10-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 10-a de septembro estas la 253-a tago de la jaro (la 254-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 112 tagoj restas.
Je la 10-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- 422: Celesteno la 1-a papiĝis (sanktulo de Romkatolika Eklezio kaj Ortodoksismo)
- 1056: Venko de apudelbaj slavoj kontraŭ germanoj en batalo de Przecława (Havelberg) - granda slava venko kontraŭ Sankta Romia Imperio, komparebla kun batalo de Grunwald
- 1419: Duko de Burgonjo Johano la 1-a estis murdita de partianoj de posta franca reĝo Karlo la 7-a
- 1481: Itala urbo Otranto estis liberigita de turka okupado
- 1509: Istanbulo: tertremo kaj kaŭzita de ĝi cunamo mortigis ĉ. 10 mil personojn
- 1526: Mazovio aliris al Krono de Pola Reĝlando
- 1578: Pollando: Biłgoraj ricevis urborajton
- 1608: John Smith estis elektita gvidanto de angla kolonio en Virginio en Nordameriko
- 1721: Rusio kaj Svedio packontraktis en Nystad, finante la la 3-an nordan militon
- 1759: Sepjara milito: sur laguno de Szczecin apud Nowe Warpno kaj Ueckermünde (nun pola-germana limzono) okazis prusa-sveda marbatalo, la unua en prusa historio, finita per venko de svedoj
- 1770: En Pollando komenciĝis preskaŭ dujara defendo de Klara Monto, sub la komando de Kazimierz Pułaski, kontraŭ rusa armeo
- 1813: Venko de usonanoj super britoj en batalo de Eria Lago
- 1823: Simón Bolívar fariĝis prezidento de Peruo
- 1836: Brazilo: venko de ribelantoj en batalo de Seival
- 1846: Usonano Elias Howe patentis kudromaŝinon
- 1858: Usona astronomo kaj pastro George Mary Searle malkovris asteroidon 55 Pandoro
- 1858: Germana astronomo kaj pentristo Hermann Mayer Salomon Goldschmidt malkovris asteroidon Aleksandro
- 1889: Alberto la 1-a iĝis princo de Monako
- 1898: En Ĝenevo reĝino Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, edzino de Francisko Jozefo la 1-a, estis murdita de itala anarkiisto Luigi Lucheni
- 1913: La unua aŭtovojo ligis oceanbordojn de Usono
- 1919: Unua mondmilito: subskribo de la Traktato de Saint-Germain-en-Laye
- 1921: En Berlino oni malfermis la unua eŭropan aŭtovojon
- 1923: Irlando membriĝis al Ligo de Nacioj
- 1927: Francaj tenisistoj la unuan fojon gajnis Davisan pokalon
- 1933: Ramón Grau San Martín iĝis prezidento de Kubo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: La deka tago de la germana-pola milito: kapitulaco - pro manko de municio - de la soldataro de kapitano Władysław Raginis dum la defendo de Wizna (40 germanoj kontraŭ unu polo), la komandanto sinmortigis; germana armeo eniris en Poznań; en surstrataj pafekzekutadoj germanoj mortpafis en Bydgoszcz pli ol mil personojn; unua publika ekzekuto de 13 poloj flanke de Wehrmacht en Krakovo kaj en foirplaco de Rawa Mazowiecka, revenĝe pro mortigo de du soldatoj, germanoj pafmortigis 43 personojn; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis aŭ alimaniere murdis civilulojn: apud rivero en Piątek (proksime al Łęczyca) 50, en Kłecko, pro defendo de la urbo - dekkelkajn, kaj 325 en pli ol 20 lokoj (krom tio 19 judojn kaj 9 militkaptitojn); en du vilaĝoj apud Skierniewice rezulte de bruligoj kaj ekzekutoj, fare de soldatoj de la germana 10-a Infanteria Divizio, mortis ĉ. 150 personoj; bataloj de Nowogród kaj Łomża finiĝis; en vilaĝo Dęborzeczka (proksime al Opoczno) pereis la unua germana generalo, servanta en Ordnungspolizei; defendo de Jarosław komenciĝis; marŝalo Edward Rydz-Śmigły kreis Sudan Fronton kun generalo Kazimierz Sosnkowski
- Kanado deklaris militon al Nazia Germanio; Hitler proponis al Litvo tujan armitan atakon kontraŭ Pollando kaj transpreno de Vilno
- 1940: En malliberejo ĉe str. Młyńska en Poznań germanoj senkapigis 8 polojn; en distrikto Mogileński oni malpermesis al poloj eklezian nupton
- 1941: Germanoj pro neliveritaj kontingentoj de agruikulturaĵoj kaj bredaĵoj sendis al Treblinka 86 polojn de Stoczek kaj Brzózka
- Laborministro de Nazia Germanio konsentis doni al polaj trudlaboristinoj mallongan libertempon kaze de morto aŭ malsano de la plej proksima membro de la familio, nupto de laboristo kaj iliaj infanoj kaj gravedeco ĉe virinoj
- 1942: Germana kaj ukraina polico pafmortigis en Zastawie (Volina provinco) 500 judojn kaj la germana murdis 10 judojn en Kłocko (proksime al Sieradz); gestapo arestis en Lodzo, de aprilo 1941 ĝis tiu ĉi tago, 347 membrojn de 6 polaj konspiraj organizaĵoj (oni ekzekutis 73, dum enketa esplorado mortis 21, 221 oni sendis al koncentrejoj, 32 estis verŝajne liberigitaj); en Poznań gestapo malkovris polan organizaĵon Polska Niepodległa (Pollando Sendependa) kaj arestis ĝiajn membrojn; en distrikto Varsovio kreiĝis staboj pri deportado de poloj por trudlaboro en Nazia Germanio
- Batalo de Madagaskaro komenciĝis - alteriĝo de aliancaj armeoj en haveno Mahajanga por batali kontraŭ armeo de la reĝimo de Vichy
- 1943: Germana polico murdis en Talczyn (apud Radzyń) ĉ. 70 personojn; de alianca aviadilo alteriĝis Elżbieta Zawacka, unusola virino inter mut-obskuruloj
- "Soldat-Ĵurnalo de Pola Armeo en Oriento aperis kun enkondukaj vortoj de generalo Władysław Anders; germana okupado de Albanio komenciĝis; germana armeo eniris Romon:
- 1944: Ribelo de Varsovio: Ruĝa Armeo kaj du polaj militistaj unuoj atakas antaŭurbon de Varsovio Praga, super kiu batalas sovetaj kaj germanaj ĉasaviadiloj; en ribela malsanulejo ĉe str. Marszałkowska mortas, pro vundoj, Józef Szczepański, komandanto de unu el taĉmentoj de bataliono Parasol (Ombrelo), aŭtoro de populara ribela kanto kaj versaĵo "Ruĝa pesto"; laŭ Antoni Chruściel municio por defendi Mezurbon kun averaĝa uzo sufiĉos nur por unu tago
- Aliancanoj liberigis Luksemburgon; brita radio informas pri 28 germanaj militkrimuloj, kiuj estos juĝataj postmilite
- 1943: En la japana urbo Tottori pro tertremo pereis 1190 personoj
- 1945: Estinta ĉefministro de Norvegio Vidkun Quisling mortkondamnita pro kunlaboro kun germanaj nazioj
- 1946: Atako de Ukraina Ribela Armeo kontraŭ tri polaj vilaĝoj en la distriktoj Sanocki kaj Brozowski - oni murdis 19 personojn, en tio 7 kun apartaj torturoj
- 1951: Britio embargis Iranon
- 1952: En Luksemburgo kanceliero de Germana Federacia Respubliko Konrad Adenauer kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Israelo Moŝe Ŝaret subskribis germanan-israelan pakton pri reparacio por la viktimoj de holokaŭsto
- 1963: Afrik-usonaj lernantoj unuafoje komencis lernojaron en ŝtata lernejo en Alabamo
- 1967: Loĝantoj de Ĝibraltaro referendumis por plu resti en Britio
- 1974: Portugalio agnoskis sendependecon de Gvineo Bisaŭa
- 1979: José Eduardo dos Santos iĝis prezidento de Angolo
- 1981: Post 40 jaroj en Usono la pentraĵo Gerniko de Pablo Picasso revenis al Hispanio
- 1987: Mengistu Haile Mariam iĝis prezidento de Etiopio
- 1988: Afganio: Usama bin Laden fondis sunaisman organizon Al-Kaida
- 1990: Ebur-Bordo: Papo Johano Paŭlo la 2-a konsekris en Jamusukro la plej grandan preĝejon en Afriko
- 2000: Brita armeo liberigis 12 siajn soldatojn en Siera-Leono
- 2002: Svislando aniĝas al Unuiĝintaj Nacioj
- 2003: Stokholmo: sveda politikistino Anna Lindh ponarde atakita
- 2008: En CERN ekfunkciis, proksime al Ĝenevo, Granda Koliziigilo de Hadronoj
- 2012: Usonaj arkivejoj publikigis en Interreto ĉiujn dokumentojn, kune kun sekretigaj, pri la Sovetunia krimo en Katin kontraŭ polaj oficiroj; jam fine de 1952 Speciala Enketa Komisiono de la Usona Kongreso pri Esploro de la Katina Murdo prezentis rezultojn de sia laboro.
Naskiĝoj
- 920: Ludoviko la 4-a, reĝo de Francio (m. 954)
- 1487: Julio la 3-a, papo (m. 1555)
- 1619: Johann Rosenmüller, germana baroka komponiksto (m. 1684)
- 1638: Maria Tereza de Aŭstrio, reĝino de Francio (m. 1683)
- 1655: Caspar Bartholin, la Juna, dana kuracisto kaj anatomiisto (m. 1738)
- 1659: Henry Purcell, angla operkomponisto (m. 1695)
- 1719: Johann Wilhelm Baumer, germana mineralogo kaj kuracisto (m. 1788)
- 1857: James Edward Keeler, usona astronomo (m. 1900)
- 1866: Jeppe Aakjær, dana verkisto (m. 1930)
- 1882: Oszkár Gellért, hungara poeto, redaktoro (m. 1967)
- 1882: Károly Huszár, ĉefministro de Hungario (m. 1941)
- 1887: Gyula Bálint, hungara pentristo (m. 1956)
- 1887: Giovanni Gronchi, itala politikisto (m. 1978)
- 1888: Alfréd Macalik, hungara pentristo (m. 1979)
- 1890: Franz Werfel, aŭstra poeto kaj verkisto juddevena (m. 1945)
- 1892: Arthur Holly Compton, usona nobelpremiita fizikisto (m. 1962)
- 1894: Oleksandr Dovĵenko, ukraina kino-reĝisoro kaj verkisto (m. 1956)
- 1897: Adele Astaire, usona dancistino (m. 1981)
- 1903: Elemér Szádeczky-Kardoss, hungara geologo, geokemiisto (m. 1984)
- 1909: László Halmos, hungara komponisto, dirigento (m.1997)
- 1913: Lincoln Gordon, usona diplomato kaj prezidanto de Johns Hopkins Universitato (m. 2009)
- 1914: Robert Wise, usona filmreĝisoro (m. 2005)
- 1916: Dezső Benedek, rumania hungara advokato, pupaktoro (m. 2010)
- 1921: András Péter Diósi, rumania hungara kuracisto
- 1923: Uri Avnery, israela politikisto kaj publicisto
- 1927: Béla Mátis, rumania hungara verkisto, poeto (m. 1987)
- 1929: János Vodnár, rumania hungara kemiisto
- 1935: Gyula Varga, rumania hungara lokhistoriisto
- 1946: Gábor Beyer, rumania hungara arkitekto
- 1948: Charles Simonyi, usona komputikisto kaj kosmoturisto
- 1952: Imre Kasza, rumania hungara-sveda grafikisto
- 1965: Annamária Albu, hungara aktorino
- 1973: Attila Balázs K., rumania hungara poeto
- 1973: György Dragomán, hungara verkisto
Mortoj
- -210: Qin Shihuangdi, la unua ĉina imperiestro, fondinto de la dinastio Qin
- 690: Teodoro de Tarso, ĉefepiskopo de Canterbury, reformisto de anglosaksa eklezio, katolika sanktulo
- 954: Ludoviko la 4-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 921)
- 1167: Matilda, reĝino de Anglio (n. 1102)
- 1382: Ludoviko la 1-a, reĝo de Hungario kaj Pollando (n. 1326)
- 1419: Johano la 1-a, duko de Burgonjo, murdita (n. 1371)
- 1504: Filiberto la 2-a de Savojo, Duko de Savojo (n. 1480)
- 1559: Anthony Denny, konsilinto de reĝo Henriko la 8-a de Anglio (n. 1501)
- 1602: Aodh Rua Ó Dónaill, irlanda revoluciulo kontraŭ Anglio (n. 1572)
- 1607: Luzzasco Luzasschi, itala komponisto (n. ĉ. 1545)
- 1649: Pèire Godolin, okcitana verkisto (n. 1580)
- 1669: Henrietta Maria de Francio, reĝino de Anglio (n. 1609)
- 1712: Martin von Cochem, germana edifa verkisto
- 1797: Mary Wollstonecraft, brita verkistino (n. 1759)
- 1804: Sámuel Pataki, hungara kuracisto (n. 1731)
- 1806: Johann Christoph Adelung, bibliotekisto kaj lingvisto (n. 1732)
- 1827: Ugo Foscolo, itala poeto kaj verkisto (n. 1778)
- 1898: Elizabeto de Aŭstrio-Hungario, imperiestrinio de Aŭstrio, murdita (n. 1837)
- 1914: Robert Lucius von Ballhausen, germana politikisto
- 1939: Władysław Raginis, pola kapitano de la Korpuso de Limregiona Protekto, komandanto de la defendo de Wizna (n. 1908)
- 1945: Josef Gočár, ĉeĥa arkitekto (n. 1880)
- 1945: Mór Kiss, hungara juristo (n. 1857)
- 1953: Róbert Berény, hungara pentristo, grafikisto (n. 1887)
- 1971: Nikita Ĥruŝĉov, sovetia politikisto kaj partia gvidanto (n. 1894)
- 1972: Tomáš Pumpr, ĉeĥa esperantisto (n. 1906)
- 1974: Melchior Wańkowicz, pola verkisto kaj militista raportisto, kontraŭkomunisto (n. 1892)
- 1975: George Paget Thomson, angla nobelpremiita fizikisto (n. 1892)
- 1976: Ignác Balla, hungara vekisto, poeto, ĵurnalisto, tradukisto (n. 1885)
- 1979: Agostinho Neto, prezidento de Angolo (n. 1892)
- 1983: Felix Bloch, svisa-usona nobelpremiita fizikisto (n. 1905)
- 1984: Trummy Young, usona ĵaztrombonisto, kantisto kaj komponisto (n. 1912)
- 1993: Lajos Vákár, rumania hungara glacihokeisto, trejnisto (n. 1910)
- 1999: Alfredo Kraus, hispana kantisto (tenoro) (n. 1927)
- 2007: László Gazda, rumania hungara geografo, lokhistoriisto (n. 1933)
- 2010: Zsolt Irsai, rumania hungara pentristo (n. 1957)
- 2010: Árpád Szabó, rumania hungara unitariisma episkopo (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Ĝibraltaro - Nacia Tago
- Monda Prevento-Tago de Sinmortigoj - ekde 2003
Tagoj de semajno
La 10-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.