Zemné
Zemné, hungare Szímő estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.
- Areo: 26 km²
- Supermara alteco: 111 m
- Loĝantaro: 2200
- Poŝtkodo: 941 22
- Telefonprefikso:
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas en valo, laŭ maldekstra bordo de Váh sen ponto, laŭ triara flankovojo. Nové Zámky troviĝas 13, Kolárovo 12 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1113 en formo Van Zemej, en 1217 aperas proksima vilaĝo Gúg. La lasta senhomiĝis pro la tataroj en 1241. Van Zemej detruiĝis en 1312 fare de kvazaŭreĝo Mateo Csák (ĉAk). En 1704 la aŭstroj bruldetruis la vilaĝon. Incendioj okazis en 1882 kaj 1887. Ĝis 1919 la komunumo apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto de Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1928 la vilaĝo ricevis kurenton. Inter 1938-1945 ĝi aliĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1950 kolĥozo formiĝis, en 1952 inundo okazis, en 1960 nova lernejo, en 1968 kulturdomo, poste kuracejo, infanĝardeno, apoteko kaj vendejoj, fine informatika reto kaj kanalizado konstruiĝis. Nuntempe la loĝantoj okupiĝas ne nur pri agrokulturo, sed ankaŭ pri loka industrio.
Demografio
[redakti | redakti fonton]1910 | 1930 | 2001 | |
---|---|---|---|
hungaroj | 2813 | 2970 | 1645 |
slovakoj | 5 | 48 | 330 |
aliaj | - | 51 | 226 |
resume | 2818 | 3069 | 2201 |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno de 1728, en 1989 renovigita
- monumento pri mondmilitaj falintoj kaj deportitoj de 1993
- kapelo omaĝe al Sankta Vendelo de 1122 en vilaĝparto Gúg
- sonorilturo de 2000
- skulptaĵo pri Ányos Jedlik
- skulptaĵo pri Johano Nepomuka de 1923
- kapelo omaĝe al Sankta Anna
- skulptaĵo pri Sankta Marteno de 2006
Famulo
[redakti | redakti fonton]- naskiĝis en 1800 inventisto, sciencisto Ányos Jedlik