Kukučínov
Kukučínov, hungare Nemesoroszi [nemeŝorosi] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Ankoraŭ vilaĝeto apartenas al la municipo ekde 1962.
Kukučínov | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Levice | ||
Poŝtkodo | 937 01 | ||
Aŭtokodo | LV | ||
Telefonkodo | ++421-36-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 607 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 52 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°05′30″N 18°42′00″O / 48.09167°N, 18.7°O (mapo) Koordinatoj: 48°05′30″N 18°42′00″O / 48.09167°N, 18.7°O (mapo) | ||
Alto | 142 m s.m. | ||
Areo | 11 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kukučínov [+] | |||
Situo
Kukučínov situas laŭ rojo, fine de sakovojo. Levice troviĝas je 22 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1293 en formo "Vruzi". En 1828 loĝis tie 305 vilaĝanoj en 48 domoj. En 1848 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nemesoroszi 914 homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Nemesoroszi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1993 Kukučínov apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 595 homoj, (388 slovakoj, 194 hungaroj).
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) de 1775
- kalvinana templo de 1786
- nobeldomo kun parko el la 18-a jarcento
- fera kruco memore al la incendio
- skulptaĵo pri Sankta Floriano memore al la incendio
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio