20-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de majo estas la 140-a tago de la jaro (la 141-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 225 tagoj restas.
Je la 20-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 325: Malfermo de la Unua koncilio de Niceo, dum kiu oni interalie kondamnis arianismon, redaktis Nicean Kredon kaj solvis konflikton pri datado de Pasko
- 526: Siria Antioĥio ruiniĝis pro tertremo; pereis ĉ. 250 mil homojn
- 885: Karlo la 3-a la Dika kroniĝis kiel okcidentfranka reĝo
- 1184: Danoj detruis okcidentpomerian ŝiparon, konkeris Wolin detruante marbordon, venkis slavajn vendojn; pola episkopejo en Kamień transiris sub danaj influoj.
- 1293: Komplutensa Universitato de Madrido fondiĝis
- 1350: En batalo de Żuków (apud Sochaczew) pola reĝo Kazimiro la Granda supervenkis litovan armeon reakirante por kvar jarcentoj i.a. Breston, Lvovon kaj Volodimiron Volinan
- 1498: Portugala esploristo Vasco da Gama atingis Kozhikode (Calicut) en Keralao.
- 1501: Portugaloj malkovris Ĉieliran Insulon en la suda Atlantiko
- 1631: Tridekjara milito: armeo de la Sankta Romia Imperio masakris 25 mil loĝantojn de Magdeburgo
- 1792: Malfermo kaj konsekro de la Tombejo Powązki en Varsovio, nun la plej granda nekropolo en Eŭropo.
- 1794: Pollando: la plej granda en historio incendio de Mikołów
- 1809: Napoleonaj militoj: pola armeo konkeris okupitan de aŭstroj fortreson Zamość
- 1857: Allan Kardec sendis ekzempleron de La libro de la spiritoj kaj leteron al George Sand, en Parizo.
- 1862: Fondo de Nacia Muzeo en Varsovio
- 1873: Usonaj tajloro kaj entreprenisto akiris patenton por ĝinzoj kun plifortigitaj - pere de nitoj - poŝoj
- 1927: Sauda Arabio sendependiĝis (Traktato de Jedda).
- 1901: Pollando: plurmonata Infana striko en Września kontraŭ germanigo komenciĝis; peticion al papo subskribis 175 mil loĝantojn de Grandpolujo
- 1913: En Vroclavo oni malfermis spektaklan-sportan konstruaĵon Hala Ludowa
- 1921: Usona prezidento Warren G. Harding transdonis al pola sciencistino Maria Skłodowska-Curie ujeton da radiumo valoran 100 milojn da dolaroj
- 1932: Usona aviadistino Amelia Earhart transflugis Atlantikan Oceanon kiel la unua virino
- 1932: Engelbert Dollfuss iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 1935: Universitato de Varsovio akceptis nomon de Józef Piłsudski
- 1939: Germana kvazaŭarmea taĉmento atakis polan doganejon en Kałdowo apud Malbork
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Heinrich Himmler deklaris, ke Lublin-regiono estos nur provizora setlejo por judoj, kiuj estonte estos transportitaj al Madagaskaro; gestapo en Poznań komencis enketan esploron kontraŭ 265 membroj de Militista Organixo de Okcidentaj Teritorioj; SS transportis al Aŭŝvico 30 germanajn krimulojn de Sachsenhausen kun plano doni al ili diversajn funkciojn; germanaj regopovoj retirigis de Ĝenerala Gubernio polajn antaŭmilitajn monbiletojn
- 1941: Estro de Sicherheitspolizei (sekureca polico) en ĜG konstatis en raporto, ke plimulton de atencoj faris kamparanoj kaj laboristoj kaj pola subtera movado bone orientiĝas pri agado de okupacia administrado kaj ties planoj; en Poznań germanoj gilotinis 9 polojn; en ĜG oni notis 576 malsaniĝoj je tifo
- Germana aerarmeo komencis sukcesan 11 tagan kampanjon de paraŝutistaj taĉmentoj al Kreto
- 1942: Revenĝe pro mortigo de du germanaj oficistoj kaj komandanto de militkaptitejo fare de sovetaj partizanoj germana kaj litova polico pafekzekutis nokte de la 19-a/20-a de majo ĉ. 400 loĝantojn de Święciany kaj apudaj vilaĝoj en la distrikto Vilno; SS-anoj pafmortigis en Rabka 45 malsanajn, kriplajn kaj mallertajn judojn kaj en distrikto Krasnostawski dekkelkajn personojn; taĉmento de germana polico murdis en distrikto Chełmski 19 judojn, 4 polojn kaj 4 ukrainojn; en Nazia Germanio estis 1 194 919 trudlaboristoj deportitaj de ĜG kaj polaj enkorpigitaj teritorioj; regopovoj de Varto-Lando malpermesis skribi en gazetaro pri germanaj krimoj por "ne malfortigi aŭtoritaton de germanoj en Oriento"
- Japanoj aneksis la tutan Birmon atingante baratan landlimon
- 1943: Germana polico vivbruligis en Brodi en trajna vagono ĉ. 50 judajn virinojn kun infanoj kaj polon pro provo doni al ili panon kaj en distrikto Lubartowski pafmortigis 5 kaptitajn partizanojn kun pola viro kun ili kunlaboranta; Volinia masakro: ukrainoj murdis en distrikto Rivno 6 polojn; skoltaj Grizaj Taĉemtoj de Pola Enlanda Armeo atakis germanan transporton kun 49 malliberuloj de la kastelo de Lublin, celanta al germana koncentrejo Aŭŝvico
- 1944: Patrolo de Pola Enlanda Armeo trovis ĉe Okcidenta Bugo neeksplodintan pafaĵon de la germana raketo V-2, kiun oni transdonis al Britio
- 1945: Pollando: en Stargard Szczeciński ekfunciis la unua en Okcidenta Pomerio kultur-centro – Kultur-Domo de Fervojisto
- 1946: Britio ŝtatigis minejojn
- 1954: Ĉiang Kai-ŝek fariĝis prezidento de la Respubliko Ĉinio en Tajvano.
- 1954: Ĝenevo: subskribo de interkonsento pri disdivido de Vjetnamio laŭ la 17-a latitudo
- 1961: Ukrainio: Ŝevĉenka ŝtata premio fondiĝis
- 1970: Flago de Sudano oficialiĝis
- 1975: Flago de Kameruno oficialiĝis
- 1983: En la scienca revuo Science aperis artikoloj de du sendependaj teamoj - gvidataj de Robert Gallo kaj Luc Montagnier - indikantaj, ke pro infekto de aidoso povas respondeci nekonata pli frue retroviruso; oni nomis ĝin poste HIV
- 1985: Miamo: financata de usona registaro Radio Martí komencis disaŭdigi por la loĝantaro de Kubo
- 1986: Arlingtona nacia tombejo: enterigo en unu komuna tombo de 5 el 7 viktimoj de la katastrofo de Kosmopramo Challenger
- 1989: Pekino: enkonduko de krizostato pro la protestoj sur placo Tian An Men
- 1990: Riŝon-Le-Ciono: ĉe bushaltejo israela soldato mortpafis 7 palestinanojn
- 1992: Londono: Futbala Klubo de Barcelono gajnis unuafoje la pokalon de Eŭropo
- 1995: Pola skoria motorciklisto Tomasz Gollob gajnis en Wrocław la unuan konkuron por individua mondĉampioneco
- 1996: Komenco de pli ol unu kaj duonjara periodo de nudokula videbleco de la kometo Hale-Bopp, unu el la plej brilaj
- 2001: Oficanta prezidento de Ĉado Idriss Déby elektiĝis por laŭvica periodo
- 2002: Sendependiĝo kaj UNO-membriĝo de Orienta Timoro.
- 2006: Ĉinio: konstruado de la akvoenergia Baraĵo Tri Gorĝoj finiĝis
- 2006: Nuri al-Maliki iĝis ĉefministro de Irako
- 2006: Ateno: finna metalroka grupo Lordi gajnis Eŭrovido-Kantokonkurson
- 2008: Dubajo: nubskrapulo Burĝ Ĥalifa atingis preskaŭ 650 m kaj iĝis la plej alta konstruaĵo (superis radian maston en la ĉirkaŭaĵo de pola urbo Płock)
- 2008: Ma Ying-jeou oficiale iĝis prezidento de Tajvano
- 2010: Tanegaŝima-Kosmocentro: lanĉo de la japana kosmosondilo Akacuki direkte al Venuso
Naskiĝoj
- 1364: George-Étienne Cartier, angla kavaliro (m. 1403)
- 1554: Paolo Bellasio, itala komponisto (m. 1594)
- 1743: Toussaint Louverture, heroo de Haitia revolucio dum la franca okupado (m. 1803)
- 1764: Johann Gottfried Schadow, germana skulptisto, pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de klasikismo (m. 1850)
- 1772: William Congreve, brita rakeda pioniro (m. 1828)
- 1799: Honoré de Balzac, franca verkisto (m. 1850)
- 1806: John Stuart Mill, brita filozofo (m. 1873)
- 1851: Emil Berliner, usona inventisto germandevena (m. 1929)
- 1860: Benedek Bálint, hungara grafikisto (m. 1920)
- 1860: Eduard Buchner, germana nobelpremiita kemiisto (m. 1917)
- 1871: György Tóth, hungara juristo, ĵurnalisto (m. 1942)
- 1880: Cornelis Jacob Baart de la Faille, nederlanda biologo kaj esperantisto (m. 1939)
- 1881: Władysław Sikorski, pola generalo, ĉefministro de Pollando, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, mortfalinta en mistera aviada katastrofo (m. 1943)
- 1882: Sigrid Undset, verkisto kaj nobelpremiitaen 1928 (m. 1939)
- 1893: Alajos Mécs, hungara verkisto, ĵurnalisto (m. 1978)
- 1901: Max Euwe, mondĉampiono ŝako en 1935–1937 (m. 1981)
- 1902:Jazep Puŝĉa, belorusa poeto (m.1964)
- 1906: Ellen Auerbach, germana fotistino (m. 2004)
- 1907: Franz Jägerstätter, aŭstra kamparano kaj martiro de konscienco
- 1908: James Stewart, usona aktoro (m. 1997)
- 1915: Moŝe Dajan, israela soldato (m. 1981)
- 1919: Gustaw Herling-Grudziński, pola verkisto, malliberulo de sovetaj gulagoj, kritikisto de komunista diktatoreco (m. 2000)
- 1921: Wolfgang Borchert, germana verkisto (m. 1947)
- 1928: Mátyás Furdek, rumania hungara ekonomikisto
- 1940: Ferenc Valkay, hungara dancisto
- 1941: Csaba Béla Fábián, rumania hungara matematikisto, ekonomikisto
- 1943: Al Bano, itala kantisto kaj aktoro
- 1944: Joe Cocker, brita kantisto
- 1944: Boudewijn de Groot, nederlanda kantisto
- 1944: Hugó Ágoston, rumania hungara ĵurnalisto
- 1945: István Petrovits, rumania hungara skulptisto
- 1946: Cher, usona kantistino
- 1948: József Hevesi, rumania hungara kuracisto, poeto, publicisto
- 1950: Wei Jingsheng, ĉina politika disidento
- 1950: Waldemar Mattis Teutsch, rumania hungara pentristo
- 1970: Naomi Campbell, brita supermodelo
- 1974: Stanislav Markelov, rusa juristo kaj ĵurnalisto, batalanto pri homrajtoj, murdita (m. 2009)
- 1981: Iker Casillas, hispana futbalisto
- 1983: Szabolcs Balla, hungara aktoro
Mortoj
- 685: Ecgfrith, reĝo de Northumbria, Anglio
- 794: Aethelberht la 2-a, reĝo de East Anglia, Anglio
- 1277: Johano la 21-a, papo
- 1506: Kristoforo Kolumbo, itala esploristo (n. 1451)
- 1527: Michael Sattler, kristana Reformaciisto (n. ĉ. 1495)
- 1648: Ladislao la 4-a, reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio (n. 1595)
- 1755: Johann Georg Gmelin, germana vojaĝisto kaj esploristo de Siberio (n. 1709)
- 1834: Markizo de la Fayette, franca nobelo kaj revoluciulo dum Franca kaj Usona Revolucioj (n. 1757)
- 1837: Johan Afzelius, profesoro pri kemio, metalurgio kaj apoteko de la Universitato de Upsalo (n. 1753)
- 1873: George-Étienne Cartier, kanada politikisto (n. 1814)
- 1876: Ferenc Szilágyi, hungara historiisto (n. 1797)
- 1896: Clara Schumann, germana komponistino (n. 1819)
- 1935: Árpád L. Bitay, rumania hungara pentristo (n. 1900)
- 1940: Verner von Heidenstam, sveda nobelpremiita poeto, germandevena (n. 1859)
- 1947: Philipp Lenard, germana nobelpremiita fizikisto (n. 1862)
- 1952: József Gelei, hungara zoologo (n. 1885)
- 1958: Árpád Kiss, rumania hungara matematikisto (n. 1916)
- 1964: Sándor Farkas, hungara bibliotekisto (n. 1887)
- 1976: Irma Brósz, rumania hungara pentristino (n. 1911)
- 1986: József Bene, hungara pentristo (n. 1903)
- 1989: Erzsébet Galgóczi, hungara verkistino (n. 1930)
- 1989: John Richard Hicks, brita ekonomikisto (n. 1904)
- 1989: Péter Marosi, rumania hungara kritikisto (n. 1920)
- 1998: Gerzson Veress, rumania hungara poeto (n. 1956)
- 1999: Kjell Gustavsen, prezidinto de Norvega Esperantista Ligo (n. 1915)
- 2012: Robin Gibb, brita muzikisto (n. 1949)
- 2013: Mihály Guttman rumania hungara muzikinstruisto, kapelestro (n. 1926)
- 2013: Ray Manzarek, usona muzikisto poldevena, klavarinstrumentisto de rokmuzika grupo The Doors (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Orienta Timoro: festo de sendependeco
- Nacia tago en Kameruno, tago de la voĉdono pri la unuiĝonta respubliko (1972)
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Bernardeno el Sieno, sacerdoto
Tagoj de semajno
La 20-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.