17-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de marto estas la 76-a tago de la jaro (la 77-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 289 tagoj restas.
Je la 17-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 180: Komodo iĝis romia imperiestro
- 1420: Dum kunsido de Reichstag en Vroclavo oni anoncis buleon de Marteno la 5-a, ordonanta al katolikoj militiron kontraŭ husanoj
- 1560: En Francio sensukcesis protestantisma puĉo
- 1776: Usona Milito de Sendependeco: evakuo de brita armeo de sieĝita Bostono ĝis Halifakso en Nov-Skotio
- 1793: Pollando: Jasna Góra kapitulacis antaŭ prusa armeo
- 1798: Post preskaŭ 200 jaroj estis malfondita Nederlanda Orient-hinda Kompanio
- 1805: Napoleono Bonaparte iĝis reĝo de Italio
- 1809: Prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a ordonis rompi kaj kunfandi polajn kronadajn juvelojn, ŝtelitajn de trezorejo en Vavelo - en 1811 ili estis komisie detruitaj en Królewiec
- 1861: Torino: oni proklamis Italan reĝlandon sub la reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a.
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: pola generalo Marian Langiewicz venkis en batalo de Chroberz (proksime al Pińczów)
- 1888: Britoj kreis protektoraton Saravako en Borneo
- 1899: William Henry Pickering malkovris la lunon de Saturno - Febon
- 1917: Februara revolucio: en Kievo ukrainoj kreis Centran Konsilantaron, kies unua prezidanto iĝis Miĥajlo Hruŝevskij
- 1930: Pollando: falis la kvina registaro de Kazimierz Bartel
- 1931: Nevado: oni leĝigis hazardludon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En minejo "Kazimierz" en Silezio finiĝis striko daŭranta de la 15-a de marto
- En Parizo aperis semajnrevuo "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj)
- 1941: En kastelo de Lublin sub germana okupado estis enprizonigitaj 1990 personoj
- 1942: En Bełżec (distrikto Tomaszowski) germanoj establis pereigejon funkciantan ĝis decembro 1942 - en ĝi pereis ne malpli ol duonmiliono de judoj; germana polico pafmortigis en Międzyrzec Podlaski 15 judojn, en tio lokan rabenon; gestapo pendumis en Łęczyca 10 judojn; generalo Stefan Rowecki kadre de Pola Enlanda Armeo kreis organizaĵon "Pomoc Żołnierzowi" (Helpo al Soldato), kies membroj organizus socian helpon por la armeo
- 1943: Germana polico pafmortigis en Chmielnik 16 personojn de Kielce kaj en Borszczów 3 polojn pro kaŝado de judoj; Volinia masakro: membroj de Ukraina Ribela Armeo murdis en Michałówka 5 polojn; en urboj de Ĝenerala Gubernio aperis alvoko al pola socio, redaktita de polaj konspiraj organizaĵoj, por helpi al fuĝintoj de italaj, rumanaj, slovakaj kaj hungaraj taĉmentoj; germanaj regopovoj fermis litovan universitaton
- 1944: Germana polico pafmortigis en ĉirkaŭaĵoj de Tuchów dekkelkajn, en Kielce 16 kaj en Łańcut 10 personojn; ĝendarmoj bruligis en Jaślików apud Krasnystaw 10 domojn murdante 19 personojn pro nelivero de devigaj agrikulturaĵoj aŭ helpo al partizanoj; en Poznań germanoj pendumis 5 polojn; de fervoja transporto fuĝis apud Poznań 34 sovetajn militkaptitojn
- Al Koncentrejo Ravensbrück alvenis transporto kun 66 polinoj de Varsovio;
- 1945: Germanoj kapitulacis en Malbork kaj militkaptitejo en Łambinowice (proksime al Nysa) estis okupita de Ruĝa Armeo; en Mrzeżyno (apud Trzebiatów) okazis soldata edzigo de Pollando kun la maro
- En germana Vajmaro fondiĝis Ukraina Nacia Komitato; en japana urbo Kobe post usona aeratako eksplodis fajrotempesto - pereis pli ol 8 mil personoj
- 1950: Malkovro de la kemia elemento kaliforniumo
- 1954: Sverdlovska provinco: Novouralsk iĝis urbo
- 1959: Unu semajnon post eksplodo de kontraŭĉina ribelo spirita gvidanto de tibetanoj Tenzin Gyatso forlasis sian palacon en Lasao kaj iris en ekzilon al Barato
- 1963: Erupcio de vulkano Agung sur indonezia insulo Balio
- 1969: Golda Meir iĝis ĉefministrino de Israelo
- 1981: Pola montgrimipstino Wanda Rutkiewicz rompis femuroston sur Elbruso en Kaŭkazo
- 1983: Juĝejo de Varsovia Armea Areo kondamnis Zbigniew Romaszewski kaj lian edzinon Zofia al 3 jaroj de mallibero pro disvastigo de informoj pri situacio en Pollando pere de eksterleĝa Radio Solidareco - establita de ili radio komencis disaŭdigi dum la milita stato en Pollando la 12-an de aprilo 1982.
- 1990: Kazimiera Prunskienė iĝis ĉefministro de Litovio (kiel la unua virino)
- 1991: Referendumo pri daŭrigo de Sovetunio okazis - bojkotita de Armenio, Estonio, Kartvelio, Latvio, Litovio kaj Moldava Respubliko
- 1992: En referendumo en Sud-Afriko 69% blankaj balotantoj apogis politikon de reformoj celantan al likvido de apartismo
- 1992: En atenco kontraŭ israela ambasadejo en Bonaero pereis 29 personoj kaj 242 vundiĝis
- 1993: 60 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en bombaj atencoj kontraŭ 2 loĝataj domoj en Kolkato
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a finis verki sian testamenton
- 2004: En serbo-albanaj tumultoj en pluraj urboj de Kosovo pereis 19 personoj kaj 900 vundiĝis
- 2005: Madrido: nokte oni forigis la lastan monumenton al Francisco Franco
- 2006: Irano: 22 personoj pereis en embusko de sunaismaj ribelantoj kontraŭ militista eskorto en sud-orienta Provinco Sistano kaj Baluĉistano
- 2008: Ne malpli ol 43 personoj pereis en sinmortiga bomba atenco apud ŝijaisma templo en iraka Karbalo
- 2009: Madagaskaro: Andry Rajoelina rezulte de puĉo iĝis prezidento
- 2010: Ĉefo de financa kaj planada fakultato de reganta Korea Laborista Partio Pak Nam Gi estis pafmortigita pro sensukcesa ŝanĝo de nordkoreia ŭono kaj ekonomia ruinigo de la lando
- 2010: Dum politika protestado en Tajlando manifestaciantoj verŝis homan sangon antaŭ reganta Demokratia Partio kaj rezidejo de ĉefministro Abhisit Vejjajiva
- 2012: Siria enlanda milito: 27 personoj pereis kaj 140 vundiĝis rezulte de eksplodo de du aŭtomobilaj kaptiloj proksime al spionejo kaj ĉefa policejo en Damasko
- 2012: Baza misio de usona kosmosondilo MESSENGER esploranta Merkuron finiĝis
- 2014: Politika krizo en Krimeo: Supera Konsilio de Aŭtonoma Respubliko Krimeo ekdecidis pri sendependeco. Samtage sendependecon de Krimeo agnoskis Rusio.
Naskiĝoj
- 763: Harun ar-Raŝid, granda kalifo de Bagdado (m. 809)
- 1473: Jakobo la 4-a (Skotlando) (m. 1513)
- 1537: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio (m. 1598)
- 1686: Jean-Baptiste Oudry, franca pentristo kaj gravuristo (m. 1755)
- 1741: William Withering, angla kuracisto kaj botanikisto, malkovrinto de digitalo (m. 1799)
- 1751: Anders Dahl, sveda botanikisto kaj kuracisto (m. 1780)
- 1813: Anton Dominik von Fernkorn, germana artgisisto kaj skulptisto
- 1834: Gottlieb Daimler, germana inĝeniero kaj industriisto (m. 1900)
- 1839: Josef Gabriel Rheinberger, liĥtenŝtejna komponisto (m. 1901)
- 1852: Patrick Augustine Sheehan, irlanda pastro, politikisto kaj verkisto
- 1856: Mikaelo Vrubel, rusa artisto kaj pentristo (m. 1910)
- 1862: Silvio Gesell, germana ekonomikisto kaj esperantisto (m. 1930)
- 1863: János Révész (Riszdorfer), hungara pastro, redaktoro, verkisto (m. 1933)
- 1865: Gabriel Narutowicz, pola inĝeniero, profesoro de Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko, la unua prezidento de Pollando, murdita (m. 1912)
- 1883: Urmuz, rumana avangarda verkisto (m. 1923)
- 1884: András Mikola, rumania hungara pentristo (m. 1970)
- 1890: Ágnes Keresztessy, hungara poetino {m. 1960)
- 1891: René Fülöp-Miller, hungara verkistino (m. 1963)
- 1903: Josef Augusta, ĉeĥa paleontologo (m. 1968)
- 1902: Erzsébet Balla, hungara verkistino (m. ?)
- 1906: Sándor Gyallay-Pap, rumania hungara poeto (m. 1944)
- 1911: Miklós Wesselényi, hungara ĵurnalisto (n. 1980)
- 1917: Nat King Cole, usona ĵaz-pianisto kaj -kantisto (m. 1965)
- 1918: Józef Franczak, pola kontraŭkomunisma partizano, la lasta anatemita soldato, murdita (m. 1963)
- 1920: Sándor Thurzó, rumania hungara violonisto, verkisto pri muziko (m. 2009)
- 1925: Zsuzsa Széll, hungara literaturhistoriistino (m. 1997)
- 1926: Siegfried Lenz, germana verkisto
- 1928: Lajos Balogh, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1928: László Varga, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto
- 1932: Ágnes Szatmári. rumania hungara scenejdekoraciistino, pentristino
- 1935: Hans Wollschläger, germana verkisto, tradukisto, orgenisto (m. 2007)
- 1936: Dénes Gábor, rumania hungara bibliografo, redaktoro
- 1944: Attila Botár, hungara poeto
- 1944: László-Sándor Pető, rumania hungara, hungara geografo
- 1946: Lőrinc Baranyai, rumania hungara grafikisto, pentristo
- 1946: János Burus, rumania hungara instruisto, lokhistoriisto
- 1947: András Ágoston, rumania hungara violonisto
- 1948: William Gibson, usona-kanada sciencfikcia verkisto, kreinto de la ideo pri kiberspaco
- 1951: Kurt Russell, usona aktoro
- 1954: István Bajusz, rumania hungara arkeologo, muzeologo, universitata adjunkto
- 1965: István Sarány, rumania hungara ĵurnalisto
- 1966: Zsolt Kötő, rumania hungara kameristo
- 1983: Péter Fehérvári, rumania hungara aktoro, dancisto, kantisto
- 1985: Árpád Krisztián Kurta, rumania hungara pentristo, fotisto
Mortoj
- 180: Marko Aŭrelio, romia imperiestro, filozofo, verkisto (n. 121)
- 461: Sankta Patriko, patrona sanktulo de Irlando (n. ĉ. 385)
- 743: Withburga, anglosaksa abatino kaj sanktulino
- 1040: Harold Harefoot, reĝo de Anglio (n. ĉ.1015)
- 1267: Pierre de Montreuil, franca arkitekto, pioniro de gotika arkitekturo (n. ĉ. 1200)
- 1272: Go-Saga, imperiestro de Japanio (n. 1220)
- 1406: Ibn-Ĥaldun, araba filozofo, islama historiisto kaj politikisto (n. 1332)
- 1609 : Olaus Martini, ĉefepiskopo de Upsalo (n. 1557)
- 1640: Philip Massinger, angla dramisto (n. 1583)
- 1713: Juraj Jánošík, slovaka nacia heroo kaj eksterleĝulo (n. 1688)
- 1768: György Buzinkai, hungara kuracisto (n. 1700 auc 1701)
- 1782: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto (n. 1700)
- 1846: Friedrich Bessel, germana matematikisto kaj astronomo (n. 1784)
- 1849: Vilhelmo la 2-a, reĝo de Nederlando kaj grandduko de Luksemburgo (n. 1792)
- 1853: Christian Doppler, aŭstra matematikisto kaj fizikisto, malkovrinto de la efiko de Doppler (n. 1803)
- 1886: Pierre-Jules Hetzel, franca eldonisto kaj verkisto (n. 1814)
- 1897: Vittorio Bottego, itala esploristo (n. 1860)
- 1909: József Tódor, hungara teologo, kanoniko (n. 1852)
- 1917: Franz Brentano, germana filozofo kaj psikologo (n. 1838)
- 1919: Heinrich Lefler, aŭstra pentristo (n. 1863)
- 1926: Aleksej Brusilov, rusa generalo (n. 1853)
- 1929: Antoni Lange, pola poeto, tradukisto, filozofo-mistikulo, poligloto juddevena (n. 1861)
- 1942: Josef Svatopluk Machar, ĉeĥa poeto (n. 1864)
- 1945: Gyula Déri-Deheleanu, rumania hungara kulturpolitikisto (n. 1888)
- 1949: György Dávid, rumania hungara historiisto, vortaristo (n. 1889)
- 1956: Irène Joliot-Curie, franca fizikistino kaj kemiistino nobelpremiita (n. 1897)
- 1960: János Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo (n. 1884)
- 1973: Karl Anton Rohan, germana ĵurnalisto (n. 1898)
- 1974: Louis Kahn, usona arkitekturisto juddevena (n. 1901)
- 1976: Luchino Visconti, itala teatra kaj filma reĝisoro (n. 1906)
- 1977: Sándor Veégh, rumania hungara literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1906)
- 1983: Tibor Dénes, hungara verkisto, literaturhistoriisto (n. 1907)
- 1992: László Lukács, hungara lingvisto (n. 1911)
- 2005: George F. Kennan, usona diplomato (n. 1904)
- 2005: Czesław Słania, pola gravuristo, projektisto de poŝtmarkoj kaj monbiletoj (n. 1921)
- 2012: Ivan Demjanjuk, ukraina militkrimulo de la dua mondmilito (n. 1920)
- 2012: Ŝenudo la 3-a papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Patriko, episkopo, patrono de Irlando.
- Nacia tago en Irlando - Tago de Sankta Patriko
Tagoj de semajno
La 17-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.