Zemné

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Zemné
Malnova lernejo, nun biblioteko kaj memordomo pri Jedlik en Zemné
Riverbordo de Zemné
Skulptaĵo pri Jedlik

Zemné, hungare Szímő estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Váh sen ponto, laŭ triara flankovojo. Nové Zámky troviĝas 13, Kolárovo 12 km-ojn for.

Historio

La unua mencio devenis el 1113 en formo Van Zemej, en 1217 aperas proksima vilaĝo Gúg. La lasta senhomiĝis pro la tataroj en 1241. Van Zemej detruiĝis en 1312 fare de kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk). En 1704 la aŭstroj bruldetruis la vilaĝon. Incendioj okazis en 1882 kaj 1887. Ĝis 1919 la komunumo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1928 la vilaĝo ricevis kurenton. Inter 1938-1945 ĝi aliĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1950 kolĥozo formiĝis, en 1952 inundo okazis, en 1960 nova lernejo, en 1968 kulturdomo, poste kuracejo, infanĝardeno, apoteko kaj vendejoj, fine informatika reto kaj kanalizado konstruiĝis. Nuntempe la loĝantoj okupiĝas ne nur pri agrokulturo, sed ankaŭ pri loka industrio.

Demografio

1910 1930 2001
hungaroj 2813 2970 1645
slovakoj 5 48 330
aliaj - 51 226
resume 2818 3069 2201

Vidindaĵoj

Famulo

Ĝemelkomunumo