Dlhá nad Váhom
Dlhá nad Váhom | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 927 05 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 913 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 17° 52′ O (mapo)48.1722222217.86027778Koordinatoj: 48° 10′ N, 17° 52′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 115 m [+] | ||
Areo | 9,07 km² ( 907 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dlhá nad Váhom [+] | |||
Dlhá nad Váhom, hungare Vághosszúfalu estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 890
- Supermara alteco: m
- Aŭtokodo: SA...
- Poŝtkodo: 927 05
- Telefonprefikso: 31
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo. Kontraŭe troviĝas Kráľová nad Váhom, kun kiu estas amikemaj kontaktoj. Šaľa troviĝas 3 km-ojn for.
En 1113 okazis la unua skriba mencio en formo Zomboe. En 1910 loĝis en la vilaĝo 949 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 la komunumo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Vágsellye. Inter 1920-1938 kaj inter 1945-1993 la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio. Antaŭ la 2-a mondmilito ĝi rehungriĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Ekde 1993 la vilaĝo estas parto de Slovakio. En 2001 loĝis tie 895 da homoj, (640 hungaroj, 239 slovakoj).