerusalemo (יפה נוף, משוש תבל, Jafe nof, mesos tevel)
    4. Nostalgio al Cijono (לבי במזרח ואנוכי, Libi bamizraĥ vaanoĥi)
  7. Avraham Even-Ezra [17]: Malbonsorto
    1. גלגל ומזלות במעמדם, Galgal umazalot bemaamadam
    2. אשכים לבית השר, Aŝkim lebejt hasar
  8. Jehuda Alĥarizi [18]:
    1. Al Jerusalemo [19] (שלום לעיר שלם, Ŝalom leir ŝalem)
    2. Sentenco (מרחב ארצות צר)
    3. Epigramoj
      1. Kontraŭ hipokritulo (ראו זקן עולה להפיל תחנונים),
      2. Al riĉa maljunulino, kiu edziniĝis al junulo (נפלאת גבירת-חן בעניניך),
      3. Hagar' kaj Sara [20] (בנפשי עברה רוח קנאות)
  9. Avraham Bar-Menaĥem [21]: Litanio (אבן הראשה לעיים ולחרישה)
  10. Ŝem-Tov Falakejra [22]:
    1. Ne tasku laŭ aspekto (Sentenco) (נפש תוקיר נבזה)
    2. Valoras esti kuracisto (Epigramo) (אמר זמן לכסיל)

Periodo de Dekadenco[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kiam en la itala literaturo naskiĝis la epoko de la renesanco, en la hebrea, elsekve de elpeloj kaj persekutoj, komenciĝis periodo de dekadenco. La judoj deprimitaj de severaj sortobatoj, serĉis konsolon en kabalisma mistiko kaj en pseŭdomesiaj utopiaj revoj. Nur en kelkaj vivkvietaj anguloj agis poetoj, daŭrigintoj de la orepoka tradicio. Kelkaj el ili restis anonimuloj. Ĉar elsekve de vaste en Eŭropo praktikita forbruligo de hebreaj libroj, de multa poetoj restis sole unuopaj paĝoj, sen biografiaj indikoj pri ili. Immanuel Ha-Romi (La Romana), aŭtoro de neprudaj satiroj kaj frivolaj poemoj, ankoraŭ alte tenis la standardon de la antaŭaj literaturaj modeloj. Li perfektigis la t.n. "makamoj". t.e. prozajn novelojn rimite rakontitajn, kun tie aŭ aliloke dissemitaj versaĵetoj. Estas ĝi literatura formo adoptita el la arabaj fontoj dum la pasinta "Ora Epoko", transirinta en la latinan literaturon de mezepoko, kaj de tie enirinta en la literaturojn de multaj eŭropaj lingvoj. Immanuel Ha-Romi, amiko de italaj poetoj, enkondukis en la hebrean la soneton. Li verkis ankaŭ imiton al la "La Divina Commedia" de Dante
  1. Immanuel Ha-Romi [23]:
    1. Paradizon aŭ inferon ? (התפת והעדן)
    2. Maljuniĝinta eksamatino [24]
  2. Anonima aŭtoro (de la 14-a jarcento): Ho, Di', Sinjor'! (preĝ-himno) (muziknotoj) (אדון עולם אשר מלך, Adon olam aŝer malaĥ)
  3. Jehuda Even-Jaĥja [25]: Lamentoj (שמעו כל עמים תוגתי, Ŝim'u kol amim tugati)
  4. Jaakov Fransiŝ [26]:
    1. Pentoj [27] (חרטה- לי אמרו: מה אל ידיד שמים)
    2. Soneto (Al amiko priploranta la forpason de la edzino) (על מה תקלל, האויל יומך)
  5. Immanuel Fransiŝ [28]: Epigramoj
    1. Tombo de stultulo (אדם שוטה נקבה בזה)
    2. Tombo de mia edzino (גל זה למשא, לא למצבה)

La Klerisma movado[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La t.n. "Klerisma epoko" en la eŭropa pensmaniero kaj en ĝia literaturo naskiĝis en Anglujo, sur la sojlo de la 18-a jarcento, kaj ĝi nomiĝis Enlightment (Thomas Hobbes, John Locke). En Francujo ĝi nomiĝis "Siecle des lumieres" (Voltaire, Diderot, Rousseau) kaj en Germanujo oni nomis ĝin "Aufklarung" (Lessing, Herder). La hebrea kaj juda klerismo nomiĝas Haskala.

La klerismo predikis demokratigi la socivivon, kun la ideoj pri politika liberalismo, kun la leĝa egaleco inter ĉiuj civitanoj, en kadro de la ŝtato.

Tiuj ĉi ideoj, disvastiĝinte en Eŭropo, trovis en la socie premitaj judoj, tre varmajn adeptojn.

Por esti egalaj al la mastraj landpopoloj, devus la judoj, ne forlasante sian tradicion, aliĝi lingve kaj civilize al la ŝtata kulturvivo kaj transplanti en sian literaturon la atingojn de la Eŭropa kulturo. Tion postulis de ili la rabeno kaj filozofo Moseo Mendelssohn (kiu ankaŭ estis la avo de la fama komponisto Felikso Mendelssohn-Bartholdy). La propagando de Mendelssohn alportis fruktojn: la juda literatura agado poiome eliris el la kadroj de la hebrea lingvo kaj komencis aperadi en la lingvoj de la landpopoloj, perdinte laŭteme la judan vivarenon. Nur malmultaj literaturistoj restis fidela al la hebrea lingvo.

La hebrelingvaj poetoj, anoj de la kleriga movado, kontestis la uzadon de la rabeneska prozo kaj de la hispan-araba metodo ritmigi versaĵojn laŭ la periodeco de longaj kaj kurtaj vokaloj. En prozo ili preferis la stilon de bibliaj kronikoj kaj en poezio ili enkondikis la t.n. "silaban" versfaradon.

Tiutempe, en la germana poezio, la t.n. "praromantika skolo" ("Früromantik") forpuŝis la pseŭdoklasikan.

Inter la hebreaj poetoj, starintaj sursojle inter la du skoloj, parto imitadis la pseŭdoklasicismon, dum la aliaj preferis la trodolĉan, naive sentimentalan praromantikismon.

La "Klerigismo" inter judoj de suda, okcidenta kaj meza Eŭropo kaŭzis ilian aliĝon al la ŝtatalingva kulturo. Elsekve, post nelonge, venis altgrada asimilado. Kaj en venonta generacio - amasa renegatiĝo. La ekzemplo de la Mendelssohna familio estas modelo: la rabeno agadis je bono de sia propra popolo, verkadis por judoj. La filo, edukita kiel civitano de germana ŝtato estis tute indiferenta al sia deven-popolo. Kaj la gefilojn li mem alportadis al la ŝtata eklezio, por ke ili ekde naskiĝo estu konvertitaj kiel luteranoj, nomiĝante Bartholdy... 
  1. Moŝe Ĥaim Luzzatto [29]: El la drama poemo "Agoj de Ŝimŝon" Akto 4 (Fragmento) (אבי, אבי, את חסדך אדרושה)
  2. Naftali H. Vajzel [30]: Teologio (יפעת עולם אש דת אופל תגיהי)
  3. Efraim Luzzatto [31]: Mi kaj mia domo (Soneto) (מי אנכי ומי ביתי: ארצי הנשקפה, הנה נכונה)
  4. Icĥak Luzzatto [32]: Soneto (כלה, ייטיב צלמך לבות רואייך)
  5. Jehuda Leib Ben-Zeev [33]: Kvieto (במות אישתו שמח הבעל)
  6. Ŝemuel Romanelli [34]: Saviĝo (הים שקט, גליו במרוצת-נחת)
  7. Moŝe Mendelssohn [35]: Paŝtista vivo (השמש יצאה אל הארץ ודריה)
  8. Ŝalom Ha-Kohen [36]: En epikura stilo (אשב בסוד רעים)
  9. Dov Ginzburg [37]: En lando Galileo (Balado) (שם בארץ הגליל)
  10. Gabriel Berger [38]: Virina panegrio al amo (מראש האמיד)
  11. Raĥel Morpurgo [39]: Mia morna valo [40] (הו, עמק עכור, חושך ערפל)
  12. Adam HaKohen Lebenssohn [41]: Metamorfozoj (התמורה: עפר יינק עשב)
  13. Meir HaLevi Leteris [42]: Kolombina plend-pepo [43] (יונה הומייה: אוי כי עוטיה אני)
  14. Hilel HaKohen De la Torre [44]: Kontraŭ asimilacio (satiro) (אך הדור זו)

La Romantika skolo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La hebrea literaturo de la lastaj jarcentoj, disvolviĝis paralele al tiu, de la aliaj eŭropaj kulturlingvoj, sed kun certatempa malfruiĝo. La eŭropa romantikismo naskiĝis dum la fino de la 18-a jarcento, la hebrea aperis nur dum la mezo de la 19-a.

La ribele akirita sendependecon de kelkaj, antaŭsubpremitaj nacioj, multe kontribuis al la apero de romantisma tendenco en la eŭropaj literaturoj.

La hebrea romantika skolo pripentradis idealigitajn bildojn de la nacia heroa pasinteco, dum la biblia kaj la makabea epokoj. Tial ĝi streĉigis kaj pliakrigis la popolajn sopirojn al sendependa vivo en la propra patrujo. Samtempe ĝi disvastigadis la klerigajn idealojn inter la ankoraŭ ne progresintaj judaj popolamasoj de la cara Ruslando (fakte temas pri la rusia imperio). Tie ilin propagandis la plej grava poeto de la skolo J. L. Gordon, fablisto kaj aŭtoro de biblitemaj poemoj, akra batalinto kontraŭ konservatismo. Sed resumante sian agadon dum la maljuniĝo, li esprimis seniluziiĝon pri la daŭra ekzistpovo de juda nacieco kaj de la hebrea lingvo, en la tenajloj de subpremo kaj kaŭze de asimilado elvokita elsekve de la klerismaj ideoj, de li mem semitaj. Kontraŭ, aliaj romantikuloj kredis je estonteco kaj je la venko de idealoj, kiuj akompanis la ĵus komencitan judan kolonizan agadon en Palestino
  1. Jehuda Leib Gordon [45]:
    1. Kune patroj kaj filoj [46] (עם אחד היינו, Am eĥad hainu)
    2. Por kiu mi penadas (למי אני עמל? עוד בת השירה אלי, Lemi ani amel?)
  2. Konstanten (Aŝer, Abba) Ŝapiro [47]: Davida tombo [48] (המלך דוד לא מת, אך)
  3. Eljakim Cunzer [49]: La plugo (fragmento) (muziknotoj) (במחרשתי את אשרי ירשתי, Bemaĥreŝti et aŝer jaraŝti)
  4. Ŝelomo Mandelkern [50]: Mia kolombino (יונים הומות מתעלסות)
  5. Naftali H. Imber [51]:
    1. La Espero (la nacia himno, esperantlingve versita dum 1978) (muziknotoj) [52] (כל עוד בלבב פנימה, Kol od balevav)
    2. En Kamp' de Bet-Leĥem [53] (בשדמות בית לחם, Beŝadmot bejt-leĥem)
  6. Menaĥem M. Dolickij [54]: Sciu (שְׁאֵלָתִי וּבַקָּשָׁה: תחת שמי ציון הנוגה, Ŝeelati uvakaŝa)
  7. David Friŝman [55]:
    1. Bat-Ŝua (!הנדבה: קול צוחה ופרץ, העילוי גוע, Hanedava)
    2. Por la Mesio (בשביל המשיח: מול הירדן שם בית חרש, Biŝvil maŝiaĥ)

La nacia movado[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ĝis la fino de la 19-a jarcento, havis la judan koloniza agado en Palestino filantropian karakteron. En 1897, kunvokis d-ro Theodor Herzl en Bazelo la unuan kongreson, kiu fondis la tutmondan cionistan organizacion. La cionismo strebis per politikaj rimedoj establi en Palestino judan nacian hejmŝtaton, cele tie kunkolekti la judojn, kiu ne povas aŭ ne volas resti en diasporo.

En la hebrea poezio, tra ĉiuj epokoj, ek de la ekzilo mem, regis la sama aspiro. Sed ĝis nun ĝi estis esprimita nur kiel neklara sopiro kaj mesianisma revo, pri kies efektiviĝo oni povas nur preĝi. Ekde nun, ĝi ricevis karakteron de politika celo kaj tasko.

La plej gravaj bardoj de tiu idealo estis Ĥ. N. Bjalik kaj Ŝ Ĉerniĥovskij. Ĥ. N. Bjalik komencis verkadi dum la antaŭ periodo, sed al sia plejalto post la fondiĝo de la politika cionismo.

Laŭ la forto de siaj esprim-maniero, simboloj, figuraj bildoj, pejzaĝ-prezentoj kaj romantika patoso, Ĥ. N. Bjalik atingis la gradon de la plej grava nacia poeto de la 20-a jarcento. Liaj profet-similaj "jeremiadoj" pri pogromoj, liaj pasiaj alvokoj al lukto kontraŭ subpremadoj, lia lukto kontraŭ pasiva humiliĝo, kun la emoci-plenaj lirikaĵoj, kaŭzis al elkresko de juda nacia konscio. Lia verkado stimulis la aperon de aliaj verkistoj, la pliriĉiĝon de la hebrea literaturo kaj la disvastiĝon kaj plimultiĝon de hebrelingva leganta publiko.

Samtempe, la poetika kaj la proza verkado de Ĥ. N. Bjalik, kaŭzis la reformon de la hebrea lingvo. La lasta tute eliris el la lulaĝaj vindaĵoj de bibli-stila paroluzo, sintezinte ĉiujn ĝisnunajn lingvajn formojn: la biblian, la mezepokan, la raben-stilan kaj la ceterajn, je unueca moderna esprimuzo. Tiel kreiĝis la t.n. "novhebrea" esprim-maniero.

Lia antaŭulo, J. L. Gordon plendis en la poemo "Por kiuj mi penadas?", ke li estas la lasta poeto de lingvo ajm forgesata. Sed la apero de Ĥ. N. Bjalik kaŭzis renaskiĝon de la hebrea moderna literaturo. Kaj tiu ĉi fenomeno ebligis al instruistoj-idealistoj, fondi en Palestino kaj en Orient-eŭropaj landoj de la diasporo (ĉefe temas pri Setla zono), popolajn lernejojn kun la hebrea lingvo kiel lingvo de la instruado de ĉiuj lern-objektoj. Tio siavice ebligis al E. Ben Jehuda (1858-1922) en Jerusalemo, pere de persista propagando, enkonduki en Palestino la paroluzon de la hebrea lingvo. Tiel okazis tiu ĉi, sociologie mirakla fenomeno - la reviviĝo por praktika paroluzo de lingvo, kiu dum pli ol du jarmiloj, estis konsiderata, kiel jam tute "mortinta lingvo". 

Ĥ. N. Bjalik [56]:

  1. Dum buĉado [57] (על השחיטה: שמים בקשו רחמים עלי, Al haŝeĥita)
  2. Al hirundo (fragmetoj, muziknotoj) (אל הצפור: שלום רב שובך צפורה, El hacipor)
  3. Kiel seka herbar' [58] (אכן, חציר העם, יבש, Aĥen, ĥacir haam)
  4. Via dezertiĝinta koro (על לבבכם ששמם, Al levavĥem ŝeŝamem)
  5. Kiam trolongaj, tede pasos ĉiuj tagoj (והיה כי יארכו, Vehaja ki jaariĥu)
  6. Filoj de elirintoj el Egiptio [59] (fragmeto, muziknotoj) (מתי מדבר האחרונים: קומו, תועי מדבר, Matej midbar haaĥaronim)
  7. Soleca stelo (כוכב נידח אחד זרח, Koĥav nidaĥ eĥad zaraĥ)
  8. El "Vintraj versoj" (משירי החורף: צינת בוקר, Cinat boker)
  9. El folkloraj popolkantoj
    1. Larĝa pino (muziknotoj) (תרזה יפה ועבתה, Tirza jafa veavta)
    2. Aŭguroj (muziknotoj) (לא ביום ולא בלילה, Lo bajom velo balajla)
    3. Sorĉinsulo (porinfana) (מעבר לים, מעבר לים, Mee'ver lajam)

La nacia movado (daŭrigo)[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ŝaul Ĉerniĥovskij, samtempulo de Ĥ. N. Bjalik, estis poeto de pli universalaj tendecoj. Tamen lia poezio multe kontribuis al la formigo de la juda nacia konscio. En lia poezio temis pli ofte pri naturo, homaj interrilatoj kaj amo. Sed la pogromoj en Ruslando kaj la nacia katastrofo kaŭzita de la naziismo, elvokis lian protest-poezion.

Origine li estis ŝatinto de helena kaj romia mitologiaj epokoj. Estinte poligloto, li hebreigis homerajn Iliadon kaj Odiseadon, Reĝo Edipo de Sofoklo, kaj lirikaĵojn de Anakreono kaj Horacio. El la klasika eposo li transiris al la nacia, - de la eŭropaj popoloj. Li hebreigis la Vulpon Reineko de Goethe, la rusajn epikaĵojn, - la t.n. "bilionojn" kaj la finnan "kalevalon", por kio li estis premiita de la Suomia registaro. Ankaŭ li tradukis hebreen la babilonan antikvan eposon "Agoj de Gilgameŝ". Krom tio, li hebreigis multajn ĉefverkojn de diversnaciaj klasikaj poetoj.

Multaj liaj originalaj poemoj rilatas rekte al la cionista agado kaj atingoj en Palestino. 
  1. Ŝ. Ĉerniĥovski [60]:
    1. "Credo" (muziknotoj) (אני מאמין: שחקי שחקי על החלומות, Ani maamin)
    2. Sorĉ-rozujo (שושנת פלאים ברוכת אל, Ŝoŝnat plaim)
    3. Tur-sonoriloj (balado, trad. libera) [61] (אל רעם פעמונים, El raam paamonim)
    4. Gardista Kanto (שירת שומר: מושבה נחה בעמק, Ŝirat ŝomer)
    5. Maljuna reĝo (muziknotoj) (ויהי בישורון מלך, Vajehi bijeŝurun meleĥ)
    6. Estas ie lando [62] (muziknotoj) (אומרים: ישנה ארץ, Omrim: jeŝna erec)
    7. Balado pri lupo (גדוד צלבנים נוסע, Gdud calbanim nosea)
    8. Vendrede dum krepusko (בשישי בין ערבים, Beŝiŝi ben arbaim)
  2. Eliahu Halevi Levin [63]: Kandeletoj de Makabeaj festotagoj (נרות חנוכה: עליזים רוקדים אתם יוקדים, Nerot ĥanuka)

La unua periodo post Ĥ. N. Bjalik[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Preskaŭ ĉiujn poetojn de la sekvanta kolekto-parto, karakterizas la adepteco al la poezia tradicio, kiun establis Ĥ. N. Bjalik, pri uzado de la "sintetika" hebrea lingvo. Ankaŭ ilia komuna trajto estas, ke ili ĉiuj naskiĝis en Eŭropo kaj siatempe enmigris (krom kelkaj) Palestinon, cele partopreni la rekonstruon de la juda "nacia hejmo" en ĝi. Inter la kelkaj, kiuj nur vizitadis Palestinon, ne vivinte en ĝi konstante, apartenas la mult-talenta Z. Ŝneur. Tial lia verkado enhavis pli universalajn, aŭ diasporajn motivojn. Tamen en unu versaĵo li pripentras la surmaran vojon de la "kontraŭleĝaj", kaŝaj migrintoj patrujon, spite al la brita malpermeso... Ankaŭ ne vivis en la lando, nur vizitinta ĝin, la bedaŭrinda Icĥak Kacenelson, tragike pereinta en la koncentrejo de Auschwitz. En kelkaj versaĵoj temas pri la malfacilaj penoj de la pioniroj en la rekonstruo de la ankoraŭ ne sendependa patrujo. Unu el ili apartenas al la plumo de tiam ankoraŭ junaĝa A. Ŝlonskij, kiu poste fariĝis la gvida figuro en la hebrea modernisma poeziarto, enkondukinte en ĝin la t.n. futurisman skolon. 
  1. Z. Ĵabotinskij [64]: Madrigalo al edzino (לי פעם שחת, Li paam saĥt)
  2. Jaakov Kohen [65]: Pasas jaroj (muziknotoj) (באים ימים, חולפים ימים, Baim jamim, ĥolfim jamim)
  3. Jaakov Fiĥman [66]:
    1. Kanto de vagabondo (לא בית לי וגורן, Lo bait li vagoren)
    2. Fabelo (muziknotoj) (על שפת ים כנרת, Al sefat kineret)
  4. Jehuda Karni [67]:
    1. Kamparanina preĝo (תפילת אשה: שמרני, Tefilat iŝa: Ŝamreni)
    2. Azil'
  5. David Ŝim'oni [68]:
    1. Hejmon (אל ביתי מה אתגעגע)
    2. Milito (fragmento el ciklo; libere)
    3. Kanto de vagabondo (muziknotoj) (שיר נודד: הה, מי יתנני עוף, Ŝir noded)
  6. Icĥak Kacenelson [69]: Jakob kaj Raĥel [70] (muziknotoj) (רחל עמדה על העין, Raĥel amda al haain)
  7. Zalman Ŝneur [71]:
    1. Ondo (גלים: חמשי טייל גל ענק)
    2. Surmare (מחרשת-ים: גלילה וסערה אניה)
    3. Lekantoj (romano, muziknotoj) (מרגניות - "מארגאריטקעס" בחורשה, על אמת המים)
    4. Profeto Elija [72] (muziknotoj) (אליהו הנביא: יש לנו אב זקן, בנים)
    5. Blankulo (חודוד: בבית רבי לייזר, בין זוית)

La dua periodo post Ĥ. N. Bjalik[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La sekvinta periodo de la hebrea poezio post Ĥ. N. Bjalik, distingiĝis de la antaŭa, ke ĝi komplete estis kreita sur tereno de la brit-mandata Palestino. Ĝiaj poetoj, eĉ se ili naskiĝis en la diasporo, enmigris ili Palestinon dun sia junaĝo kaj ensorbis en sin la impresojn de tiea pejzaĝo, kultur-vivo kaj spirita etoso.

La bedaŭrinde tro frue pasinta poetino Raĥel kaj precipe la jam menciita A. Ŝlonskij nun ludis la plej gravan rolon. La lasta disfamiĝis kiel senkomparebla talentulo de la tradukarto, majstre elrusiginte la poem-romanon "Eŭgeno Onjegin" de A. Puŝkin, elfranciginte "Tyl Ulenspiegel" de Ch. De Coster kaj el la angla, la Hamleto-n kaj la Reĝo Lear de Ŝekspiro - krom tradukoj de diversaj poeziaĵoj el aliaj lingvoj.

Ĥ. N. Bjalik verkadis en lingvo lege-uzita, sed ne ankoraŭ parolita. Dum A. Ŝlonskij - en lingvo viviĝinta kaj libere parolata. Tial li estis dekatenita el la Bjalikaj kliŝoj, regintaj dum ties literatur-periodo, kaj kiujn li kontraŭis, predikante la plimoderniĝintan stilon. Li mem versadis ofte en futurisma stilo, akceptinte ĝin de siaj emitaj rusaj poetoj.

Nur unu poeto de la nuna periodo, Ŝ. Melcer, ne povis liberiĝi de la disapora-geta tematiko. 
  1. Jelisaveta Ĵirkova, pseŭdonimo Eliŝeva [73]:
    1. Revoj (עוד ביום אני חולמת, Od bajom ani ĥolemet)
    2. La reĝo vivas (המלך חי, hameleĥ ĥaj)
  2. Raĥel [74]:
    1. Al la patrujo (אל ארצי, El arci)
    2. Lia edzino (אשתו, Iŝto)
    3. Lia filino (בתו, Bito)
    4. Miaj mortintoj [75] (מתי, Metaj)
  3. Avigdor Ha-Meiri [76]: Malespero (muziknotoj) (שיר יאוש, Ŝir jeuŝ)
  4. Ŝelomo Ŝpan [77]: Ejn-Gedi (soneto) (עין-גדי)
  5. Abraham Ŝlonskij [78]:
    1. Ĝis tien ĉi [79] (עד הלום, Ad halom)
    2. Rikoltista kanto (שירת המעמרים, Ŝirat hameamrim)
    3. * * * Okazo ordinara (מקרה רגיל, Mikre ragil)
  6. Ŝimŝon Melcer [80]: Juĝ-verdikto (popol-legendo; trad. libera) (דין-תורה, Din tora)

Periodo de Bataloj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La versaĵoj de Zeev Ĵabotinskij, kiu vivis dum la agadtempo de Ĥ. N. Bjalik, estas translokigitaj el la antaŭa evolutempa kolekto al la sekvanta parto, ĉar li estis la inspirinto de la kontraŭbrita rezisto. La ribelo ekfloris el la sino de li fondinta junulara organizo Bejtar. La ceteraj poetoj de tiu ĉi periodo, aŭ jam naskiĝis en la lando, aŭ estis venigitaj dum ilia frua junaĝo.

En kelkaj sekvontaj versaĵoj estas prikantita la heroa epopeo pri la "kontraŭleĝa" juda enmigrado en la brit-mandatan Palestinon, kiam la tuta brituja militfloto kaperis la ŝipetojn de la rifuĝintoj, cele reŝlosi ilin en rifuĝintajn koncentrejojn apudlande en Cipro (1936-1948).

Pri tio temas en la satiroj de N. Alterman kaj en versaĵoj de aliaj poetoj. La rezist-himno de A. Ŝtern, ĉefo de la plej ekstrema rezist-grupo, Leĥi, viktimo de sia agado, karakterizas la aspekton de la ribelo.

La versaĵoj de Ĥ. Ĥefer kaj Ĥ. Guri rakontas pri la milito kontraŭ la araba invado (kaj la enlanda milito kaj araba-israela milito de 1948). En tiuj de Naomi Ŝemer kaj de aliuloj - pri la postaj militoj.

La holokaŭsto estas ĉi tie respeguliĝanta sole en versaĵo de A. Brojdes. La plej bonaj kreitaĵoj pri tiu temo (kiel tiuj de U. Z. Grunberg, - la plej elstara poeto de post-bjalika periodo) apenaŭ estas tradukeblaj.

Malgraŭ la milit-streĉoj, ne silentis la Muzo pri la naturbeleco, rav-sentoj kaj amo. 
  1. Z. Ĵabotinskij:
    1. Bejtar' [81] (himno de la rezisto, muziknotoj) (בית"ר)
    2. Nia standardo (marŝkanto de organizacio "Bejtar") (שיר הדגל, Ŝir hadegel)
    3. La sugestinto (balado) (מורד-אור: אשמיעכם ספור רוסי)
  2. Jonatan Ratoŝ [82]: Al rezist'! (libere) (מן המצר, Min hamecar)
  3. N. Alterman [83]:
    1. Matenleviĝo (muziknotoj) (שיר בוקר: בהרים כבר השמש מלהטת, Ŝir boker)
    2. El ĉiuj popoloj (1942-1944) (trad. libera) (מכל העמים: בבכות ילדינו בצל גרדומים, Mikol haamim)
    3. La sveda lingvo (הלשון השוודית, Halaŝon haŝvedit)
    4. Respondo al la itala kapitano (נאום תשובה, Neum teŝuva)
    5. Ŝulamit [84] (muziknotoj) (שולמית)
    6. Post batalfino [85] (הנה תמו יום קרב וערבו, Hine tamu jom karev veirvo)
    7. Junulino (דום טוותה העלמה בפלך)
    8. Antikva motivo (ניגון עתיק, Nigun atik)
  4. A. Brojdes [86]:
    1. Vilno [87] (וילנא)
    2. Obstina Gent' [88] (אנחנו עדה עיקשת, Anaĥnu eda ike'ŝet)
  5. Avraham Ŝtern (Jair) [89]: Anonimaj soldatoj (himno de la rezistgrupo, muziknotoj) (חיילים אלמונים, Ĥajalim almonim)
  6. Lea Goldberg [90]:
    1. El "Pri la lando de mia amo" (משירי ארץ אהבתי, Miŝirej erec ahavati)
    2. En lando de mia am' (בארץ אהבתי, Berec ahavati)
  7. Jaakov Orland [91]:
    1. Surmare (שיר מעפילים: רוח ותורן רם, Ŝir maapilim)
    2. Serenado (muziknotoj) (עץ הרימון נתן ריחו, Ec harimon)
  8. Icĥak Ŝalev [92]: Filino de najbaro (בת השכן, Bat haŝaĥen)
  9. Moŝe Elimeleĥ Gijora [93]: Maristoj (muziknotoj) (ספנים: הרחק מן החוף, Sapanim)
  10. Ĥaim Guri [94]: Bab-El-Vad [95] (Trad. libera; muziknotoj) (באב-אל-ואד)
  11. Ĥ. Ĥefer [96]: Finĝan [97] (muziknotoj) (פינג'אן)
  12. Moŝe Ecjoni: Surmare (בלב ים: רועש, גועש הים, Belev jam)

La lasta Ĉapitro[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ampleksas verkitaĵojn de poetoj kaj poetinoj, kiuj ĉiuj vivas kaj agas nuntempe (ĝis la 1980-aj jaroj). La biografioj de kelkaj el ili ankoraŭ ne estis publikigitaj, kaj tial la tradukisto ne scias iliajn naskiĝdatojn, krom la fakto, ke ili ĉiuj naskiĝis en Israellando.

Tiu ĉi generacio jam liberiĝis de la milita tematiko, tial la batala motivo aperas nur ĉe unu el ili. Iliaj poeziaj temoj estas ĝeneralaj, interhomaj kaj subjektive individuaj.

Unu versaĵo aperanta en tiu ĉi ĉapitro apartenas jam al skolo, kiu liberigis sin el la katenoj de rimado, sed ne el la juĝo de la ritmo. Tamen, ĝenerale, en la nuntempa hebrea poezio ne plu regas la klasika vers-farado. Oni ne plu konstruas proporciajn strofojn kaj ne plu rimas. Longlongan linion povas postsekvi tre kurta kaj eĉ ne samritma. Postulenda estas sole la poetika enhavo laŭ la pens-esprimado poetik-forma. 
  1. Jedidja (Didi) Menusi [98]: Maristo ĉe botelo (muziknotoj) (קול אורלוגין קורא חצות, Kol orlogin)
  2. Naomi Ŝemer [99]:
    1. Jerusalem' de l'or (muziknotoj) (ירושלים של זהב, Jeruŝalaim ŝel zahav)
    2. Promenas la nokt' en bulvard' (muziknotoj) (הלילה הולך בשדרות, Halajla holeĥ basderot)
    3. Super Cio (muziknotoj) (על כל אלה, Al kol ele)
    4. Ne amis mi ĝi sat'! (muziknotoj) (עוד לא אהבתי די, Od lo ahavti daj)
  3. Jovav Katz: Ĉu vi plaras aŭ ridas? (1967) (האם את בוכה או צוחקת, Haim at boĥa o coĥeket)
  4. Joram Terharlev: Balado pri Joel Salomon [100] (הבלדה על יואל-משה סלומון, Habalada al joel moŝe salomon)
  5. J. Gur-Arje: Ene en mi (כפל, Kefel)
  6. A. Ŝabataj: Balado pri stirist' kun krura protez' (בפונדק קטן, בנמל קטן, bepundak katan)
  7. Pua Ŝalev-Toren [101]
    1. Kor-pordegoj (שערי הלב, Ŝaarej halev)
    2. Ruĝ-Ĉapetulino (כיפה אדומה, Kipa aduma)
  8. Ŝimrit Or: Al la vojo (muziknotoj) (ושוב נצאה אל הדרך, veŝuv necea el hadereĥ)

Aldono[redakti | redakti fonton]

Kelkaj versaĵoj originalaj [102]

  1. Viv-Krepusko
  2. David kaj Bat-Ŝeba [103]
  3. Omaĝe al miaj amataj [104]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La libro de Ben Sira (Sirach), ankaŭ konata kiel "La Saĝo de Ben Sira" aŭ "Proverboj Ben Sira", estas unu el la plej konataj libroj inter la eksteraj libroj, kies verkado estas atribuita al Shimon ben Yeshua ben Elazar ben Sira en Jerusalemo, en la dua jarcento a.K. La libro estis origine skribita en la hebrea.
  2. "(rabeno Abba Bar-Ajvu), alinome Abba Ariĥa (Sura, Mezopotamio; 2-a jarcento) El la fondintoj de la Talmuda Instruo, prezidis la jurakademion de Sura.
  3. "(Por la 9-a tago de monato Av' - la funbro pri la templo-detruo)"
  4. Talmudo. Parto "La unua Pordego" Traktaĵo 6
  5. Talmudo. Parto "Sinedrio" Traktaĵo 11
  6. Talmudo. Parto "Votoj" Traktaĵo 2
  7. Talmudo. Parto "Festeto" Traktaĵo 1
  8. Talmudo. Parto "Paskoj" Traktaĵo 112
  9. "La verŝajne aŭtoro: Meŝulam Ben-Klonimus Italio, 10-a jarcento."
  10. El la liturgio de la Indulgpeta Fastotago. Originale - unurima akrostiko
  11. "Donaŝ (Ha-Levi) Ben Labrat, Fes (Maroko) 920 - Kordoba 990. Poeto, gramatikisto, astonomo"
  12. "Rabbi Ŝmuel Ha-Nagid, Kordovo 998 - Granado 1056 Filozofo, lingvisto, kaj poeto. Estis ĉefveziro, kaj armeestro de Badis, - la islama Reĝo de Malaga ŝtato"
  13. "Kiel ni jam avertis, en la hebrea kaj la araba poezi-arto dum la ora epoko, oni opiniis, ke la unurimeco de la versaĵo estas ĝia precipa ŝiko"
  14. "Rabbi Ŝelomo (ben jehuda) EBEN- GEBIROL Malaga, 1020 (?) - Valencia, 1057 (?). Filozofo kaj poeto"
  15. "Rabbi Moŝe Even-Ezra, Granado 1055-1135 Poeto kaj literatur-historiisto"
  16. "Rabbi Jehuda (ben Ŝemuel) Ha-Levi Toledo 1080 - Jerusalemo (?) 1142. Filozofo, teologo. La plej granda hebrea poeto dum la mezepoko."
  17. "Rabbi Avraham Even-Ezra Tudela (Hispanio) 1089 - 1164 Poeto, gramatikisto, ekzegezisto, filozofo, astrologo, kuracisto.
  18. "Rabbi Jehuda Alĥarizi Toledo (?) 1170 - 1235 (?) Poeto kaj tradukisto"
  19. "La urbnomo Jerusalemo, hebree konsistas el kombino de du vortoj: paco kaj urbo."
  20. Hagar' - prapatrino de araboj; Sara - de judoj. Komparinte la malriĉon de l'hebrea poezio, kun la abunda araba
  21. "Rabbi Avraham Bar-Menaĥem vivis en Germanujo aŭ en Francujo dum la 12-a jarcento.
  22. "Rabbi Ŝem-Tov Falakejra naskiĝis en Palquera (Hispanio, 1225 - mortis en Provencio (Francujo), 1295. Filozofo, poeto kaj tradukisto.)"
  23. "Immanuel Ha-Romi Itale: Manoelo Romano Giudeo Romo 1261 - ie en Italio 1336"
  24. "Immanuel Ha-Romi ankoraŭ konsideris, ke la unurima versaĵo estas poetika ŝik-atingo."
  25. "Jehuda (ben-David) Even-Jaĥja (vivis dum la elpelo el Iberio)"
  26. "Jaakov Fransiŝ Mantova 1615 - Firence 1667 verkadis hebree kaj portugale"
  27. "La kaŭzo de siaj pento, la aŭtoro klarigis e nalia versaĵo: dum juneco lin forlogis la filozofio, ki algvidis lin al liberpensemo, dum li estis de ĉiuj konsiderata pia teologo."
  28. "Rabbi Immanuel Fransiŝ Livorno, 1618 - Firence 1710 (Italio) pli juna frato de la antaŭa rabeno kaj poeto"
  29. "Rabbi Moŝe Ĥaim LUZZATTO Padova 1707 - Kefar-Jasif (Palestino) 1747 kabalisto, moralisto, poeto imagis sin mem - Mesio."
  30. "N. H. Vajzel Hamburg 1725 - 1805 publicisto kaj poeto"
  31. "Efraim Luzzatto (legu: Lucato) San-Daniele (Italio), 1729 - Lausanne (Svislando), 1792 kuracisto. Dumlonge vivis en Londono."
  32. "Icĥak Luzzatto (Italio: 1730 - 1803). pli juna frato de Efraim. Kuracisto kaj poeto."
  33. "Jehuda Leib Ben-Zeev Galicio 1764 - Vieno 1811 Gramatikisto kaj sentenc-verkisto"
  34. "Ŝemuel Romanelli poeto hebrea kaj itala Mantova 1757 - Casale Monferrato 1814"
  35. "Moŝe MENDELSSOHN Hamburg 1780 - 1861 filozofo, publicisto kaj poeto"
  36. "Ŝalom Ha-Kohen Mezeriĉ (Pollando) 1772 - Hamburg 1845 poeto redaktoro, publicisto"
  37. "Dov Ginzburg Brody (Galicio) 1776 - 1811"
  38. "Gabriel Berger Praho (?) 1780 - ?. Lia biografio restis malklara. Ĉar li kristaniĝis cele ricevi la ŝtatan postenon (dum regado de la Aŭstria-Hungara monarkio), de la cenzuristo por hebreaj presataĵoj. Li estis aŭtoro de dramoj kaj poeziaĵoj pri bibliaj temoj."
  39. "Raĥel Morpurgo Trieste, 1790 - 1871"
  40. "'Morna Valo' laŭ la esprimoj de Hoŝea (2,15) kaj de Jesaja (55,10), bazitaj je okazo rakontita en Josuo (7,26) fariĝis en la hebrea lingvo simbolo de malbona sorto. La poetino verkis la versaĵon dum sia longdaŭra malsano, kiu kaŭzis al ŝi la morton."
  41. "Adam HaKohen Lebenssohn Miĥaliŝki 1794 - Vilno 1878 instruisto de Rabena Institucio"
  42. "Meir HaLevi Leteris Galicio 1800 (1804?) - Vieno 1871 poeto kaj publicisto"
  43. "Rimarko: En la antikva hebrea poezio, servis la nocio 'Amiko' - aludo pri Dio, kaj 'Kolombino' simbolis la hebrean popolon."
  44. "Hilel HaKohen De la Torre Cunia 1805 - Padova 1871 rabeno, poeto, tradukisto, esploristo. Verkadis ankaŭ itale"
  45. "Jehuda Leib Gordon Vilno 1829 - Peterburgo 1892 la plej grava poeto de la kleriga movado Romantikstila poeto"
  46. "... Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj filinoj..." (Eliro; 10, 9)
  47. "Konstanten (Aŝer, Abba) Ŝapiro Grodno 1839 - Peterburgo, 1900. El pia familio, kontraŭinta sekularan klerecon. Forkuris studi Vienon. Reveninte Peterburgon sen rimedoj, kaj - kiel judo - sen loĝrajto, vivdanĝere ekmalsanis je tifo. Savita de rusa junulino, konvertiĝis, cele edziĝi al ŝi. La pogromoj de la 1880-aj jaroj revenigis lin al juda problematiko. Kaj li versadis sopirplenajn baladojn kaj poemojn pri Israela Lando kaj ties glora pasinteco."
  48. Rimarko: La balad-enhavo aperas proze en la Talmudo.
  49. "Eljakim Cunzer Vilno 1840 - New-Jork 1913 komponisto, popol-kantisto kaj poeto en la jida kaj en hebrea lingvoj."
  50. "Ŝelomo Mandelkern Mlynow (Pollando) 1846 - Leipzig 1902 novelisto, poeto, ekzegezisto, verkadis ankaŭ jide kaj ruse."
  51. "Naftali H. Imber Galicio 1856 - New York 1909 certan tempon vivis en Palestino"
  52. Rimarko de la tradukinto: Ciono, - la Jerusalema monteto, simbolas la tutan Sanktlandon. De ĝia nomo devenas la nocio "cionismo", - la strebado de judoj reveni en liberigitan patrujon. La supra teksto, - fragmento de longa versaĵo, disfamiĝinta laŭ la melodio de Ŝemuel Kohen, fariĝis la himno de l'Tutmonda Cionisma Movado. Dum la 1948-a jaro, ĝi estis agnoskita kiel oficiala himno de Israela ŝtato.
  53. "Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filiojn, ne volas konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas..." Jeremia 31,15.
  54. "Menaĥem M. Dolickij, Bjalistok 1856 - Los Angeles 1931. Poeto kaj ĵurnalisto (en lingvoj hebrea kaj jida) Junaĝe lernis en la lernejo de Marko Zamenhof."
  55. "David Friŝman Zgierz (Pollando) 1859 - Berlin 1922 beletristo, eseisto, kritikisto kaj poeto"
  56. "Ĥ. N. Bjalik Apud Ĵitomir 1873 - Tel-Aviv 1934 poeto, eseisto, tradukisto kaj literatur-esploristo"
  57. "Rimarko: Temas pri ondo de jud-buĉaj pogromoj okazintaj en Ukraino dum la 1880-aj jaroj."
  58. "Verdire, la popolo estas herbo." Jesaja 40,7
  59. Nombroj 14, 29-36
  60. "Ŝ. Ĉerniĥovskij (1875-1943) Nask. en Krimea vilaĝo; mortis en Jerusalemo. D-ro de medicino. Poeto kaj tradukisto. Poligloto."
  61. "Rimarko: Kadiŝo = funebra memor-preĝo, omaĝe de la mortinto(j)."
  62. "Tiun versaĵon kunigis la komponistino N. Ŝemer el du variantoj de la poeto, por unu kanto. Rimarko de la tradukinto."
  63. "Elijahu Halevi Levin Dunaburg 1875 - Vilno 1917 poeto, edukisto"
  64. "Zeev (Vladimir) ĴABOTINSKI Odeso 1880 - New-York 1940. Poeto, romanisto, brila publicisto en multaj lingvoj, verkinta sub pseŭdonomo "ALTALENA" (Itale:"balancilo"). Elokventa oratoro, politika gvidinto. Oficiro de li mem fondita juda armeo dum la 1-a mondmilito, sub Brita standardo. Kondamnita pro kontraŭ-administra agado en Palestino, sidis en prizono. Liberigite, estis ekzilita el la lando. Inspiris la kontraŭ-britan reziston en Palestino (1938-1948). Pompe reemtombigita en Jerusalemo en 1964."
  65. "Jaakov Kohen Sluck (Blankrusujo) 1881, Tel Aviv' 1960. Eseisto, poeto, dramverkisto"
  66. "Jaakov Fiĥman Bielci (Besarabio) 1882 - Tel Aviv 1958 poeto, eseisto, tradukisto, literaturkritikisto"
  67. "Jehuda Karni Pinsk (Blankrusujo) 1884 - Tel Aviv 1949. Poeto kaj publicisto."
  68. "David Ŝimoni Bobrujsk (Blankrusujo) 1884 - Tel Aviv 1956 Poeto, eseisto, pedagogo"
  69. "Icĥak Kacenelson Koreliĉi (Blankrusujo) 1886 viktimo en Aŭschwitz 1944 Podagogo. Poeto hebrea kaj jida."
  70. Genezo 29
  71. "Zalman Ŝneur Ŝklov (Ukrainio) 1887 - New York 1959 Beletristo kaj poeto en jida kaj la hebrea."
  72. Laŭ versio de A. Avrunin
  73. "Eliŝeva (=pseŭdonomo). Rjazanj, Rusujo 1888 - Tiberio, Israel 1949 Verdire: Jelisaveta Ĵirkova. Filino de grekortodoksa ruso kaj romankatolika irlandanino. Ruslingva poetino. Lernis hebrean kaj jidan. Edziniĝis al judo. De 1925 en Palestino. Verkadis versaĵojn, eseojn, romanojn."
  74. "Raĥel (Blovŝtein) Saratov 1890 - Kineret 1931 Land-rekonstrua pioniro, poetino, eseisto. Mortis de ftizo."
  75. "Nur la mortintoj ne mortos..." J. S. K.
  76. "Avigdor Ha-Meiri 1890 - 1969 Berg (Krapatorusio) - Tel Aviv. Poeto, beletristo, publicisto"
  77. "Ŝelomo Ŝpan Jarmolinci (Ukraino) 1898 Tel Aviv 1962 Edukisto, publicisto, poeto"
  78. "Avraham Ŝlonskij Karjokov (Ukrainio) 1900 Tel-Aviv 1973 Poeto kaj tradukisto"
  79. "Tion versis la poeto veninte el diasporo en la landon kiel pioniro, - al montbazo de Gilboa. Por admoni la infanon al la lernivolo, oni kutimis ĵeti sur lin de supre monerojn, asertante, ke tion donacas al li la profeto Elio, kaŭze de la diligenteco. La vorto 'patro', hebree 'abba', konsistas el la du unuaj literoj: alfa kaj beta."
  80. "Ŝimŝon Melcer Tlust (Galicio) 1908 nun en Tel Aviv Poeto kaj tradukisto"
  81. "Bejtar, Jotpato kaj Masado, - citadeloj de antikva Judea lando, famaj pro ilia heroecaj ribel-bataloj kontraŭ la Romia jugo, - simbolas la sencedeman reziston. 'Bejtar' estas ankaŭ la nomo donita de Z. Ĵabotinskij al la junulara cionista movado, kiun li fondis, el kies sino eliris la kontraŭbrita rezisto. Tiu ĉi versaĵo unue servis kiel himno de la menciita junulara movado, sed poste fariĝis himno de la 'Organizacio de la Nacia Armeo', - la kerno de la rezisto (1936-1948)."
  82. "Jonatan Ratoŝ Varsovio 1909 Tel-Aviv 1980 Poeto kaj ideologo de literatura skolo."
  83. "Natan Alterman Varsovio 1910 Tel-Aviv 1970 Poeto, dramisto, tradukisto"
  84. "Ŝulamit - estas virina nomo, simbolanta belecon (Plej Alta Kanto 6). Dum la tempo de kontraŭbrita rezisto, pro cenzuraj kaŭzoj, cirkulis tiu kant-versaĵo, pri 'amo al Ŝulamit', en kiu alegorie temas pri la rezisto kontraŭ la land-administro."
  85. "Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin..." (1-a de Samuel, 31, 4)
  86. "Avraham Brojdes Vilno 1907 - Tel-Aviv 1972"
  87. "Rimarko: Grafo Valentin Potocki (1719-1749), prozelito akceptinta judecon, de Jezuita Tribunalo estas alkondamnita al publika forbruligo sur la Katedrala Placo. Esav' - frato de Jaakov' kaj Amalek' - ties posteulo, simbolas la malamegon kontraŭ judoj. Vilno dum 400 j. estis kultura centro de judoj, estis de ili karese nomata: 'Litova Jerusalemo'."
  88. Rimarko: La versaĵo apartenas al serio da samtemaj, verkitaj dum jaroj 1938-1948, kiam la brita floto kaperis la ŝipetojn de judaj rifuĝintoj el hitlerujo, naĝintaj Palestinon. La tradukinto."
  89. "Avraham Ŝtern (Jair) Suvalki (Pollando) 1907 Tel-Aviv 1942 Lidero de la rezista grupanaro: 'Batalantoj pro Libero Israela' Post longa ĉasado trovita kaj pafmortigita de britaj kaŝpolicistoj."
  90. "Lea Goldberg Kovno 1911 Jerusalem 1970 Poetino, romanisto, prof. de literaturo."
  91. "Jaakov Orland Tetjev (Ruslando) 1914 - Tel-Aviv Poeto, dramverkisto, tradukisto"
  92. "Icĥak Ŝalev Jerusalemo 1919 Poeto, instruisto kaj bibliesploristo"
  93. "Moŝe Elimeleĥ Gijora Sofia (Bulgario) 1919 - Tel-Aviv"
  94. "Ĥaim Guri Tel-Aviv 1923"
  95. "'Bab-el-vad' - estas la araba nomo de 'Val-pordego', la montfendejo, tra kiu la vojo el Jerusalemo descendas en la Saronan Valon. Dum la sieĝo de Jerusalemo fare de araboj (1947) tie estis forbruligitaj aŭtomobiloj kun judaj pasaĝeroj sub fajro de la embuskintaj araboj. Tie poste okazis la decidaj bataloj por liberigi la sieĝitan Jerusalemon, dum kiuj falis multaj batalintoj."
  96. "Ĥaim Ĥefer Sosnowiec (Pollando) 1925 Tel Aviv"
  97. "'Finĝan' - estas konus-forma lada kruĉo por kaf-kuirado, kutime uzata en Mezoriento."
  98. "Jedidja Menusi Kibbuc Gev'a 1928 - Tel-Aviv"
  99. "Naomi Ŝemer Kineret (et-kibbuco) - Tel Aviv Poetino, komponistino"
  100. "kiel li, s-ro Joel Salomon, en la j. 1878 elektis aĉeti la maŝan ter-grundon, kie poste elkreskis la floranta urbo Petaĥ-Tikva, ĉe la elfluejo de la rivereto Jarkon."
  101. "Pua Ŝalev-Toren (Jerusalem) Poetino, desegnistino kaj tradukistino"
  102. "... Se oni volas verki multajn librojn, ne estas fino, kaj multe legi lacigas la korpon." La Predikanto; 12,12
  103. "... Okazis, ke verpere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sinlavis; kaj la virino estis tre belaspekta... Kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba... edzino de Urija... Tiam David sendis senditojn por preni ŝin..." (2-a de Samuelo; 11,2-5)
  104. "... En la tagoj de sia mizero kaj suferoj, Jerusalem rememoras ĉiujn ĉarmaĵojn, kiujn ĝi havis en la tempoj pasintaj..." "Foriĝis de filino de Cion ŝia tuta beleco!" Plorkanto de Jeremio, 1.