Marcelová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de Marcelová
Kulturdomo de Marcelová
Katolika preĝejo kaj skulptaĵo de Sankta Floriano de Marcelová
Skulptaĵo pri deportitoj de Marcelová

Marcelová, hungare Marcelháza estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. La vilaĝnomo inter 1942-1948 estis Marcelkeszi.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Žitava, laŭ flankovojoj. Komárno troviĝas 15 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. La hungaroj okupis la regionon en 895.

Nagykeszi

La unua skriba mencio devenis el 1353 en formo Nagkezeu (=Granda Keszi). Baldaŭe ĝi iĝis Marcelháza.

Kurtakeszi

La unua skriba mencio devenis el 1256 en formo Questeu, alias Kezu, laŭvorte Mallonga Keszi. En 1576 la vilaĝo havis la nomon Zsitvakeszi. La slovaka nomo estis Krátke Kesy.

La turkoj faris senhoma ambaŭ vilaĝojn. Okazis tertremoj en 1731kaj 1770. En 1910 loĝis tie plejparte hungaroj. Vilaĝo Marcelkeszi naskiĝis en 1942 el Marcelháza kaj Kurtakeszi. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Udvard, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restaĵo iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Dum la socialismo kolĥozo formiĝis, kiu produktis legomojn. Nuntempe ciganoj alvenas grandnombre. Ili estis en 2007 420. En 2001 loĝis tie 3822 da homoj (3381 hungaroj kaj 377 slovakoj).

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumoj