Dvory nad Žitavou
Dvory nad Žitavou | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 941 31 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 999 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 0′ N, 18° 16′ O (mapo)47.9933333318.26416667Koordinatoj: 48° 0′ N, 18° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 120 m [+] | ||
Areo | 63,85 km² (6 385 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dvory nad Žitavou [+] | |||
Dvory nad Žitavou, hungare Udvard estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Žitavou, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Vác-Bratislava. Nové Zámky troviĝas 9 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue loĝis tie romianoj kaj avaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1075. Estis tie kapelo omaĝe al Sankta Marteno, la kampoj aldoniĝis al abatejo. En 1228 tie okazis la unua hungara ribelo de servutuloj. Koncilio okazis en 1309. Ili dekretis sonoriladon tage po 3. En 1429 la vilaĝo iĝis urbo, en 1441 la urbo ricevis ankaŭ juĝorajton kaj en 1462 iĝis distriktejo. En la 16-a j.c. la turkoj ofte atakis la urbeton, tiam detruiĝis la kapelo kaj apude la fortikaxeto. Inter 1572-1685 la urbo apartenis al la Turka Imperio. Poste la kampoj apartenis al episkopejo de Esztergom, tiutempe germanoj alvenis. La urbo famiĝis pri la vinkulturo. En 1910 loĝis tie 4387 da homoj (4343 hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al la distrikto de Udvard, kies distriktejo estis. En 1919 okazis batalo inter ĉeĥa legio kaj tiutempa hungara Ruĝa Armeo. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la urbo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 Germanio okupis Hungarion kaj la judoj estis deportitaj. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj, krome estis ankaŭ loĝantarŝanĝo. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1949. En 2001 loĝis tie 5138 da homoj (3684 hungaroj, 1323 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fundamente mezepoka katolika preĝejo, dum la historio kelkfoje detruita, la nun videbla en 1776 konstruiĝis
- paroĥo el 1761
- golgoto el 1860, nun ankaŭ pilgrimejo
- kapelo omaĝe al Sankta Urbano sur monteto de vintukoj el 1760
- monumentoj pri la mondmilitoj apud la preĝejo
- skulptaĵo pri Sankta Floriano el 1855 apud la preĝejo
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Udvard naskiĝis kaj mortis hungara juĝisto Ferenc Boncz.
En la iama Udvard naskiĝis:
- hungara oficisto József Podhradczky
- hungara prelato Ferenc Galla.