Kamenín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamenín situas en Regiona Nitra
Kamenín situas en la bluigita distrikto

Kamenín, hungare Kéménd estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo. La lasta troviĝas 13 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, poste la keltoj havis tie teran fortikaĵon. La unua mencio pri la loko devenis el 1217. En 1543 la turkoj okupis la regionon, en 1595 armeo de la Habsburgoj rabadis en la vilaĝo, en 1683 la poloj detruis la komunumon. Ĉefepiskopejo de Esztergom refondis ĝin en 1699, sed en 1705 denove la aŭstroj rabadis. Lernejo konstruiĝis en 1732. La hungaroj venkis la aŭstrojn en 1849. La fervojo atingis la vilaĝon en 1885. En 1910 loĝis tie 1812 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1529 da homoj (1374 hungaroj, 116 slovakoj).

Vidindaĵo