Monda Federacio de Demokratia Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo MFDJ.png

La socialisme orientita Monda Federacio de Demokratia Junularo - ruse Всемирная федерация демократической молодёжи, germane Weltbund der Demokratischen Jugend, angle World Federation of Democratic Youth kaj hispane Federación Mundial de la Juventud Democrática - estas politika ligo de junularaj asocioj, kiu aparte gravis dum la tempo de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam ĝi grupigis la ŝtatajn junularajn organizojn el la landoj de la Orienta Bloko kaj iujn kromajn komunismajn asociojn el okcidentaj landoj, kaj estis prestiĝa internacia politika instrumento de Sovetunio. La junularaj Esperanto-asocioj en la ŝtatoj de la Orienta Bloko, malgraŭ sia ne komunista orientiĝo, provis atingi videblecon en la internacia federacio, ĉar iusenca internacia komunista rekono de la laboro por Esperanto (kiu post la persekutoj flanke de Nazia Germanio estis klare rekonita kiel kontraŭfaŝisma) signifis mildigon de la ŝtata malpermeso aŭ limigo de por-esperanta agado en la sovetunie ligitaj landoj kaj ligiĝis al la espero eĉ de iusenca ŝtata subteno de la agado.

La federacio fondiĝis la 10-an de novembro 1945 kadre de monda junulara konferenco en Londono, kaj baldaŭ agnoskiĝis kiel neregistara organizaĵo kunlabora kun la Unuiĝintaj Nacioj. Celo de la junulara federacio estis la renkontigo de junuloj el ĉiuj partoj de la mondo por interxanĝo de opinioj kaj spertoj, por diskuto kaj komuna lukto kontraŭ rasismo, faŝismo kaj militismo, kaj por paco kaj interŝtata solidareco.

Inter la jaroj 1989 kaj 1991, kiam disfalis Sovetunio kaj la sovetunie kontrolita Orienta Bloko, la federacio perdis la ŝtatan subtenon de tiuj landoj kaj la multajn membrojn de la amasaj ŝtataj junularaj organizaĵoj en tiuj landoj, sed kontraste al Sovetunio ne malfondiĝis, sed pluagadas sen la premo esti konsiderata ŝtata politika instrumento: Laŭ popraj informoj de la federacio dum la jaro 2007 en ĝi membris 185 organizoj, kiuj reprezentis pli-malpli 30 milionojn de junuloj. kaj kiuj grandparte estas komunismesocialisme orientitaj respektive reprezentas naciajn aŭ kontraŭkoloniismajn liberigajn movadojn.

La federacio plu estas la ĉefa organizanto de la neregule okazanta Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro. La unua tiaspeca festivalo okazis dum la jaro 1947 en Prago. Okaze de la 60-jara jubileo en Karakaso organiziĝis granda festo.[1]

Post la kolapso de Sovetunio kaj la komunismaj reĝimoj en pluraj najbaraj ŝtatoj dum la jaroj 1990 kaj 1991 la federacio, kiel jam skizite, preskaŭ komplete kolapsis, kaj estis relative granda paŭzo, ĝis dum la jaro 1997 unuafoje estis plia Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en la socialisma respubliko Kubo.

Plej alta organo de la federacio estas la ĝenerala kunveno (ĝis la jaro 1957 nomata "monda kongreso"), kiu kunvenas ĉiun trian jaron.

Membraj organizoj[redakti | redakti fonton]

Afriko[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Angolo.svg Angolo: Juventude do Movimento Popular da Libertação de Angola (junulara sekcio de la Movado Popola por Liberigo de Angolo, MPLA)
  • Flago-de-Eritreo.svg Eritreo: Nacia Unio de Eritrea Junularo kaj Studentaro
  • Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko: Organização da Juventude Mozambicana (junulara sekcio de la organizo FRELIMO)
  • Flago-de-Namibio.svg Namibio: SWAPO Youth League (junulara sekcio de la movado South-West Africa People's Organisation)
  • Flago-de-Okcidenta-Saharo.svg Okcidenta Saharo: Unión de Juventud de Saguia el Hamra y Río de Oro (junulara sekcio de la organizo Polisario Front)
  • Flago-de-Senegalo.svg Senegalo: Mouvement de la Jeunesse Démocratique (junulara sekcio de la Democratic League - Movement for the Labour Party
  • Flago-de-Senegalo.svg Senegalo: Union de la Jeunesse Démocratique Alboury Ndiaye (junularo de la Partio de Sendependeco kaj Laboro)
  • Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko: African National Congress Youth League (junulara sekcio de la African National Congress)
  • Flago-de-Sudafriko.svg Sudafriko: South African Student Congress
  • Flago-de-Sudano.svg Sudano: Sudana Junulara Unio (junulara sekcio de la Sudana Komunista Partio)
  • Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio: Umoja Wa Vijana (junulara sekcio de la organizo Chama Cha Mapinduzi)
  • Flago-de-Zambio.svg Zambio: United National Independent Party Youth League (junulara sekcio de la partio United National Independence Party)
  • Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo: ZANU-PF Youth League, bwe (junulara sekcio de la organizo Zanu-PF)

Azio kaj Oceanio[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio: Resistance (junulara sekcio de la partioj Democratic Socialist Perspective kaj Socialist Alliance)
  • Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo: Bangladesh Students Union (studentoj de la Komunista Partio de Bangladeŝo)
  • Flago-de-Bangladeŝo.svg Bangladeŝo: Bangladesh Youth Union (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bangladeŝo)
  • Flago-de-Barato.svg Barato: All India Students Federation (studentoj de la Communist Party of India)
  • Flago-de-Barato.svg Barato: All India Youth Federation (junulara sekcio de la Communist Party of India)
  • Flago-de-Barato.svg Barato: Democratic Youth Federation of India (junulara sekcio de la marksisma Communist Party of India, samnoma kiel la supra partio)
  • Flago-de-Barato.svg Barato: All India Youth League (junulara sekcio de la All India Forward Bloc)
  • Flago-de-Barato.svg Barato: Revolutionary Youth Front (junulara sekcio de la Revolutionary Socialist Party de Barato)
  • Flago-de-Butano.svg Butano: Demokratia Junularo de Butano
  • Flago-de-Butano.svg Butano: Studenta Unio de Butano
  • Flago-de-Birmo.svg Birmo: Tutbirma Studenta Demokratia Fronto
  • Flago-de-Birmo.svg Birmo: Tutbirma Studenta Ligo
  • Flago-de-Norda-Koreio.svg Nord-Koreio: Socialista Junulara Ligo Kim Il Sung (junulara sekcio de la Partio de Laboro Koreio)
  • Flago-de-Irano.svg Irano: Tudeh-Junularo (junulara sekcio de la Tudeh-Partio de Irano)
  • Flago-de-Japanio.svg Japanio: Demokratia Junulara Ligo de Japanio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Japanio)
  • Flago-de-Japanio.svg Japanio: Japana Ligo de Socialista Junularo
  • Flago-de-Japanio.svg Japanio: Korea Junulara Ligo en Japanio
  • Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio: Hanchongryun, 7-a periodo (Sud-Korea Federacio de Studentaj Konsilioj)
  • Flago-de-Laoso.svg Laoso: Unio de la Popola Revolucia Junularo de Laoso (junulara sekcio de la Revolucia Popola Partio de Laoso)
  • Flago-de-Nepalo.svg Nepalo: All Nepal National Free Students Union (studentoj de la Unuiĝinta Marksisma-Leninisma Komunista Partio de Nepalo)
  • Flago-de-Nepalo.svg Nepalo: Democratic National Youth Federation (junulara sekcio de la Unuiĝinta Marksisma-Leninisma Komunista Partio de Nepalo)
  • Flago-de-Nepalo.svg Nepalo: Nepal National Youth Federation (junulara sekcio de la Unuiĝinta Komunista Partio de Nepalo)
  • Flago-de-Pakistano.svg Pakistano: Pashthoonkhwa Students Organisation
  • Flago-de-la-Filipinoj.svg Filipinoj: ANAKBAYAN
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko: Communist Youth Federation (junulara sekcio de la Komunista Partio de Sri-Lanko)
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko: Socialist Students Union (studentoj de la partio Janatha Vimukthi Peramuna)
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko: Socialist Youth Union (junulara sekcio de la partio Janatha Vimukthi Peramuna)
  • Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio: Komunista Junulara Unio Ho Chi Minh (junulara sekcio de la Komunista Partio de Vjetnamio)
  • Flago-de-Vjetnamio.svg Vjetnamio: Vjetnamia Junulara Federacio

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Armenio.svg Armenio: Komunista Junulara Ligo de Armenio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Armenio)
  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio: Kommunistische Jugend Österreichs - Junge Linke (KJÖ, "Komunista Junularo de Aŭstrio - Junaj Maldekstruloj")
  • Flago-de-Azerbajĝano.svg Azerbajĝano: Komunista Junulara Ligo de Azerbajĝano (junulara sekcio de la Komunista Partio de Azerbajĝano)
  • Flago-de-Belorusio.svg Belorusio : Leninista-Komunista Junulara Unio de Belarusio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Belarusio)
  • Flag of the United Kingdom.svg Britio: Young Communist League ("Ligo de Junaj Komunistoj", junulara sekcio de la Communist Party of Britain)
  • Flag of the United Kingdom.svg Britio: Young Socialists (junulara sekcio de la Komunista Ligo (Communist League) de 1998)
  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario: Bulgara Socialista Junulara Unio
  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio: Komunistický Svaz Mládeže (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bohemio kaj Moravio)
  • Flago-de-Danio.svg Danio: Kommunistisk Parti i Danmark - Ungdom (junulara sekcio de la Komunisma Partio en Danio)
  • Flago-de-Finlando.svg Finnlando: Kommunistinen nuorisoliitto ry
  • Flago-de-Francio.svg Francio: Mouvement de la Jeunesse Communiste de France (junulara sekcio de la Komunista Partio de Francio)
  • Flago-de-Germanio.svg Germanio: Sozialistische Deutsche Arbeiterjugend (SDAJ)
  • Flago-de-Germanio.svg Germanio: Freie Deutsche Jugend (la eksa ŝtata junulara organizo de GDR)
  • Flago-de-Grekio.svg Grekio: Komunista Junularo de Grekio (junulara sekcio de la Komunista Partio de Grekio)
  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio: Collectivos de Jovenes Comunistas de España (junulara sekcio de la Partido Comunista de los Pueblos de España)
  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio: Unión de Juventudes Comunistas de España (junulara sekcio de la Komunista Partio Spaniens)
  • Flago-de-Katalunio.svg Katalunio (Hispanio): Col·lectius de Joves Comunistes - Joventut Comunista (junulara sekcio de la Partit dels i les Comunistes de Catalunya)
  • Flago-de-Hungario.svg Hungario: Baloldali Front - Kommunista Ifjúsági Szövetség (junulara sekcio de la Laborista Partio de Hungario)
  • Flago-de-Irlando.svg Irlando: Connolly Youth Movement (junulara sekcio de la Komunista Partio de Irlando)
  • Flago-de-Irlando.svg Irlando: Workers Party Youth' (junulara sekcio de la Laborista Partio de Irlando)
  • Flago-de-Italio.svg Italio: Giovani Comuniste e Comunisti (junulara sekcio de la Komunista Refondita Partio)
  • Flago-de-Italio.svg Italio: Federazione Giovanile Comunisti Italiani (junulara sekcio de la Partio de Italaj Komunistoj
  • Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio: Komunista Junulara Ligo de Kartvelio
  • Flago-de-Kipro.svg Kipro: Unuiĝinta Demokratia Junulara Organizo (junulara sekcio de la partio AKEL)
  • Flago-de-Portugalio.svg Portugalio: Juventude Comunista Portuguesa (junulara sekcio de la Portugala Komunista Partio)
  • Flago-de-Rusio.svg Rusio: Союз коммунистической молодёжи Российской Федерации, Russland (junulara sekcio de la Komunista Partio de la Rusia Federacio)
  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio: Socialistický Zväz Mladých (junulara sekcio de la Komunista Partio de Slovakio)
  • Flago-de-Svedio.svg Svedio: Sveriges Kommunistiska Ungdomsförbund (junulara sekcio de la Komunista Partio de Svedio)

Nordameriko[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Kanado.svg Kanado: Young Communist League of Canada (junulara sekcio de la Communist Party of Canada)
  • Flago-de-Usono.svg Usono: Young Communist League, USA (junulara sekcio de la Communist Party de Usono)
  • Flago-de-Usono.svg Usono: Young Socialist Alliance (junulara sekcio de la Socialist Workers Party de Usono)

Latinameriko kaj Karibio[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Argentino.svg Argentino: Federación Juvenil Comunista (junulara sekcio de la Komunista Partio de Argentino)
  • Flago-de-Barbado.svg Barbado: League of Progressive Youth
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventud Comunista de Bolivia (junulara sekcio de la Komunista Partio de Bolivio)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventude Revolucionaria 8 de Outubro (junulara sekcio de la Movado Revolucia 8-a de oktobro, MR-8)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventude do PDT (junulara sekcio de la Demokratia Laborista Partio de Brazilo)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventude do PMDB (junulara sekcio de la Partio de Movado por Demokratio en Brazilo, PMDB)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: União da Juventude Comunista (junulara sekcio de la Brazila Komunista Partio)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: União da Juventude Socialista (junulara sekcio de la preskaŭ samnoma Komunista Partio de Brazilo)
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventude Socialista Brasileira (junulara sekcio de la Brazila Socialistista Partio)
  • Flag of Chile.svg Ĉilio: Juventudes Comunistas (junulara sekcio de la Komunista Partio de Ĉilio)
  • Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro: Federación Estudiantes Universitarios
  • Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro: Juventud Socialista Ecuatoriana (junulara sekcio de la Socialisa Partio de Ekvadoro)
  • Flago-de-Grenado.svg Grenado: Junulara Movado Maurice Bishop
  • Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo: Juventud URNG (junulara sekcio de la partio URNG)
  • Flago-de-Gujano.svg Gujano: Guyana Youth and Students Movement
  • Flago-de-Gujano.svg Gujano: Walter Rodney Youth Movement
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Juventud Comunista de Colombia (junulara sekcio de la Komunista Partio de Kolombio)
  • Flago-de-Kubo.svg Kubo: Unión de Jóvenes Comunistas (junulara sekcio de la Komunista Partio de Kubo)
  • Flago-de-Meksikio.svg Meksiko: Juventud Popular Socialista (junulara sekcio de la Popola Socialista Partio de Meksiko)
  • Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo: Partido Socialista Nicargüense
  • Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo: Casa de la Juventud del Paraguay
  • Flago-de-Peruo.svg Peruo: Juventud Comunista Peruana (junulara sekcio de la Komunista Partio de Peruo)
  • Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro: Juventud del Frente Farabundo Martí para la Liberación Nacional (junulara sekcio de la Nacia Liberiga Fronto Farabundo Martí)
  • Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo: Juventud del Movimiento 26 de Marzo (junulara sekcio de la Movado 26-a de marto)
  • Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo: Juventud Comunista de Venezuela (junulara sekcio de la Komunista Partio de Venezuelo)

Arabio kaj Israelo[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio: Union de la Jeunesse Algérienne (junulara sekcio de la Fronto Liberiga Nacia de Alĝerio, FLN)
  • Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio: Nacia Unio de Alĝeriaj Studentoj
  • Flago-de-Barejno.svg Barejno: Barejna Junulara Asocio "al-Ŝebiba" (junulara sekcio de la Demokratia Progresema Tribun(ej)o - Barejno)
  • Flago-de-Egiptio.svg Egiptio: Unio de la Progresema Junularo de Egiptio (junulara sekcio de la Progresema Nacia Uniisma Partio)
  • Flago-de-Irako.svg Irako: Demokratia Junulara Federacio de Irako (junulara sekcio de la Iraka Komunista Partio)
  • Flago-de-Irako.svg Irako: Ĝenerala Unio de la Studentoj en la Iraka Respubliko
  • Flago-de-Israelo.svg Israelo: Juna Komunista Ligo de Israelo (junulara sekcio de la Komunista Partio de Israelo)
  • Flago-de-Libano.svg Libano: Unio de la Libana Demokratia Junularo (junulara sekcio de la Libanesische Komunista Partio)
  • Flago-de-Libio.svg Libio: Ĝenerala Unio de Jamahiriya-Studentoj
  • Flago-de-Maroko.svg Maroko: Junularo de la Partio Istiqlal (junulara sekcio de la Partio Istiqlal)
  • Flago-de-Maroko.svg Maroko: USFP Jeunesse Ittihadiya (junulara sekcio de la Socialista Unio de Popolaj Fortoj)
  • Flago-de-Maroko.svg Maroko: Jeunesse Socialiste (junulara sekcio de la Partio de Progreso kaj Socialismo)
  • Flago-de-Palestino.svg Palestino: Ĝenerala Unio de Palestinaj Studentoj
  • Flago-de-Palestino.svg Palestino: Palestinia Demokratia Junulara Unio (junulara sekcio de la Demokratia Fronto por Liberigo de Palestino)
  • Flago-de-Sirio.svg Sirio: Unio de la Demokratia Junularo de Sirio - Ĥaled Baghdaŝ (junulara sekcio de la Komunista Partio de Sirio)

Eksaj membraj organizoj[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Afganio.svg Afganio: Demokratia Junulara Organizo de Afganio
  • Flago-de-Argentino.svg Argentino: Juventud Intrasigente Argentina
  • Flago-de-Argentino.svg Argentino: Juventud Socialista Autentica
  • Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio: Eureka Youth League
  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio: Graffiti Jeugendsdienst'
  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio: Jeunesse Communiste de Belgique
  • Flago-de-Bolivio.svg Bolivio: Confederación Universitaria Boliviana
  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Juventude do PCB
  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario: Dimitrovski Komsomol
  • Flago-de-Ĉeĥoslovakio.svg Ĉeĥoslovakio: Svaz Mládeže
  • Flag of Chile.svg Ĉilio: Juventud de la Izquierda Cristiana de Chile
  • Flag of Chile.svg Ĉilio: Juventud del MIR
  • Flag of Chile.svg Ĉilio: Juventud Rebelde Miguel Enríquez
  • Flag of Chile.svg Ĉilio: Unión de Jóvenes Socialistas
  • Flago-de-Domingo.svg Domingo: Juventud Revolucionaria Dominicana
  • Flago-de-Domingo.svg Domingo: Unión Democrática Orlando Martínez
  • Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro: Departamento Juvenil del Central de Trabajadores de Ecuador
  • Flago-de-Ekvadoro.svg Ekvadoro: Juventud Comunista de Ecuador
  • Flago-de-la-Ferooj.svg Ferooj: Færøske Socialister
  • Flago-de-Finlando.svg Finnlando: Demokratia Junulara Ligo de Finnlando
  • Flago-de-Finlando.svg Finnlando: Finnlanda Unio de Demokratiaj Pioniroj
  • Flago-de-Germanio.svg Germanio: Sozialistischer Jugendverband Karl Liebknecht, okcidenta Berlino
  • Flago-de-Grekio.svg Grekio: Greek Communist Youth (Internal)
  • Flago-de-Gvadelupo.svg Gvadelupo: Union de la Jeunesse Communiste Guadeloupe
  • Flago-de-Francio.svg Francio: Union nationale des étudiants de france-Solidarité Etudiante
  • Flago-de-Gvatemalo.svg Gvatemalo: Juventud Patriotica del Trabajo
  • Flago-de-Gujano.svg Gujano: Young Socialist Movement
  • Flago-de-Haitio.svg Haitio: Jeunesse Communiste de Haiti
  • Flago-de-Honduro.svg Honduro: Federación de la Juventud Comunista
  • Flago-de-Hungario.svg Hungario: Kommunista Ifjúsági Szövetség
  • Flago-de-Islando.svg Islando: Revolucia Komunista Junulara Ligo
  • Flago-de-Italio.svg Italio: Federazione Giovanile Comunista Italiana
  • Flago-de-Jamajko.svg Jamajko: Young Communist League of the Workers' Party
  • Flag of Cambodia.svg Kamboĝo: Popola Revolucia Junulara Unio de Kamboĝo
  • Flago-de-Kanado.svg Kanado: Young Communist League of Canada
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Federacion Juvenil Obrera''
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Juventud de la Alianza Nacional Popular''
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Juventud del Poder Popular''
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Unión Nacional de los Estudiantes Secundarios''
  • Flago-de-Kolombio.svg Kolombio: Unión de Jóvenes Patriotas''
  • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko: Juventud del Pueblo Costarriquense
  • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko: Juventudes Patrióticas
  • Flago-de-Kostariko.svg Kostariko: Juventud Vanguardista Costarriquense
  • Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo: Jeunesse Communiste Luxembourgoise
  • Flago-de-Martiniko.svg Martiniko: Union de la Jeunesse Communiste Martinique
  • Flago-de-Meksikio.svg Meksiko: Frente Juvenil Revolucionario
  • Flago-de-Meksikio.svg Meksiko: Juventud Socialista de los Trabajadores
  • Flago-de-Mongolio.svg Mongolio: Revolucia Unio Junulara (REVSOMOL)
  • Flago-de-Nederlando.svg Nederlando: Algemeen Nederlands Jeugd Verbond
  • Flago-de-Nikaragvo.svg Nikaragvo: Juventud Sandista 19 de Julio
  • Flago-de-Norvegio.svg Norvegio: Norges Kommunistiske Ungdomsforbund (junulara sekcio de la Komunista Partio de Norvegio)
  • Flago-de-Panamo.svg Panamo: Juventud del PRD
  • Flago-de-Panamo.svg Panamo: Juventud Popular Revolucionaria
  • Flago-de-Paragvajo.svg Paragvajo: Federación Juvenil Comunista de Paraguay
  • Flago-de-Peruo.svg Peruo: CGTP Sección Juvenil
  • Flago-de-Peruo.svg Peruo: Juventud Aprista Peruana
  • Flago-de-Peruo.svg Peruo: Juventud Mariateguista
  • Flago-de-Pollando.svg Pollando: Związek Socjalistycznej Młodzieży Polskiej
  • Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko: Federación Universitaria para la Indpendencia
  • Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko: Juventud Comunista de Puerto Rico
  • Flago-de-Porto-Riko.svg Porto-Riko: Juventud Socialista de Puerto Rico
  • Flago-de-Salvadoro.svg Salvadoro: Asociación General de Estudiantes Universitarios de El Salvador
  • Flago-de-San-Marino.svg San-Marino: Federazione Giovanile Comunista San Marino
  • Flago-de-Sankta-Vincento-kaj-la-Grenadinoj.svg Sankta Vincento kaj la Grenadinoj: Vanguard Youth Organization
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko: Congress of Sama Samaja Youth Leagues
  • Flago-de-Sri-Lanko.svg Sri-Lanko: Federation of Communist and Progressive Youth
  • Flago-de-Surinamo.svg Surinamo: National Youth Movement
  • Flago-de-Svedio.svg Svedio: Ung Vänster (1975-1992)
  • Flago-de-Svisio.svg  Svislando: Jeunesse Communiste Suisse
  • Flago-de-Urugvajo.svg Urugvajo: Juventud Socialista del Uruguay
  • Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio: Komsomolo (Vseojusni Leninski Komunistitŝeski Sojus Molodjoŝi)
  • Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo: Juventud Socialista-MEP

neklara membra statuso[redakti | redakti fonton]

  • Flago-de-Francio.svg Francio: Junularo de Komunista Renaskiĝo de Francio (junulara sekcio de la Partio de Komunista Renaskiĝo de Francio)
  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio: COMAC (junulara sekcio de la Laborista Partio de Belgio)
  • Flago-de-Nederlando.svg Nederlando: Komunista Junulara Movado de Nederlando (junulara sekcio de la Nova Komunista Partio de Nederlando, NCPN)
  • Flago-de-Kanado.svg Kanado: Komunista Junulara Ligo de Kanado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]