Dvorany nad Nitrou
Dvorany nad Nitrou, hungare Farkasudvar [farkaŝudvar]estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Farkas-Dovorán.
Bazaj informoj
- Areo: 5 km²
- Alto super la marnivelo: 158 m
- koordinatoj: 48° 29′ 23″ N 18° 07′ 00″ O / 48.48972 °N, 18.11667 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 29′ 23″ N 18° 07′ 00″ O / 48.48972 °N, 18.11667 °O (mapo)
- Loĝantaro: 770
- Poŝtkodo: 956 11
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Dvorany nad Nitrou situas sur ebenaĵo, laŭ rojo (Nitra (rivero) preterfluas), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Topoľčany. La lasta urbo troviĝas 8 km-ojn. La vilaĝo kontaktiĝas lun Ludanice.
Historio
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1285 en formo "Doran". En 1663 la turkoj detruis la komunumon. En 1828 vivis en Farkas-Dovorán 284 homoj en 41 domoj. En 1910 loĝis en Farkasudvar 421 homoj, (407 slovakoj, po 7 hungaroj kaj germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Dvorany nad Nitrou 732 homoj, (710 slovakoj, 2 ĉeĥoj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1768