Pohronský Ruskov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oroszka)

Pohronský Ruskov, hungare Oroszka estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice. La slovakoj uzis historian nomon Oroska.

Pohronský Ruskov situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo Nové Zámky-Šahy, laŭ fervojo Levice-Šahy (tra ponto). Levice troviĝas 33 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1269 en formo "Wruz", tiam la kampoj apartenis al abatejo. Longe la komunumo konsistis el 2 setlejoj: "Nobela Oroszi" kaj "Malgranda Oroszka". La loĝantaro okupiĝis pri agrikulturo, vinkulturo. En 1910 loĝis en la vilaĝo 724 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bars, al distrikto de Léva, poste al Ĉeĥoslovakio. Iam la vilaĝo havis fabrikon pri sukero. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1326 da homoj (817 hungaroj kaj 478 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Oroszka naskiĝis: