23-a de aŭgusto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de aŭgusto estas la 235-a tago de la jaro (la 236-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 130 tagoj restas.
Je la 23-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- -153: Ribelo de luzitanoj: en batalo de Numanco ribelantoj frakasis legion de Romia Imperio
- 476: La lasta romia imperiestro estis demisiita - simbola fino de la Antikva epoko
- 1268: Duko de ŝvaboj malvenkis en batalo de Tagliacozzo kun armeo de reĝo de Sicilio kaj Napolo kaj estis malliberigita
- 1305: En Londono estis ekzekutita William Wallace, skota nacia heroo, gvidanto de kontraŭangla ribelo
- 1328: Venko de franca armeo super flandraj ribelantoj en batalo de Cassel (en departamento Nord)
- 1514: Sultano de Otomana Imperio venkis ŝaĥon Ismail la 1-a en batalo de ebenaĵo Ĉaldiran (apud Lago Urmia)
- 1572: Masakro de Sankta Bartolomeo komenciĝis nokte en Parizo - pogromo de hugenotoj
- 1595: Venko de hungara-valaĥa armeo super la turka en batalo de intermonto Călugăreni (Distrikto Giurgiu)
- 1614: Nederlando: Regna Universitato de Groningen fondiĝis
- 1669: Pollando: Ełk ricevis konfirmon de la urborajto kaj kelkajn privilegiojn
- 1702: Milito de hispana sukcedo: angla-nederlanda armeo kaj ŝiparo komencis sieĝon de Kadizo
- 1727: Rusio kaj Ĉinio subskribis traktaton de Kjaĥta pri komuna landlimo
- 1793: Komitato por publika savado en Francio enkondukis devigan militservon
- 1820: Pollando: granda incendio de Busko-Zdrój
- 1813: Napoleonaj Militoj: venko de sveda-germana armeo en batalo de Großbeeren
- 1833: En britaj kolonioj oni aboliciis sklavecon
- 1838: Dum la unua opia milito brita armeo aneksis Honkongon
- 1850: Oni finis instali telegrafan kablon surfunde de la Manika markolo
- 1866: Packontrakto de Prago finis la Prusian-Aŭstrian militon
- 1870: Francia-Prusia Milito: prusa artilerio bombardis Strasburgon
- 1884: Venko de franca ŝiparo super la ĉina en batalo de Fuĝoŭo
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Ĉikago
- 1895: Eloy Alfaro iĝis prezidento de Ekvadoro
- 1903: La 6-a Cionisma Kongreso en svisa Bazelo anoncis ke la fundamenta celo estas fondo de la juda ŝtato en Palestino
- 1904: En Usono oni patentis aŭtomobilan neĝoĉenon
- 1914: Unua mondmilito: Japanio deklaris militon kontraŭ Germanio; venko de brita armeo super la germana en batalo de Mons; batalo de Kraśnik komenciĝis - venko de aŭstro-hungara armeo kontraŭ la rusa
- 1919: Organizita de Pola Militista Organizaĵo eksplodis ĉirkaŭsemajna ribelo de Sejny kontraŭ litova administrado - rezulte de ĝi poloj rekonkeris Suvalkion perdante 37 soldatojn
- 1924: Granda opozicio de Marso
- 1927: Justica murdo: oni ekzekutis per elektra seĝo la du anarkiistojn Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti, false akuzitaj pri armita atako
- 1929: En Hebron araboj masakris 67 judojn
- 1930: En Bruselo princo Leopoldo la 3-a malfermis stadionon Heysel
- 1939: Sovetunio kaj Nazia Germanio subskribis Pakton Ribbentrop-Molotov kun sekreta protokolo pri disdivido de Mezorienta Eŭropo kune kun la kvara dispartigo de Pollando
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo pafmortigis en Grabarka 25 personojn, suspektitaj pri partopreno en rezista movado; en malliberejo ĉe str. Młyńska en Poznań germanoj gilotinis 7 polojn
- La dua periodo en Batalo de Anglio komenciĝis, en kiu polaj pilotoj ludis gravan rolon
- 1941: Gestapo pafmortigis en Kościelna Wieś (proksime al Pleszew) 22 personojn alveturigitaj de malliberejoj en Kalisz, Konin, Sieradz
- Germanaj nazioj establis geton en Rigo
- 1942: Heinrich Himmler ordonis aresti ĉiujn antaŭmilitajn polajn oficirojn en Ĝenerala Gubernio; en Lodzo germanoj murdis 6 polojn; germana polico komencis likvidi geton en Warta
- Batalo ĉe Stalingrado komenciĝis
- 1943: Al germana koncentrejo en Treblinka venis transporto de judoj de Bjalistoko; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Majdan (nun en Volina provinco) 156 polojn
- Ruĝa Armeo venkis en la Batalo ĉe Kursko kaj liberigis Ĥarkovon
- 1944: Ribelo de Varsovio: pafalterigo de germana aviadilo, kiu falis ĉe str. Hipoteczna, konkeroj de baziliko alvoke al Sankta Kruco, unu el telefon-centraloj kun malliberigo de 76 germanoj, Palaco de Zamoyski kun sidejo de Ĉefa Polic-Komandejo kaj Ministerio pri Internaj Aferoj, kun liberigo de ostaĝoj: pastroj, civiluloj kaj polaj policanoj - 80 ĝendarmoj estis malliberigitaj; atako al Varsovia Universitato kun helpo de 2 kirasitaj veturiloj kaj transportilo; 250 polaj oficiroj enkarcerigitaj de NKVD en germana koncentrejo Majdanek estis forveturigitaj al gulagoj de Sovetunio (en Rjazan, Grjazovec, Ĉerepovec kaj aliloke); polaj aviadilistoj en regiono de Warka partoprenis la unuan aerbatalon kontraŭ germanoj; al germana koncentrejo en Aŭŝvico venis transporto de judoj el Lodza geto, kiujn SS-anoj tuj mortigis per gaso
- Aliancaj armeoj konkeris Marsejlon
- 1948: En Amsterdamo fondiĝis Monda Konsilio de Eklezioj.
- 1953: Stalinismo: Pola Popola Respubliko rezignis pri militaj reparacioj flanke de Germana Demokratia Respubliko
- 1958: Federacia Aviada Administracio fondiĝis en Usono
- 1958: Ĉina armeo surprize pripafis du insulojn de Tajvano - komenco de la dua krizo en la Markolo de Tajvano
- 1973: Stokholm-sindromo: en Stokholmo oni forkondukis laboristojn de banko kaj malliberigis ilin dum 6 tagoj
- 1975: Komunista organizo Pathet Lao en Laoso konkeris la ĉefurbon Vjentiano
- 1980: Ĝenerala striko en la Pola Marbordo eksplodis - aperis Strika Informa Bulteno Solidareco
- 1989: Baltia vojo: amasa protesto de du milionoj da homoj, kiuj interprenis siajn manojn kaj kreis homan ĉenon de pli ol 600 kilometroj trans la tri ŝtatoj de Baltio: Estonio, Latvio kaj Litovio
- 1990: Armenio sendependiĝis (de Sovetunio).
- 1990: Volkskammer, parlamento de Germana Demokratia Respubliko, esprimis konsenton pri Germania reunuiĝo
- 1995: Meles Zenavi iĝis ĉefministro de Etiopio
- 2003: Kanado: Nacia Parko Ukkusiksalik fondiĝis
- 2005: Bahamoj: Uragano Katrina estiĝis
- 2006: Aŭstrino Natascha Kampusch fuĝis post okjara malliberiĝo
- 2011: Libiaj ribelantoj konkeris la komandejon de Muamar Kadafi devigante lin fuĝi de Tripolo; la regopovon transprenis Nacia Transira Konsilio
- 2013: 47 personoj pereis kaj ĉ. 500 vundiĝis rezulte de du eksplodoj de aŭtomobiloj antaŭ sunaismaj moskeoj en libana Tripolo
Naskiĝoj
- 686: Karolo Martelo, reginto de la frankoj (m. 741)
- 966: Rikardo la 2-a, duko de Normandio (m. 1027)
- 1740: Ivano la 6-a, imperiestro de Rusio (m. 1764)
- 1741: Jean-François de La Pérouse, franca maroficiro kaj esploristo (m. ĉ. 1788)
- 1754: Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio (m. 1793)
- 1769: Georges Cuvier, franca paleontologo kaj anatomo pri bestoj (m. 1832)
- 1792: Franz Sales Kandler, aŭstria muziksciencisto
- 1811: August Gottfried Ritter, germana orgenisto kaj komponisto
- 1847: Gyula Czárán, hungara groteploristo (m. 1906)
- 1859: Agnes Bøgh-Høgsted, dana esperantistino (m. nekonata)
- 1864: Eleftherios Venizelos, ĉefministro de Grekio (m. 1936)
- 1880: Aleksandro Grin, rusa verkisto poldevena (m. 1932)
- 1884: János Berecz, hungara kuracisto (m. 1938)
- 1885: Ignác Balla, hungara vekisto, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (m. 1976)
- 1886: Lajos Karádi Nagy, rumania hungara sportĵurnalisto (m. 1965)
- 1887: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, soveta pioniro de raketado (m. 1933)
- 1891: Pál Tolnai, hungara esperantisto (m. 1971)
- 1893: Imre Sándor, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1956)
- 1905: Czesław Klimuszko, pola pastro, klarvidanto, herbisto, parapsikologo (m. 1980)
- 1912: Gene Kelly, usona dancisto kaj aktoro (m. 1994)
- 1917: Pimen Panĉanka, belorusa poeto (m. 1995)
- 1918: Zdzisław Peszkowski, pola katolika animzorganto, kapelano de "Federacio de Katinaj Familioj" (m. 2007)
- 1923: Edgar Frank Codd, angla komputikisto kontribuinta al rilata datumbazo (m. 2003)
- 1924: Efraim Kiŝon, israela verkisto (m. 2005)
- 1926: Gyula Hernádi, hungara verkisto (m. 2005)
- 1935: Lőrinc Szász, rumania hungara lingvisto kaj vortaristo
- 1939: Witold Michałowski, pola verkisto, vojaĝisto, lekciisto pri dukta geopolitiko
- 1943: Csaba Airizer, hungara operkantisto
- 1946: Keith Moon, angla muzikisto (m. 1978)
- 1950: Izabela Jaruga-Nowacka, pola politikistino kaj feministino (m. 2010)
- 1950: Roza Otunbajeva, prezidentino de Kirgizio
- 1951: Aĥmed Kadirov, prezidento de Ĉeĉenio (m. 2004)
- 1953: Artūras Paulauskas, litova politikisto
- 1954: Elek Benkő, rumania hungara/hungara arkeologo
- 1963: Park Chan-wook, sud-korea reĝisoro kaj scenaristo
- 1965: Ilija Trojanov, bulgara-germana verkisto kaj tradukisto
- 1965: Roger Avary, kanada reĝisoro
- 1970: River Phoenix, usona aktoro (m. 1993)
- 1974: Serhij Ĵadan, ukraina verkisto, poeto kaj tradukisto
Mortoj
- 93: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo invadinta Skotlandon (n. 40)
- 634: Abu Bakr, la unua kalifo (n. 573)
- 1305: William Wallace, skota nacia heroo (n. 1270)
- 1498: Isabel de Hispanio, reĝino de Portugalio (n. 1470)
- 1540: Guillaume Budé, franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto (n. 1468)
- 1591: Fray Luis de León, hispana monaĥo, verkisto kaj tradukisto (n. ĉ. 1527)
- 1661: Tokugawa Yorifusa, japana daimio (n. 1603)
- 1802: Corona Schröter, germana aktorino kaj kantistino (n. 1751)
- 1806: Charles-Augustin de Coulomb, franca oficiro, inĝeniero kaj fizikisto (n. 1736)
- 1813: Alexander Wilson, skot-usona poeto, ornitologo, naturalisto kaj ilustristo (n. 1766)
- 1858: Antal Reguly, hungara lingvisto (n. 1819)
- 1892: Deodoro da Fonseca, prezidanto de Brazilo (n. 1827)
- 1902: Sokrates Starynkiewicz, rusa generalo, prezidanto de Varsovio (n. 1820)
- 1921: Feliksa Kozłowska, pola mistikulino, fondintino de mariavitismo (n. 1862)
- 1926: Rudolph Valentino, itala-usona aktoro (n. 1895)
- 1933: Adolf Loos, aŭstra arkitekto (n. 1870)
- 1937: Albert Roussel, franca komponisto (n. 1869)
- 1943: Marcell Frigyes, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1900)
- 1847: Jan Czeczot, pola poeto, tradukisto, etnografo, verkanta ankaŭ en kreiĝanta belorusa lingvo (n. 1796)
- 1984: György Berkó, rumania hungara aktoro (n. 1920)
- 1984: Elemér Szádeczky-Kardoss, hungara geologo, geokemiisto (n. 1903)
- 1990: Witold Tyloch, pola religiosciencisto, esploristo de judismo, bibliisto, kumranologo (n. 1927)
- 1991: Ágnes Nemes Nagy, hungara poetino, tradukistino (m. 1922)
- 1992: János Székely, rumania hungara poeto, dramisto, eseisto (n. 1929)
- 1997: Ervin Mikó, rumania hungara gazetraportisto, redaktoro (n. 1919)
- 2006: Maynard Ferguson, kanada ĵaz-trumpetisto kaj flugilkornisto (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Rumanio: Tago de Liberiĝo (1944)
- Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Virgo: ♍ (ĝis la 23-a de septembro)
- Romkatolika Kalendaro: Sankta Roza el Limo, virgulino
- Protestantismo: Nokto de Sankta Bartolomeo (la 23/24-an de aŭgusto)
- Ukrainio: Tago de Flago
- Eŭropa Memor-Tago pri Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo - proklamita de Eŭropa Parlamento en 2008 okaze de la 70-a datreveno de la Pakto Ribbentrop-Molotov
- Internacia Memor-Tago pri Sklav-Komercado kaj ties Abolicio - proklamita la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 2008
Tagoj de semajno
La 23-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.