Kamanová
Kamanová, hungare Kálmánfalva estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Em la 19-a jarcento la hungaraj nomoj estis ankaŭ Kamánfalva, Keménfalva, Kamena, poste la vilaĝo retiriĝis al la formo en 1249.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Alto super la marnivelo: 158 m
- koordinatoj: 48° 28′ 11″ N 18° 06′ 00″ O / 48.46972 °N, 18.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 28′ 11″ N 18° 06′ 00″ O / 48.46972 °N, 18.10000 °O (mapo)
- Loĝantaro: 620
- Poŝtkodo: 956 12
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Kamanová situas sur ebenaĵo, laŭ rojo (Nitra (rivero) preterfluas), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Topoľčany. La lasta urbo troviĝas 11 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la ferepoko. La nomo aperis unue en 1249 en formo "Kalmanfalwa a.n. Billie". En 1828 vivis tie 265 homoj en 38 domoj. En 1835 incendio, en 1866 ĥolero okazis. En 1910 loĝis en Kálmánfalva 382 homoj, (341 slovakoj, 36 hungaroj, 5 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondmilito estis tie gravaj partizanaj agadoj. En 2001 loĝis en Kamanová 604 homoj, (602 slovakoj, po 1 ĉeĥo kaj hungaro).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apoteozo de Sankta Kruco de 1979
- klasikisma kastelo de Tocsek [toĉek] el la 19-a jarcento